Parolo pri la militiro Igora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Parolo pri la militiro Igora, esperantigita ankaŭ kiel Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava, nepo Olega, Kanto pri la militiro de Igor, Eposo ... (originale Слово о плъку Игоревѣ, Игоря сына Святъславля, внука Ольгова, t.e. Parolo) estas heroeca verko de nekonata aŭtoro de la princa epoko en la historio de Kieva Rusio. Ĝi estas glora ĉefverko de la antikva rusa literaturo de la fino de la 12-a jarcento, atesto pri la alta kultura nivelo de Kieva Rusio. Ĝi estis verkita sub impreso de la malsukcesa militiro de la novgoroda-sivereca princo Igor' Svjatoslaviĉ kontraŭ la kipĉakoj (aŭ kumanoj)) en 1185.

Tradukon de la koncernaj pecoj el malnovrusa kroniko faris Sergio Pokrovskij[1].

La originalon (verŝajne kopion el la 15-a jarcento) trovis rusa grafo A. Musin-Puŝkin en 1791 kaj publikigis ĝin en Peterburgo en 1800. La manuskripto neniiĝis en la Moskva incendio de 1812. Ĉar ĝi parte montras fortan similecon al Transdoneado, oni pridubas ties aŭtentikecon je la 12-a jarcento.


La temon uzis por dramo Hnat Ĥotkeviĉ (1926), por opero Aleksandr Borodin kaj Mikola Lisenko. La problemon pri aŭtentikeco de la teksto analizis lingvistike A. A. Zaliznjak.

La eposo estis tradukita en multajn lingvojn, nur en la ukraina lingvo ekzistas pli ol 25 tradukoj. En la rusan lingvon ĝin tradukis V.A. Ĵukovskij, A.N. Majkov, K.D. Balmont, M.A. Tarkovskij, N.A. Zabolockij k.a. Poligis ĝin Bohdan Lepkij.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Genealogia nomaro de l’ princoj el la Esperanto-traduko de la verko (1908)

La unua plena traduko de Anna Ŝarapova aperis en la jaro 1908 sub la titolo Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava, nepo Olega en la revuo Espero (suplemento al la revuo Вестник знания)[2][3]. La tekston, paralelan al la rusa, konsistigas ankaŭ antaŭparola artikolo pri la historio de la verko[4].

Poezian tradukon (tra la moderna traduko rusa) faris B. Tornado[5]. Plenan tradukon el la malnovrusa originalo faris S. Pokrovskij[6].

Fragmenton esperantigis okaze de 800-jariĝo de la militiro ukraina esperantisto Volodimir Pacjurko (Bulgara Esperantisto, 1985).

La duan tagon matene
la sanga aŭroro tagiĝon aŭguras;
nigraj nuboj el maro iras,
volas ili plenkovri kvar sunojn,
kaj bluaj fulmoj en ili tremas.
Estos fortega tondrado!
Pluvo el sagoj
venos flanke de la granda Dono!
Tie la lancoj rompiĝos
kaj la sabroj breĉetiĝos
kontraŭ kaskojn de la kumanoj,
ĉe la rivero Kajalo,
apud la granda Dono.
Ho rusja tero, estas vi jam trans la monto!

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fragmentoj el la Sankt-Hipata Kroniko.
  2. Poemo pri la militiro de Igorj filo Svjatoslava, nepo Olega. Tradukinto ne indikita // Supl. al Espero, 1908. (№ 4296 en BIL de Stojan.)
  3. «Слово о полку Игореве»: корпус
  4. Poemo pri la militiro de Igorj ĉe Vikifontaro
  5. Eposo pri la militiro de Igorj. Tr. el la rusa B. Tornado // Fajrero. № 6, pĝ 1–15.
  6. La parolo pri la militiro Igora. La malnovrusa teksto kaj plena traduko en Esperanton fare de Sergio Pokrovskij (paralelaj tekstoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]