Sankt-Peterburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Peterburgo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 59° 57′ 00″ N 30° 19′ 00″ O / 59.95000 °N, 30.31667 °O / 59.95000; 30.31667 (mapo)
Sankt-Peterburgo
(Leningrado)
ruse: Санкт-Петербург
urbo
St. Petersburg Montage 2016.png
Flag of Saint Petersburg.svg
Coat of Arms of Saint Petersburg (2003).svg
Oficiala nomo: Санкт-Петербург
Lando Rusio Rusio
Federacio Federacia urbo
Konataj lokoj Ermitejo, Vintra Palaco
Rivero Neva
Situo Sankt-Peterburgo
 - koordinatoj 59° 57′ 00″ N 30° 19′ 00″ O / 59.95000 °N, 30.31667 °O / 59.95000; 30.31667 (mapo)
Areo 1 439,0 km² (143 900 ha)
Loĝantaro 5 191 690 (2015)
Denseco 3 607,85 loĝ./km²
Estiĝo 1703
Guberniestro Aleksandr Beglov
Horzono MT (UTC+3)
 - somera tempo MST (UTC+4)
Poŝtkodo 190000-199406
Telefona antaŭkodo +7 812
Aŭtokodoj 78, 98, 178
Honorigo Urbo-Heroo
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Rusio
ButtonRed.svg
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Rusio
Urbaj partoj de Sankt-Peterburgo
Urbaj partoj de Sankt-Peterburgo
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sankt-Peterburgo
Retpaĝo: gov.spb.ru
Monda heredaĵo de UNESKO

Sankt-Peterburgo (ruse Санкт-Петербург, rusa prononco laŭ IFA [sankt pʲɪtʲɪrˈburk], esperante [sankt piterBURK]) aŭ simple Peterburgo) estas urbo kaj pli precize laŭ la federaciaj subjektoj federacia urbo situanta ĉe la Balta maro sur bordoj de rivero Neva kaj en la centro de la Finna golfo; ĝi estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa havenurbo de la lando. Ĝi funkcias kiel ĉefurbo de Nordokcidenta federacia distrikto. Ĝi estas la plej norda inter la plej grandaj urboj de la mondo.

La urbo nomiĝas ankaŭ (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrado (urbo de Lenino) de 1924 ĝis 1991. En rusa literaturo, neformalaj dokumentoj, kaj diskursoj, la vorto "Sankt" (en rusa Санкт) estas kutime preterita, lasante nur "Peterburg" (en rusa Петербург). En pli neformala babilado rusoj povas eviti ankaŭ la finaĵon "burg" (en rusa бург), aludante al la urbo nur per "Piter" (en rusa Питер).

Sankt-Peterburgo estis fondita de la caro Petro la Granda la 27an de majo 1703. Inter 1713–1728 kaj 1732–1918, Sankt-Peterburgo estis la imperia ĉefurbo de Rusio. En 1918, la centra registaro moviĝis el Sankt-Peterburgo (tiam nomita nur Petrogrado) reen al Moskvo.[1] Ĝi estas la 2a plej granda urbo el Rusio post Moskvo mem kun 5 milionoj da loĝantoj (2012) kaj la kvara plej loĝata federacia subjekto.

La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo pro siaj imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp. Sankt-Peterburgo estas ofte priskribita kiel plej okcidentkultura urbo de Rusio, same kiel ties kultura ĉefurbo.[2] Ĝi estas la plej norda urbo en la mondo kun pli ol ĉirkaŭ unu miliono da loĝantoj.[3] La Historia Centro de Sankt-Peterburgo kaj ties rilataj grupoj de monumentoj konstituas Mondan heredaĵon de Unesko. Sankt-Peterburgo ankaŭ estas hejmo de la Muzeo Ermitejo, unu el plej grandaj artomuzeoj en la mondo.[4] En la urbo estas granda nombro de eksterlandaj konsulejoj, sidejoj de transnaciaj firmaoj, bankoj, kaj aliaj entreprenoj, negocoj kaj interesaj institucioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Petro la Unua

