Universala Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UEA)
Saltu al: navigado, serĉo
Centra Oficejo de UEA.jpg

Disambig-dark.svg"UEA" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon UEA (apartigilo).

Universala Esperanto-Asocio (UEA), fondita en 1908, estas la plej granda internacia ne-registara organizaĵo de parolantoj de Esperanto, kun 5501 individuaj membroj en 121 landoj (laŭ la Jarlibro de UEA de 2016) kaj en oficialaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Aldone al proksimume ses mil individuaj membroj, aliĝis en UEA 72 landaj Esperanto-asocioj kun sume 9215 membroj el 72 landoj (laŭ la Jarlibro de UEA 2016).

La celaro de UEA estas:

A.Disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto;

B. Agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;

C. Plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;

Ĉ. Kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

La prezidanto de UEA estas Mark Fettes relektita en Nitro 2016.

Enhavo

Strukturo[redakti | redakti fonton]

UEA havas kaj individuajn membrojn, kiuj registriĝas centre en Roterdamo, Nederlando kaj aligitajn membrojn, kiuj estas la membroj de la aliĝintaj Landaj Asocioj.

Estraro[redakti | redakti fonton]

Estraro de UEA 2016-2019

labora kampo: Strategio, Kunordigo, Statuta Reformo, Esploro kaj Dokumentado, Faka kaj Scienca Agado

labora kampo: reInstruado, Jaro de la Lernanto, Meza Oriento kaj Norda Afriko, Rilatoj kun ​M​embro-​O​rganizoj kaj Ĝemelaj ​U​rbo

labora kampo: Financoj, ​A​dministrado, ​Re​tejoj kaj ​R​etlistoj, Ameriko

labora kampo: Informado, Amikoj de Esperanto kaj Zamenhof​-Ja​ro

labora kampo: Azio, Afriko kaj Esperanto-​C​entroj

  • Estrarano: D-ino Maria Rosaria Spanò

labora kampo: Eksteraj Rilatoj, Aktivula Maturigo, Eŭropo, Terminologio, Kulturo kaj Kongresoj

Estraro de UEA 2013-2016

Estraro de UEA 2010-2013

Estraro de UEA 1947-1950

Komitato[redakti | redakti fonton]

La Komitato estas la supera gvid-organo de UEA. Ĝi havas la rajton fari ĉiujn decidojn pri la direkto de la agado kaj pri unuopaj agadoj. Ĝi ankaŭ rajtas fari ĉiujn decidojn pri administrado, financaj planoj, ktp. La komitato kunsidas ĉiujare dum la Universala Kongreso kaj laboras perpoŝte dum la cetero de la jaro. La komitatanoj havas trijaran oficperiodon. En la Komitaton oni eniras je tri malsamaj vojoj:

  • Komitatano A: la plej granda grupo, kiel reprezentanto elektita de aliĝinta Landa Asocio aŭ faka asocio;
  • Komitatano B: kiel reprezentanto elektita de la Individuaj Membroj;
  • Komitatano C: la jamaj komitatanoj A kaj B rajtas alelekti certan nombron da pliaj komitatanoj kun aparte bezonataj spertoj
  • Komitatanoj de UEA

Komitato de UEA 2016-2019

Komitato de UEA 2013-2016

Komitato de UEA 2010-2013

Komitato de UEA 2007-2010

Komitato de UEA 2004-2007

Komitato de UEA 2001-2004

Komitato de UEA 1989-1992

Komitato de UEA 1983-1986

Komitato de UEA 1950-1953

Komitato de UEA 1947-1950

Komitato de UEA 1920-1924

Konsilio[redakti | redakti fonton]

Komisiono kaj Komisiitoj[redakti | redakti fonton]

La Komitato kaj la Estraro estas helpataj pri apartaj problemoj de komisionoj kaj komisiitoj, kiuj rajtas esti ankaŭ ne-komitatanoj.

Turnu unue vin al ili se vi havas proponon aŭ problemon pri unu el la sekvaj laborkampoj.

La komisionojn pri elektoj, financo kaj statutoj de Landaj kaj Fakaj Asocioj nomumas la Komitato, aliajn la Estraro. Por gravaj laborkampoj sen komisiito estas menciita la koncerna estrarano.

S-ro Osmo Buller (Nederlando)

S-ro Nico Huurman (Nederlando)

S-ro Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr.(Brazilo)

S-ro Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio)

Honoraj oficoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala direktoro[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala Direktoro de UEA

La ofico Ĝenerala Direktoro de UEA havis diversajn nomojn dum la historio. Ekde 1980 oni nomas per tio la ĉefan dungiton de Universala Esperanto-Asocio.

La Ĝenerala Direktoro de UEA estas D-ino Veronika Poór ekde la 1-a de majo 2016.

Pli da informo estas ĉe la paĝo Ĝeneralaj Direktoroj de UEA

Oficejoj kaj Institucioj[redakti | redakti fonton]

Oficejoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Centra Oficejo de UEA.

La Centra Oficejo de UEA estas en Roterdamo. Tie rezidas oficiale ankaŭ Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ("TEJO"). Krom tio ekzistis kaj ekzistas pluraj aliaj centroj, ekzemple la novjorka oficejo ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj (ekde 1977), kaj la Afrika Centro (ekde 2001). Nun nur historiaj estas la Serva Centro en Ĝenevo (1947–1960 kaj 1980), la Grafika Centro Antverpeno kaj la Scienca Eldona Centro en Budapeŝto.

Institucioj[redakti | redakti fonton]

Fondaĵoj de UEA[redakti | redakti fonton]

Oficistoj[redakti | redakti fonton]

Volontuloj[redakti | redakti fonton]

Volontuloj de UEA

Volontuloj de UEA Vikio

Junulara sekcio (TEJO)[redakti | redakti fonton]

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de UEA, por membroj malpli ol 30‑jaraj. TEJO havas propran strukturon kun Komitato kaj Estraro.

Simile al la Universala Kongreso de UEA, TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson (IJK) ĉiujare en malsama loko. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo.

