Trezoro Huang Yinbao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Trezoro Huang Yinba 2014 en E-Centro Ora Ponto Ĉinio.jpg

Trezoro Huang Yinbao / 黄银宝 (naskiĝinta en 1962), agronomo, ekonomikisto, entreprenisto, prezidanto de Investa Kompanio Ora Ponto, Prezidanto de Esperanto-Centro Ora Ponto, esperantistiĝis en 1983; kune kun internaciaj samfakuloj li fondis Internacian Agrikulturan Esperanto-Asocion (IAEA).

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Li publikigis dekkelkajn sciencajn raportojn en Esperanto pri agrikulturo en Scienca Revuo kaj Internacia Agrikulturo (IAEA). Li estas ĉefredaktoro kaj kunordiganto de la Unesko-Kuriero en Esperanto (julio, 2017-). En la 1-a de januaro 2017 li fondis la sendependan Esperantan revuon Tra la mondo.

Rilate al instruado kaj klerigado, en 2014 li faris prelegon pri la ĉefa temo dum la 99a UK, kaj prelegon de IUK, gvidis AMO-seminarion (Orienta E-Seminario-AMO3) en aŭgusto 2014, kaj la AMO-seminarion(20-AMO) en Nepalo februare 2016, estas lingva revizianto de Juna Amiko (2015-).

Postenoj[redakti | redakti fonton]

Li estas ekssekretario de ILEI (2011-2012), laborinto por Esperanto-Insulo (2010-2012), konsiliano de Ĉina Esperanto-Ligo (2013-), vicsekretario de Ĉina Esperantista Instruista Ligo (2012-), UEA-konsiliano (2013-), peranto de UEA (2013-), komitatano A de UEA(2016-), estrarano de ISAE (2017-), ricevanto de Diplomo pri Elstara Agado de UEA 2012, premiito de ĈEL pro elstaraj agadoj en Esperanto-Movado en 2009-2011 kaj en 2012-2013.

Li estas peranto de Monato (2014-) kaj de La Ondo de Esperanto (2014-), volontulo en Centra Oficejo de UEA ekde la 2-a septembro 2016.

Verkoj kaj aktivaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Artikoloj aperitaj en gazetoj de Esperanto
  • Artikoloj aperitaj en gazetoj de ĉina lingvo
  • Aktivado en Esperanto
  • Diplomoj

Interna ligilo[redakti | redakti fonton]