Valbanera

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Valbanera estas la nomo de hispana pasaĝerŝipo, kiu dronis dum uragano antaŭ Florido en 1919 sen lasi iun indikon de la 488 pasaĝeroj kaj skipanoj,

Mezuroj[redakti | redakti fonton]

Valbanera estis konstruigita de la hispana ŝipentrepreno Pinillos Izquierdo y Compañía en Barcelono kiel pasaĝerŝipo inter Hispanio kaj Sudameriko. Nomdona estis la itala urbo Valfenera, kie unu el la posedantoj de Pinillos naskiĝis. Valbanera estis ekkonstruita en 1905 en skota ŝipfarejo Charles Connell & Company, Glasgow. Ĝi havis volumenon de 5.090 BRT (longo: 121,8 m, larĝo: 14,6 m, enmerĝiĝo maks.: 7,6 m; akvodismeto: 12.000 t, presto: 444 ĈP, rapido: 17 knotoj ((31,5 Km/h)). Valbanera estis planita por 1.200 pasaĝeroj kaj skipo de ĉ. 90, ĝi ekvojaĝis en 1906.

Lasta vojaĝo[redakti | redakti fonton]

Kiam Valbanera forlasis Barcelonon la 1919 celante Havanon, ĝi transportis 1.230 homojn (1142 pasaĝeroj kaj 88 skipanoj). La kargo enhavis olivojn, sekigitajn fruktojn kaj vinon.

Sur sia pasejo ĝi albordiĝis en la havenoj de Málaga, Cádiz, Las Palmas de Gran Canaria, Santa Cruz de Tenerife, San Juan (Puerto Rico), Galveston kaj Nov-Orleano. La 5-an de septembro 1919 ĝi atingis Santiago de Cuba. Kvankam la plimulto de la pasaĝeroj havis pagitan bileton ĝis Havano, pli ol 700 pasaĝeroj elŝipiĝis jam en Santiago - pro sekureco, ĉar severa ŝtormo estis anoncita. Tial restis nur 488 homoj surŝipe.

La malapero[redakti | redakti fonton]

La 9-an de septembro la ŝipo alproksimiĝis al Havano, sed la haveno estis fermita pro uragano de kategorio 4 (registrita kiel "Florida-Keys-uragano de 1919"), kaj Valbanera signalis, ke ĝi atendos antaŭ la haveno. Sed kiam la uragano formoviĝis, la ŝipo estis malaperinta.

Kun multe da energio oni serĉis ĝin - partoprenis ankaŭ usonaj kontraŭsubmarŝip-ĉasboatoj. Fine trovis ĝin la ĉasboato SC-203 de la usona mararmeo dek tagojn poste: Valbanera situis 5 mejlojn oriente de lumturo Rebecca Shoal Light (40 km for de Key West) en malprofunda maro kun movsablo. La ŝipo kuŝis surflanke, jam sinkinta en la sablo tiel, ke nur la masto kaj la tribordaj savboatoj en siaj gruoj videblis. Kvankam la ŝipo estis preskaŭ sendefekta, oni surprize trovis neniujn homojn, nek transvivantojn nek kadavrojn. La homoj estis malaperintaj senspure.

Plua esploro montris, ke ĉiuj savboatoj, do ankaŭ la babordaj estis en siaj lokoj kaj ankaŭ skafandristoj trovis neniujn spurojn de pasaĝeroj aŭ skipanoj. La senspura malapero de la homoj estis granda mistero kaj tuj estiĝis mitoj pri la ŝipo: ke la homoj estus forrabitaj, ke ili albordiĝus kaj pluvivus en Florido, ke la malapero estus kaŭzita de la Bermuda triangulo ktp.

Pli sobra estas alia klarigo: ... "ke neniu povis saviĝi, ke tre rapide ĉio - ankaŭ en la ŝipo estis kovrita de movsablo tiel, ke la kadavroj ne povis flosi al la surfaco. Kaj antaŭ kelkaj jaroj oni trovis restojn de homaj ostoj ene de la ŝipo, komplete kovritaj de movsablo."[1]

Literature[redakti | redakti fonton]

La kurtrakonto "After The Storm" (1928) de Ernest Hemingway baziĝas sur ĉi-epizodo pri la malkovro de la ŝipvrako de Valbanera.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kalendarfolio, Deutschlandfunk, 2009-09-09, germane