Cáceres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cáceres (stacidomo).
Vidaĵo de la antikva parto de la urbo ekde la Turo Bujaco. Videblas la pintoj de la turoj de la Katedralo de Santa María, tiuj de San Francisco Javier kaj de San Mateo, krom parto de la murego.
Cáceres
urbo
Fotomontaĵo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Kacereso
Poŝtkodo 10001–10005, 10195
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro María del Carmen Heras Pablos (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 92 187  (2008)
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 28′ N, 6° 22′ U (mapo)39.473055555556-6.3711111111111Koordinatoj: 39° 28′ N, 6° 22′ U (mapo) [+]
Alto 459 m [+]
Areo 1 750,33 km² (175 033 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Cáceres (Hispanio)
Cáceres (Hispanio)
DEC
Cáceres
Cáceres
Situo de Cáceres

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cáceres [+]
vdr

Cáceres, estas urbo de Hispanio, en la regiono Ekstremaduro, kie ĝi estas ĉefurbo de la Provinco Kacereso. Ĝi troviĝas en la okcidento de la lando, en la centro de la regiono kaj en la sudo de la provinco. Oni povas diri, ke ĝi estas la natura ĉefurbo de la tuta suda parto de la provinco, dum la urbo Plasencia estus la natura ĉefurbo de la tuta norda parto de la provinco. Ĝi estas la dua urbo laŭ loĝantaro en la regiono post Badajoz, kiu estas la plej loĝata. Tamen ĝi estas pli loĝata ol la regiona ĉefurbo Mérida.

Laŭ historio Mérida estas pli grava urbo ĉar ĉefurbis dum multaj epokoj de la pasinteco, nome dum Romia Imperio, visigotoj, Al-Andalus ktp, dum Cáceres kaj Badajoz estis romiaj urboj, sed ne tiom gravaj, Badajoz estis grava dum Al-Andalus kaj Cáceres ne tiom, sed post la konkero fare de la kristanoj, Cáceres pligraviĝis dum Badajoz malpligraviĝis.

En la moderna epoko estas ankoraŭ grava rivaleco en popolaj tavoloj inter Badajoz kaj Cáceres, ĉar tiu konsideras sin iom deflankigita fronte al la alia provinca ĉefurbo kaj al la alia provinco, pli gravaj laŭ vidpunktoj de loĝantaro kaj ekonomio.

Pro siaj 92 187 loĝantoj (2008), ĝi estas la plej granda kaj loĝata urbo de la provinco, kun 23,8 % de la totala loĝantaro de la provinco. Estas krome la plej etenda municipo de la tuta Hispanio kun areo de 1 750,33 km².

Situo de Cáceres en Hispanio
Placo kaj araba turo nome "de Abu-Jakob" aŭ Bujaco [buĤAko]

Ĝi estas grava kultura urbo pro universitato, historia tradicio kaj monumentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭaĵoj estis setlejoj kaj en prahistoriaj epokoj (Kavo de Maltravieso) kaj dum la Romia Imperio, kiam oni starigis militan kampadejon (nun norde de la urbo) ĉe la poste nomata Vía de la Plata, tio estas jam romia ŝtonŝoseo kiu ligis la nordon kaj la sudon de la okcidento de la tiama Hispanio, pli malpli el la nuna Sevilo al la nuna Asturio.

Sed kiel propra urbo ĝi estis fondita de la araboj, kiuj lasis spurojn en la tiel nomata Antikva Parto, kiel Pluvorezervujo, Murego kaj Adarvo (ĉemura strato). La kresko tamen alvenis post la konkero fare de la reĝlando de Kastilio, kaj ĉefe post la malkovro de Ameriko, en kiu partoprenis multaj homoj el la apudaj urboj.

En 1864 oni malkovras ĉirkaŭe gravan kuŝejon de fosfatoj, kie oni fondis la vilaĝon de Aldea Moret, por la laboristoj de la minejo. En 1881 oni inaŭguris fervojon kun stacio inter la tiama Cáceres kaj Aldea Moret, kio faciligis la ampleksigon de la urba kerno suden kaj la pligrandigon de la urbo kiu atingis tian oficialan titolon en 1882.