Membraro[redakti | redakti fonton]

Landoj laŭ individuaj membroj de UEA
  •      1–150 membroj
  •  151–300 membroj
  •  301–451 membroj
Pli detalajn informojn legu en la artikolo Membronombroj de UEA

Post la dua mondmilito UEA nomis la ĝistiamajn membrojn "Individuaj Membroj". Oni akceptis Landajn Asociojn kaj nomis ties membrojn "Aligitaj Membroj" (pere de la Landaj Asocioj). Dum 1949–1955 kaj poste, estis unue malpermesite kaj poste malfacile organizi Esperanto‑asocion en la plej multaj landoj de orienta Eŭropo; iom post iom la orientaj asocioj fine rajtis aliĝi al UEA (la soveta en 1989). En la 1970aj povis aliĝi pluraj sudamerikaj Landaj Asocioj, en la 1980aj kaj 1990aj komencis veni afrikaj.

La nombro de individuaj membroj variis en la centjara historio plej ofte inter kvin mil kaj ok mil membroj, kun pintoj fine de la 1920aj jaroj kaj malpintoj precipe dum kaj post la du mondmilitoj. En la 1960aj ĝis 1980aj jaroj, UEA havis multe da aligitaj membroj el orienta Eŭropo; tiuj nombroj rapide malkreskis post 1989.

Membro-kategorio.[redakti | redakti fonton]

La Asocio konsistas el:

(a) aligitaj membroj (AM), are aligitaj de la landaj asocioj aliĝintaj al UEA;

(b) individuaj membroj, individue enlistigitaj de UEA(c) honoraj prezidantoj kaj honoraj membroj, nomitaj laŭ reguloj fiksitaj en la regularoj de la Asocio;

(ĉ) membroj de la Honora Patrona Komitato, nomitaj laŭ aparta regularo.

La akcepto de la aligitaj membroj okazas pere de la aliĝintaj landaj asocioj. Aliajn kondiĉojn de aliĝo kaj membreco fiksas la Ĝenerala Regularo kaj aliaj regularoj.

Landaj asocioj[redakti | redakti fonton]

Por aliĝi al UEA la kondiĉoj por landa Esperanto-asocio estas, ke ĝi plenumas la kondiĉojn priskribitajn en la Ĝenerala Regularo, ke ĝi estas asocio laŭorde organizita kaj vaste malfermita al la civitanoj de sia lando, sen ekskluzivoj pro politika aŭ religia sinteno aŭ pro raso, lingvo aŭ sekso, kaj ke ĝi skribe konfirmas sian pretecon respekti la Statuton kaj regulojn de UEA, precipe ĝiajn celojn kaj ĝian neŭtralecon. Landa asocio pagas por ĉiu sia membro, kiu ne estas individua membro de UEA, jaran kotizon difinitan de la Komitato.

Kondiĉo por daŭra aliĝinteco estas, ke la Komitato restas kontenta pri plenumo de la jam difinitaj kondiĉoj kaj deklaro.

Principe UEA akceptas el unu regno nur unu landan asocion, sed la Komitato rajtas akcepti plurajn.

  • Listo de landaj asocioj laŭ UEA-retejo(ĝis 14:50 2016/10/4)

Esperanto-asocioj aliĝintaj kaj ne aliĝintaj al UEA troviĝas en sekvaj landoj:

Afganio

Albanio

Alĝerio

Andoro

Angolo

Antiloj

Argentino

Armenio

Aŭstralio

Aŭstrio

Azerbajĝano

Bahamoj

Bangladeŝo

Barbado

Barejno

Belgio

Belizo

Belorusio

Benino

Bermudo

Birmo

Bocvano

Bolivio

Bosnio-Hercegovino

Brazilo

Britio

Brunejo

Bulgario

Burkina-Faso

Burundo

Centr-Afrika Resp

Ĉado

Ĉeĥio

Ĉilio

Ĉinio

Danio

Dominika Resp.

Eburbordo

Egiptio

Ekvadoro

Ekvatora Gvineo

Estonio

Eritreo

Etiopio

Filipinoj

Finnlando

Francio

Gabono

Gambio

Ganao

Germanio

Grekio

Groenlando (Dan.)

Gvadelupo

Gvatemalo

Gvajano

Gvineo

Gvineo-Bisaŭo

Ĝibraltaro (Brit.)

Ĝibutio

Haitio

Hinda Unio

Hispanio

Honduro

Hungario

Honkongo (Ĉin.)

Indonezio

Irako

Irano

Irlando

Islando

Israelo

Italio

Jamajko

Japanio

Jemeno

Jordanio

Kameruno

Kamboĝo

Kanado

Kartvelio

Kataro

Kazaĥio

Kenjo

Kirgizio

Kipro

Kolombio

Komoroj

Kongo, DR

Kongo, PR

Korea Resp.

Kostariko

Kroatio

Kubo

Kuvajto

Laoso

Latvio

Lesoto

Libano

Liberio

Libio

Liĥtenŝtejno

Litovio

Luksemburgo

Madagaskaro

Makedonio

Malajzio

Malavio

Malio

Malto

Maroko

Martiniko

Maŭricio

Maŭritanio

Meksiko

Moldavio

Mongolio

Montenegro

Mozambiko

Namibio

Nederlando

Nepalo

Niĝerio

Niĝero

Nikaragvo

Norvegio

Nov-Kaledonio (Fr.)

Nov-Zelando

Orienta Timoro

Omano

Pakistano

Panamo

Papuo-Nov-Gvineo

Paragvajo

Peruo

Pollando

Portoriko

Portugalio

Reunio (Fr.)

Ruando

Rumanio

Rusio

Salvadoro

Samoo

Sanmarino

Sauda

Arabio

Sejŝeloj

Serbio

Senegalo

Sieraleono

Singapuro

Sirio

Slovakio

Slovenio

Somalio

Srilanko

Sud-Afriko

Sudano

Surinamo

Svazilando

Svedio

Svislando

Taĝikio

Tajlando

Tajvano

Tanzanio

Togolando

Trinidado

Tunizio

Turkio

Turkmenio

Ugando

Ukrainio

Un. Arabaj Emirlandoj

Urugvajo

Usono

Uzbekio

Vanuatuo

Vatikano

Venezuelo

Verdkabaj Insuloj

Vjetnamio

Zambio

Zimbabvo

Fakaj Asocioj[redakti | redakti fonton]

  • listo da fakaj asocio laŭ UEA-retejo (ĝis 14:50 2016/104) Internaciaj fakaj Esperanto-asocioj neŭtralaj povas aliĝi al UEA laŭ la kondiĉoj fiksitaj en la Ĝenerala Regularo.

