Christopher Zervic
Christopher Zervic | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | KriZe |
Naskiĝo | la 20-an de majo 1973 en Arlington Heights, Ilinojso, Usono |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Richland, Miŝigano |
Nacieco | usonano |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1994–) |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1994 |
D-ro Christopher Matthew Anthony ZERVIC [KriZe] (naskiĝis la 20-an de majo 1973) estas usona esperantisto kaj juristo.
Lia esperanta agado
[redakti | redakti fonton]Zervic eklernis Esperanton la 26-an de julio, 1994. Li estis prezidanto de Esperanto-Societo de Ĉikago 1998-1999, 2002-2003, Sekretario de E-Societo de Ĉikago, 1997-1998, 2000-2001. Li estas estrarano de Esperanto-USA.[1]
Instruisto de Esperanto, verkis kun Roger Kent Jones unu el la plej fruaj retaj lerniloj. Podkastisto de Ĉi Tie Nun.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Christopher naskiĝis en 1973 en Arlington Heights, nordokcidenta antaŭurbo de Ĉikago, en la subŝtato Ilinojso de Usono. Loĝis en Buffalo Grove, Ilinojso dum juneco. Ĉeestis la Ilinojsan Ŝtatan Universitaton en Normal, Ilinojso, bakalaŭriĝis 1995 studinte publikrilaton kaj politiksciencon. Ĉeestis Advokatlernejon John Marshall ĉe Ĉikago, Ilinojso, doktoriĝis en 2000 kaj advokatiĝis samjare. Nun li loĝas en Richland, Miŝigano.
Zervic havas tri gefilojn, Stefanjo (naskiĝinta 1994), Karlota (naskiĝinta 2004) kaj Kupero (naskiĝinta 2006). La lastaj du estas denaskaj parolantoj de Esperanto. Zervic edziĝis en 2001 kun Laŭra Brinkman.
La pseŭdonimo "KriZe" estas simpla mallongigo de lia nomo en Esperanto Kristoforo Zervic, simila al la formo uzata de Esperanto aŭtoro Kabe.
Zervic partoprenas en la vikipedio.
Kongresoj
[redakti | redakti fonton]Junulara Esperanto-Semajnfino (USEJ)
- 1997 (Vaŝingtono)
Jarkongresoj de Esperanto-USA
- 1996 (Detrojto)
- 2002 (Sakramento)
- 2008 (Montrealo, kune kun Tut-Amerika Kongreso de Esperanto kaj Jarkongreso de KEA)
- 2009 (Sankta Luiso, Misurio)
- 2010 (Vaŝingtono, D.K.)
Jarkongreso de Kanada Esperanto-Asocio
- 1998 (Montrealo)
Universala Kongreso de Esperanto
- 2009 (Bjalistoko, Pollando)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La bulteno de Esperanto-USA, 2008/1, Arkivigite je 2008-05-15 per la retarkivo Wayback Machine p. 2
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉi Tie Nun jutuba kanalo
- Ĉi Tie Nun, podkasto de KriZe en Esperanto
- A Key to the Inter-National Language
- E-Societo de Ĉikago