Dum la Hispana Enlanda Milito la armeaj oficiroj aliĝis al la puĉo kaj kun helpo de membroj de Falange Española kontrolis la urbon, la apudajn vilaĝon kaj la ŝoseojn al Portugalio. Tuj komencis la murdoj, ĉefe de la respondeculoj de la antaŭa reĝimo: la urbestro, sindikatestroj ktp. La guberniestro estis enkarcerigita kaj anstataŭita. Cáceres utilis al la insurekcia armeo kiel ligiloj inter la trupoj kiuj supreniris el Maroko tra Andaluzio kaj la Provinco de Badajoz kaj la jam kontrolitaj teritorioj de Kastilio-Leono. La 26an de aŭgusto de 1936, la generalo Francisco Franco alvenis al Cáceres, kie starigas sian ĉefstabejon antaŭ komencigi la antaŭeniron al Madrido; la stabejo estis en la Palaco de la Golfines de Arriba ĝis kiam li translokiĝis al Salamanko por esti pli proksima al la centro de Kastilio; poste la ĉefurbo estos en Burgos.

Gravo[redakti | redakti fonton]

La centro estas tre bone konservita, kun tre belaj palacoj, kaj ĝi estas agnoskita nun kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Plej interesaj kaj konataj vidindaĵoj estas la Katedralo de Sankta Maria, la Palaco de las Veletas (de la ventomontriloj) (Arkeologia Muzeo), la palacoj de la familio de Golfines (Supra kaj Suba), la Casa del Sol (Sundomo), la Turo Bujaco [buĤAko] aŭ la Stelarko.

Krome ĝi estas sidejo de unu el la du ĉefaj kampusoj (lernejejoj) de la Universitato de Ekstremaduro.

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de San Francisco Javier
  • Katedralo de Sankta Maria de Cáceres, fakte duonkatedralo aŭ kunkatedralo, ĉar estas diocezo kun du sidejoj, nome Cáceres kaj Coria, do ankaŭ tie estas katedralo de la samaj diocezo kaj episkopo. Estas elementoj de romaniko, gotiko kaj eĉ mudeĥaro, krom moderna skulptaĵo de sanktulo sur la plej preterpasata angulo de la katedralo, kies dikan piedfingron indas kisi, se oni serĉas ĉu bonan sorton aŭ pli precize edzon.
  • Preĝejo de San Francisco Javier kies fasado estas impona danke al la deklivo sur kiu ĝi staras, tiele la fasado dominas super placeto San Jorge tre uzata por kultura agado kaj koncertoj. La fasado konsistas el du kvadrataj turoj kiuj bordas centran ŝtonan barokan pordegon. La preĝejo ne uzeblas jam kiel tio, sed por kultura agado. Antaŭ la pordo kaj inter ŝtuparoj videblas skulptaĵo de Sankta Georgo patrono de la urbo.
  • Preĝejo de San Mateo, konstruita dum la 16a jarcento sur loko kie iam estis moskeo kaj poste alia pli antikva preĝejo, ĝi estas en la plej alta pinto de la Antikva Parto kaj temas pri la plej grava preĝejo de Cáceres. Estas elementoj de gotiko kaj de renesanco. Interne estas multaj tomboj de nobeloj de la urbo.
  • Preĝejo de Santiago estas iom norde de la Antikva Parto kaj laŭ la deklivo suben. Ĝi estas la plej antikva preĝejo en la urbo (13a jarcento, sed reformita en la 16a) kaj apartenis al la Ordeno de Santiago.
  • Preĝejo de San Juan Bautista estas for de la Antikva Parto, sed tre proksime.
  • Ermitejo de la Paz estas en la Granda Placo inter la Turo Bujaco kaj la ŝtuparo kiu enkondukas al la Arko de la Stelo kaj enirejo al la Antikva Parto. Vizitebla nur de ekstere.

