Torino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Torino
Turin coat of arms.svg
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Piedmont.svg Piemonto
Provinco TO Torino
Geografia situo 45° 4′ N, 7° 42′ O45.0666666666677.7Koordinatoj: 45° 4′ N, 7° 42′ O
Alto super marnivelo 240 m
Areo 130 (2005) km²
Loĝantaro 908469 (31-12-2007)
Loĝdenso 6630 (2005) loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Venaria Reale, Settimo Torinese, Borgaro Torinese, San Mauro Torinese, Collegno, Rivoli, Baldissero Torinese, Grugliasco, Pino Torinese, Orbassano, Pecetto Torinese, Beinasco, Moncalieri kaj Nichelino
Patrono Johano la Baptisto
Festa tago 24-a de junio
Nomo de loĝantoj torinesi
Poŝtkodo 10100
Imposta kodo L219
Kodo laŭ ISTAT 001272
Telefona prefikso 011
Retpaĝo comune.torino.it
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Torino (jen itale kaj esperante, en multaj aliaj lingvoj: Turin) estas urbo de Italio. Ĝi estas la administra centro de la regiono Piemonto kaj de la provinco Torino, kiu ekde la 1-a de januaro 2015 havas la nomon metropola urbo Torino. Najbaraj komunumoj estas Venaria Reale, Settimo Torinese, Borgaro Torinese, San Mauro Torinese, Collegno, Rivoli, Baldissero Torinese, Grugliasco, Pino Torinese, Orbassano, Pecetto Torinese, Beinasco, Moncalieri kaj Nichelino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo kaj fondo[redakti | redakti fonton]

En la areo de la nuna Torino loĝis la popolo Taŭrinoj, kiu estis eble parto de la Liguroj, eble aro de keltaj triboj, eble miksaĵo inter Liguroj kaj Keltoj.

Torino klare prenis la nomon de la popolo. Fakte, kelkaj antikvaj historiistoj rakontas ke unu el iliaj urbetoj, nomata TaurasiaTaurinia, estis detruita de Hanibalo en 218 a.K.; ne certas tamen ĉu tiu urbo estis en la sama loko de la nuntempa Torino. Sendube la nuntempa urbo estas en la loko de Julia Taurinorum (= Julia de la Taŭrinoj), la fortikaĵo fondita de Julio Cezaro en 58 a.K., kiu poste iĝis urbo sub la nomo Julia Augusta Taurinorum aŭ simple Augusta Taurinorum (ekde ĉ.25 a.K.).[1]

Antikva kaj mezepoka tempoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 312 apud Torino okazis grava batalo inter Konstantino, kiu celis Romon, kaj Maksencio; Konstantino venkis kaj estis feste akceptita en Augusta Taurinorum. Pli malfrue en la sama jaro li, atinginte Romon, finvenkis Maksencion kaj iĝis imperiestro.

Post la fino de la Romia Imperio, Torino, kiel la tuta Italio, estis sub la regado de Odoakro (ĝis 493), de la Ostrogotoj kaj post longa milito de la Bizanca imperio (ekde ĉ. 550). La bizanca regado tamen daŭris nur paron da jardekoj; en 569 Torino estis konkerita de la Lombardoj, kiuj kreis la duklandon de Torino (kelkaj dukoj de Torino estis ankaŭ reĝoj de la Lombardoj).

En 774 Karolo la Granda venkis la Lombardojn kaj deklaris sin "reĝo de la Frankoj kaj de la Lombardoj". Ekde tiam Torino apartenis al Reĝlando de Italio, parto de la Sankta Romia Imperio; ene de tiu reĝlando Torino estis regata, ekde 941, de aparta markizo (Markizujo [aŭ Markio] de Torino).

En la 13-a jarcento ĝi estis libera urbo; en 1280 tamen ĝi estis akirita de la Graflando (poste Duklando) de Savojo kaj en 1563 ĝi iĝis ties ĉefurbo, anstataŭ Ĉamberio.

Torino kiel ĉefurbo[redakti | redakti fonton]

Emanuelo Filiberto de Savojo estis la duko kiu elektis Torinon kiel sian ĉefurbon. Post li, Torino restis ĉefurbo de la savoja dinastio ĝis la 19-a jarcento. Ekde 1713 la dukoj estis ankaŭ reĝoj (mallonge de Sicilio, poste de Sardinio); oficiale tamen Torino restis ĉefurbo de la duklando kaj iĝis ĉefurbo de la Reĝlando de Sardinio nur en 1847.

Inter 1800 kaj 1815 la historio de Torino spertis apartan kondiĉon pro la militoj de Napoleono; post la Kongreso de Vieno en 1815 ĝi estis redonita al la dukoj de Savojo.

En 1861 Torino estis la unua ĉefurbo de la ĵus naskiĝinta Reĝlando de Italio; ĝi restis tia nur ĝis 1865.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Torino vidata de la Mole Antonelliana


Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Torino[redakti | redakti fonton]

La franco Alberto Gallois en 1902 en Torino eldonis malmultnombrajn numerojn de ka gazeto L' Esperantista.

En Torino aktivas, ekde 1913, Torina Esperanto-Centro Giorgio Canuto (TEC), loka sekcio de Itala Esperanto-Federacio, morala institucio aliĝinta al Universala Esperanto-Asocio.

Dum sia centjara historio, TEC organizis plurajn gravajn esperantistajn eventojn, inter kiuj aparte menciindas:

La nuntempa sidejo de TEC troviĝas en Via Garibaldi, 13, ĉe Centro Studi Sereno Regis. En Torino aktivas ankaŭ la loka Katedro de Esperanto, kiu oficiale respondecas pri la instruado de la Internacia Lingvo en la tuta regiono.

Ĝemeliĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉamberio kaj Torino, Italio, ĝemeliĝis en 1957[2]. Kontaktoj inter la esperantistoj el ambaŭ urboj jam ekzistis[3], kaj en 2014 la Ĉamberianoj el la loka asocio Esperanto Vive decidis vivigi la ĝemeliĝon, kaj kontaktis sukcese kun la torinanoj el Centro Esperanto Torino. Ambaŭ grupoj renkontiĝas ĉiujare en Torino kaj Ĉamberio. Ili regule estas invititaj de la Torina kaj Ĉamberia urbestraroj por ĉeesti oficialajn kunvenon de urbestraroj pri ĝemeliĝo[4].

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1997) G.Sergi: Storia di Torino - I - Dalla Preistoria al Comune Medioevale (itale). Einaudi.
  2. La ĝemeliĝo kun Torino: artikolo ĉe la oficiala retejo de la ĉamberia urbodomo.
  3. André Védrine, 1995, op. cit.
  4. La Ondo de Esperanto, 2015, numero 7, p8. Arkivoj de la revuo