Ŝipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Moderna ŝipo
Itala nemoderna ŝipo Amerigo Vespucci en la haveno de Novjorko, 1976
Kontenera ŝipo CGM CMA Mozart en Hamburgo

Ŝipo estas veturilo, kiu servas por veturi sur aŭ en akvo, tio estas flosanta akvoveturilo. Oni distingas inter ŝipo, barko kaj boato precipe laŭ la grandeco: Ŝipo estas la plej granda speco, kaj boato la plej malgranda. El tio tiuj tipoj diferenciĝas ankaŭ pro formo kaj kapablo por ŝarĝo kaj pasaĝeroj. Barko ordinare uzas velojn (kun aŭ sen motoro), kaj boato estas sufiĉe malgranda por povi esti remata. Alude al sia pelado, ŝipoj moviĝas vente, vapore (per turbinoj), aŭ nuklee (per atoma energio).

La ŝipestro (iafoje nomata "kapitano") estas nekontestebla mastro de ĉio, kio okazas surŝipe kaj tradicie estas la lasta kiu forlasas la ŝipon kaze de vrako aŭ simila danĝero..

La ŝtatoj de la mondo dividas siajn ŝipojn en militan ŝiparon kaj komercan ŝiparon aŭ respektive militfloton kaj komercfloton, ambaŭ kune estus floto.

Ŝipoj estas uzataj sur lagoj, maroj, kaj riveroj por vario de agadoj, kiaj transporto de personojvaroj, fiŝkaptado, distrado, publika sekureco aŭ landlima kontrolo, kaj milito. Historie, "ŝipo" estis velŝipo kun almenaŭ tri mastoj kaj kompleta busprito.

Ŝipoj kaj boatoj disvolviĝis laŭlonge de la historio de la homaro. En armitaj konfliktoj kaj en ĉiutaga vivo ili estis integra parto de modernaj komercaj kaj militistaj sistemoj. Fiŝboatoj estas uzataj de milionoj de fiŝkaptistoj tra la tuta mondo. Militfortoj funkciigas ŝipojn por marmilito kaj transportado kaj elteno de fortoj transmare. Komercaj ŝipoj, preskaŭ 35,000 en nombro, portis 7.4 mil milionoj da tunoj da ŝarĝo en 2007.[1] Je 2011, estas ĉirkaŭ 104,304 ŝipoj kun identigaj nombroj IMO en la mondo.[2]

Ŝipoj estis ĉiam ŝlosilaj en la grandaj esploroj kaj sciencaj kaj teknologiaj disvolviĝoj en la historio de la mondo. Navigistoj kiaj Ĉeng He etendis inventojn kiaj la kompaso kaj la nigra pulvo. Ŝipoj estis uzataj por celoj kiaj koloniismo kaj sklavkomerco, kaj utilis por necesoj sciencaj, kulturaj, kaj humanitaraj. Post la la 16a jarcento, novaj produktoj kiuj estis venintaj el Ameriko danke al la eŭropaj maristoj grave kontribuis al la monda loĝantaro.[3] Akva transporto absolute ŝanĝis la tutmondan ekonomion al la nuntempa energi-intensivaj modeloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio kaj antikveco[redakti | redakti fonton]

Floso apud Lychen en Brandeburgio, Germanio; ĝi estas inter plej simplaj boatdezajnoj.

La unuaj konataj akvoveturiloj datiĝas reen antaŭ ĉirkaŭ 10,000 jaroj, sed ili povus ne esti priskribitaj kiel ŝipoj. La unuaj navigistoj komencis uzadi animalajn ĥautaĵojn aŭ teksitajn fabrikaĵojn (veloj. Fiksitaj pinte de fosto supren en boato, tiuj veloj markus la komencajn ŝipotipojn. Tio permesis homojn esplori amplekse, ebligante la setladon de homoj en Oceanio ekzemple (antaŭ ĉirkaŭ 3,000 jaroj).

