Detrojto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Detrojto
angle Detroit
The Motor City, Motown, Hockeytown, Rock City, The D
urbego
Silueto de Detrojto
Silueto de Detrojto

flago

sigelo

flago sigelo
Administrado
Federacia ŝtato Miĉigano
Kantono Kantono Wayne
Fondita en 1701
Poŝtkodo 48201 – 48288
Telefona antaŭkodo 313
Kodo laŭ Fips 26-22000
Kodo laŭ Gnis 1617959
Retpaĝaro www.detroitmi.gov
Politiko
Urbestro Mike Duggan (demokrato)
Demografio
Loĝantaro 681 090  (julio 2013)
- Metropola regiono 5 218 852  (2010)
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 83° 3′ U42.3316-83.0475Koordinatoj: 42° 20′ N, 83° 3′ U
Alto 183 m
Areo 370,2 km² (37 020 ha)
- Tera areo 359,4 km² (35 940 ha)
Horzono UTC-5
Mapo de Wayne County kaj Miĉigano, Detrojto estas ruĝe markita
Satelita bildo de regiono Detrojto,
malsupre la Eria Lago, dekstre supre la Lago de Sankta Claire
Detrojto (Usono)
DEC
Detrojto
Situo de Detrojto
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Detroit, Michigan [+]
v  d  r
Information icon.svg

Detrojto (angle: Detroit) estas urbo en la subŝtato Miĉigano de Usono. Kun loĝantaro de ĉ. 688.701 (en 2013) ĝi estas la 11-a plej loĝata urbo de Usono; tamen ĉirkaŭ la jaro 1950 ĝi havis multe pli da loĝantoj. Pro tio, Detrojto estas la plej granda urbego en Miĉigano je loĝantaro. Ĝis la milito de 1812 Detrojto estis la ĉefurbo de la subŝtato, hodiaŭ la ĉefurbo estas Lansingtono (angle: Lansing).

Detrojto situas trans la rivero Windsor (Ontario), kiu ligas la Lagon de Sankta Claire al la Eria Lago kaj konsistigas la landlimon al Kanado. La koordinatoj de la urbo estas 42°19′54″N 83°02′51″U  /  42.3316°N, 83.0475°U / 42.3316; -83.0475 (Detrojto); ĝia alto super la marnivelo estas 175 m kaj la urba areo kovras 370 km².

La urbo estas fama centro de aŭtomobilkonstruado kaj de muzik-negocado. Ĝi estas kromnomata "Motora Urbo" pro tio ke la tri plej grandaj usonaj aŭtofabrikantaj kompanioj (General Motors Corporation, Ford Motor Company, kaj Chrysler Corporation) situigis siajn centrajn oficejojn kaj multajn el siaj fabrikoj en aŭ ĉirkaŭ Detrojto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aŭtomobilkonstruado[redakti | redakti fonton]

La Detroit Automobile Company (DAC) estis frua usona aŭtofabrikanto fondita en la 5a de Aŭgusto, 1899, en Detroit, Miĉigano.[1] Ĝi estis la unua projekto tiatipa en Detroit.[2] Aŭtomobila mekaniko Henry Ford allogis la financan apogon de tri investistoj; la urbestro de Detroit nome William Maybury, William H. Murphy, kaj la senatano Thomas W. Palmer. Kiel ĉe multaj fruaj aŭt-entreprenoj, ankaŭ tiu kompanio baraktis kaj estis dissolvita en Januaro 1901.[1]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Bryan, Ford R., The Birth of Ford Motor Company, Henry Ford Heritage Association, http://www.hfha.org/ford_story/birth_of_the_ford_motor_company.html, retrieved May 23, 2008 
  2. "Months past (an account of Henry Ford's first automobile factory)", History Today 49 (8): 50, Aŭgusto 1999