Plasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kelkaj hejmaĵoj fabrikitaj el variaj tipoj de plastoj.

Plasto estas artefarita materialo, kemie organika polimero; kutime plasto estas moldebla, formebla. Kelkaj plastoj devenas de naturaj organikaj polimeroj (nafto, celulozo ktp), transformataj fare de kemia procezo; aliaj estas tute sintezaj.

Tia difino de plasto inkluzivas gumojn; tamen, gumoj povas esti tute naturaj, kaj artefaritaj gumoj estas ofte tre similaj al naturaj gumoj. Iuj preferas meti ĉiujn gumojn ekster la aron de plastoj.

Etimologio kaj nomo[redakti | redakti fonton]

La vorto plasto derivas el la greka πλαστικός (plastikos) signife "kapabla esti formigita aŭ modlita" kaj, siavice, el πλαστός (plastos) signife "modlita".[1][2]

La plasteco, aŭ modlebleco, de la materialo dum la fabrikado ebligas, ke ĝi estu fandita, premita aŭ ekstrudita en vario de formoj, tiaj kiaj: filmoj aŭ membranoj, fibroj, lamenoj, tuboj, boteloj, skatoloj, inter multaj aliaj.

La komuna nomo plasto ne estu konfuzita kun la teknika adjekta plasta. La adjekto estas aplikebla al ajna materialo kiu suferas plastan aliformiĝon, aŭ permanentan ŝanĝon de formoj, se distordita trans certa punkto. Por ekzemplo, aluminio kiu estas stampita aŭ forĝita, montras plastecon en tiu senco, sed ĝi ne estas plastaplasteca en la komuna senco. Kontraste, kelkaj plastoj, en siaj finaj formoj, rompiĝas antaŭ misformiĝi kaj tiel ne estas "plastaj" en la teknika senco.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La plasta tenilo de spatelo kiu estis disformita pro varmo.

Plej plastoj enhavas organikajn polimerojn.[3] La vasta majoritato de tiuj polimeroj estas formataj el ĉenoj de karbon-atomoj, 'pure' aŭ kun la aldono de: oksigeno, nitrogeno, aŭ sulfuro. La ĉenoj enhavas multajn ripetunuojn, formitajn el monomeroj. Ĉiu polimera ĉeno havas kelkajn milojn da ripetunuoj.

La spina ĉeno estas la parto de la ĉeno kiu estas en la "ĉefa vojo", kunliganta grandan nombron de ripetunuoj.

Por partikularigi la proprecojn de plasto, diversaj molekulaj grupoj "pendas" el tiu spina ĉeno. Tiuj pendantaj unuoj estas kutime "pendintaj" el la monomeroj, antaŭ la monomeroj mem estas kunligitaj por formi la polimeran ĉenon. Ĝi estas la strukturo de tiuj flankoĉenoj kiuj influas la proprecojn de la polimero.

La molekula strukturo de la ripetunuo povas esti fajne ŝanĝita por influi specifajn proprecojn de la polimero.

Historio[redakti | redakti fonton]

La transformado de naturaj organikaj polimeroj en novajn polimerajn materialojn okazis unue dum la 19a jarcento. La produktado de sintezaj plastoj komencis nur en la 20a jarcento.

Jen kelkaj gravaj datoj:

Dum la postaj jardekoj, amaso da novaj plastoj estis eltrovita. Antaŭ 1960, la homaro konis preskaŭ ĉiujn plastojn uzatajn nuntempe.

Media rezulto[redakti | redakti fonton]

Tiu bildo montras, ke (laŭdire) estos pli da plasto en la oceanoj ol da fiŝoj ĉirkaŭ 2050.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Plasta poluo, Marrubo kaj Pacifika rubovortico.

Plej plastoj estas daŭreblaj kaj degradiĝas tre malrapide, ĉar ties kemia strukturo faras ilin rezistantaj al multaj naturaj procezoj de degradado. Estas diferencaj ĉirkaŭkalkuloj pri kiom multe da plastorubo estis produktita en la lasta jarcento. Laŭ unu ĉirkaŭkalkulo, mil milionoj da tunoj da plastorubo estis forĵetitaj ekde la 1950-aj jaroj.[4] Aliaj ĉirkaŭkalkulas akumulatan homan produktadon de 8.3 mil milionoj da tunoj da plasto el kio 6.3 mil milionoj da tunoj estas rubo, kun recikliga proporcio de nur 9%.[5] Multo de tius materialo povaa daŭri dum jarcentoj aŭ eĉ plie, pro la pruvita daŭrado de strukture similaj naturaj materialoj kiel sukceno.

