Eburo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eburo en transporta kesto
Ornamaĵo el elefanta eburo
Ornamaĵo el elefanta eburo
Transversa sekcaĵo tra mamuta dento el eburo

Eburo estas blanka kaj malmola substanco, kiu konsistigas la dentegojn de elefanto kaj de kelkaj aliaj bestoj kiel mamutoj, hipopotamoj, aproj, narvaloj k.a. Ĝi estas tre valora, multekosta materialo, uzata por pretigi ornamaĵojn aŭ etajn ilojn. Ties uzado por valoraj artaĵoj estas historia el antikvaj tempoj. En moderna epoko kaj danke al facileco por ĉasado de elefantoj pere de povegaj pafiloj kaj la facileco por transporto de tiu peza materialo, kondukis al troa ekspluatado de la materialo kaj sekva amasbuĉado de elefantoj, kies populacioj malaltiĝis en diversaj mondoregionoj, ĝis tia punkto ke en regiona nivelo la specio povis iĝi formortinta. Krome estiĝis etika polemiko kiu kritikis la kruelaĵon mortigi tiujn bestojn nur por profiti el la dentegoj. Tio kondukis al malpermeso de tiu ĉasado kaj sekve al malpremeso de komerco de eburo kaj eburaĵoj.

Laŭ Francisko Azorín Eburo estas Osto de la elefantaj dentegoj, ofte uzata por artaj objektoj.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina ebur (eburo). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj EburarioEburarto; traktato pri artaj eburaĵoj, ili prilaborado, historio k. kritiko.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 62.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]