Lingva diskriminacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Lingva diskriminacio (ankaŭ nomata lingvismo[1]) estas la maljusta traktado de individuo bazita nur sur ties lingvouzo[2] aŭ la plivalorigo de iu lingvo aŭ lingvo-uzo kompare al aliaj[3]. Tiu formo de diskriminacio referencas al antaŭjuĝoj, malestimo aŭ ne objektive pravigita malakcepto al alia(j) lingvo(j) kaj iliaj parolantoj. Bazita sur diferenco en lingvo, persono povas aŭtomate juĝi pri la edukado, socia statuso, karaktero aŭ aliaj trajtoj de alia persono. Ĉi tiuj perceptitaj juĝoj povas tiam konduki al maljusta traktado de la individuo. Fari konkludojn pri ies raso surbaze de lingvouzo ne necese estas rasisma. Se iu surbaze de tiu konkludo agas en diskriminacia maniero tiam potenciale ekestas lingvorasismo. Ekzemple en la filmo "Sorry to Bother You", nigra telemarketisto sukcesas nur post kiam li komencas paroli kiel blankulo (kun "blanka voĉo").[4].

Ofte ĝi implikas lingvojn respektive esprimmanierojn de malplimultoj aŭ de difinitaj sociaj grupoj. Ĉar en Esperantio la denaskaj parolantoj ne havas privilegian statuson, tio donas al parolantoj de Esperanto pli demokratan perspektivon[5]. Estas multaj kontraŭdiskriminaciaj proponoj kaj mezuroj por strebi al rasa egaleco, protekti fiŝojn kaj plantojn, kial ne lingvaj kontraŭdiskriminaciaj mezuroj por protekti lingvan diversecon. Ingrid Pillier en ŝia libro pri "lingva diverseco[6] kaj socia justeco", ŝi ekzamenas lingvon kiel ilo de eksludo, diskriminacio kaj malavantaĝo kaj esploras kio povus esti la enhavo de lingva justeco[7].

La Eŭropa Komisiono kontraŭ Rasismo kaj Maltoleremo (ECRI) de la Eŭropa Konsilio dissendis rekomendon ke lingvo-diskriminacio konstituas formon de rekta kaj nerekta rasismo[8].

Lingvaj antaŭjuĝoj[redakti | redakti fonton]

Samkiel la germana "linguizismus", la pola "Lingwicyzm", ankaŭ la esperanta termino "lingvismo" devenas de la angla linguicism. Tiu termino estis enkondukita de Tove Skutnabb-Kangas[9] kaj Jim Cummins en la 1980-aj jaroj.

Tove Skutnabb-Kangas kritikis kaj la malrespekton al dulingveco kaj la neglekton de infanoj de fremda denaska lingvo (ekzemple turkaj infanoj en Germanio). Cummins konstatis, ke multajn homojn timigas la imago, ke dua lingvo malpliigu ilian kompetentecon pri la unua lingvo. En la franca lingvo Philippe Blanchet kreis ankaŭ novan terminon: 'glottophobie' (lingvofobio), ĉar por krei konsciiĝon nova termino necesus.

Analogaj al lingvismo estas aliaj -ismoj kiel seksismo, rasismo, naciismo. En la nederlanda oni eĉ kreis la neologismon 'rosisme' (rufismo) por indiki la malestimon al homoj kun rufa hararo. Lingvismo manifestiĝas per diskriminacio de alilingvaj aŭ plurlingvaj homoj. Kvankam la nederlandlingva vikipedio parolas pri taalracisme (lingvorasismo), lingvismo tamen diferencas de rasismo per tio, ke la sciata(j) lingvo(j) estas determinata(j) ne genetike, sed per la edukado. Problemo estas ke dulingveco kutime tuŝas nur la regresan lingvon kaj ne la hegemonan aŭ ekspansian lingvon, kiu en la praktiko ofte kondukas al unuflanka dulingveco.