La Ne-profita organizaĵo Ocean Conservancy informis, ke Ĉinio, Indonezio, Filipinoj, Tajlando kaj Vjetnamio forĵetis pli da plasto en la maron ol la aliaj landoj kombinitaj.[6] La riveroj Jangzio, Induso, Flava Rivero, Hai, Nilo, Gango, Perla Rivero, Amuro, Nigero, kaj la Mekongo "transportas 88–95% de la tutmonda [plasto] alŝarĝita en la maro."[7][8]

La restado de plastoj, partikulare mikroplastoj, ene de la manĝoĉeno estas pliiĝanta. En la 1960-aj jaroj mikroplastoj estis jam observitaj en la intestoj de marbirdoj, kaj ekde tiam ili estis trovitaj en pliiĝantaj koncentradoj.[9] La longdaŭraj efikoj de plasto ene de la manĝoĉeno estas ankoraŭ malbone komprenitaj. En 2009, oni ĉirkaŭkalkulis, ke 10% de la nuntempa nuntempa rubo estas plasto,[10] kvankam ĉirkaŭkalkuloj varias depende de la regiono.[9] Dume, 50–80% de la rubo en mara areoj estas plasto.[9]

Antaŭ la Protokolo de Montrealo, KFK-oj estis ofte uzataj en la fabrikado de polistireno, kaj tiel la produktado de polistireno kontribuis al la Ozontavola detruo.

Klimata ŝanĝo[redakti | redakti fonton]

Plastaj rubaĵoj en Barato.

En 2019, la Centro por Internacia Media Juro publikigis novaj informon pri la efiko de plasto sur la klimata ŝanĝo. Laŭ la informo plasto kontribuas al la forcejaj gasoj en la ekvivalento de 850 mil milionoj da tunoj de karbona dioksido (CO2) al la atmosfero en 2019. En nuntempa tendenco, jaraj elsendoj kreskiĝos ĝis 1.34 mil milionoj da tunoj ĉirkaŭ 2030. Ĉirkaŭ 2050 plasto povos estis elsendanta 56 mil milionoj da tunoj da forcejaj gasoj, tiom multe kiom ĝis 14 procento de la cetera karbonbudĝeto de la Tero.[11]

La efiko de plastoj sur la tutmonda varmigo estas miksita. Plastoj estas ĝenerale faritaj el petrolo. Se plasto estas bruligita, ĝi pliigas la karbonelsendojn; se ĝi estas metita sur rubejo, ĝi iĝas karbonujo[12] kvankam biodegradebla plasto estas okaziginta elsendojn de metano. [13] Pro la malpezeco de plasto kontraŭ vitrometalo, plasto povas malpliigi la konsumadon de energio. Por ekzemplo, pakado de trinkaĵoj en plastujoj de PET pli ol de vitro aŭ metalo estas ĉirkaŭkalkulita kiel savanta 52% en transportado de energio.[14]

Produktado de plasto[redakti | redakti fonton]

Plasta ujo, de GEECO, Anglio, ĉirkaŭ 1950.

Produktado de plasto el kruda nafto postulas 62 ĝis 108 MJ/Kg (enkalkulante averaĝan efikon de la usonaj benzinejoj je 35%). Produktado de siliko kaj de duonkondukiloj por la moderna elektronika ekipaĵaro estas eĉ pli energikonsumanta: 230 ĝis 235 MJ/Kg de siliko, kaj ĉirkaŭ 3,000 MJ/Kg de duonkondukiloj.[15] Tio estas multe pli malpeza ol la energio necesa por produkti multajn aliajn materialojn, ekz. fero (el ercoj de fero) postulas 20-25 MJ/Kg de energio, vitro (el sablo ktp.) 18–35 MJ/Kg, ŝtalo (el fero) 20–50 MJ/Kg, papero (el ligno) 25–50 MJ/Kg.[16]

