Komputada Leksikono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Komputika Leksikono
Komputika Leksikono
Komputika Leksikono
Aŭtoro Sergio Pokrovskij
Eldonjaro 1995
Urbo Jekaterinburgo
Eldoninto Sezonoj
Paĝoj 366
vdr

La Komputada Leksikono (pli fruaj eldonoj: Komputika Leksikono) de Sergio Pokrovskij estas Esperanto-fakvortaro pri komputado. Ĝi enhavas indeksojn Esperantan kaj anglalingvan, Esperantajn klarigojn de la terminoj kaj tradukojn en la anglan kaj rusan, kaj iomete en aliajn lingvojn (precipe la germanan kaj francan). Ĝis nun publikiĝis 18 eldonoj en la interreto, el kiu nur la deka publikiĝis ankaŭ papere (en 1995; nun ne plu havebla).

La pli novaj eldonoj havas la titolon "Komputada leksikono", kio reflektas la evoluon de la vidpunkto de la aŭtoro pri preferinda nomo de la fako Komputado.

Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 2008.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La vortaro enhavas 2649 terminojn. Precipe atentitaj estas la bazaj nocioj de teoria komputoscienco, diskreta matematiko, programado, personaj komputiloj, surtabla tipografio. Laŭeble la programada temaro estas prezentita en Paskalo (esperantigita Pascal), kaj la verko entenas priskribon de ĉiuj nocioj de tiu programlingvo.

Eltiraĵo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1995: novaj terminaroj, Komputora ... En: Terminoteko 5-a jaro 1995, n-ro 1 (11), p. 21-23 (Recenzeto pri Pokrovskij, Sergio. Komputika Leksikono. Jekaterinburg 1995: ′... ampleksa, bone dokumentita kaj grafike alloga terminaro, kiu tamen ne ĉiam facile gvidas ordinaran uzanton de komputoroj pro elekto de terminoj, fakeco, lingvaĵo kaj fona lingvo-koncepto.′ Multaj kritikindaj aspektoj en la ′leksikono′).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]