Lingvismo konkrete esprimiĝas per malavantaĝoj, sub kiuj homoj suferas pro ilia parolata aŭ skribata lingvo. Tio koncernas ne nur la lingvon laŭ oficialaj difinoj, sed ankaŭ dialektojn kaj akĉentojn. Tia diskriminacio okazas ekzemple en dungado, sed ankaŭ en ĝeneralaj situacioj de la socia vivo. Konkreta ekzemplo rilate al la diskriminacio de Esperanto estis raportita en Libera Folio kiu menciis ke Amazon forprenis la libron “La granda kaldrono”[10] de John Francis, ĉar ili pretendas ke estas en lingvo "ne subtenata de Kindle", eĉ sciante ke la versio sen la ĉapelitaj literoj aspektis perfekte bone ĉe Kindle-aparato[11].

En lia esplorado Philippe Blanchet, la aŭtoro de la libro Discriminations : Combattre la glottophobie (Diskriminacioj: kontraŭbatali la lingvismon),[3] sciis rikolti relative malmulte da ekzemploj de lingvismo koncerne al aliaj lingvoj. Kontraŭe li kolektis multege da ekzemploj ligitajn al la diskriminacioj en rilato al ies lingvaĵo, dirmanieroj ktp. Ankaŭ la esploristoj kaj terminologoj J.B. Marcelessi kaj Louis Guespin analizas situaciojn de lingva diskriminacio inter sciencistoj, sub scienca esplortereno kiun ili prefere baptis 'glottopolitique'[12] (glosopolitiko) prefere ol lingvopolitiko, kaj kiu klarigas ke la dinamiko inter lingvoj estas formita pere de multaj interpersonaj, ekonomiaj kaj ideologoiaj faktoroj[12]. En la libro "Politics of the Veil' (en), tradukita en la franca sub la titolo "La politique du Voile" Joan W. Scott indikas eblan lingvisman tendencon menciante ekzemple ke post kiam la parlamento de Nederlando aŭdis ke duono de la nederlandaj islamanoj ne parolas la lingvon, ĝi diskutis ĉu oni devigu ilini preni kursojn por lerni la nederlandan lingvon. Aŭ kiam en la germana Bundestag, politikistoj pripensis malpermesi imamojn prediki en la araba lingvo[13] [14].

Ekzemplo estas Peruo kie lingva diskriminacio estas tiom akra ke multaj parolantoj de la keĉua -13% de la perua loĝantaro laŭ la censo de 2007 - decidas ne instrui sian idaron tiun lingvon pro timo, ke ili alfrontos malakceptadon aŭ mokon[15].

Lingvismo tendencas kaŭzi malfacilaĵojn en la lernado kaj uzado de aliaj lingvoj ol la nura dominanta lingvo. La lingvismo tendencas ankaŭ al supervalorigo de la unulingveco, kvankam oni scias ke homoj kiuj kreskas plurlingve, sendepende de la koncernaj lingvoj, lernas ĝenerale multe pli facile aliajn lingvojn ol unulingvanoj. Estas multe pli facile pasi de la lernado de du al pli da lingvoj ol pasi de unu lingvo al dua lingvo.

La temo lingvismo speciale gravas en lernejoj kie unuflanke necesas doni al gelernantoj scion pri la elektebla(j) aŭ elektita(j) lernolingvo(j), dum aliflanke respekti iliajn gepatrajn lingvojn. Konata metodo por tio estas instrui ĉiujn lernantojn en (la) loka lingvo, sed anstataŭigi la instruadon en la unua fremdlingvo per instruado en la denaska ne-enlanda lingvo.

Angligo en universitatoj[redakti | redakti fonton]

Por altiri tutmondan studentaron en multaj landoj universitataj programoj angliĝas. Alilingvaj studentoj demandas ke ili ricevu ĉiujn bultenojn kaj regulojn en la angla. Tiele universitatoj fariĝas kvazaŭ tradukagentejo. Profesoroj kaj asistantoj investas en ĉi tiuj programoj sed tial havas malpli da tempo por la programoj en la lingvo(j) de la propra lando. La tiel faritaj elspezoj fakte celis helpadon al studentoj kiuj spertas malfacilaĵojn. Tiele la mono fluas al la administrado de programoj kiuj ĉefe celas la pli riĉajn studentojn. Angligo en la realo iras je la kosto de demokratio[16].

