Anapa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono

Anapa (ruse Ана́па) estas ĉemara urbo en Krasnodara regiono de Rusio. Urbo estas de pli ol 2.000-jara historio. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1846. La interurba telefona kodo estas 86133, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005). Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 44°53' norde, longitudo 37°19' oriente. La urbo estas en Norda Kaŭkazo sur bordo de maro. En la urbo estas fervoja stacio. En jaro 1959 la urbo havis 18.5 mil loĝantojn. En jaro 2001 la urbo havis 54.8 mil loĝantojn.

Anapa estas tre populara ripozloko, speciale taŭga por ripozo de infanoj (pro ĝiaj sablaj strandoj kaj malkruta deklivo de marfundo). Ban-sezono estas de la 15-a de majo ĝis la 15-a de oktobro.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 03403.

Historio[redakti | redakti fonton]

La arĥaeologiejo de Gorgippia

La areo ĉirkaŭ Anapa estis loĝata en la antikvo. Ĝi estis originale grava havenurbo (Sinda) por la Natukhaja tribo de la adigoj kaj poste ĉefurbo de Sindi-a popolo. La kolonio de Gorgippia estis konstruita sur loko de Sinda en la 6-a jarcento a.K. de la Pontaj grekoj, kiuj nomis ĝin post reĝo de la Cimeria Bosporo. En la 2-a kaj 3-a jarcentoj aK, Gorgippia prosperis kiel parto de la Bospora Imperio, danke al ŝip-posedantoj, kiuj kontrolis markomercadon en la orienta parto de la Nigra Maro. Fajna statuo de Neokles (loka potenculo, filo de Herodoros) estis elterigita de rusaj arkeologoj kaj estas nun eksponata ĉe la Rusa Muzeo. Gorgippia estis loĝita ĝis la 3a jarcento pK, kiam estis invadita de nomadaj triboj. Tiuj triboj de adiga popolo, donis Anapa ties modernan nomon.

Poste la Nigra-Mara marbordo estis invadita per sinsekvaj ondoj de aziaj nomadaj, inkludante la sarmatojn, ostrogotojn, hunojn, avarojn, gokturkojn, ĥazarojn, ĉerkesojn kaj tatarojn. La setlejo estis renomita Mapa de la Ĝenova Respubliko ĉe la turno de la 14-a jarcento. Ĝenova superregado daŭris ĝis la alveno de otomana floto en 1475. La turkoj poste konstruis fortikaĵon kontraŭ la rusaj kozakoj. La fortikaĵo estis plurfoje atakita de la Rusa Imperio kaj estis preskaŭ detruita dum ties lasta sieĝo en 1829. La urbo estis pasita al Rusio post la Traktato de Adrianopolo (1829). Ĝi estis inkludita en la Nigramaran distrikton de la Kubana regiono kaj estis garantiita la urba statuso en 1846.

Ĝi estis okupita de otomanoj inter 1853-1856 dum la Krimea Milito. Ĝi iĝis parto de la Nigramara gubernio en 1896. Elizabeth Pilenko, poste nomita kiel sanktulino en la Ukraina Ortodoksa Eklezio, estis la urbestro dum la Rusa Revolucio. Ĝi iĝis parto de Kubana-Nigramara regiono en 1920. Dum la Dua Mondmilito, ĝi estis okupita kaj tute detruita de naziaj trupoj kun la helpo de rumanaj landaj trupoj inter la 30-a de aŭgusto 1942 kaj la 22-a de septembro 1943.