Afikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lingvo > Elemento > Afikso


La afiksoj estas la elementoj kiuj servas unuavice kombine kun radikoj por formi kunmetaĵojn, kaj sekvas diversmaniere specialajn regulojn en la vortfarado - specialajn kompare kun la ĝeneralaj vortfaraj reguloj validaj por la radikoj.

La afiksojn eblas rigardi kiel specon de radikoj. Ili estas tradicie kaj ĉi tie aparte klasataj, ĉar ili uziĝas unuavice kiel vortfariloj (kune kun normalaj radikoj), kaj ĉar ili uziĝas vortfare laŭ specialaj reguloj, kiuj ne validas por normalaj radikoj. Iuj kondutas tiam baze kiel normalaj radikoj, sed kun diversspecaj aldonaj limigaj principoj: Tiajn afiksojn oni nomas ofte "afiksoidoj". Kelkaj tamen kondutas en tute aparta maniero, kiu klare distingigas ilin disde normalaj radikoj: Tiajn afiksojn oni povas nomi "veraj afiksoj". Sed ĉiuj afiksoj (krom iuj neoficalaj marĝenaj afiksoj) uziĝas ankaŭ neafikse tute kiel radikoj (ekz. "malo", "eksa", "eta", "igi"). Rimarku, ke kiel afiksoj ne klasiĝu t.n. pseŭdoafiksoj (eksafiksoj), kiuj ne estas veraj Esperantaj lingvoelementoj, sed nuraj radikopartoj (afiksoj aŭ radikoj en la origina lingvo).

La afiksoj plu disklasiĝas laŭ siaj kutimaj pozicioj en kunmetaĵoj: antaŭ aŭ post radikoj:

Estas ankaŭ lingvoj en kiuj ekzistas infiksoj aŭ cirkumfiksoj: Infiksoj estas aligita enen en vorton, dum cirkumfiksoj aŭ ĉirkaŭfiksoj aligitas en du partoj ĉirkaŭ vorton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]