Haveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
"La malnova haveno" de Marseille (Le Vieux Port) en suda Francio.

Haveno estas loko ĉe akvobordo (rivera, laga, mara), kie ŝipoj povas bone albordiĝi por trovi protekton, en- kaj elŝarĝi kargon kaj en- kaj elŝipigi pasaĝerojn.

Laŭ Francisko Azorín Haveno estas Natura aŭ artefarita apartigaĵo de riverego aŭ maro, kie la ŝipoj povas sendanĝere resti, estis ŝarĝataj, k.c.[1] Li indikas etimologion el saksa haefene (haveno).[2]

Taŭgaj havenlokoj ofte logis tiom da homoj, ke ekestis havenurbo. Tiaj urbo foje havas la vorton "haveno" en sia nomo, en kelkaj lingvoj apartvorte (hispane Puerto Palomas), en aliaj sufikse (dane København). Ekzistas urboj, kiuj nomiĝas simple "haveno", ekzemple Porto en Portugalio kaj Le Havre en Francio.

La vorto haveno havas ankaŭ la figuran signifon "rifuĝejo".

Haven-specoj[redakti | redakti fonton]

Jaĥthaveno de Russell, norda Nov-Zelando.

La vorton haveno oni en diversaj malsamaj lingvoj uzas ankaŭ por lokoj kiuj laŭ funkcio similas al havenoj. En Esperanto temas pri Flughaveno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 88.
  2. Azorín, samloke.