Ĉirkaŭ la 30-a jarcento a.K., antikvaj egiptanoj konis kiel kunigi lignajn tabulegojn en korpon.[4] Ili uzis teksitajn rimenojn por kunligi la tabulegojn,[4] kaj papirusaĵojnherbon remburitajn inter la tabulegojn por helpi sigeli la kunigojn.[4][5] La greka historiisto kaj geografiisto Agatarko estis dokumentinta ŝip-faradon ĉe la komencaj egiptoj: "Dum la prospera periodo de la malnova imperio, inter la 30-a kaj la 25-a jarcentoj a.K., la river-vojoj esits tenitaj sub ordo, kaj egiptaj ŝipoj navigis tra la Ruĝa Maro tiom for kiom ĝis la lando de mirho."[6] La antikva ŝipo el cedra ligno de Snofru nome Laŭdo de Du Landoj estas la unua referenco registrita (2613 a.K.) de ŝipo aludita per ties nomo.[7]

La egiptanoj estis tre kapablaj konstrui velboatojn. Rimarkinda ekzemplo de ties lerteco por ŝipkonstruado estis la Ĥufua ŝipo, nome ŝipo 44 m longa entombigita ĉe la Piramido de Keopso ĉirkaŭ la jaro 2,500 a.K. kaj trovita senŝanĝe en 1954.

Oni konas ke la antikvaj loĝantoj de Nubio/Aksumo komercis kun Hindio, kaj estas pruvaro ke ŝipoj el Nordorienta Afriko povus esti naviginta tien kaj reen inter Barato/Srilanko kaj Nubio komercante varojn kaj eĉ al Persio, Himjar kaj al Romo.[8] Aksumo estis konata de la Grekoj ĉar havis havenojn por la ŝipoj venantaj el Grekio kaj Jemeno.[9]

Aliloke en Nordorienta Afriko, la Periplo de la Ruĝa Maro informas ke somaloj, tra siaj nordaj havenurboj kiaj Zeila kaj Berbera, estis komercante olibanon kaj aliajn varojn kun la loĝantoj de la Araba Duoninsulo multe antaŭ la alveno de Islamo same kiel kun la Rom-kontrolita Egiptio.[10]

Tabulo trovita ĉe Mohenĝo-daro priskribis velŝipon. Ŝipoj estis de multaj tipoj; ties konstruado estis vive priskribita en Jukti Kalpa Taru, antikva hindia teksto pri ŝipkonstruado. Tiu traktaĵo havigas teknikan eksponon pri la teknikoj de ŝipkonstruado. Ĝi havigas detalojn pri variaj tipoj de ŝipoj, ties grandoj, kaj la materialoj el kiuj ili estas konstruitaj. La Jukti Kalpa Taru resumas en kondensita formo la tutan disponeblan informaron. Tiu teksto donas sufiĉan informaron kaj datojn por pruvi ke en antikvaj epokoj hindiaj ŝipkonstruistoj jam havis bonan konon pri la materialoj kiuj estis uzataj en ŝipkonstruado. Krome oni komentas la kvalitojn de la diversaj tipoj de ligno kaj ties taŭgeco por ŝipkonstruado.

La plej malnova malkovrita korpofaraĵo estas la egipta vrako de Uluburun ĉe la marbordo de la nuna Turkio, date reen al 1300 a.K.[11]

La Fenicianoj, nome la unuaj kiuj navigis tute ĉirkaŭ Afriko, kaj Grekoj laŭgrade mastris marnavigadon pere de triremoj, esplorante kaj koloniigante la Mediteraneon pere de ŝipoj. Ĉirkaŭ la jaro 340 a.K., la greka navigisto Piteaso de Masilio (Marsejlo) kuraĝis ŝipveturi el Grekio al Okcidenta Eŭropo kaj Granda Britio.[12] Unue fenicanoj, poste grekoj, poste samtempe romanoj kaj kartaganoj (fenicanidoj) koloniigis la tutan Mediteraneon kaj fondis koloniojn kie loĝis kolonoj kiuj komercis kaj moviĝis laŭ la novaj ŝipvojoj. Dum la fluo de la 2a jarcento a.K., Romo iris detrui Kartagon kaj subpremis la helenismajn regnojn de la orienta Mediteraneo, atingante kompletan mastrecon de la interna maro, kiun ili nomigis Mare Nostrum (nia maro). La musona ventosistemo de la Hinda Oceano estis unuafoje navigita de la greka navigisto Eŭdokso de Ciziko en la jaro 118 a.K.[13] Ĝis kiam en la 19a jarcento oni aplikos la vapormaŝinon al ŝipoj, ĉiuj antikvaj civilizoj devos dependi el siaj konoj pri la ventosistemoj por moviĝi laŭ la maroj. Ankaŭ geografiaj konoj kaj maparto estos necesaj por bona disvolvigo de la marnavigacio.

