Kopta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kopta lingvo
Ⲙⲉⲧⲣⲉⲙ̀ⲛⲭⲏⲙⲓ /met-remenkʰīmi/
Regiono Egiptio
Parolantoj ~300 (2 011)[1]
Skribo Kopta alfabeto
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Egipta
Oficiala statuso
Reguligita de Instituto de Koptologio
Lingva statuso mortinta lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 cop
  ISO 639-3 cop
  Glottolog copt1239
Angla nomo Coptic
Franca nomo copte
v  d  r
Information icon.svg
Koptlingva surskribaĵo de la 3-a jarcento.

La kopta lingvo (aŭ egipta-kopta lingvo) ϯⲁⲥⲡⲓ ⲛ̀ⲣⲉⲙⲛ̀ⲭⲏⲙⲓ estas la fina fazo de egipta lingvo. Ĝi estas skribita per la alfabetaj grekaj signoj plus sep kromaj grafemoj reprenitaj el la demotiko por transskribi samkvanton da fonemoj neekzistantaj en la greka. ⲁ, ⲃ, ⲅ, ⲇ, ⲉ, ⲍ, ⲏ, ⲑ, ⲓ, ⲕ, ⲗ, ⲙ, ⲛ, ⲝ, ⲟ, ⲡ, ⲣ, ⲥ, ⲧ, ⲩ, ⲫ, ⲭ, ⲯ, ⲱ, ϣ, ϥ, ϧ, ϩ, ϫ, ϭ, ϯ

Per la utiligo de la greka lingvo estis, unuafojon, skribitaj ankaŭ la vokaloj, neuzataj en skribo de la egipta lingvo; la skribomaniero iras de dekstre al maldekstre, horizontalinee sen la disigo inter la vortoj.

La kopta estas la lingvo parolata en Egiptio ekde la duono, ĉirkaŭ, de la dua jarcento, nome en la periodo en kiu la popolo konvertiĝis al kristanismo; la kopta lingvo estas, do, la esprimilo de la religia literaturo de la egiptaj kristanoj.

La lingvo dividiĝas en ses dialektoj en la samkvantaj regionoj. La du precipaj estis la saidika, parolata en la Valo de Nilo ĝis la antikva Memfiso, kaj la boairika, de la regiono de la Nildelto.

Kun la invado de islamanoj la kopta estis preskaŭ forlasigita favore de la araba-islama kaj malfavore de tiu kopta-kristana.

Fine de la 9-a jarcento la boairika dialekto venkis sur saidika fariĝante la oficiala lingvo de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio kaj egipta literatura lingvo. En la 9-a jarcento la kopta estis perleĝe anstataŭata de la araba kaj rezistis nur kiel paroldialekta lingvo ĝis la 17-a jarcento. En la 13-a jarcento, El-Samanudi kaj Ibn El-Asal kaj aliaj skribis librojn ke lernigi la lingvon por la Egiptioj. Ili skribi librojn (al-mokademat & al-slalaem: la endokondoj kaj ŝtuparoj) por la gramatiko kaj la vortotrezoro de la Kopa. En la 19-a jarcento sinjoro Arjan Girgis Moftah ŝanĝis la prononcon de la Kopta ke estu la sama tiel le moderna Greka lingvo.

Ankaŭ sinjoro Klaŭdios Labib skribis la unua vortaron en la Kopta (Kopta/Araba vortaro) sed li mortis antaŭ li finis ĝin. Klaŭdios Labib diris la Koptan en sia hejmo. Ankaŭ li pli preferas uzi Koptaj vortoj ol Grekaj vortoj. Li estis proponanto de la nova Greka-Boairika prononco kiu Sinjoro Moftah kreis. Ankaŭ li aĉetis koptan presilo, presis kaj eldonis la librojn de le kristana kopa eklezo en la kopta. En la 20-a jarcento sinjoro Pisenti Rizkalla ekdiris kun sia familio in la Kopta, kaj presis librojn pri la gramatiko de la lingvo.

Post 50 jaroj, D-ro Emile Maher Ishak serĉis pri la prononco de la boarika dialekto kaj malkovras ke la malnova vera prononco de la boarika dialekto de la kopta. Li lernigis la malnova prononco de la boarika dialekto sed multaj proponantoj de la nova prononco malŝatis tiun laboron kaj si skribis leteron kondamnante la malnovan prononcon. D-ro Emile Maher Ishak iris al la Angluo tie li lernis en Oksfordo kaj li estis premiita la doktorado en la prononco de la kopta lingvo. Malantaŭe, li revenis al la Egiptio kaj fondis la mezlernejo de la kopta lingvo de la malnova prononco de la boarika dialekto ⲡⲓⲙⲁⲛϯⲥⲃⲱ ⲛ̀ϯⲁⲥⲡⲓ ⲛ̀ⲣⲉⲙⲛ̀ⲭⲏⲙⲓ ⲡⲓⲫⲱϣ ⲛ̀ⲧⲉ ϯϫⲓⲛⲥⲁϫⲓ ⲛ̀ⲁⲡⲁⲥ. La malsamopinio inter D-ro Emile Maher kaj aliaj pro la prononco daŭras en libroj, diskutioj en la reto.