Listoj de aliĝintaj kaj nealiĝintaj al UEA fakaj asocioj en diversj fakoj:

Ateismo

Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO)

Fondita en 1987, kunlaboranta kun UEA ekde 1990

Celoj:Kunligi esperantistajn ateistojn kaj liberpensulojn.

Bahaismo

Bahaa Esperanto-Ligo (BEL)

Fondita en 1973, kunlaboranta kun UEA ekde 1975

Celoj:Diskonigi Bahaismon inter esperantistoj kaj Esperanton inter bahaanoj.

Biciklado

Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI)

Fondita en 1980

Celoj:Diskonigi E-on inter biciklantoj kaj biciklemon inter la esperantistoj; aranĝi internaciajn biciklo-karavanojn; servi kiel kontaktilo por sole vojaĝantaj biciklistaj esperantistoj; krei multlingvan biciklo-vortareton.

Blinduloj

Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

Fondita en 1950, aliĝinta al UEA en 1981

Celoj:Disvastigi Esperanton inter blinduloj kaj informi pri la vivo de diverslandaj blinduloj.

Budhismo

Budhana Ligo Esperantista (BLE)

Ekologio

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

Fondita en 1984, kunlaboranta kun UEA ekde 1994

Celoj:AVE-anoj aktivas en la verda movado aŭ verdaj partioj, kio signifas ke ili subtenas ekologion, daŭripovan ekonomion, malferman kaj justan socion, kaj konfliktsolvadon per ne-militaj metodoj.

Ekonomio

Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF)

Fondita en 1985, aliĝinta al UEA en 1994

Celoj:Antaŭenigi Esperanton en komerco kaj ekonomio per ĝia praktika uzado; ligi esperantistojn el tiuj kampoj. Instigi internacian negocon inter e-istaj komercistoj; reklamoj kaj tradukservoj por entreprenoj, terminara laboro; lekciado, instruado kaj verkado pri fakaj temoj; kunlaborado kun komercaj ĉambroj.

Etnismo

Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL)

Fondita en 1978, kunlaboranta kun UEA

Celoj:Kolekti kaj diskonigi informojn pri etnaj grupoj kaj forigi diskriminacion inter ili.

Eŭropa agado

Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE)

Fondita en 2003, kunlaboranta kun UEA ekde 2006

Celoj:Politika movado, organizita kiel partio, por plidemokratiigo de Eŭropa Unio i.a. per uzado de Esperanto.

Asocio por Eŭropa Konscio (AEK)

Celoj:Konsciigi pri la neceso evoluigi eŭropan identecon kun eŭropa lingvo.

Eŭropa Esperanto-Unio (EEU)

Fondita en 1977

Celoj:Kunlabora organizaĵo de la landaj asocioj de UEA en EU.

Evangeliismo

Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI)

Fondita en 1911, kunlaboranta kun UEA

Celoj:Ligi evangeliajn esperantistojn; kontaktigi kristanojn el diversaj landoj kaj eklezioj; diskonigi la Evangelion inter esperantistoj.

Fervojistoj

Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)

Fondita en 1909, aliĝinta al UEA en 1953

Celoj:Disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj.

Filatelo

Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj (ELF)

Fondita en 1968, kunlaboranta kun UEA ekde 2008

Celoj:Informi pri Esperantaj filatelaĵoj kaj glumarkoj; servi per stampobanko; konigi Esperanton inter filatelistoj.

Filozofio

Filozofia Asocio Tutmonda (FAT)

Fondita en 1983, kunlaboranta kun UEA ekde 1983

Celoj:Okazigi simpoziojn pri filozofio kaj akceli publikigon de filozofia literatura kaj filozofia revuo, presita kaj en Interreto. Ne aktivas.

Framasonoj

Internacia Framasona Ligo (IFL)

Fondita en 2015

Freinet-pedagogio

Internacia Celado por Edukado Moderna per Esperanto (ICEM Esperanto)

Futbalo

Tutmonda Esperanto Futbala Asocio (TEFA)

Goo

Esperantista Go-Ligo Internacia (EGLI)

Fondita en 1979, kunlaboranta kun UEA ekde 1979

Celoj:Disvastigi Esperanton per la ludo goo, kaj goon per Esperanto.

Handikapitoj

Asocio de Esperantistaj Handikapuloj (AEH)

Fondita en 1991, kunlaboranta kun UEA ekde 1996

Celoj:Disvastigi E-on inter handikapitaj civitanoj; ebligi al ili partoprenon en la E-movado.

Hilelismo

Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK)

Fondita en 2001

Instruado

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)

Fondita en 1949, aliĝinta al UEA en 1990

Celoj:Akceli la instruadon de Esperanto; trejni instruistojn; okazigi ekzamenojn; eldoni modernajn lernilojn; proksimigi kaj kunordigi E-klasojn.

Interreto

Esperanto@Interreto (E@I)

Fondita en 2001

Celoj:Realigi projektojn kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi Interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. E@I kreas retpaĝarojn, aranĝas seminariojn kiel Esperanto kaj Interreto kune uzeblas por tutmonde komuniki facile kaj rapide.

Islamo

Islama Esperanto-Asocio

Juro

Esperanta Jura Asocio

Fondita en 1989, kunlaboranta kun UEA ekde 1992

Celoj:Informi juristojn pri Esperanto, apliki Esperanton sur ĉiuj juraj kampoj, kontribui siafake al edukado por tutmonda konscio.

Ĵurnalismo

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA)

Fondita en 1948, kunlaboranta kun UEA ekde 1948

Celoj:Servi al profesiaj kaj amatoraj ĵurnalistoj kaj internacie reprezenti iliajn interesojn.

Kat-amantoj

Rondo “Kato”/Esperantista Kat-amikaro (RK)

Fondita en 1986, kunlaboranta kun UEA ekde 2006

Katolikismo

Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)

Fondita en 1910, kunlaboranta kun UEA ekde 1951; agnoskita de la Sankta Seĝo

Celoj:Evangelizado; Eklezia unueco; homa interkompreno, frateco kaj paco; ekumenismo.