En Ĉinio, je la epoko de la Dinastio Zhou oni disvolvigis ŝipteknologiojn kiaj pob-muntita rudro, kaj je la epoko de la Dinastio Han, bone tenita marfloto estis integra parto de la armeo. Ŝipteknologio antaŭeniris ĝis la punkto ke ĉe mezepoka periodo, oni disvolvigis akvimunajn kupeojn.

Mozaiko pri romia triremo el Kartago, Bardo Muzeo, Tunizo.

La popoloj de la Svahila Marbordo havis varijan etendajn komercajn havenojn laŭlonge de la marbordo de la mezepoka Orienta Afriko kaj Granda Zimbabvo havis etendajn komercajn kontaktojn kun Centra Afriko, kaj plej verŝajne ankaŭ importis varojn alportitajn al Afriko tra la marbordo de Sudorienta Afriko nome ĉe Kilŭa en moderna Tanzanio.[14]

Historiistoj scias ke ĉe sia florado la Malia Imperio konstruis grandan floton sub la Imperiestro Mansa Musa fine de la 13a kaj komence de la 14a jarcentoj.[15] Arabaj fontoj priskribas tion kion ili konsideris vizitojn al la Nova Mondo fare de Malia floto en 1311.[16]

Antaŭ la enkonduko de la kompaso, la ĉiela navigado estis la ĉefa metodo por navigado tramare. En Ĉinio, komencaj versioj de la magneta kompaso estis disvolvigitaj kaj uzitaj en navigado inter 1040 kaj 1117.[17] La veraj maristaj kompasoj, uzante pivotan nadlon ene de seka skatolo, estis disvolvigita en Eŭropo iom antaŭ 1300.[18][19]

Renesanco[redakti | redakti fonton]

Ĝis la Renesanco, la navigada teknologio restis kompare primitiva. Tiu manko de teknologio ne malhelpis ke kelkaj civilizoj iĝu marpotencoj. Ekzemploj estas la mar-respublikoj Ĝenovo kaj Venecio, la Hansa ligo, kaj la floto de la Bizanca imperio. La Vikingoj uzis siajn knarr por esplori ĝis Norda Ameriko, komerci en la Balta Maro kaj rabadi multajn el la marbordaj regionoj de Okcidenta Eŭropo.

Tridimensia modelo de la baza korpostrukturo de Venecia "Galero de Flandrio", granda mediteranea komerca ŝipo de la 15a jarcento. La rekonstruo fare de arkeologo Courtney Higgins estis bazita sur mezuroj donitaj en tiutempaj ŝiptraktaĵoj.[20]

Ĉirkaŭ la fino de la 14a jarcentoj, ŝipoj kiel la karako ekdisvolvigis turojn sur la pruo kaj la pobo. Tiuj turoj malpliigis la ŝipan stabilecon, kaj en la 15a jarcento, la karavelo, dezajnitaj de portugaloj, bazita sur la araba qarib kiu povus navigi pli proksima al la vento, iĝis pli amplekse uzata. La turoj estis laŭgrade anstataŭataj de prua ferdeko kaj de poba ferdeko, kiel ĉe la fama ŝipo Santa María de Kristoforo Kolumbo. Tio pliigis la liberan spacon kio siavice permesis alian plinovigon: la liberan ferdekon, kaj la artilerion asocian kun ĝi.

Japana atakebune el la 16a jarcento

En la 16a jarcento, la uzado de libera spaco kaj de la liberaj ferdekoj disvolviĝis ĉe galionoj. Angloj modifis siajn ŝipojn por pligrandigi siajn pafpovojn kaj pruvis la efikon de tiu doktrino, en 1588, per venko super la hispana Nevenkebla mararmeo kiu estis venkita ankaŭ de vetero kaj aliaj katastrofoj.

Tiam, ŝipoj estis disvolviĝantaj en Azio same multe kiel en Eŭropo. Japanio uzis defendajn ŝipteknikojn ĉe la Mongolaj invadoj al Japanio en 1281. Plej verŝajne la tiamaj Mongoloj ekhavis avantaĝon kaj el eŭropaj kaj el aziaj ŝipkonstruaj teknikoj. Dum la 15a jarcento, la Dinastio Ming de Ĉinio formadis unu el plej grandaj kaj plej povegaj flotoj en la mondo por la diplomataj kaj potencetendaj marvojaĝoj de Ĉeng He. Aliloke, nome en Japanio en la 15a jarcento, oni konstruis unu el la unuaj fer-kovritaj ŝipoj, nome "Tekkōsen" (鉄甲船), laŭvorte signife "ferŝipoj".[21] En Japanio, dum la Epoko Sengoku el la 15a al la 17a jarcentoj, la granda lukto por feŭda hegemonio estis farita parte de marbordaj flotoj de kelkaj centoj da boatoj, kiaj la atakebune.

