Loka Kongresa Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Loka Kongresa Komitato (LKK) estas la organiza skipo kiu organizas Esperanto-kongreson. Plej kutime kaj origine oni celas la LKK-on de Universala Kongreso de Esperanto (UK), organizita de UEA. LKK havas kutime prezidanton, ties viculojn, sekretarion, kasiston, kaj aron da pliaj anoj. La amplekso povas varii inter proksimume dek ĝis pluraj dekoj da homoj. Ofte (en la UK precipe ekde la pasintaj jardekoj), la LKK-anoj de la UK venas fakte ne nur el la koncerna kongresloko, sed el la tuta regiono aŭ eĉ lando.

La bazajn taskojn kaj regulojn por LKK de UK priskribas la Kongresa Regularo. Al LKK de UK helpas Konstanta Kongresa Sekretario de UEA.

Ankaŭ la organiza grupo de la kongresoj de TEJO (Internacia Junulara Kongreso) nomiĝas LKK, kaj oni foje uzas tiun nomon ankaŭ por pli grandaj teamoj organizantaj aliajn renkontiĝojn. La organiza teamo de la Internacia Seminario de la Germana Esperanto-Junularo nomiĝis KKRen (Konstanta Komisiono pri Renkontiĝoj).