Komunismo

Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (IKEK)

kunlaboranta kun UEA ekde 1998

Komunumoj

Hejmoj de Internacia Kulturo (HIK)

Fondita en 1993

Konstruistoj

Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE)

Fondita en 1993

Celoj:Arigi Esperanto-parolantojn, fakulojn pri konstruado por profesiaj interŝanĝoj, faka aplikado de Esperanto kaj terminologia laboro.

Kultura agado

Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK)

Fondita en 1988, kunlaboranta kun UEA ekde 1995

Celoj:Sperti altnivelan lingouzadon en kunvenoj apogantaj kaj disvastigantaj kulturajn agadojn en Esperanto.

Kvakerismo

Kvakera Esperanto-Societo (KES)

Fondita en 1921, kunlaboranta kun UEA ekde 1971

Celoj:Informi kvakerojn pri Esperanto kaj esperantistojn pri kvakerismo.

Laborista Esperanto-movado

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

Fondita en 1921 de E. Lanti

Celoj:helpi al progresemuloj tra la mondo: interkompreniĝi, informiĝi, kleriĝi, plibonigi la vivon, interrilati por agadi kontraŭ subpremo ktp.

Martinus-kosmologio

Martinus-lnstituto

Celoj:Organizas E-lingvajn kursojn pri la verkoj de Martinus. Aktuale aperigas la libron Martinus kaj la nova mondmoralo de Ole Therkelsen.

Medicinistoj

Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA)

Fondita en 1908, aliĝinta al UEA

Celoj:Disvastigi kaj apliki Esperanton en medicinaj rondoj. Organizi ĉiun duan jaron Internacian Medicinistan Esperanto-Kongreson, organizi ĉiujare

Mondcivitanismo

Esperantista Internacia Centro de Mondcivitanoj (EICM)

Fondita en 1949

Celoj:Starigi tutmondajn leĝojn kiuj donos al la individuoj kaj popoloj garantiojn por ilia vivteno, sekureco, libereco, er balotelektoj al la Konstitucianta Asembleo de la Popoloj.

Mormonoj

Por-Esperanta Mormonaro (PEM)

Motorciklantoj

Esperantista Motorciklanta Ĉeno

Muziko

Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio (EUROKKA)

Fondita en 1988, faka sekcio de TEJO ekde 1991

Celoj:Peri kontaktojn inter E-rok/pop/folk-bandoj kaj organizantoj de kulturaj E-aranĝoj; infoimi esperantistojn pri la vivo kaj evoluo de lia muziko; distribui/produkti registraĵojn de tia muziko.

Muzika Esperanto-Ligo (MEL)

Fondita en 1963, kunlaboranta kun UEA ekde 1963

Celoj:Kunligi muzikistojn kaj muzikamantojn per Esperanto; instigi kreadon de muzikverkoj kaj Esperanto-ĥorkantadon.

Naturismo

Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE)

Fondita en 1961, kunlaboranta kun UEA ekde 1978

Celoj:Disvastigi E-on en naturistaj nudistaj medioj; interligi ilin.

Naturkuracado

Internacia Naturkuraca Asocio (INA)

Fondita en 1986

Celoj:Interligi fakulojn kaj interesatojn pri la naturkuracado, alternativaj kuracmetodoj, ekz. homeopatio, orienta (ĉina kaj hinda) medicino, kiropraktiko, vegetarismo, radiestezo kaj aliaj tradiciaj medicinoj.

Nefumismo

Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TADEN)

Fondita en 1995

Celoj:Protekti la sanstaton de nefumantaj esperantistoj kontraŭ la atakoj de brulanta tabako; informi pri nefumismo.

Numismatiko

Esperanto - Numismatika Asocio

Fondita en 2012

Oomoto

Esperanto-Populariga Asocio (EPA)

Fondita en 1923, kunlaboranta kun UEA ekde 1985

Celoj:Disvastigi Esperanton por realigi mondpacon.

Paco

Mondpaca Esperantista Movado (MEM)

Fondita en 1953, kunlaboranta kun UEA ekde 1983

Progresema agado

Monda Asembleo Socia (MAS)

Fondita en 2005, kunlaboranta kun UEA ekde 2009

Radioamatoroj

Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj (ILERA)

Fondita en 1970, kunlaboranta kun UEA

Celoj:Praktiki Esperanton per la radio-ondoj kaj konigi nian lingvon inter ĉiuj radioamatoroj.

Religi-komparado

Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj (ASISTI)

Fondita en 1989, kunlaboranta kun UEA ekde 1991

Celoj:Religikompara esplorado; religia interkompreniĝo; eldonado de diversreligiaj tekstoj; forumo por religiaj kaj spiritaj demandoj; homaranismologio.

Rotario

Rotaria Amikaro de Esperantistoj (RADE)

Celoj:RADE celas realigi la idealojn de Rotario Internacia por interkompreno, amikeco kaj paco inter la nacioj, faciligi la personajn kontaktojn inter rotarianoj de malsama lingvo-deveno kaj kunlabori en la edukaj kaj humanitaraj servoj de Rotario Internacia.

Samseksamo

Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG)

Fondita en 1977, kunlaboranta kun UEA ekde 1990

Celoj:Informi pri geja vivo; interkonatigi samseksamajn geesperantistojn leteramike kaj vojaĝe; informi pri E-o inter lesboj kaj gejoj.

