Masto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri masto de ŝipo. Por elsendomasto kun antenoj rigardu la paĝon Elsendomasto.
Ŝipmasto

Masto estas longa vertikala ronda trabo, ordinare el ligno, de kiu oni pendigas la velojn de ŝipo. Modernaj ŝipaj mastoj havas nerondan sekcion, kaj estas plej ofte faritaj el metalo aŭ speciala plasto. Masto nomiĝas ankaŭ simila stangego starigita por diversaj celoj. Masto estas la samo kiel fosto, sed ĝenerale pli granda – ĝis 400 metroj de alto. Ankaŭ nur ĉi tiu termino estas uzata por priskribi ŝipojn.

Laŭ la arkitekto Francisko Azorín masto estas Alta, ofte armita fosto, starigita por subteni velon, kablojn, standardon, flagon, k. c. Li indikas etimologion el la latina malus (ŝipa masto) el masculus (viraĵo).[1]

Bramo estas supra ero de masto.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 134.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]