La urbo estis fondita en 1703 fare de la rusa imperiestro Petro la Granda, kiu volis translokigi ĉefurbon de sia imperio pli proksime al la novakirita areo de la Balta maro. Eŭropeema imperiestro volis per tio modernigi la tutan landon, forlasinte "aziecajn" tradiciojn en la malnova ĉefurbo, Moskvo. Petro la Granda nomis la novan urbon nederlandeSankt Pieter Burch — de kie ankaŭ la nuna nomo.

De 1712 ĝis 1918 Peterburgo estis ĉefurbo de Rusio, iam kun la rusigita nomo Petrogrado.

Dum la Oktobra Revolucio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Oktobra Revolucio.

La Juliaj tagoj (ruse Июльские дни) estis periodo de maltrankvilo en tiama Petrogrado, inter 16a–20a de Julio [malnovstile 3a–7a de Julio] 1917. Ili estis karakterizitaj per spontaneaj armitaj manifestacioj fare de soldatoj, maristoj, kaj industriaj laboristoj kontraŭ la Portempa Registaro de Rusio.

Pentraĵo de Lenin antaŭ la Instituto Smolnij fare de Isaak Brodskij.

En Aŭgusto 1917, dum Lenin estis en Finnlando, la Generalo Lavr Kornilov, Ĉef-Komandanto de la Rusa Armeo, sendis trupojn al Petrogrado en tio kio aspektis militista puĉo kontraŭ la Provizora Registaro. La ĉefministro Aleksandr Kerenskij turnis sin al la Petrograda Soveto, inklude siajn Bolŝevikajn membrojn, petante helpon, kio permesis al la revoluciuloj organizi laboristojn kiel Ruĝa Gvardio por defendi la ĉefurbon. La puĉoklopodo elĉerpiĝis antaŭ atingi Petrogradon, sed la okazaĵoj estis permesintaj al la Bolŝevikoj reveni malferme al la politika scenejo.[5] Timante kontraŭ-revoluciajn klopodojn el dekstremaj fortoj malamikaj de socialismo, la Menŝevikoj kaj la Social-Revoluciuloj kiuj dominis en la Petrograda Soveto ludis gravan rolon por premi la registaron normaligi rilatojn kun la Bolŝevikoj.[6] Kaj la Menŝevikoj kaj la Social-Revoluciuloj estis perdintaj multon de la popola subteno pro sia apogo al la Provizora Registaro kaj ties nepopulara kontinuigo de la milito. La Bolŝevikoj profitis tion, kaj tuj la pro-Bolŝevika marksisto Trockij estis elektita estro de la Petrograda Soveto.[7]

Rekonante, ke la situacio estis pli sekura por li, Lenin revenis al Petrogrado.[8] Tie li partoprenis en kunsido de la Bolŝevika Centra Komitato la 10an de Oktobro, en kiu li denove proponis, ke la partio estru armitan insurekcion kontraŭ la Provizora Registaro. Tiun fojon la propono venkis per dek voĉdonoj kontraŭ du.[9] La partio komencis planojn por organizi la ofensivon, okazigante finan kunsidon ĉe la Instituto Smolnij en la 24a de Oktobro.[10] Tiu estis la bazo de la Milit-Revolucia Komitato (MRK), nome armita milicio tre fidela al la Bolŝevikoj kiu estis establita de la Petrograda Soveto dum la puĉoklopodo de Kornilov.[11]

Parolante surstrate.