Saniĝo per spiritaj fortoj

Amikaro Bruno Gröning, Esperanto-sekcio

Fondita en 1992, kunlaboranta kun UEA ekde 1996

Celoj:Bruno Gröning (1906-59) konatiĝis pro mirindaj saniĝoj dum siaj prelegoj en Germanio kaj Aŭstrio. En 1959 li mortis, sed postlasis scion pri la akcepto de spirita sanigoforto, kiu ĝis hodiaŭ denove helpas milojn al resaniĝo. Amikaro Bruno Gröning estas loza kuniĝo de homoj en ĉiuj kontinentoj (pli ol 50 000 en 2002), kiuj interesiĝas pri la instruo de Bruno Gröning, kaj pro dankeco pri spertitaj helpoj kaj saniĝoj transdonas ĝin al aliaj. Senpage oni povas lerni ĉi tie akcepti la spiritan sanigoforton laŭ la instruo de Bruno Gröning. La Medicin-Scienca Fakgrupo (MWF) de Amikaro Bruno Gröning intertempe kunigas ĉ. 4300 kuracistojn, naturkuracistojn kaj aliajn personojn el kuracaj profesioj en 50 landoj. La fakuloj de la grupo medicine kontrolas la registritajn saniĝojn el la amikaro. Per publikigoj, prelegoj kaj internaciaj kunvenegoj, fakrondoj kaj helposerĉantoj en intertempe pli ol 40 landoj estas klerigataj pri la eblecoj de la spirita saniĝado. La medicinistoj de MWF vidas en la kunigo de la moderna medicino kaj serioza spirita saniĝo la necesan koncepton por la nuntempa sansistemo.

Scienco

Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE)

Fondita en 1906, aliĝinta al UEA

Celoj:Apliki Esperanton en sciencteknikaj sferoj per asocia organo kiel ligilo inter interesatoj pri sciencaj aferoj el ĉiuj fakkampoj.

Sindikatoj

Sindikata Agado

Celoj:Fondiĝanta grupo por e-istaj sindikatanoj.

Skoltoj

Skolta Esperanto-Ligo (SEL)

Fondita en 1918, kunlaboranta kun UEA

Celoj:Disvastigi la skoltajn idealojn per E-o, kaj E-on inter skoltoj; krei skoltan literaturon en E-o.

Solidareco

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato (MSM)

Spiritismo

Spirita Eldona Societo "F.V.Lorenz"

Fondita en 1975

Celoj:Diskonigi Esperanton inter spiritistoj kaj spiritismon inter esperantistoj.

Sporto

Monda Esperanta Ligo por Sporto (MELS)

Fondita en 2004

Tajĝiĉĵŭano

Universala Tajĝiĉĵŭan-Grupo de Esperanto

Turismo

Internacia Kultura kaj Turisma Centro

Trovu delegitojn, kies fakoj havas rilaton al "Turismo"

Unu mondo

UNU MONDO

Fondita en 2009

Celoj:Esperantista partio por justa tutmondiĝo.

Ŭonbulismo

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ)

Fondita en 1980

Vegetarismo

Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA)

Fondita en 1908, kunlaboranta kun UEA ekde 1980

Celoj:Disvastigi Esperanton inter vegetaranoj/veganoj kaj vegetarismon inter esperantistoj.

Veteranoj

Veterana Esperantista Klubo (VEK)

Fondita en 1949, kunlaboranta kun UEA ekde 1957

Celoj:Dokumenti esperantistojn kies profundaj spertoj estos utilaj por historiistoj kaj gvidantoj de la movado.

Vivstilo

Movado sen Nomo

kunlaboranta kun UEA ekde 1989

Celoj:Atentigi pri la emociaj bezonoj de la homoj kaj kontribui al la kulturo de la koro. Ĝia nomo rilatas i.a. al la anonimeco de ĝia bonfara agado kaj al la deziro ne aparteni al iu socia tendenco.

Membriĝo al UEA[redakti | redakti fonton]

Oni povas facile memriĝi per reta aliĝilo de UEA

Perantoj de UEA

Kunlaboraj Organizoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto-asocioj

Kun Esperanto-asocioj, kiuj ne plenumas la kondiĉojn priskribitajn en art. 13 kaj 14 de la Statuto de UEA(sed respektas la homajn rajtojn kiel difinitajn en art. 5 de la Statuto de UEA) aŭ kiuj ne deziras formale aliĝi al UEA, la Estraro povas fari kontraktojn pri komuna agado, interŝanĝoj de servoj ktp. Por esti validaj, tiuj kontraktoj bezonas la aprobon de la Komitato, kiu rajtas starigi specifajn kondiĉojn per apartaj regularoj. La kontraktoj estu konformaj al la principoj esprimitaj en art. 5.de la Statuto de UEA.

  • Neesperantaj organizaĵoj

La Asocio povas fari kontraktojn, laŭ la kondiĉoj priskribitaj en art. 15 kun neesperantaj organizaĵoj.

Delegintoj de UEA[redakti | redakti fonton]

kinejo de UEA[redakti | redakti fonton]

Eldonaĵoj de UEA[redakti | redakti fonton]

Jarlibro de UEA

Revuo Esperanto

Revuo Esperanto ĉe UEA-retejo

Kontakto

Kontakto ĉe UEA-retejo

TEJO ektuale

TEJO ektuale ĉe UEA-retejo

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Statuto kaj Regularo de UEA[redakti | redakti fonton]

Statuto de UEA[redakti | redakti fonton]

Statuto de UEA Vikio

Regularo de UEA[redakti | redakti fonton]

Universala Kongreso de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Universala Kongreso de Esperanto(UK) Vikio

Universala Kongreso de Esperanto(UK)

Aliĝilo al UK

Libroservo de UEA[redakti | redakti fonton]

Libroservo de UEA

Elŝultelbaj libroj de UEA

Libroservo de Esperanto

Librovendejoj

Historio de UEA[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de UEA.

Fine de 1907, Hector Hodler kaj aliaj esperantistoj komencis konstrui organizaĵon por antaŭenigi Esperanton pere de praktikaj servoj. La 28‑an de aprilo 1908, ili konstatis sufiĉan subtenon por fondi "Universalan Esperanto‑Asocion", kaj tiu tago estas nun konsiderata la naskiĝtago de UEA.

Grava disputo inter UEA kaj la naciaj societoj estis la demando, kiu reprezentu la movadon al ekstero kaj kiu pagu kaj decidu pri komunaj taskoj de la tuta movado. Post la Helsinko‑sistemo de 1922 oni fine trovis en la Interkonsento de Kolonjo en 1933 jenan kompromison: UEA fariĝos la tegmento de la tuta neŭtrala movado, sed la plej multajn komitatanojn fakte sendis la aliĝintaj Landaj Asocioj.