Maketo de mezepoka ŝipo el Mogadiŝo.

Dum la Epoko de Ajuran, la somalaj sultanlandoj kaj respublikoj de Merka, Mogadiŝo, Baraŭo, Objo kaj ties respektivaj havenurboj floris, profitante enspezan eksterlandan komercon per ŝipoj navigantaj kaj revenantaj el Arabio, Hindio, Veneto,[22] Persio, Egiptio, Portugalio kaj tiom for kiom ĝis Ĉinio. En la 16a jarcento, Duarte Barbosa notis ke multaj ŝipoj el Regno Kambajo en kio estas moderna Barato navigis al Mogadiŝo kunportante tekstilaĵoj kaj spicoj, pri kio ili revene ricevis oron, vakson kaj eburon. Barbosa rimarkigis ankaŭ pri la abundo de viando, tritiko, hordeo, ĉevaloj, kaj fruktoj ĉe la marbordaj merkatoj, kio generis enorman riĉon por la komercistoj.[23]

Oni scias ke mezepokaj svahilaj regnoj havis komercajn havenojn por grandaj ŝipoj kaj komercaj itineroj[24] kun la islama mondo kaj Azio estis priskribitaj de grekaj historiistoj kiel "metropolises".[25] Famaj afrikaj komercaj havenurboj kiaj Mombasa, Zanzibaro, kaj Kilŭa[26] estis konataj de ĉinaj maristoj kiaj Ĉeng He kaj de mezepokaj islamaj historiistoj kiaj la islama berbera vojaĝisto Abu Abdullah ibn Battua.[27] En la 14a jarcento, la reĝo Abubakari la 1-a, nome frato de la reĝo Mansa Musa de la Malia Imperio, ŝajne havis grandan ŝiparon ĉe la marbordo de Okcidenta Afriko.[28] Tio estis konfirmita de ibn Battuta mem kiu kalkulis kelkajn centojn da maliaj ŝipoj ĉe la marbordo.[29] Tio kondukis al hipoteza polemiko, kun historia pruvaro, ke eble maliaj maristoj estus povintaj atingi la marbordon de Antaŭkolumba Ameriko dum la regado de Abubakari la 2-a, preskaŭ du jarcentojn antaŭ Kristoforo Kolumbo[30] kaj ke eble sklavokomercistoj estis en Ameriko antaŭ Kristoforo Kolumbo.[31]

Kopio de la ŝipo de Magelano Victoria (venko). Ferdinando Magelano estris la unuan ekspedicion kiu ĉirkaŭnavigadis la mondon en 1519-1522.

Kvindek jarojn antaŭ Kristoforo Kolumbo, la ĉina navigisto Ĉeng He veturis la konitan mondon estre de kio estis tiam grnda ŝiparo, kies plej grandaj ŝipoj havis naŭ mastojn, estis 130 m longaj kaj havis baŭon de 55 m. Lia floto kunportis 30,000 homojn sur 70 ŝipoj, kun celo alporti gloron al la ĉina imperiestro.

La karako kaj poste la karavelo disvolviĝis en Iberio. Post Kolumbo, la eŭropana esplorado rapide akceliĝis, kaj oni organizis multajn novajn komercvojojn.[32] En 1498, atingante Hindion, Vasco da Gama pruvis ke eblas la aliro al la Hinda Oceano el Atlantiko. Tiuj esploradoj en Atlantika kaj Hinda Oceanoj estis tuj sekvataj de Francio, Anglio kaj Nederlando, kiu esploris la komercajn vojojn de portugaloja kaj hispanoj al la Pacifika Oceano, atingante Aŭstralion en 1606 kaj Novzelandon en 1642.[33] En la 17a jarcento nederlandaj esploristoj kiaj Abel Tasman esploris la marbordojn de Aŭstralio, dum en la 18a jarcento estis la brita esploristo James Cook kiu mapigis multe el Polinezio.