Lingvoj estas egalvaloraj, sed la socia kunteksto en kiu komunikado okazas, kaŭzas malegalecon inter lingvoj[17] ekzemple lingvo kun la pli alta statuso pro ĝia uzo en pli da kuntekstoj kaj socie pli gravaj kuntekstoj ankaŭ plej ofte faruĝas la lingvafrankao inter homoj kiuj ne parolas la saman lingvon. Tiu lingva malegaleco kutime estas plifortigita pere de lingvopolitiko kiu hierarkie difinas la lingvon plej prestiĝan kiel la plej altranga en la socia ordo.

Lingva akomodado[redakti | redakti fonton]

Studoj [18] montras komparon de la komunikado en fremdaj landoj inter turistoj kaj lokaj loĝantoj. En landoj iuj multe dependas de turismo, de kiuj multaj estas en la Tria Mondo, estas kutima ke la turistoj malofte deziras akomodi sin al la komunikadostilo de la indiĝenoj nek havas la kompetentecon paroli en la loka lingvo. Aliflanke, la loka ekonomio de tiuj landoj kaj la perlaboron de ĝiaj civitanoj forte dependas  de ĉi tiuj turistoj. Sekve, estas granda bezono akomodi la komunikajn stilojn de la turistoj.

Lukti kontraŭ lingva diskriminacio[redakti | redakti fonton]

Esperanto estas ligita al defendado de ĉiuj homoj kiuj estas diskriminaciataj pro la uzo de iu lingvo.[19] Diversaj institucioj aŭ firmaoj ofte preferas dungi denaskajn parolantojn de la angla. Tio povas esti rigardata kiel formo de lingva diskriminacio. Post atentigo pri lingva diskriminacio (en 2002) de la Brusela Komunikadcentro (BKC) al la Eŭropa Komisiono, la eŭropaj institucioj sekve komencis ŝanĝi la vortigon denaska parolanto de la angla al denaska aŭ denask-nivela parolanto de la angla, kio signifas la anstataŭigon de rekta diskriminacio per malrekta diskriminacio. Ĉar la prefero de anglalingvanoj estas pravigebla per la nuntempe tre forta rolo de tiu ĉi lingvo, oni ne nepre devas rigardi tian preferon kiel malpermesitan (rektan aŭ nerektan) diskriminacion.

Tuj kiam denaskaj kaj ne-denaskaj parolantoj interparolas, denaskaj parolantoj ofte ne dividas la tn.'komunikan ŝarĝon' kaj metas la respondecon pri sukcesa komunikado nur sur la ŝultroj de ne-denaskaj parolantoj. Ne estas nur la nivelo de la lingva kapableco de ne-denaska parolanta eksterlanda laboristo kiu povas kaŭzi problemojn kun denaske parolantaj kolegoj. Ilia dunganto ankaŭ povus konsciigi siajn dungitojn pri la utilo sekvi kurson de interkultura edukado kaj komunikado[20].

Aliflanke la ekzisto de Esperanto montras, ke avantaĝigo de la parolantoj de unu nacia lingvo ne estas nepre necesa. Sekve el esperantista vidpunkto la esprimo lingva diskriminacio estas pli bone pravigebla ol el neesperantista vidpunkto.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