Ĉar minoritato ĉirkaŭ eksprezidanto Eduard Stettler kaj eksdirektoro Hans Jakob estis elkore kontraŭ la kolonja kompromiso, okazis en 1936 Skismo en la Esperanto-movado: la plej multaj estroj, membroj, kaj Landaj Asocioj forlasis UEA kaj transiris al nove fondita Internacia Esperanto‑Ligo. La "resto" nomiĝis Ĝeneva UEA. En 1947 la Ĝeneva UEA kaj IEL kuniĝis al tiel nomata kunfandita UEA. La nuntempa UEA estas jure tiu nova UEA de 1947, la nuntempa Statuto de UEA registriĝis en 1980.

Aktivecoj de UEA[redakti | redakti fonton]

Universala Esperanto-Asocio celas, laŭ la Statuto el 1980, disvastigi la uzadon de Esperanto, agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj, plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj kaj “kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj”[1].

La ĉefaj konstantaj laboroj de UEA estas:

Ĉiujare, UEA organizas la Universalan Kongreson (UK), kiun partoprenas kutime 1500–3000 homoj.

UEA estas eldonejo kaj havas la plej grandan perpoŝtan Esperanto‑libroservon en la mondo kun pli ol 4000 libroj, kompaktdiskoj, kaj aliaj.

Biblioteko Hector Hodler estas unu el la plej grandaj Esperanto‑bibliotekoj, kun la Arkivo de UEA.

UEA tenas ankaŭ delegitan reton de reprezentantoj el la tuta mondo kiuj informas pri sia loko aŭ profesia fako.

UEA eldonas monatan oficialan organon Esperanto kaj manlibron pri la Esperanto‑movado, nomata Jarlibro.

UEA ĉiujare organizas Belartajn Konkursojn pri diversaj artaĵoj en Esperanto.

En 2008, okaze de sia 100‑jariĝo kaj de la 60a datreveno de la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj, UEA organizis Internacian simpozion pri: "Aktuala stato de la lingvaj rajtoj en la mondo", ĉe Unuiĝintaj Nacioj, en Ĝenevo (la 24‑an de aprilo 2008).

Ekde 2014, okazigas serion da seminarioj pri Aktivula Maturigo por fortigi la movadan evoluigon.

Krome ekzistas specifaj komisionoj por disvastigi Esperanton en kelkaj partoj de la mondo, ekzemple la Afrika Komisiono de UEA kaj la Azia Komisiono de UEA. Ili ambaŭ eldonas bultenojn, nome Esperanto en Afriko kaj Esperanto en Azio.

Rilatoj[redakti | redakti fonton]

Landaj Asocioj de UEA[redakti | redakti fonton]

UEA havas rilatojn kun multaj fakaj Esperanto-asocioj. Kelkaj estas aliĝintaj, simile al landaj asocioj, kaj sendas komitatanon al la Komitato. La plej multaj havas nur kunlaboran kontrakton kun UEA, inter ili ĉiuj neneŭtralaj asocioj kiel ekzemple la religiaj.

  • UEA kun UN kaj Unesko

Krom kun UN kaj Unesko, UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj. UEA oficiale kunlaboras ĉe Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) pere de aktiva rilato al la ISO‑komitato pri terminologio (ISO/TC 37). La Asocio aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizaĵoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster la Eŭropa Unio. Cetere, la 10‑an de majo 2011, UEA kaj la Internacia informejo por terminologio (Infoterm) subskribis Interkonsenton pri kunagado, ties celoj estas interalie interŝanĝi informojn, subteni unu la alian kaj kunagadi por projektoj, renkontiĝoj, eldonaĵoj en la kampo de terminologio kaj pere de kiu UEA iĝus Asocia Membro de Infoterm.

Esperanto por UN[redakti | redakti fonton]

Esperanto por infanoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto por homaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto por Unesko[redakti | redakti fonton]

Esperanto por virinoj[redakti | redakti fonton]

Terminologia Esperanto-Centro de UEE[redakti | redakti fonton]

UEA en Interreto[redakti | redakti fonton]

Retejo de UEA[redakti | redakti fonton]

UEA en Vikio[redakti | redakti fonton]

UEA uzas vikion ekde 2003 laŭ iniciato de Renato Corsetti, tiama prezidanto. La vikio enhavas informojn pri:

UEA en Fesbuko[redakti | redakti fonton]

UEA en Ipernito[redakti | redakti fonton]

UEA en Tvitero(twitter)[redakti | redakti fonton]

UEA-Butiko por poŝtelefono de Ĉinio[redakti | redakti fonton]

UEA en naciaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Sidejo de UEA[redakti | redakti fonton]

  • Adreso de UEA

Universala Esperanto-Asocio

Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando

tel.: +31 10 436 1044

faks.: +31 10 436 1751

  • Retadresoj de UEA

Krom la ĝenerala retadreso <info@uea.org>, taŭga por ajnaj celoj, vi povas uzi ankaŭ laŭfakajn retadresojn,

direktoro@co.uea.org — ĝeneralaj demandoj pri administrado de UEA

libroservo@co.uea.org — mendoj de libroj de la UEA-libroservo

sekretario@co.uea.org — adresŝanĝoj, membriĝo, informoj

kongresoj@co.uea.org — ajnaj demandoj pri UK

alighoj@co.uea.org — aliĝoj al UK

mendoj@co.uea.org — mendoj de hoteloj, ekskursoj, flugoj por UK

financoj@co.uea.org — demandoj pri pagoj, kotizoj k.s.

jarlibro@co.uea.org — informoj kaj demandoj por/pri Jarlibro

redakcio@revuoesperanto.org — la redakcio de la revuo (al la redakcio bv. skribi nur pri redaktaj aferoj!)

oficejo@co.uea.org — Oficejo de TEJO

biblioteko@co.uea.org — demandoj kaj petoj rilataj al la Biblioteko Hector Hodler

reto@uea.org — funkcioj kaj misfunkcioj de la retaj servoj de UEA

Se vi deziras persone adresi al iu oficisto aŭ volontulo, bonvolu rigardi la paĝon uea.org/asocio/oficistoj aŭ uea.org/asocio/volontuloj.