Palacoj kaj Nobeldomoj[redakti | redakti fonton]

Palaco de la Golfines de Abajo
Turo de la Palaco de las Cigüeñas (la cikonioj)
Palaco de las Veletas (ventomontriloj), aktuale Arkeologia Muzeo
Arko de la Stelo
Arko de la Stelo ekde la Turo de Bujaco
  • Episkopa Palaco kun impona pordego de stilo de la renesanco kaj arka marko en kies anguloj estas bildoj de amerikaj indiĝenoj pro la rilato de la tiama urbo al la konkero de Ameriko.
  • Palaco de Golfines de Abajo kun belega fasado de stilo de renesanco kaj la blazono de la Katolikaj Gereĝoj.
  • Palaco de Carvajal kie funkcias turisma oficejo, ekspoziciejo kaj eblas viziti korton kaj ĝardenon. Estas la ununura rondoforma turo ene de la Antikva Parto, de araba deveno.
  • Palaco de la Cikonioj en la plej alta pinto de la Antikva Parto kaj apud la Preĝejo de San Mateo. Ĝi posedas la plej altan turon kaj la ununuran kiu konservas krenelojn, ĉar ĉiuj aliaj ricevis malpermeson de la Katolikaj Gereĝoj, ĉar dum enlanda milito la nobeloj de la urboj apogis la kontraŭan partion. Nuntempe estas sidejo de la Milita Gubernio.
  • Palaco de las Veletas kie funkcias Arkeologia Muzeo. Ĝi enhavas imponan araban pluvocisternon.
  • Domo de Solís aŭ Domo de la Suno (Sundomo) en kies fasado elstaras belega blazono kun suno de homa vizaĝo. Nuntempe sidejas arkivo pri historiaj dokumentoj.
  • Palaco de Golfines de Arriba
  • Palaco de Toledo-Moctezuma

Granda parto de palacoj estas oficialaj oficejoj, kie eblas viziti almenaŭ kortojn, sed aliaj viziteblas nur de ekstere. Ankaŭ tio indas.

  • Domo de Ovando
  • Domo de Becerra
  • Domo de Cáceres Ovando
  • Domo de Sánchez Paredes
  • Domo de Paredes Saavedra
  • Domo de Lorenzo de Ulloa
  • Domo de Saavedra
  • Domo de Aldana
  • Domo de Ovando, Mogollón, Paredes y Perero
  • Domo de la Simio
  • Domo de Moragas
  • Domo de Ribera
  • Domo de Ĉevaloj : estas aktuale Muzeo de Belartoj. Enhavas pentrĵojn kaj skulptaĵojn de granda intereso ekde la 15a jarcento.
  • Domo de Pereros : Situada ĉe la samnoma strato, enhavas korton de la renesanco de 1561, verko de Pedro Marquina.

Arkoj kaj enirpordoj[redakti | redakti fonton]

Arko de la Stelo
Arko de Kristo: orienta pordo de la antikva murego romia-mezepoka de Cáceres, en kiu aperas romiaj ŝtonegoj kiuj markas la prapordon de la Colonia Norba caesarina
  • Arko de la Stelo tre tradicia ĉar kunigas la antikvan parton kun la moderna (ne jam tiom moderna). Estas en la orienta parto de la Granda Placo antaŭ ŝtuparon kiu utilis dum jarcento kiel la palco por renkontiĝejo. La nomo devenas de lampo kun formo de stelo kiu lumigas nokte skulptaĵon de virgulino. Temas pri konstruaĵo de la 15a jarcento sed kiu estis rekonstruita en la aktuala formo en 1726 por faciligi la aliron de ĉaroj al apuda Palaco.
  • Arko de Kristo aŭ Pordo de la Rivero en la orienta flanko de la Antikva Parto konservas romiajn partojn de la konstruaĵo. Fore estas rojo kiu utilis kiel ĉefa akvofonto. En la foto videblas la forta deklivo kiu ĉirkaŭas la Antikvan Parton en ĉiuj flankoj. Fakte la antikva urbo estis konstruita sur alta monto. Trans la apuda rojo komencas nova deklivo por supreniri al la kontraŭa monto kiu nomiĝas antonomazie en la urbo La Montaña (La Monto), tie estas sanktejo de Vigulino de La Montaña kaj pro tio multaj urbaninoj nomiĝas Montaña strange por resto de hispanoj, ĉar for de la urbo estas tute neekzistanta nomo por virinoj.
  • Arko de Sankta Ana
  • Pordeto de la Placo de las Piñuelas
  • Pordego de Mérida
  • Pordego de Pizarro
  • Pordego de Coria