Kiam la homoj ekuzas la reto ; estis malfacila skribata de la kopta je la komputilo. Copt-Net[2] kreis latin-alfabetajn transliterumojn por la kopta. Ĉi tiu la latin-alfabetaj transliterumoj a, B, 5 , d, E, e, Z, H, 8, I, K, ^, M, N, 3, O, n, P, C, T, Y, Q, X, +, W, y, q, J, 2, G, 6, t; ekz. taCnI 'NPEM'NXHMI OYaCnI 'NanaC TE NIPEM'NXHMI AYCaGI 'MMOC. Multaj homoj provis krei aliajn latin-altfabetajn transliterumojn aŭ transskribojn aŭ hibridojn skribsistemojn.

Poste la fontoj kopta aperas je la reto, la fonto Antionious (1993), Antonious jencom, Pishoi, Avva Shenouda, Avva Marcos, Koptos, Nopher, Mena, Kopto, Copt. La tuta fontoj uzas la klavaro de la angla tial la komputilo komprenis la fontoj kvazaŭ la angla, sed la fonto aperas en la kopta. Malantaŭe, Michael Sleman kaj aliaj memberoj de RemEnKimi@yahoogroups.com[3] provis unuformigas la pozicion de la leteroj sur la klavaro kaj nomigas la novajn fontojn ke CS (Coptic Standard)[4]. Tiam la sociaj medio aperas, la sama problemo revenis ĉar estas malfacila elekti fontoj por uzata en sociaj amaskomunikiloj. Tamen, tiam la unikodo aperas, homoj povis skribi la kopta en komputiloj, poŝtelefonoj kaj je sociaj amaskomunikiloj. Moheb Mikhael kreis retpaĝo por ŝanĝi el CS al unikodo[5].

Hodiaŭ la kopta lingvo estas utiligita nur en la liturgio de la kristana kopta eklezo kaj inter homoj kiuj amas ĝin je la reto

Jean-François Champollion estis profunda konanto de tiu lingvo ĝispunkte ĝin paroli tra si mem; kaj estis konvinkita ke la kopta fine permesos la dekritadon de la hieriglifoj kaj la komprenon de la mekanismoj de la skribo kaj de la hieroglifa fonetiko; fakte la kopta al li permesis esolori la gramatikon de la egipta lingvo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fernand Crombette, Dictionnaire Copte-Latin et Latin-Copte, Ceshe asbl, Tournai, réf. 2.15 - 2000 - ISBN 2-96000246-4-8
  • Wolfgang Kosack, Lehrbuch des Koptischen. Teil I: Koptische Grammatik. Teil II: Koptische Lesestücke., Akademische Druck- und Verlagsanstalt, Graz, 1974, ISBN 3-201-00889-3.
  • Wolfgang Kosack, Die Legende im Koptischen. Untersuchungen zur Volksliteratur Ägyptens, Habelt, Bonn, 1970.
  • Wolfgang Kosack, Der koptische Heiligenkalender. Deutsch - Koptisch - Arabisch nach den besten Quellen neu bearbeitet und vollständig herausgegeben mit Index Sanctorum koptischer Heiliger, Index der Namen auf Koptisch, Koptische Patriarchenliste, Geografische Liste, Christoph Brunner, Berlino, 2012, ISBN 978-3-9524018-4-2.
  • Wolfgang Kosack, Schenute von Atripe De judicio finale - Papyruskodex 63000.IV im Museo Egizio di Torino. Einleitung, Textbearbeitung und Übersetzung herausgegeben von Wolfgang Kosack, Christoph Brunner, Berlino, 2013, ISBN 978-3-9524018-5-9.
  • Wolfgang Kosack:Shenoute of Atripe "De vita christiana": M 604 Pierpont-Morgan-Library New York/Ms. OR 12689 British-Library/London and Ms. Clarendon Press b. 4, Frg. Bodleian-Library/Oxford. Introduction, edition of the text and translation into German by Wolfgang Kosack. Verlag Christoph Brunner, Basel 2013, ISBN 978-3-906206-00-4.
  • Wolfgang Kosack: Basilios "De archangelo Michael": sahidice Pseudo - Euhodios "De resurrectione": sahidice Pseudo - Euhodios "De dormitione Mariae virginis": sahidice & bohairice : < Papyruskodex Turin, Mus. Egizio Cat. 63000 XI. > nebst Varianten und Fragmente. In Parallelzeilen ediert, kommentiert und übersetzt von Wolfgang Kosack. Verlag Christoph Brunner, Berlin 2014. ISBN 978-3-906206-02-8.
  • Wolfgang Kosack: Koptisches Handlexikon des Bohairischen. Koptisch - Deutsch - Arabisch. Verlag Christoph Brunner, Basel 2013, ISBN 978-3-9524018-9-7.
  • Wolfgang Kosack:Novum Testamentum Coptice. Neues Testament, Bohairisch, ediert von Wolfgang Kosack. Novum Testamentum, Bohairice, curavit Wolfgang Kosack. Koptisch - Deutsch. Verlag Christoph Brunner, Basel 2014. ISBN 978-3-906206-04-2.

Gramatikoj kaj vortaroj[redakti | redakti fonton]

Gramatikoj de saidika dialekto

Literaturo

Eksteraj dokumentoj[redakti | redakti fonton]

  1. Coptic – Living or Dead?
  2. http://www.coptic.net/CopticWeb/Contributions/Anonymous%20-%20CopticAlphabet.html
  3. http://www.coptic.org/language/
  4. http://www.copticchurch.net/coptic_fonts/
  5. http://www.moheb.de/unicode_coptic_fonts.html

http://www.coptic.net/CopticWeb/Contributions/Anonymous%20-%20CopticAlphabet.html