Alografo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En lingvoscienco, alografo (de la grekaj άλλος, «alia» kaj γράφω — «skribas»; sume aliskribaĵo) estas ĉiu el la eventuale pluraj variantoj (konkretaj formoj) de grafemo. La paro «grafemo — alografo» estas kreita sammaniere kiel «fonemoalofono».

Laŭ sia difino, la nocio alografo estas spegula rilate al grafemo, kaj tial same varias depende je esplorkampo en kiu ĝi estas uzata.

Ekz‑e en la fonetikaj studoj ĉiuj prezentoj de unu sama fonemo estas alografoj; do, alografaj estas la majuskloj kaj la respondaj minuskloj; en la angla-franca-germana skriboj ph estas alografo de f ktp.

Sed ekz‑e el la vidpunkto ortografia oni ne rajtas libere varii la usklecon, kaj en al angla ortografio estus eraro naive skribi fiziks anstataŭ physics (t.e. fiziko). Dum variaĵoj kaligrafiaj kaj tipografiaj restas alografaj; ktp.