En Oktobro, la MRK ricevis ordonon ekkontroli la ŝlosilajn transportojn, komunikadon, presadon kaj instalaĵojn de Petrogrado, kaj faru tion sen sangelverŝado.[12] Bolŝevikoj sieĝis la registaron en la Vintra Palaco, ekkontrolis ĝin kaj arestis ties ministrojn post la krozŝipo Aurora, kontrolita de la Bolŝevikaj maristoj, pafis kontraŭ la konstruaĵo.[13] Dum tiu insurekcio, Lenin diskursis al la Petrograda Soveto anoncante, ke la Provizora Registaro estis renversita.[14] La Bolŝevikoj deklaris la formadon de nova registaro, nome Konsilio de Popolaj Komisaroj, aŭ Sovnarkom. Lenin kaj aliaj Bolŝevikoj anoncis la kreadon de nova registaro.

Pro supozata minaco de la Germana Armeo al Petrogrado, en Marto 1918 Sovnarkom translokiĝis al Moskvo, dekomence kiel portempa prudento. Tie, Lenin, Trockij, kaj aliaj bolŝevikestroj translokiĝis al la Moskva Kremlo, kaj ekde tiam Petrogrado jam ne plu estis ĉefurbo de Rusio.

Poste[redakti | redakti fonton]

Civitanoj de Leningrado dum la 872-taga sieĝo, en kiu mortis pli ol unu miliono da civiluloj, ĉefe pro malsatego.

Dum la Dua mondmilito la urbo eltenis severegan sieĝon fare de germanoj (de la 8-a de septembro 1941 ĝis la 27-a de januaro 1944), dum kiu mortis pli ol unu miliono da urbanoj. Vidu specialajn artikolojn: Sieĝo de Leningrado kaj Vojo de Vivo. La 1an de Majo 1945 Josif Stalin, per Suprem-Komanda Ordono No. 20, nomis Leningradon, kun Stalingrado, Sevastopolo, kaj Odeso, Urbo-Herooj de la milito. Leĝo agnoskanta la honoran titolo de "Urbo-Heroo" estis aprobita la 8an de Majo 1965 (nome 20a datreveno de la venko en la nomita Granda Patriota Milito), dum la epoko de Leonid Breĵnev. La Prezidiumo de la Suprema Soveto de USSR premiis Leningradon kiel Urbo-Heroo per la Ordeno de Lenin kaj la Ora stelo "pro la heroa rezistado de la urbo kaj tenaceco de la survivantoj de la Sieĝo". La Urbo-Heroa Obelisko kun la Ora stelo en la pinto estis instalita en Aprilo 1985.

En Oktobro 1946 kelkaj teritorioj laŭlonge de la norda marbordo de la Golfo de Finnlando, kiuj estis pasinta al la USSR el Finnlando en 1940 laŭ la pectraktato post la Vintra Milito, estis transigitaj el la Leningrada Oblasto al Leningrado kaj dividitaj en la distriktoj Sestroreck kaj Kurortni. Tiuj inkludis la urbon Terijoki (renomita Zelenogorsk en 1948).[15] Leningrado kaj multaj ĉeurboj estis rekonstruitaj dum la post-militaj jardekoj, parte laŭ antaŭ-militaj planoj. La ĝenerala plano de 1948 por Leningrad indikis radiusan urban disvolvigon en la nordo same kiel en la sudo. En 1953 la distrikto Pavlovskij en la Leningrada Oblasto estis abolita, kaj partoj de ties teritorio, inklude Pavlovsk, estis kunigitaj kun Leningrado. En 1954 la setlejoj Levaŝovo, Pargolovo kaj Pesoĉni estis kunigitaj kun Leningrado.[15]

Leningrado donis sian nomon al la Leningrada Afero (1949–1952), nome grava okazaĵo en la postmilita politika luktado en Sovetunio. Ĝi estis rezulto de la rivaleco inter la eblaj sukcedantoj de Stalin el kiuj unu flanko estis reprezentita de la estroj de la urba organizaĵo de la Komunista Partio — nome la dua plej grava en la lando post tiu de Moskvo. La tuta elita estreco de Leningrado estis detruita, inklude la iaman urbestron Kuznetsov, la tiutempan urbestron Pjotr Sergejeviĉ Popkov, kaj ĉiujn ties deputitojn; totale 23 estroj estis kondamnitaj al mortopuno, 181 al prizono aŭ ekzilo (senkulipgitaj en 1954). Ĉirkaŭ 2 000 altrangaj funkciuloj tra la tuta Sovetunio estis elpelitaj el la partio kaj el Komsomol kaj forigitaj el estrecaj postenoj. Ili estis akuzitaj je rusa naciismo.[16]

