Siliko
Siliko estas mineralo, do speco de ŝtono. Ĥemie temas pri unu el pluraj variaĵoj de kvarco (SiO2). Siliko estas tre stabila ŝtono, kaj dum prahistoriaj epokoj, aparte dum la ŝtonepoko, la homoj multe uzis kunbaton de du silikaj ŝtonoj por krei fajreron kaj per ĝi havigi fajron. Nescienca kroma nomo de la mineralo tial estas fajroŝtono.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
el kretroko elavita fajroŝtono sur Rügen.
fajroŝtono el la balta maro (Boltenhagen)
tranĉilo de Gebel el-Arak, ornamtranĉilo el la egipta prahistorio ĉirkaŭ 3300–3200 a.K. eburamanumo kaj flaveca fajroŝtona klingo
neregulformaj fajroŝtonoj de la Majaoj de la meza preklasiko (900–400 a. K.). en la Reĝaj muzeoj por Belaj Artoj de Belgio de Bruselo
fiŝvosta ponardo el Hindsgavl, Danujo
fajroŝtona hakilo, funelpokalkulturo