Specializigo kaj modernigo[redakti | redakti fonton]

La brita Sandwich pafas kontraŭ la franca admiralŝipo Bucentaure (jam senmastigita) ĉe la Batalo apud Trafalgar (1805). La Bucentaure ankaŭ luktas kontraŭ Victory (malantaŭ ĝi) kaj kontraŭ Temeraire (maldekstre de la bildo). Fakte, HMS Sandwich neniam luktis ĉe Trafalgar, temas pri eraro de Auguste Mayer, nome la pentristo.[34]

Paralele al disvolvigo de militŝipoj, oni disvolvigis ankaŭ ŝipojn je la servo de maraj fiŝkaptado kaj komerco en la periodo inter antikveco kaj Renesanco. Dekomence temis pri ĉeborda afero, ĉefe ĉae fiŝkaptado estas dediĉo praktikita de unuopuloj, kiu pro maldispono de mono, uzis ĉefe malgrandajn boatojn. Tamen komerco estis de la mezepoko ligita al la politika povo de imperioj kaj landoj pro kio bezonis la apogon de ŝtataj aŭ preskaŭŝtataj marklopodoj.

Mara komerco estis kondukita de la disvolvigo de ŝipentreprenoj disponantaj el gravaj financaj rimedoj. Kanalbarĝoj, trenitaj de ŝarĝanimaloj tra apudaj haŭlvojoj, konkurencis kun fervojoj ĝis kaj post la komencaj tagoj de la industria revolucio. Ankaŭ ebenpintaj kaj flekseblaj (varie uzeblaj) gabaroj iĝis amlplekse uzataj por transportado de malgrandaj varŝarĝoi. Komercaj interŝanĝoj iris vidalvide kun esplorado, foje ŝtat-financita aŭ -apogita sed plej ofte financita de komercaj profitoj de esplorado.

Dum la unua duono de la 18a jarcento, la Franca Floto ekdisvolvigis novan tipon de ŝipo konata kiel liniŝipo, kiu kunportis 74 kanonojn. Tiu tipo de ŝipo iĝis la vertebraro de ĉiuj eŭropaj militflotoj. Tiuj ŝipoj estis 56 m longaj kaj ties konstruado postulis porunu ŝipo po 2,800 kverkarbojn kaj 40 km da ŝnuroj; ili portis ŝipanaron de ĉirkaŭ 800 maristoj kaj soldatoj.

RMS Titanic eliras el Southampton. Ties vrako okazigos ŝanĝojn en sekurecaj praktikoj sekve de la katastrofo.

Dum la 19a jarcento la brita Reĝa Mararmeo publikigis malpermeson pri sklava komerco, agadis por nuligi la piratecon, kaj pluigis la mapigon de la mondo. Klipero estis tre rapida velŝipo de la 19a jarcento. La klipervojoj falis en komerca maluzigon pro la enkonduko de vaporŝipoj kun pli bona energiefikeco, kaj la malfermo de la Sueza kaj de la Panama kanaloj.

Ŝipodezajno restis sufiĉe senŝanĝa ĝis la fino de la 19-a jarcento. La industria revolucio, novaj mekanikaj metodoj de propulsado, kaj la kapablo konstrui ŝipojn el metalo ekigis eksplodon en ŝipdezajno. Faktoroj inkluzive de la serĉado de pli efikaj ŝipoj, la fino de longa daŭrado kaj malŝparigaj maraj konfliktoj, kaj la pliigita financa kapacito de industriaj potencoj kreis lavangon de pli specialaj boatoj kaj ŝipoj. Komencis ekaperi ankaŭ ŝipoj konstruitaj por totale novaj funkcioj, kiel ekzemple fajroestingado, savado, kaj esplorado.

En lumo de tio, klasifiko de ŝipoj per tipo aŭ funkcio povas esti malfacila. Eĉ uzante tre larĝajn funkciajn klasifikojn kiel ekzemple fiŝkaptado, komerco, armeo, kaj esplorado ne klasifikas la plej multajn el la malnovaj ŝipoj. Tiu malfacileco estas pliigita per la fakto ke la esprimoj kiel ekzemple ŝalupo kaj fregato estas uzitaj kaj por malnovaj kaj por novaj ŝipoj egale, kaj ofte la modernaj ŝipoj foje havas malmulton komune kun siaj antaŭuloj.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

La Colombo Express, unu el plej granda konteneraj ŝipoj en la mondo, posedata kaj funkciigita de la entrepreno Hapag-Lloyd de Germanio.