En kelkaj landoj (ekzemple en Brazilo) estas tute normale, ke ne ĉiuj civitanoj havas la saman denaskan lingvon; tie la koncepto de lingvismo aŭ lingva diskriminacio estas malfacile komprenebla. En aliaj landoj, kie la plimulto de la civitanoj nur parolas unu lingvon, la sola kaj oficiala, la koncepto estas same malfacile komprenebla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. R. Phillipson: Linguicism: Structures and ideologies in linguistic imperialism, in: Tove Skutnabb-Kangas, Jim Cummins [Hrsg.]: Minority education: from shame to struggle. Clevedon, Avon: Multilingual Matters, 1988, S. 339 - 358.
  2. Tove Skutnabb-Kangas, Phillipson, Robert [Hrsg.]: Linguistic Human Rights. Over-coming linguistic discrimination. Contributions to the Sociology of Language 67, Berlin & New York: Mouton de Gruyter, 478p. Paperback 1995, ISBN 3-11-014878-1.
  3. Lippi-Green, Rosina. 1997. English with an accent: Language, ideology, and discrimination in the United States. London/New York: Routledge
  4. Piron, Claude, 1994, Le défi des langues - du gâchis au bon sens (La defio de la lingvoj), Paris:L'Harmattan, p. 156-157
  5. Sovetio : Lingva diskriminacio, Monato, 1986/01, p. 18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tove Skutnabb-Kangas difinis lingvismon kiel "ideologioj kaj strukturoj kiuj estas uzataj por legitimi, efektivigi kaj reprodukti neegalan kunhavigon de potenco kaj rimedoj (ambaŭ materiaj kiel ne-materiaj) inter grupoj difinitaj surbaze de lingvo" en : What is linguistic discrimination? What does linguistic discrimination mean ? (Kio estas lingva diskriminacio? Kion signifas lingva diskriminacio?), Audiopedia, YouTube, la 12-an de aŭgusto 2016.
  2. (angla) What is linguistic discrimination? What does linguistic discrimination mean ? (Kio estas lingva diskriminacio? Kion signifas lingva diskriminacio?), Audiopedia, YouTube, la 12-an de aŭgusto 2016.
  3. 3,0 3,1 (franca) Discriminations : combattre la glottophobie, Philippe Blanchet, eld. Edition Textuel, 2016, 192 p., ISBN : 9782845975446
  4. (angla) Mark Abadi, ‘Sorry to Bother You’ is right — minorities are judged by the sound of their voice, and there’s science to prove it, Business Insider, la 9-an de julio 2018.
  5. A.Giridhar Rao, video - Esperanto in a Glocal World: Language, Democracy and Globalization, ekde minuto 37:30
  6. Noto : 'Lingva diverseco' ne nepre en la senco de lingvoj sed de lingvaj diferencoj.
  7. (angla) Ingrid Pillier, Linguistic Diversity and Social Justice - An Introduction to Applied Sociolinguistics, Oxford University Press, 2016
  8. (angla) Respecting linguistic diversity? Language Discrimination in the European Union (Respekti lingvan diversecon ? Lingva diskriminacio en la EU), Eŭropaj Verduloj - European Free Alliance, la 1-a de junio.2016
  9. Skuttnab-Kangas, Tove & Robert Philippson, (1989), Mother Tongue : the theoretical and sociopolitical construction of a concept, in : Ammon, Ulrich, (1989), Status and function of languages and language varieties, Walter de Gruyter (eld), ISBN
  10. Noto : Malgraŭ ke "La granda kaldrono" estis disponebla ĉe la vendoplatfomo de Amazon en du versioj : en la ĉapelita kaj en la h-surogata versio.
  11. La Granda Kaldrono bolas spite malpermeson, Libera Folio, la 11-a de julio 2017.
  12. 12,0 12,1 (franca) Concevoir, informer, produire, en langue nationale, Actes de lecture n°36, decembro 1991, Association française pour la lecture, p. 2 (glottopolitique)
  13. (angla) O’Brien, Ruth, and Joan Wallach Scott. “FOREWORD.” The Politics of the Veil, STU - Student edition ed., Princeton University Press, 2007, pp. vii-x. JSTOR,
  14. (angla) Joan Wallach Scott, The politics of the Veil, Princeton University Press, 2007, 224 p., eISBN: 978-1-4008-2789-3
  15. (angla) Julio Cesar Casma, Discriminated against for speaking their own language (Diskriminita por parolinta sian propran lingvon), The World Bank, la 16-an de aprilo 2014, alirite la 17-an de februaro 2018.
  16. (nederlanda) Hendrik Vos, Engelstalig, maar met collateral damage (Anglalingva, sed kun flanka domaĝo), De Standaard, 27-a junio 2017, p. 32. Opinio & Analizo.
  17. (angla) Fields, C. D. (1997). Ebonics 101. What have we learned? Black Issues in Higher Education, 13, 18-21
  18. (angla) Dörnyei, Zoltán; Csizér, Kata (2005). "The effects of intercultural contact and tourism on language attitudes and language learning motivation" ('la efikoj de interkultura kontakto kaj turismo sur lingvaj kondutoj kaj lingvolerna motivigo). Journal of Language and Social Psychology. 24 (4): 327–357. doi:10.1177/0261927x05281424.
  19. Tonjo del Barrio in : yahoo grupo [uea-membroj] kulturdefendado, 20-a februaro 2017.
  20. (angla) Ingrid Piller, Linguistic discrimination at work, Language on the move,