Metrostacio de Avtovo konsiderata inter la plej lukse ornamitaj metrostacioj en la mondo.

La Leningrada Metroo subtera metroa sistemo, desegnita antaŭ la milito, malfermiĝis en 1955 kun ok unuaj stacioj ornamitaj el marmoro kaj bronzo. Tamen, post la morto de Stalin en 1953, la perceptita ornama troigo de la stalinisma arkitekturo estis abandonita. El la 1960-aj ĝis la 1980-aj jaroj multaj novaj loĝejaj kvartaloj estis konstruitaj en la ĉeurbo; kvankam la funkciismaj apartamentaroj estis preskaŭ identaj unuj al aliaj, multaj familioj translokiĝis el la urbocentraj "kommunalka" por loĝi en apartaj apartamentoj.

Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo okazis la 3-an de aprilo 2017 en tunelo inter la metrostacioj Sennaja ploŝĉad kaj Teĥnologiĉeskij institut. Pereis 14 kaj estis vunditaj 51 homoj, ĉiuj civiluloj. La 4-an de aprilo La Enketa Komitato konfirmis, ke la atakon plenumis Akbarĵon Ĝalilov (naskiĝis en 1995) el la urbo Oŝo (Kirgizio), de malgranda grupo ligita al la nomita Islama Ŝtato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La areo de la urbo Sankt-Petesburgo mem estas 605.8 km². La areo de la federacia subjekto estas 1,439 km², kio enhavas Sankt-Peterburgon mem (konsistanta el okdek unu municipaj "okrug"), naŭ municipaj urboj – (Kolpino, Krasnoje Selo, Kronŝtadto, Lomonosov, Pavlovsk, Petergof, Puŝkin, Sestroreck, Zelenogorsk) – kaj dudek unu municipaj setlejoj.

Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vintra Palaco, unu el la konstruaĵoj de Ermitejo, vide de la Palaca placo. 2014
Katedralo de la Resurekto de Kristo.

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

En la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato de Ekonomiko kaj Financoj en 2005 studis ĉirkaŭ 13 mil studentoj en 11 fakultatoj.

La Sankt-Peterburga Rimskij-Korsakov Ŝtata Konservatorio (ruse Санкт-Петербургская государственная консерватория имени Н.А. Римского-Корсакова) estas plej malnova muzika akademio en Rusio. En ĝi funkcias sep fakultatoj: Piana, Orkestra, Popolaj muzikiloj, Komponado kaj Direktado, Vokala, Reĝisora, Muzikologia. En 2016 tie studis ĉirkaŭ 1400 studentoj.

La Nacia Biblioteko de Rusio, (en rusa, Российская Национальная Библиотека) en Sankt-Peterburgo, devenas de la iama Imperia Biblioteko fondita de Katerina la Granda en 1795, kiu jam posedis inter sia libraro la privatan bibliotekon de Voltero, inter aliaj. Ĝi enhavas tridek kvin milionoj de dokumentoj, inter kiuj, 15 milionoj de libroj,[17] kio faras ĝin la dua plej grava de Rusio, post la Rusia Ŝtata Biblioteko en Moskvo.

Transporto[redakti | redakti fonton]

En la urbo ekzistas kvinlinia sistemo de metroo, reto de aŭtobusaj, tramaj kaj trolebusaj itineroj.