Turoj[redakti | redakti fonton]

La tri plej gravaj turoj estas tiu de la Palaco de la Cikonioj, ĉar nur tiu konservas krenelojn en la Antikva Parto kaj en palacoj ĉar la urbaj nobeloj apogis la kontraŭan partion de la Beltraneja dum Enlanda Milito antaŭ la reĝado de Isabel la Katolika, tiu de Bujaco, ĉar ĝi dominas la Grandan Placon, krom ties enormeco kaj impono kaj tiu de los Púlpitos (ambonoj) ĉar ties anguloj similaspektas. Krome estas 18 aliaj turoj.

Aliaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Granda Placo kun parto de la urbo je fono vidata el la Turo de Bujaco.
  • Granda Placo
  • Forumo de la Balbos
  • Placo de Sankta Georgo
  • Juda Kvartalo
  • Romia kampadejo "Cáceres el Viejo" (Ŝoseo de Torrejón el Rubio).
  • Fragmento de romia murego (Placo de Socorro)
  • Palaco de Justico.
  • Kasteloj de la Arguijuela Supra kaj Malsupra: Je malmultaj km de la urbo, ĉe la ŝoseo N-630 direkte al Mérida
  • Urbodomo, situa en la Granda Placo. De 1867.
  • Plaza de toros : Konstruita en 1846, unu el la plej antikvaj de Hispanio kaj plej bone konservata.
  • Kavo de Maltravieso : kun surrokaj pentraĵoj de manoj de antaŭ ĉirkaŭ 22.000 jaroj, kun bestostoj kaj ŝtonaj iloj de antaŭ 350.000 jaroj.
  • Rigardejo de la ermitejo de la Montaña (Monto) de kie videblas la antikva urbo.
  • Promenejo de Cánovas, Parko de la Princo kaj Parko de rodeo, tiu lasta kun artefarita lago en la interno.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Strato de la komerca centro de Cáceres

La loĝantaro estas 92.187 homoj en la jaro 2008, pro kio ĝi estas la plej loĝata urbo de la provinco, el kiu ĝi enhavas 23,8 % de la totala loĝantaro. Krome ĝi estas la plej etenda municipo de Hispanio (1.768 km²).

Populacio de Cáceres[1]
1857 1887 1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970
14.555 14.880 16.933 17.910 23.563 25.869 39.392 45.429 48.005 56.064
1981 1991 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008
71.852 84.319 82.034 84.439 87.088 88.245 89.029 90.218 90.802 92.187

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

  • Centro: 27.761 loĝantoj.
  • Okcidento (nova): 14.618 loĝantoj.
  • Sudo: 13.630 loĝantoj.
  • Mejostilla: 8.966 loĝantoj.
  • Aldea Moret: 9.653 loĝantoj.
  • Antikva Parto de Cáceres: 6.538 loĝantoj.
  • Okcidento: 4.719 loĝantoj.
  • Nordo: 4.344 loĝantoj.
  • Oriento: 5.135 loĝantoj.
  • Aliaj zonoj: 1.949 loĝantoj.
  • Submunicipaj domaroj (Rincón de Ballesteros, Valdesalor kaj Stacio Arroyo-Malpartida): 5.765 loĝantoj.
  • Resto: 1.528 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu urbo estas la ĉefa komerca, administra kaj ekonomia kerno de la provinco kaj unua turisma allogaĵo de Ekstremaduro laŭ nombro de vizitantoj. Ties ekonomio baziĝas ĉefe sur la triaranga sektoro (servoj), sur turismo kaj konstruado, kun limigita gravo de la industria sektoro centre en prinutradaj, tekstilaj, keramikaj kaj elkaŭĉukaj industrioj. Ĉirkaŭ la urbo estas 3 industriaj zonoj kie sidejas granda nombro de entreprenoj. Kvankam iam estis kelkaj minejoj (kiaj Valdeflores kaj la kvin de Aldea Moret), aktuale ĉiuj estas fermitaj; sed funkcias tamen du ŝtonminejoj ekstere de la urbo.

