UK 2023

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 2023
Loko Torino,  Italio
Ekde 29-a de julio 2023
Ĝis 5-a de aŭgusto 2023
Oficiala retejo www.esperanto.it/torino2023/
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis inter la 29-a de julio kaj la 5-a de aŭgusto 2023 en Torino, Italio.

La kongresejo estis la ĉefsidejo de la Teknologia Universitato de Torino.[1]

La Loka Kongresa Komitato konsistis el Michela Lipari, Luigi Fraccaroli, Tina Raciti, Francesco Amerio, Paola Nigrelli, Alessandro Amerio, Daniele Pesce, Debora Rossetti, Alessandro Perna, Pier Luigi Cinquantini, Giuseppe Di Donfrancesco kaj Emanuele Regano kun kunlaborado de Thomas Bormann (Kongresa temo), Fabrizio Pennacchietti (IKU) kaj Davide Astori (IKU). Ĉeestis kaj aktivulis la estraro kaj la oficistaro de UEA, plus la Kongresa Fako, komponita de Dorota Rodzianko, Peter Baláž, Sonja Zaretskaia kaj Linda La Nepveu.[2]

banderolo de la kongreso
salono Zamenhof
Movada Foiro en la korto Bourlot kaj enirejo en la kongresejon
disdono de premioj de la Belartaj Konkursoj de UEA[3]

La Kongresa Kuriero nomiĝis "La Taŭra Voĉo". Kiel lastatempe okazas, en la unua vespero dum Movada Foiro pli ol cent diversaj asocioj montris siajn projektojn, agadojn kaj celojn al la kongresanaro.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Kongresa Temo estis "Enmigrado, kunfluo de homaj valoroj". Tiukadre okazis prelegoj kaj debatoj pri torinaj NRO-oj (Gianfranco Cattai), klimatatŝanĝo, militoj kaj mizero (Giuliano Turone kaj Thomas Bormann), biologio de migrado (Judith Jackson), kartografio de migrado (Pascal Dubourg Glatigny, Catherine Goussef kaj Javier Alcalde) kaj migrado kaj integriĝo (diversaj partoprenantoj).[4]

La Kleriga Lundo konsistis el 15 prelegoj aŭ aktivaĵoj, nome:[5][6]

Dum la Tago de la Lernado oni prelegis pri diversaj spertoj en Svisio (Mireille Grosjean kaj Monika Molnar), Hispanio (Vicente Manzano-Arrondo el Viko, Katalunio), Kanado (Zdravka Metz), Francio (Renée Triolle kaj Monique Arnaud), Pollando (Grażyna Szubryczyńska), Burundo (Aimé-Patrick Manirakiza).

La programa formato Scienca kafejo okazis marde kaj ĵaŭde kaj prezentis la sekvajn prelegojn:

La Internacia Kongresa Universitato havigis prelegojn pri kvantuma fiziko (Jesper Lykke Jacobsen), Kikongo-lingvareto kaj Kabindo (Heidi Goes), lingvaj pejzaĝoj (Gabriel Labrie), ekstertera vivo (Amri Wandel), Marjorie Boulton kaj Koriolano (Humphrey Tonkin), Academia pro Interlingua (Vera Barandovska-Frank), lingvaj reguleco kaj nereguleco (Grant Goodall), klimata ŝanĝo (So Gilsu) kaj La DNA de Esperanto (Fabrizio Pennacchietti).

prelego pri itala literaturo fare de Nicola Ruggiero

Dum la "Esperantologia Konferenco" oni prelegis pri interlingvistiko (Jouko Lindstedt), semiologio (Klaus Schubert), epistemologio ĉe studado de Esperanto (Eric Macpherson Bailón), Homera leksikono (Nicola Ruggiero), universitato, "Neakceptebla lingvo – la poŝta cenzuro de korespondaĵoj en Esperanto kaj aliaj lingvoj tra la 20-a jarcento" (James Rezende Piton), Esperanto en Ĉinio, arkivoj ktp.

Memkompreneble pri la gastiganta lando Italio oni okazigis tre riĉenhavajn prelegojn pri opero (Aldo Grassini, Maria Montessori (Paola Nigrelli), etruskoj (Pier Luigi Cinquantini), lingva kompono de Italio (Fabrizio Pennacchietti), kaj itala literaturo (Nicola Ruggiero).[7]

Aliaj aktivaĵoj estis la disdonado de premioj en la Belartaj Konkursoj,[3] kurso pri la itala lingvo (Davide Astori), la Oratora Konkurso, KER-ekzamenoj, kaj ĝeneraltemaj prelegoj kiel pri interkultura trejnado (Duncan Charters), programo Erasmus, origamio (Larysa Osadchuk kaj Alain Delmotte), " kaj Biblioteko Hodler.

Rondo Amuze gvidata de Amira Chun

Distrado[redakti | redakti fonton]

Kiel kutime oni dediĉis merkredon al Tuttagaj Ekskursoj, dum oni organizis ankaŭ aliajn duontagajn ekskursojn laŭlonge de la semajno, jen en la ĉirkaŭaĵon, jen en la urbo mem. Kiel kutime, okazis Nacia Vespero (dimanĉe) kaj Internacia Arta Vespero (vendrede). Inter koncertoj menciindas tiuj de Birda Flut-Triopo, Kimo, Kajto, Mikaelo Bronŝtejn, Georgo Handzlik, jOmO, Ĵomart kaj Nataŝa, Kjara kaj Abel Massiala.

Se temas pri teatro oni prezentis la ludojn "Mi diros al vi sekrete..." de Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović, "Ludoj kun diablo kaj reĝo" de Teatro DOMA el Svytavy, kaj "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

prelego pri Konrad Lorenz
koncerto de M. Bronŝtein kaj G. Handzlik
Programero pri Zamenhof

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]