Esperanto - La internacia lingvo[redakti | redakti fonton]

Eldono en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Gazetoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto-gazetoj

Radio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Videoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Videoj en Esperanto
  • Televidoj en Esperanto

EsperantoTV

Esperanto-Vortaroj[redakti | redakti fonton]

Listo de Esperanto-vortaroj

Esperanto-literaturo[redakti | redakti fonton]

Esperanto-Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-Centroj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-Lernejoj[redakti | redakti fonton]

  • Listo de Reto-lernejoj de Esperanto

Duolingo

Edukado ĉe Interreto(E@I)

Edukado.Net

Lernoad de Esperanto(en ĉina lingvo)

  • Listo de Esperanto-Kursoj (ĉelokaj)

Universitato de Esperanto

Kurso

Kurso de Esperanto(Brazilio)

Esperanto-Insulo

Esperanto danubo

  • Listo de Elementaj lernejoj kun Esperanto-lecionoj
  • Listo de Mezaj lernejo kun Esperanto-lecionoj
  • Listo de Altlernejo kun Esperanto-lecionoj

Esperanto-Domoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-Civito[redakti | redakti fonton]

Esperanto-Civito en Vikio

Retejo de Esperanto-Civito

Esperanto/Zamenof-Objektoj

Esperantio/Esperantujo[redakti | redakti fonton]

Esperanto-Festtagoj[redakti | redakti fonton]

Korespondo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Korespondado en Esperanto

Koresponda Servo en Esperanto

Koresponda Servo Mondskala

Koresponda Servo Universala

Koresponda Servo de edukat.net

Gastigo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Gastiga servo

Posporta Servo

Parolantoj de Esperanto[redakti | redakti fonton]

  1. Esperantistoj
  2. Esperantistoj laŭ la nacieco

Esperantisto de La Jaro[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj urboj per Esperanto[redakti | redakti fonton]

Strategioj por Esperanto[redakti | redakti fonton]

Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Citaĵoj de EdE


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

UEA - Plej grava organizaĵo de E. - Jaron post jaro, precipe post la 1-a UK, sentiĝis, ke E sen reala praktikado internacia, simple kaj klare centrigita, ne havos altirpovon por reale pensanta mondo. La ideoj kristaliĝis en propono farita de A. Carles al la 2-a UK 1906 kaj ĝi tekstis jene: „Estus oportune, havi en multaj urboj konsulojn, al kiuj oni povus ĉiam sukcese sin turni kaj de kiuj per malgranda maklera pago - oni povus ricevi ĉiujn petitajn sciigojn, eĉ privatajn informojn pri komercistoj. Ankaŭ la vojaĝantoj ĉiam scius, kien ili povus sinprezenti por ricevi bonan akcepton kaj ĉiujn postulitajn informojn, ne ĝenante iun.“ La UK decidis „Rekomendi al la societoj kaj grupoj, ke ili fondu en ĉiuj lokoj, kie estos eble, E-istajn konsulejojn, kiuj povos en la landoj, kie tiu nomo ne estus akceptata de la registaro, ricevi alian nomon, kiel ekzemple, E-istaj Agentejoj.“ Tiu ĉi bonintenca forŝovo de la propono al la grupo malatentis jam tiam la neceson de speciala organizo kaj de centro, tial la propono estis praktike enterigita.

Preskaŭ du jarojn poste reprenis la proponon Th. Rousseau kaj H. Hodler. En serio de artikoloj Hodler skizis la novan organizaĵon kaj en n-ro 30 (de la 1-a majo) de ,Esperanto' 1908 aperis la informo pri la fondo de Universala Esperanto-Asocio. La unua oficiala informilo en la sama n-ro donis la formalajn kaj praktikajn detalajn de UEA.

Alia ĝermo de UEA estis la E-oficejoj la E-oficejoj, starigitaj laŭ propono de Rousseau. La unua E-oficejo estis en franca urbo Bourg en Bresse, kie vivis Rousseau, la kunfondinto de UEA.

Simpla, servopreta, malmultekosta: estas ĉefe tiuj kvalitoj, kiuj kaŭzis la rapidan kreskon de UEA. La provizora regularo aperinta en ,E' (12 majo 1908) fiksis la celojn: 1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvano kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj. - 2. la sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo E, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj. - 3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. - Tiuj tri fundamentaj reguloj nur iom modititaj troviĝas ankoraŭ nun en la statuto.

La unua kunveno de UEA okazis en Dresden dum la 4-a UK 1908. La tagordo enhavis la raportojn de la fakoj ekzistintaj tiam (1. administrado, 2. konsuloj kaj oficejoj, 3. turismo), kaj proponon pri kreo de novaj fakoj: komerco kaj industrio, instruado. La jarlibro mem aperis antaŭ la kongreso kaj indikis la staton de UEA: 206 delegitoj, 46 vicdelegitoj, 94 subdelegitoj, 62 E-oficejoj, el kiuj 22 plene organizitaj; ĉio en 249 lokoj kaj en 23 landoj; pagintaj membroj: 1223.

Kiel unuan etapon de la evoluo oni povus fiksi la tempon 1908-1912, de la fondo ĝis la tielnomita Financa reformo, en Krakovo diskutita kaj akceptita. La ekstera evoluo de la asocio estis videbla el la jarlibroj, ili estas la mezuriloj plej bone videblaj de la progreso kaj de la enradikiĝo. La mizeraspektan libreton de 1908, de 24 paĝoj, anstataŭis jam en 1911 broŝuro de 184 paĝoj entenantaj 885 lokojn kun delegitoj kaj konsuloj en 47 landoj. 158 E-oficejojn, 266 entreprenojn, 7804 membrojn. La forton de la asocio ankaŭ dokumentas la fakto, ke la sinteno de la gvidantaj E-istoj de tiu ĉi tempo notinde iĝis pli favora kaj komprenema. Ja ne mankis ĵaluzo kaj malkompreno, sed antaŭ la evidenta progreso silentiĝis ankaŭ tiuj ĉi voĉoj.

La eksplodo de la milito trafis UEA en la plej bona stato: solida konduto financa, fido ĝenerala ĉe la E-ista publiko, klaraj gvidlinioj, ĝojiga membrostato. Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito. Tio permesis, ke la Centra Oficejo daŭrigu unue sian kutiman laboron, degeliĝanta al nenio dum la unuaj monatoj kaj nur time repreninta ioman amplekson post januaro 1915. La stabo, konsistinta kun la direktoro el ses personoj, malgrandiĝis je du por poste kreski ĝis ok kaj dek kun la libervolaj helpantoj.