En 2007, la floto de la mondo inkluzivis 34,882 komercajn ŝipojn kun kruda tunaro de pli ol 1,000 tunoj,[35] totale nombrante 1.04 miliardojn da tunoj.[1] Tiuj ŝipoj portis 7.4 miliardojn da tunoj da kargo en 2006, sumo kiu kreskis je 8% dum la antaŭa jaro.[1] Laŭ tunaro, 39% de tiuj ŝipoj estas petrolŝipoj, 26% estas ŝutvaraj ŝipoj, 17% konteneraj ŝipoj kaj 15% estis aliaj tipoj.[1]

En 2002, ekzistis 1,240 batalŝipoj funkciigantaj en la mondo, ne enkalkulante malgrandajn ŝipojn kiel ekzemple patrolŝipoj. Usono respondecis pri 3 milionoj da tunvaloro de tiuj ŝipoj, Rusio pri 1.35 milionoj da tunoj, Britio pri 504,660 tunoj kaj Ĉinio pri 402,830 tunoj. La 20-a jarcento vidis multajn marbatalojn dum la du mondmilitoj, la Malvarma Milito, kaj la ascendo al potenco de ŝipartrupoj de la du blokoj. La plej gravaj potencoj de la mondo ĵus uzis sian marpotencon en kazoj kiel ekzemple Britio en la Malvinoj kaj Usono en Irako.

La grandecon de la fiŝkapta ŝiparo de la mondo plie malfacilas taksi. La plej grandaj de tiuj estas nombritaj kiel komercaj ŝipoj, sed la plej etaj estas legio. Fiŝkaptaj ŝipoj povas esti trovitaj en la plej multaj marbordaj vilaĝoj en la mondo. Je 2004, la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj taksis 4 milionojn da fiŝistŝipoj funkciigantaj tutmonde.[36] La sama studo taksis ke la 29 milionoj de la mondaj fiŝkaptistoj[37] kaptis 85,800,000 tunojn (84,400,000 longajn tunojn; 94,600,000 mallongajn tunojn) da fiŝo kaj marisko tiun jaron.[38]

Ŝiptipoj[redakti | redakti fonton]

Historiaj kaj tradiciaj ŝiptipoj[redakti | redakti fonton]

Modelo de la greka triremo.
Kopiaĵo de la Santa María ĉe la Kajo de la Karaveloj, La Rábida, en Palos de la Frontera.

Velŝipoj[redakti | redakti fonton]

Komercaj ŝipoj[redakti | redakti fonton]

Glacirompilo Yamal survoje al la Norda Poluso, 2001

Militaj ŝipoj[redakti | redakti fonton]

Milita ŝiparo estas la centro de la mararmeo. Specoj de militaj ŝipoj estas:

Distraj, esploraj ŝipoj aŭ similaĵoj[redakti | redakti fonton]

MobiCat - Moderna katamarano sunenergia

Ŝipterminaro[redakti | redakti fonton]

Famaj ŝipoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri ŝipo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[39]:

  • Citaĵo
     Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj. 
  • Citaĵo
     Granda ŝipo bezonas profundon. 
  • Citaĵo
     Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 UNCTAD 2007, p. x kaj p. 32.
  2. How Many Ships are there in the World?. Shipping Research and Finance. Alirita 4a de Majo 2015.
  3. "The Columbian Exchange". The University of North Carolina.
  4. 4,0 4,1 4,2 Ward, Cheryl. "World's Oldest Planked Boats," en Archaeology (Volume 54, Number 3, May/June 2001). Archaeological Institute of America. Archaeology.org
  5. La plej komencaj konataj egiptaj boatoj datiĝas el ĉirkaŭ la 30-a jarcento a.K. kaj troviĝis en Abidos en 1991. Ili konsistis el tabulegoj kunigitaj per ŝnuroj pasantaj tra mortezoj. Similaj boatoj datitaj el 2600 a.K. estis trovitaj en 1954 kaj en 1987 ĉe ŝtonminejoj ĉe la Granda Piramido de Ĥufu en Giza. En 1894, egiptaj boatoj komponitaj el tabulegoj kunigitaj per mortezoj kaj tenonoj estis trovitaj en Daŝur. Vidu: ABC.se
  6. Agatarko, en Wilfred Harvey Schoff (Sekretario de la Commercial Museum of Philadelphia) kun enkonduko de W. P. Wilson, Sc. Director, The Philadelphia Museums. Periplus of the Erythraean Sea: Travel and Trade in the Indian Ocean by a Merchant of the First Century, Translated from the Greek and Annotated (1912). New York, New York: Longmans, Green, and Co., paĝoj 50 (por atribuado) kaj 57 (por citaĵo).
  7. Anzovin, item # 5393, paĝo 385 Reference to a ship with a name appears in an inscription of 2613 BCE that recounts the shipbuilding achievements of the fourth-dynasty Egyptian pharaoh Sneferu. He was recorded as the builder of a cedarwood vessel called "Praise of the Two Lands."
  8. Aksum An African Civilization of Late Antiquity by Stuart Munro-Hay (PDF). Alirita 2012-07-09.
  9. http://encarta.msn.com/encyclopedia_761564182/aksum.html Aksum ĉe MSN Encarta, Encarta.msn.com, alirita en la 2009-04-21
  10. (2001) Cultures and Customs of Somalia. ISBN 978-0-313-31333-2. Alirdato: 2009-04-21. 
  11. Liz Burlingame (23a de Aŭg, 2013). Sunken Treasures: The World's Most Valuable Shipwreck Discoveries.
  12. Chisholm, 1911:703.
  13. Greatest emporium in the world, CSI, UNESCO.
  14. (2006) Historical Archaeology. ISBN 978-1-4051-0751-8. Alirdato: 2009-04-21. 
  15. Texancultures.utsa.edu
  16. Joan Baxter. "Africa's 'greatest explorer', 'BBC News', 13 December 2000. Kontrolita 2008-02-12.
  17. Li Shu-hua, “Origine de la Boussole 11. Aimant et Boussole,” Isis, Vol. 45, No. 2. (Jul., 1954), p.181
  18. Frederic C. Lane, “The Economic Meaning of the Invention of the Compass,” The American Historical Review, Vol. 68, No. 3. (Apr., 1963), p. 615 ff.
  19. Chisholm, 1911:284.
  20. Higgins, Courtney Rosali (2012) The Venetian Galley of Flanders: From Medieval (2-Dimensional) Treatises to 21st Century (3-Dimensional) Model. Master's thesis, Texas A&M University [1]
  21. Stephen Turnbull, “Samurai Warfare” (London, 1996), Cassell & Co, p.102 ISBN 1-85409-280-4
  22. Journal of African History paĝo 50 de John Donnelly Fage kaj Roland Anthony Oliver
  23. East Africa and its Invaders paĝo 38
  24. Eastern and Southern Africa 500-1000 AD. Alirita 2009-04-21.
  25. "Tanzanian dig unearths ancient secret de Tira Shubart, BBC News, 2002-04-17. Kontrolita 2009-04-21.
  26. (1995) A History of Mozambique. ISBN 978-0-253-34006-1. Alirdato: 2009-04-21. 
  27. Ibn Battuta: Travels in Asia and Africa 1325-1354 (2001-02-21). Alirita 2009-04-21.
  28. West African Kingdoms. Alirita 2009-04-21.
  29. The Story of Africa. Alirita 2009-04-21.
  30. A Review by AUSTIN HAY (1922-10-22). Africa's Part in the Discovery of America by the. Alirita 2012-07-09.
  31. "Africa's 'greatest explorer' de BBC, BBC News, 2000-12-13. Kontrolita 2009-04-21.
  32. "The European Golden Age of Shipping". Discovery Channel.
  33. Love, Ronald S., "Maritime exploration in the age of discovery, 1415-1800", Greenwood guides to historic events, 1500-1900, Greenwood Publishing Group, 2006, ISBN 0-313-32043-8
  34. Auguste Mayer's picture as described by the official website of the Musée national de la Marine (en franca)
  35. UNCTAD 2007, p. 32.
  36. United Nations Conference on Trade and Development (UNCTAD) (2007). Review of Maritime Transport, 2007 (PDF). New York and Geneva: United Nations. paĝo 25.
  37. UNFAO 2005, p.6.
  38. UNFAO 2005, p.9.
  39. [2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Singh, Baljit (July 11, 1999). "The world's biggest ship", gazeto : The Times (of India). Alirita 2008-04-07.  

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]