La areo de komerca influo de Cáceres estas la dua en la regiono kun 250.382 loĝantoj, laŭ la Anuario Económico de España 2007, kiun eldonas la Studservo de banko La Caixa. Tiu cifera estas rezulto de la sumo de la populacio de la provinca ĉefurbo (90.218), de tiu de la plej proksimaj municipoj (58.142) kaj de tiu de aliaj pli malproksimaj, sed kiu rigardas la ĉefurbon kiel referenco ekde komerca vidpunkto (102.222).[2]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj festoj[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Semajno,[3] (deklarita de Nacia Turismo Intereso): tre antikva. Kelkaj frataro devenas de la jaroj 1464, 15211582. Dum 2008 procesiis 12 frataroj portnataj 37 skulptarojn kaj partopreno de ĉirkaŭ 3000 "fratoj".
  • Virgulino de la Montaña'' (Montovirgulino) En majo.
  • Foiro de Majo: Koincide kun la festo de Sankta Ferdinando.
  • "Las Candelas" (Fajraĵoj) kaj Sankta Blaso (1a, 2a kaj 3a de februaro): El la plej popularaj en la urbo. Tiu rilatas ĉefe al la norda kvartalo ĉirkaŭ la ermitejo de Sankta Blaso.

Modernaj festivaloj[redakti | redakti fonton]

  • WOMAD, en majo: Konata festivalo organizata de internacia organizaĵo WOMAD -World Of Music, Arts & Dance- kreita de Peter Gabriel, en 1982, celebrata lastatempe kaj en Cáceres kaj en Kanarioj en Hispanio- estas unika inter la 9 kiujn oni celebras tutmonde, ĉar tiu okazas parte en la interno de la monumenta urbo kaj parte en la Granda Placo, kio havigas al ĝi unikan etoson.
Panoramo de la granda placo de Cáceres dum la celebro de WOMAD 2009
  • Cáceres Pop-Art, septembre: Festivalo kiu kunigas diversajn artaĵojn rilate al la kulturo de pop, kiel muziko, arto, fotografio, kino, literaturo, bildstrio aŭ modo.
  • Aldea de la Amex, septembre: Festivalo organizita de la Asociacio de Muzikistoj de Ekstremaduro kaj celebrata en la kvartalo de Aldea Moret dediĉita al integrado de la cigana kulturo pere de la muziko kaj arto.
  • Cáceres Irish Flead, novembre: Festivalo de irlanda tradicia muziko kaj kelta ĝenerale, kun koncertetoj en trinkejoj kaj teatroj.
  • Festival del Oeste (Okcidenta Festivalo), la unua semajno de julio: Grupoj de dura roko, heavy kaj punko kaj nacia kaj internacia.
  • Festival de Música Antigua Iberoamericana, septembre:[5] Koncertoj kaj kursoj de antikva muziko kiuj okazas en diversaj lokoj kaj temploj de la monumenta urbo.)
  • Festival Folclórico Internacional de los Pueblos del Mundo, en julio: kun ludoj kaj atelieroj.
  • Otoño musical (Muzika aŭtuno)[6]
  • Festival de Teatro Clásico de Cáceres (Klasika teatro), en junio.[7]
  • Festival Solidario de Cine Español de Cáceres (Solidara kino), en februaro:[8] por hispana kino kaj profito por diversaj NROj de la regiono; disdonado de la Premioj Sankta Pankracio. Paralele oni publikas kinlibrojn kaj okazas atelieroj.
  • Foro Sur. Feria de Arte Iberoamericano Contemporáneo, en aprilo:[9] En la Centro de Ekspozicioj San Jorge, en la kerno de la Monumenta Urbo de Cáceres, kaj artomontro en la resto de la urbo. Por la kono de la moderna arto, la arta komerco kaj ties kolektado. Aktuale, ĝi estas klasita kiel la dua foiro de moderna arto plej grava de Hispanio post ARCO.
  • Mercado Medieval (Mezepoka Merkato), en novembro: vizitinda merkato kiun oni instalas ene de la antikva parto; konsiderata la dua plej grava de Hispanio, en ĝi ebla akiri kuriozajn varojn, ĉu klasikajn ĉu manfaritajn, tipajn produktojn kaj nutraĵojn aŭ trinkaĵojn kun historie zorgita etoso tra la tuta Monumenta Urbo. Ĉefe oni zorgas la kulturojn kiuj kunvivis en Cáceres, nome juda, islama kaj kristana.
  • Festival de Cine Gay y Lésbico de Extremadura (Samseksema Kino), en novembro: Cáceres estas unu el ties sidejoj kune kun Mérida kaj Badajoz.
  • Festival Envideo Cáceres[10]