UEA dissendis dum sept. 1914 cirkuleron al la delegitoj kun teksto por enpresi en tagaj gazetoj. Tiu ĉi informo tradukita en 30 lingvojn aperis en centoj da tagaj gazetoj. Ĝi tekstis: „Ĉar la militagoj okazis preskaŭ subite, multaj personoj troviĝas surprizataj en la malamikaj landoj kaj ne plu havas la eblon, korespondi kun siaj parencoj kaj amikoj. Por laŭeble helpi ilin, la oficejo de UEA, sidanta en Ĝenevo, ĵus informis siajn delegitojn en la malamikaj landoj, ke ĝi volonte servos kiel Perilo por la interŝanĝado de privataj korespondaĵoj inter la malamikaj landoj. La leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, el kie ili estas transdonataj al la adresato, se bezone post traduko. Estas akceptataj nur la nefermitaj korespondaĵoj, havantaj absolute nenian politikan aŭ militistan karakteron. La personoj, kiuj deziras uzi tiun servon, nun en plena funkciado, estas petataj, sendi ĉiujn leterojn, kun du internaciaj respondkuponoj, al UEA, 10. rue de la Bourse, Genève, Svislando. Dum sept. ĝis dec. 1914 la alveno de korespondaĵoj fariĝis timiga - pro la laboro kiun postulis la plenumo. Jen la dispartiĝo laŭ fakoj: 1. simpla transsendo; 2. specialaj servoj; 3. monsendo; 4. militistoj; 5. civilkaptitoj; 6. rehejmigado de civiluloj en militregionoj; 7. militkaptitoj kaj rilatoj kun la respektivaj aŭtoritatoj; 8. rilatoj kun ruĝkrucaj organizaĵoj; 9. Ruĝa Kruco, Ĝenevo; 10. variaĵoj. Neforgesindaj estas la servoj, kiujn plenumis la delegitoj Pinagel, Alfred Mahn, Bernhard Luis, Charles Brunet, Schwaiger, f-ino Gérard, prof. Christaller, St. Rudnicki, Szabunlevicz kaj aro da aliaj.

Menciinda detalo en la historio de UEA estas la ĉikanoj. De 1916 la gazeto ,E' estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto. (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn.

La agado de UEA sur E-ista kampo estis tiu de ligilo inter la ankoraŭ funkciantaj organizaĵoj en kelkaj neŭtralaj landoj kaj la aktivaj E-istoj. Aperis regule ,E‘ ĉiumonate kun artikoloj pri tutmondaj problemoj. En 1916 aperis jarlibro, kiu enhavis ĉefajn informojn kaj la adresaron de delegitoj. Plie aperis dufoje libreto: „E dum la milito“, kiu enhavis resumon de la stato de la movado. Elokvente parolis pri la sekvoj de la milito la ciferoj. En 1914 la nombro de pagintaj anoj estis 7233, en 1915 estis 2699, en 1918 1958.

Je la 11-a nov. 1918 silentis la kanonoj. Unu post la aliaj alvenis leteroj de revenintaj soldatoj. Per Alvoko al la E-istaro (jan. 1919) subskribita de Hodler kaj E. Stettler, UEA anoncis la reprenon de la laboroj. La malsano de Hodler devigis ŝanĝon en la administra gvidado, kiun akceptis E. Stettler kaj dum marto ankaŭ la Centra Oficejo translokiĝis al Bern. La jaro 1919 estis plene dediĉita rekonstrui la asocion. Je la fino de la jaro UEA kalkulis 3114 anojn. La sumo de poŝtaĵoj ricevitaj kaj senditaj atingis denove 20.000 kontraŭ 8.300 en 1918.

Du gravaj okazintaĵoj distingas la jaron 1920: la morto de la fondinto Hodler kaj la okazigo de l' unua postmilita UK en Hago. Monumenton Hodler ne bezonas, tion li kreis en UEA, en kiu li metis sian tutan koron, amon kaj inteligenton. Bela memoraĵo, kiun li lasis, estis la donaco de kapitalo, kiu devis certigi la ekziston de UEA. Dum la UK la ĉefa laboro de la UEA-kunveno estis la diskuto pri la statuto, kiu estis verkata de Stettler.

La UK en Helsinki en 1922 alportis gravan ŝanĝon: UEA fariĝis kolono de duflanka tutmonda organizaĵo E-ista. Per la kontrakto de Helsinki UEA fordonis certajn laborojn, kiujn ĝi ĝis tiam plenumis. La evoluo de UEA ĝis 1932 iris sian vojon, regule kaj decide. Ĝi ĉefe dediĉis sin al la firmigo de la propra organizaĵo, al la plibonigo de la servoj, al la plidensigo de la delegita reto kaj al la pligrandigo de la membraro. La membraro de 1919 kreskis ĝis 1927, poste malkreskis.

  • 1920: 3894
  • 1921: 5570
  • 1922: 6253
  • 1923: 6332
  • 1924: 8205
  • 1925: 9424
  • 1926: 8687
  • 1927: 9100
  • 1928: 9095
  • 1929: 9113
  • 1930: 9062
  • 1931: 8835
  • 1932: 8619

La prezidanto de UEA estis la fondinto H. Hodler ĝis la morto 1920. Okupis tiun ĉi oficon ĝis sia malsaniĝo en 1924 E. Stetter. De tiam ĝis 1928 prezidis E. Privat, poste fariĝis denove prezidanto E. Stettler, kiu rezignis pro la ofico en 1934 kaj sekvis lin L. Bastien.

Multajn partojn de la historio de UEA v. en la artikoloj: Organizo, Milito, Esperanto, Oficiala Jarlibro, Hodler, Privat Stettler, ktp. Pri la nuna stato de la organizo 1. la jarlibron 1934 p: 6-16.

Detalan, kvankam ne kompletan historion de UEA enhavas ,Historia skizo, 1908-1933, verkita de Georgo Agricola (Jarlibro 1933), kiu aperis ankaŭ en aparta represo. Nia artikolo estas kompilaĵo el la nomita skizo.