Kontenero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konteneroj en la haveno de Nov-Ĵerzeo.
Kontenero 12.19 m longa.

Kontenero - nomata ankaŭ transportkestegotransportujego - estas ŝarĝujo kun laŭnorma kapacito de 1 ĝis 63 kubaj metroj, plejofte apartenanta al transportentrepreno kaj destinita por enteni varojn kun aŭ sen pakumo, ŝutaĵojn, fluidojn, por ebligi stokadon kaj facilan manipuladon dum transporto per sinsekve malsamaj rimedoj (ŝipo, aviadilo, fervojo, kamiono).

Historio[redakti | redakti fonton]

La kontenero kiel transportilo estis inventita por transporti karbon en Britujo en la 18-a jarcento. Diversajn kontenerojn utiligis fervojkompanioj en la 19a kaj 20a jarcentoj.

La modernan ŝtalan konteneron inventis en la tridekaj jaroj de la 20a jarcento sinjoro Malcolm McLean. Kun inĝenieroj, li specifigis sistemon por konekti la kontenerojn unu al alia. La konteneroj devus ankaŭ facile adaptiĝi por esti mem ŝarĝitaj al ŝipoj kaj fervojoj kaj tiel plu. La celo estis krei ŝarĝujon dureblan kaj konektilon fortan por toleri longajn marvojaĝojn. La konektilojn, nomatajn twistlock, t.e. tord-ŝloso, oni insertas en ingojn ĉe la supraj anguloj de unu konteneroj al la malsupraj anguloj de la super ĝi sidanta kontenero.

Tutmonde la ISO-norma kontenero estis enkondukita nur en 1956.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

La kontenero estas ofte uzata por transporto sur ŝipoj trans maroj: la plej grandaj konteneraj ŝipoj momente povas transporti inter 6500 kaj 9000 kontenerojn kun norma longeco de 6 metroj. Eĉ ekzistas planoj por konstrui ŝipojn kiuj povas transporti pli ol 12000 kontenerojn. Konsekvence, ekzistas planoj en Panamo inter aliaj por plilarĝigi diversajn kanalojn kaj ebligi trapason. Povas facile transporti tiujn ĉinormajn kontenerojn ankaŭ trajnoj kaj ŝarĝaŭtoj.

La kontenera transporto malmultekostigas la transporton. La vastigo de uzado de konteneroj grandparte senigis la bezonon por amasoj da stivistoj en havenoj por aranĝi ŝarĝojn en ŝipoj. Malgraŭ la malrapida kresko de la ekonomio, transporto per konteneroj forte kreskas je la komenco de la 21a jarcento.

Lastatempe aperis en kelkaj lokoj iuj konteneroj recikligitaj por uzoj kiaj oficejoj, loĝejoj, ŝirmejoj kaj tiel plu.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu kontenero estas provizita je kelkaj teknikaj datumoj. Mezuroj estas ĝenerale skribitaj en internaciaj mezurunuoj (kilogramoj kaj kub-metroj), kaj usonaj (funtoj kaj kub-futoj). Ĉiu kontenero havas sur pordo:

  • Unikan identigan numeron, konsistanta el kodo por la posedanto, la kategorio de kontenero, seria numero kaj la lasta numero estas kontrolo-cifero.
  • MAX GROSS: la maksimuma pezo de kontenero kaj ŝarĝo kune. (povas esti MAX GW aŭ simile)
  • TARE: la propra pezo de la kontenero malplena.
  • NET: la maksimume akceptebla pezo de la ŝarĝo. (povas esti MAX CW, MAX CARGO, MAX PAYLOAD aŭ simile)
  • CU. CAP: interna volumeno de la kontenero.