Grafemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grafemo estas baza ortografia unuo: litero, diakrita signo (supersigno), interpunkcia signo. Variantoj de unu grafemo estas nomataj alografoj. La literoj havas kvar alografojn: minusklojn (a b c …), majusklojn (A B C …), presajn kaj manskribajn.

La literoj kun supersignoj (ĉ ŭ …) nomiĝas ĉapelitaj. La supersignoj estas, en Esperanto la cirkumflekso aŭ pinta hoketo ( ˆ ) kaj la ronda hoketo ( ˘ ); en aliaj lingvoj estas aliaj supersignoj.

La interpunkciaj signoj estas punkto (.), komo (,), punktokomo (;), dupunkto (:), krisigno (!), demandsigno (?), tripunkto (…), haltostreko (–), dividstreko (-), citiloj ("“«»), krampoj (), steletoasterisko (*), apostrofo ('), oblikva streko aŭ "suprenstreko" (/).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]