Brusela Komunikadcentro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Brusela Komunikadcentro funkcias kiel organo de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) por informi precipe al parlamentanoj de Eŭropa Unio. Ĝi estis starigita en marto 2002 kaj komence havis malfortan financan bazon, tiel ke Johan Derks, tiutempa kastisto kaj poste sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, per granda kampanjo klopodis monsubtenon por la projekto inter individuaj esperantistoj. Dafydd Ap Fergus iĝis la direktoro de tiu Brusela Komunikadcentro. La centro senĉese lobiis ĉe la eŭropaj instancoj, la neregistritaj organizaĵoj kaj la “bruselaj” ĵurnalistoj (en Bruselo estas pli ol 3000 kiuj rilatas kun la tuta mondo). Ĝi oficiale plendis ĉe la Eŭropa Komisiono pro lingva diskriminacio fare de multaj internaciaj entreprenoj kies sidejo estas en Bruselo, fare de oficialaj instancoj kaj belgaj kaj internaciaj. Dafydd Ap Fergus partoprenis en multaj konferencoj, ĉeestis kunvenojn de partioj, de organizaĵoj, kie li ĉiam instigis al diskutoj pri lingvaj rajtoj kaj pri lingvaj diskriminacioj. La aliaj lokaj esperantistoj subtenis lin kaj helpis lin en tiu lobiado.[1]

Pro malkonsentoj en la estraro de Eŭropa Esperanto-Unio, Dafydd Ap Fergus demandis sian maldungon je la fino de 2004, kaj kun bedaŭro la estraro konsentis. Sed jam ekde januaro 2003, kaj dank' al mecenata monsubteno de Etsuo Miyoshi, en la centro ankaŭ kunlaboris Marko Lins. La du dungitoj de la centro laŭ juĝo de la estraro de EEU estis tre bona skipo kiu senlace serĉis la diskriminaciantajn dunganoncojn en ĉiuj eŭropaj ĵurnaloj kaj revuoj, kaj ili faris la oficialajn plendojn laŭbezone. Dum la UK de 2003 en Gotenburgo ili kune organizis la EEU-kunvenojn. Iomete post la foriro de Dafydd, ankaŭ Marko fine de aprilo 2005 forlasis la centron. Li estis kapabla oficisto kiu krom Esperanton parolas plurajn lingvojn, kaj li prenis la eblecon eklabori en la diplomata servo de Germanio. Ekde majo 2005 Vesna Obradović el Slovenio, parttempe en la brusela centro laboras por Eŭropa Esperanto-Unio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]