Sergio Pokrovskij
Sergio Pokrovskij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1949 (73-jara) en Taŝkento |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • esperantologo |
Sergio B. POKROVSKIJ (ruse Сергей Борисович Покровский; naskiĝis la 15-an de decembro 1949 en Taŝkento (tiam Sovetio, nun Uzbekio) estas rusa komputikisto, Esperanto-tradukisto, gramatikisto, terminologo kaj membro de la Akademio de Esperanto de 1995 ĝis 2022.
Vivkuro[redakti | redakti fonton]
Pokrovskij, ĝis studentiĝo en 1966, loĝis en Taŝkento. En la jaro li iĝis studento de la Matematika fakultato de la Novosibirska Ŝtata Universitato. Li posedas sciencan gradon “kandidato pri la sciencoj fizika-matematikaj”. En 2009 li daŭre loĝas en Novosibirsko (Okcidenta Siberio).
Esperanta agado[redakti | redakti fonton]
Pokrovskij esperantistiĝis en 1980. Laŭ lia rakonto en revuo La Ondo de Esperanto, en fino de 1970 jaroj li trovis en librovendejo Druĵba libron Trigroŝa romano en Esperanto. Tamen malgraŭ kono de diversaj lingvoj ne sukcesis finlegi kaj forĵetis la libron. La dua kunveno okazis en fino de junio 1980, kiam li trovis en regiona biblioteko broŝureton Esperanto dla wszystkich de Maria Nemirow-Ziólkowska. Al lia plua esperantumado forte influis Grigorij Samuiloviĉ Cejtin kaj Sergej Romanenko.
Li kunlaboris en la periodaĵoj Ruslanda esperantisto (1993–1997), Monato (fakredaktoro pri komputado, 1996–1998) kaj La Ondo de Esperanto (ekde 1997). Li estis membro de la Akademio de Esperanto de 1995 ĝis 2022[1].
Traduka kaj terminara agado[redakti | redakti fonton]
Pokrovskij tradukis la romanon de Miĥail Bulgakov "La majstro kaj Margarita" (1991) kaj verkis Komputadan leksikonon, kiu libroforme aperis en 1995. En 2008 li ricevis la OSIEK-premion pro ĝi.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Membiografio sur la retejo de la Akademio de Esperanto
- Verkoj de Sergio Pokrovskij en lia retpaĝaro
- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Sergio Pokrovskij en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Sergio Pokrovskij en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Propraj nomoj, la esperantaj kaj la fremdaj