Ruboforbruligo de plasto[redakti | redakti fonton]

Kontrolita alt-temperatura ruboforbruligo, super 850 °C dum tiom malmulte kiom ĝis du sekundoj, plenumita prr laŭ elekto aldona varmigado, povas rompi la toksajn dioksinojn kaj furanojn el bruligita plasto, kio estas amplekse uzata en municipaj stacioj de ruboforbruligo. Municipaj stacioj de forbruligo de solidoj normale inkludas ankaŭ traktadon de fluaj gasoj por malpliigi la pliiĝintajn poluantojn. Tio necesas ĉar nekontrolita ruboforbruligo de plasto produktas poliklorinajn dibenzo-p-dioksinojn, nome kancerigenajn (kancerkaŭzantaj kemiaĵoj). La problemo okazas ĉar la varmenhavo de la rubo varias.[17] Subĉiela ruboforbruligo de plasto okazas je pli malaltaj temperaturoj, kaj normale liberigas toksajn fumojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plastikos, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, en Perseus. Perseus.tufts.edu. Alirita la 3an de aprilo 2020.
  2. Plastic, Online Etymology Dictionary. Etymonline.com. Alirita la 3an de aprilo 2020.
  3. Ebbing, Darrell. (2016) General Chemistry (angle). Cengage Learning. ISBN 978-1-305-88729-9.
  4. Weisman, Alan. (2007) The world without us. New York: Thomas Dunne Books/St. Martin's Press. ISBN 978-1-4434-0008-4.
  5. (19a de julio 2017) “Production, use, and fate of all plastics ever made”, Science Advances 3 (7), p. e1700782. doi:10.1126/sciadv.1700782. 
  6. "Five Asian Countries Dump More Plastic Into Oceans Than Anyone Else Combined: How You Can Help", Forbes, 21a de aprilo 2018. Kontrolita 23a de junio 2019. (angle)
  7. (11a de oktobro 2017) “Export of Plastic Debris by Rivers into the Sea”, Environmental Science & Technology 51 (21), p. 12246–12253. doi:10.1021/acs.est.7b02368. “The 10 top-ranked rivers transport 88–95% of the global load into the sea”. 
  8. "Almost all plastic in the ocean comes from just 10 rivers", Deutsche Welle, 30a de novembro 2017. Kontrolita 18a de decembro 2018.
  9. 9,0 9,1 9,2 (Julio 2009) “Accumulation and fragmentation of plastic debris in global environments”, Philos. Trans. R. Soc. Lond. B Biol. Sci. 364 (1526), p. 1985–98. doi:10.1098/rstb.2008.0205. 
  10. Thompson RC, Swan SH, Moore CJ, vom Saal FS (Julio 2009). "Our plastic age". Philos. Trans. R. Soc. Lond. B Biol. Sci. 364 (1526): 1973–76. doi:10.1098/rstb.2009.0054. PMC 2874019. PMID 19528049.
  11. Sweeping New Report on Global Environmental Impact of Plastics Reveals Severe Damage to Climate. Alirita 16a de majo 2019.
  12. EPA. (2012). Landfilling.
  13. (Julio 2011) “Is Biodegradability a Desirable Attribute for Discarded Solid Waste? Perspectives from a National Landfill Greenhouse Gas Inventory Model”, Environmental Science & Technology 45 (13), p. 5470–76. doi:10.1021/es200721s. 
  14. Andrady AL, Neal MA (Julio 2009). "Applications and societal benefits of plastics". Philos. Trans. R. Soc. Lond. B Biol. Sci. 364 (1526): 1977–84. doi:10.1098/rstb.2008.0304. PMC 2873019. PMID 19528050.
  15. The monster footprint of digital technology. Low-Tech Magazine. Alirita 2017-04-18.
  16. How much energy does it take (on average) to produce 1 kilogram of the following materials?. Low-Tech Magazine (2014-12-26). Alirita 2017-04-18.
  17. (2010) “Plastics and Health Risks”, Annual Review of Public Health 31, p. 179–94. doi:10.1146/annurev.publhealth.012809.103714.