Finnlanda Stacio aŭ Sankt-Peterburgo–Finljandskij (en rusa: Станция Санкт-Петербург-Финля́ндский Stantsiya Sankt-Peterburg-Finlyandskiy) (IATA: FVS), estas fervoja stacio, kiu funkciigas transporton al okcidentaj destinoj kiel Helsinki kaj Viborg. La stacio estas fama ĉefe kiel la loko kien Vladimir Lenin revenis al Rusio el ekzilo en Svisio la 16an de Aprilo 1917 (novstile), estre de la Oktobra Revolucio. Ploŝĉad Lenina (ruse Площадь Ленина) estas stacio de la Metroo de Sankt-Peterburgo sur Kirovsko-Viborgskaja linio, ĝi situas inter la stacioj Viborgskaja kaj Ĉerniŝevskaja en Sankt-Peterburgo. La stacio estas konekta al Finlanda fervoja stacidomo de Sankt-Peterburgo kaj formas unuigitan transportan nodon kun ĝi.

La Metroo de Sankt-Peterburgo (ĝis julio 1992 Leningrada metropoliteno Lenin) estas la sistemo de metropolitenaj linioj en Sankt-Peterburgo. La sistemo ekfunkciis la 15-an de novembro 1955. En 2015 la Sankt-Peterburga metroo konsistis el kvin linioj de komuna longeco 113,6 km, 67 stacioj (inter ili 7 ŝanĝostacioj), 251 rulŝtuparoj, 1534 vagonoj. 2,3 mln da homoj uzas la sistemon ĉiutage[18].

La nuna (por decembro 2015) pago por unu vojaĝo per metroo estas 31 rubloj[19] sendepende de la longeco de vojaĝo. Oni planas enkonduki laŭzonan pagon (kiam la pago dependos de la elektita itinero).

Ĝis la jaro 1982 Sankt-Peterburga metroo estis la plej norda metroo en la mondo[20].

Famuloj rilataj al la urbo[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Sankt-Peterburgo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Krome la urbo havas amikajn rilatojn kun

Palaca placo nokte.

Esperanto en Sankt-Peterburgo[redakti | redakti fonton]

Famaj esperantistoj: Nikolaj Kazi-Girej (naskiĝis), Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin, Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, Aleksandr Postnikov (pri kiu Mikaelo Bronŝtejn verkis romanon Dek tagoj de kapitano Postnikov), Grigorij Cejtin (lingvisto), Nelli Kublanova, Varvara Cvetkova.

En la urbo estas kelkaj Esperanto-societoj, inter ili:

Ensemblo "Blua Ponto" kaj kelkaj aliaj muzikistoj kaj muzik-grupoj artumas en la urbo.

