Alomorfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En lingvoscienco, alomorfo estas ĉiu el la eventuale pluraj variantoj (konkretaj formoj) de unu sama morfemo. La paro «morfemo — alomorfo» estas kreita sammaniere kiel «fonemoalofono».

Ĉia morfema speco povas havi alofonojn, i.a.:

  • aparta morfema vorto — ekz‑e la artikolo: la = l’
  • radiko — ekz‑e meĥanik/ = mekanik/, komentari/ = koment/
  • afikso — ekz‑e
    • la multenombraj sufiksoj -s kaj -ata en la anglaj schemas, schemata
    • la negaj latindevenaj prefiksoj in-, il-, im-, ir- en la angla lingvo:
      • informal (neformala),
      • illological (nelogika),
      • impossible (neebla),
      • irregular (neregula).