David ap Iago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
En Malferma Tago de UEA, novembro 2001
En kunsido de EEU, UK 2003

Dafydd ab Iago (naskiĝis en 1968 en Abergavenny, Kimrio, kiel David Ferguson, kimre Daffyd ab Fergus) estas kimra ĵurnalisto kaj esperantisto.

Ekde ĉ. 1995, li loĝas en Bruselo. Li esperantistiĝis tie en 1998 kaj mallonge poste komencis aperigi en diversaj Esperanto-gazetoj artikolojn pri lingvopolitiko kaj la lingva situacio en Eŭropa Unio.

Li estis direktoro de la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio. En 2003 li elektiĝis Esperantisto de la Jaro. En la 2010-aj jaroj li iĝis interalie la aŭtoro de la retgazeto La Balta Ondo, verkante serion da artikoloj «Vide el Bruselo»[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. David ap IagoArkivo por la kategorio 'Vide el Bruselo' (esperante). La Balta Ondo. Arkivita el la originalo je 2014-01-28. Alirita 2014-01-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]