Muzeoj, arkivoj kaj kulturaj centroj[redakti | redakti fonton]

Muzeo Helga de Alvear.
  • Arkivo Historia Municipa (Palaco de la Isla)
  • Arkivo Historia Provinca (Pco. Conde de Canilleros 1)
  • Arkivo Dioceza (Pco. de Sta. María 1)
  • Arkivo de Diputación Provincial (Strato Pintores 10)
  • Complejo Cultural San Francisco (Ronda de S. Francisco)
  • Centro de Exposiciones "San Jorge", en la Pza. del mismo nombre
  • Aula de Cultura Caja Extremadura (C/ Clavellinas 7)
  • Centro Cultural Capitol de Caja Duero (C/ Sancti Espíritu 2)
  • Sala de Exposiciones Caja de Extremadura (Avda. Virgen Montaña 1)
  • Sala de Arte "El Brocense" (C/ Doctor Marañón 4)
Biblioteko de Cáceres.
  • Turismoficejo Regiona en la Granda Placo.
  • Turismoficejo Municipa en la strato Ancha.

Interpretejoj[redakti | redakti fonton]

Lokoj por trovi informon pri la vizitotaj lokoj.

  • Centro de Cultura Virtual (Vidkultura Domo), situa en la Pco. de Santa María pri la urbo.
  • Interpretejo de la Romia Kampadejo de Castra Cecilia -"Cáceres el Viejo"-, situa en la centro de la kampadejo mem, situa en la Ŝoseo de Torrejón el Rubio, La Mejostilla.
  • Interpretejo de la Turo de Bujaco, en la Granda Placo.
  • Interpretejo de la Turo de la Putoj.
  • Interpretejo de la Kavo de Maltravieso. Situa en moderna konstruaĵo tre proksima al la enirejo de la Kavo de Maltravieso, borde de la urbo sudoriente. Aktuale la kavo ne estas vizitebla, kaj pro tio oni konstruis rekreon de la kavo en la interno de la centro.
Panoramo de la Parko de Maltravieso, kun enirejo al kavo fone kaj en la centro de la bildo, kun respektiva Interpretejo maldekstre, konstruita en 1999.
  • Interpretejo de la Minado en Ekstremaduro. Situa ekster Cáceres, en Aldea Moret.
  • Interpretejo de la Palaco de Carvajal (strato Amargura).
  • Interpretejo “Galarza” (Pco. Obispo Galarza).

Distro[redakti | redakti fonton]

  • Filmoteko de Ekstremaduro,[12] en strato Rincón de la Monja, kun temaj filmoprogramoj dum la tutan jaron.
  • Gran Teatro,[13] en la strato San Antón.
  • Kinejaro "la Dehesa", en la komercejo Ruta de la Plata.
  • Kinejaro "Cáceres", en la strato Periodista Sánchez Asensio.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Norda ĉirkaŭiro de Cáceres.

