Uskleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La du uskloj de la unua litero de la Esperanta alfabeto.

Uskleco estas la karakterizaĵo kiu kontrastigas la majusklan kaj minusklan formojn de laŭsignife egalaj literoj en la modernaj eŭropaj alfabetoj (novlatina, novgreka, cirila).

En la norma Esperanto la literoj posedas nur la du indikitajn usklojn: la majuskloj estas

ABCĈDEFGĜHĤIJĴKLMNOPRSŜTUŬVZ

kaj la minuskloj estas

abcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz

La terminon usklo oni aplikas ankaŭ al la vortoj: la vorto „vorto“ estas minuskla (konsistas el minuskloj); la vorto „UEA“ estas tutmajuskla (ĉiuj ĝiaj literoj estas majuskloj).

Iuj vortoj kombinas la usklojn:

  • La nomojn proprajn oni komencas per majusklo kaj daŭrigas per minuskloj: „Petro“, „Ĉinio“. Tiaokaze oni parolas pri nomuskla skribo.
  • En iuj vortoj oni pli libere miksas la maujsklojn kun minuskloj: „AdE“, „NaCl“, dosierNomo, „iPad“; tio estas miksuskla skribo.

En kelkaj skribsistemoj certajn literkombinojn oni rigardas estkiel literojn (ekz-e la ĉeĥa ch aŭ la serba-kroata nj); la surogataj esperantaj skriboj per cx, gx, hx, jx, sx, ux aŭ per ch, gh, hh, jh, sh apartenas al la sama speco. Tiaj malsimplaj literoj posedas po tri usklojn, simile al la plurliteraj vortoj: krom la usklojn majuskla kaj minuskla ili havas ankoraŭ nomusklon je la nivelo alfabeta, la literformon uzatan por skribi nomojn proprajn:

minuskle cx gx hx jx sx ux ehxosxangxo
MAJUSKLE CX GX HX JX SX UX CXIUJXAUXDE
Nomuskle Cx Gx Hx Jx Sx Ux Sxekspiro

Komputado[redakti | redakti fonton]

Tekstoredaktiloj entenas specialajn komandojn por ŝanĝi la usklon; ekz-e en Emakso:

M-l   — minuskligu (Lowercasing) KamelVortokamelvorto
M-u   — MAJUSKLIGU (Upcasing) KamelVortoKAMELVORTO
M-c   — Nomuskligu (Capitalize) KamelVortoKamelvorto

Similajn funkciojn disponigas la programlingvoj (toupper, tolower ktp).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la antikva epoko ĉiuj skribsistemoj, ankaŭ la greka kaj Latino, estis unuusklaj (do, fakte senusklaj). Tiaj restas multaj alfabetoj, interalie la hebrea, araba, kartvela, devanagara ktp. Diversmaniere kombini majusklojn kun minuskloj komencis la skribistoj de la Franka imperio (unue nur por marki komencon de la alineoj). Pli moderna gramatika diferencigo de la uskloj datiĝas de Renesanco. El la vidpunkto de la sistememo, de la principo «unu fonemo — unu litero», la uskleco estas difekto de Esperanto. Ĝi malestas en aliaj raciismaj projektoj (ekz-e en la Ŝava alfabeto).

La alfabetojn, kiuj distingas du usklojn, oni povas nomi duusklaj (respektive, tiujn kiuj posedas tri usklojn, triusklaj). Resuma ekzemplo pri alfabetoj triusklaj, duusklaj kaj senusklaj:

Kroata Iksismo Esperanto Greka Rusa Armena Hebrea Starlinga-Ŝava
KLLJMNNJO ABCCXDEFGGX ABCĈDEFGĜ ΑΒΓΔΕΖΗ АБВГДЕЖ ԱԲԳԴԵԶԷ אבגדהוזח 𐑨𐑚𐑔𐑗𐑛𐑧𐑓𐑜𐑡𐑣𐑙𐑦𐑢
KLLjMNNjO ABCCxDEFGGx
klljmnnjo abccxdefggx abcĉdefgĝ αβγδεζη абвгдеж աբգդեզէ

La terminoj[redakti | redakti fonton]

La termino uskleco venas de la komuna parto de la vortoj majusklo kaj minusklo. En tiu formo la termino plu estas ofte uzata en Esperanto, kvankam malfacilas diri, kion en tia uzo signifu la radiko USKL. En la raciigita formo usklo ĝi estas pli facile difinebla (iom simile al la konceptoj sekso, aŭ ludkarta emblemo ktp). La terminoj nomuskla, miksuskla aperas en la Komputada Leksikono.