Okazintaj esperantistaj renkontiĝoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2005) McColl, R. W.: Encyclopedia of world geography 1. N. Y.: Infobase Publishing, p. 633–634. ISBN 0-8160-5786-9.
  2. V. Morozov. The Discourses of Saint Petersburg and the Shaping of a Wider Europe, Copenhagen Peace Research Institute. 2002. Ciaonet.org
  3. Санкт-Петербург – самый крупный в мире северный город. Russian Geographic Society.
  4. Exploring St. Petersburg / The Hermitage. Geographia.com (6a de Januaro, 1990). Alirita 25a de Januaro, 2010.
  5. Pipes 1990, pp. 439–465; Rice 1990, pp. 150–151; Service 2000, p. 299; White 2001, pp. 143–144; Read 2005, p. 173.
  6. Pipes 1990, p. 465.
  7. Pipes 1990, pp. 465–467; White 2001, p. 144; Lee 2003, p. 17; Read 2005, p. 174.
  8. Pipes 1990, pp. 473, 482; Rice 1990, p. 152; Service 2000, pp. 302–303; Read 2005, p. 179.
  9. Pipes 1990, pp. 482–484; Rice 1990, pp. 153–154; Service 2000, pp. 303–304; White 2001, pp. 146–147.
  10. Service 2000, pp. 306–307.
  11. Rigby 1979, pp. 14–15; Leggett 1981, pp. 1–3; Pipes 1990, p. 466; Rice 1990, p. 155.
  12. Pipes 1990, pp. 485–486, 491; Rice 1990, pp. 157, 159; Service 2000, p. 308.
  13. Pipes 1990, pp. 492–493, 496; Service 2000, p. 311; Read 2005, p. 182.
  14. Pipes 1990, p. 491; Service 2000, p. 309.
  15. 15,0 15,1 "Ленинградская область в целом: Административно-территориальное деление Ленинградской области". Lenobltrans.narod.ru. Arkivita el la originalo la 8an de Junio 2009. Alirita la 24an de Aprilo 2021.
  16. Zubkova, Elena Yurievna (1998). "Chronology of Major Events". En Ragsdale, Hugh (eld.). Russia after the war: hopes, illusions, and disappointments, 1945–1957. New York: M.E. Sharpe, Inc. pp. 132–133. ISBN 978-0-7656-0227-5.
  17. «Figures for the years 2005-2011.». Arkivita el originalo la 20an de novembro 2012. Konsultita la 24an de septembro 2020.
  18. [1]
  19. [2]
  20. La 2-an de aŭgusto 1982 ekfunkciis metroo en Helsinko, kiu restas ĝis nun la plej norda.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Amery, Colin, Brian Curran & Yuri Molodkovets. St. Petersburg. London: Frances Lincoln, 2006. ISBN 0-7112-2492-7.
  • Bater, James H. St. Petersburg: Industrialization and Change. Montreal: McGuill-Queen's University Press, 1976. ISBN 0-7735-0266-1.
  • Berelowitch, Wladimir & Olga Medvedkova. Histoire de Saint-Pétersbourg. Paris: Fayard, 1996. ISBN 2-213-59601-8.
  • Brumfield, William Craft. The Origins of Modernism in Russian Architecture. Berkeley: University of California Press, 1991. ISBN 0-520-06929-3.
  • Buckler, Julie. Mapping St. Petersburg: Imperial Text and Cityshape. Princeton: Princeton University Press, 2005 ISBN 0-691-11349-1.
  • Clark, Katerina, Petersburg, Crucible of Revolution. Cambridge: Harvard University Press, 1995.
  • Cross, Anthony (eld.). St. Petersburg, 1703–1825. Basingstoke: Palgrave Macmillan, 2003. ISBN 1-4039-1570-9.
  • Lee, Stephen J. (2003). Lenin and Revolutionary Russia. London: Routledge. ISBN 978-0-415-28718-0.
  • Leggett, George (1981). The Cheka: Lenin's Political Police. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-822552-2.
  • Montefiore, Simon Sebag (2007). Young Stalin. London: Weidenfeld & Nicolson. ISBN 978-0-297-85068-7.
  • Page, Stanley W. (1950). "Lenin and Self-Determination". The Slavonic and East European Review. 28 (71): 342–358. JSTOR 4204138.
  • Pipes, Richard (1996). The Unknown Lenin: From the Secret Archive. New Haven, Connecticut: Yale University Press. ISBN 978-0-300-06919-8.
  • Read, Christopher (2005). Lenin: A Revolutionary Life. Routledge Historical Biographies. London: Routledge. ISBN 978-0-415-20649-5.
  • Rigby, T. H. (1979). Lenin's Government: Sovnarkom 1917–1922. Cambridge, England: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-22281-5.
  • Service, Robert (2000). Lenin: A Biography. London: Macmillan. ISBN 978-0-333-72625-9.
  • Volkov, Solomon. St. Petersburg: A Cultural History. New York: Free Press, 1995. ISBN 0-02-874052-1.
  • White, James D. (2001). Lenin: The Practice and Theory of Revolution. European History in Perspective. Basingstoke, England: Palgrave. ISBN 978-0-333-72157-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]