Tra la urbo trapasas la aŭtoŝoseo kiu iras norden (al Merido kaj Sevilo) kaj suden (al Plasencia kaj Slamanko) kaj aliaj ŝoseoj en ĉiuj direktoj. Trajno estas samdirekte sude norden, sed nur ĝis Plasencia ĉar jam ne funkcias al Salamanko; krome estas al Portugalio kaj al Madrido. Ne estas metroo, sed ja enurbaj aŭtobusoj. Estas konstruota flughaveno je 17 km de la urbo.

Estas universitato kun altlernejoj pri Juro, Veterinariko, Flegado, Sportiko, Informadiko, Telekomunikado, Edukado, Filozofio kaj Beletroj, Historiko, Arkitekturo kaj Publika Konstruado, krom multaj baz- kaj mezlernejoj. Estas grava futbalejo ekster la urbo kaj alia grava sportejo (por korbopilko kaj aliaj sportoj) nome Pabellón Multiusos ene de la urbo. Estas ununura tombejo kun islama tombejo kaj mortobruligejo. Estas du gravaj hospitaloj kaj aliaj malsanulejoj. Estas tri astronomiaj observejoj kaj unu meteologia observejo, kiu donis la jenajn averaĝajn datumojn:

  • La mezaveraĝa temperaturo de Cáceres estas de 16,1 , maksimume julie pro 25,8 kaj minimume januaro pro 7,9 (mezaveraĝo inter 1971 kaj 2000)
  • Sunhoroj estas de 2890 jare, maksimume julie (370 horoj/monate) kaj minimume decembre (123 horoj/monate)
  • Mezaveraĝa pluvo estas de 523 mm, maksimume decembre (87 mm) kaj minimume julie (7 mm)

Sportoj[redakti | redakti fonton]

Estas temoj de futbalo, futsalo, korbopilko kaj manpilko. Estas 8 naĝejoj kaj tenisklubo. Krome estas kluboj por ĉevalrajdado, montogrimpado, golfo kaj glisparaŝutado. Eblas fiŝkaptado en tri proksimaj akvorezervejoj, nome Valdesalor, Guadiloba kaj rivero Taĵo.

Provinco[redakti | redakti fonton]

Cáceres estas ĉefurbo de samnoma provinco, la dua plej granda el Hispanio, kiu enhavas 410.000 loĝantojn. Plej konataj urboj estas la jenaj: Plasencia, Trujillo, Coria kaj Guadalupe.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Populacio laŭ la Instituto Nacional de Estadística de Hispanio. Alteraciones de los municipios en los Censos de Población desde 1842, Arkivigite je 2007-09-08 per la retarkivo Wayback Machine Series de población de los municipios de España desde 1996. Arkivigite je 2010-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Cáceres etendas sian areon de komerca influo al ĉirkaŭ 250.000 loĝantoj, novaĵo publikita en la reta eldono de la ĵurnalo Hoy, la 2an de novembro 2007.
  3. Retejo de la Sankta Semajno de Cáceres
  4. San Jorge (Festo) Arkivigite je 2008-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Municipo de Cáceres
  5. Retejo de la Festivalo de Antikva Muziko Iberoamerika. Arkivita el la originalo je 2008-04-04. Alirita 2009-06-17.
  6. Otoño musical Arkivigite je 2008-05-14 per la retarkivo Wayback Machine Gran teatro de Cáceres
  7. XVIII Festival de Teatro Clásico de Cáceres Arkivigite je 2008-05-14 per la retarkivo Wayback Machine Gran Teatro de Cáceres
  8. Festival Solidario de Cine Español de Cáceres. Arkivita el la originalo je 2009-07-03. Alirita 2009-06-17.
  9. Prezentado Foro Sur 2007 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine FEVAL
  10. Envideo Arkivigite je 2012-07-20 per la retarkivo Wayback Machine Gran Teatro de Cáceres
  11. Museo de Cáceres Arkivigite je 2008-09-26 per la retarkivo Wayback Machine Red de Museos de Extremadura
  12. Filmoteca de Extremadura
  13. Gran teatro de Cáceres. Arkivita el la originalo je 2009-12-23. Alirita 2009-06-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]