Asturio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 43°19′00″N 06°00′00″W  /  43.316667°N, 6°U / 43.316667; -6 (Asturio)
Princlando Asturio
hispane Principado de Asturias
asturie: Principáu d'Asturies
aŭtonoma komunumo
Flag of Asturias.svg
Escudo de Asturias.svg
'Oficiala nomo: 'Princlando Asturio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Asturio
Najbaras kun
Situo Oviedo
 - alteco 336 m s. m.
Ĉefurbo Oviedo
 - koordinatoj 43°19′00″N 06°00′00″W  /  43.316667°N, 6°U / 43.316667; -6 (Asturio)
Areo 10,603 km² (1 060,3 ha)
Loĝantaro 1,076,896 (2007)
Denseco 0,1 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO 3166-2:ES ES-AS
Situo de Oviedo enkadre de Hispanio
ButtonRed.svg
Situo de Oviedo enkadre de Hispanio
Situo de Asturio enkadre de Hispanio
Situo de Asturio enkadre de Hispanio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Asturias
Retpaĝo: Registaro de Asturio

La Princlando Asturio (hispane, Principado de Asturias, asturie Principáu d'Asturies, en galeg-asturia lingvo, Principao d'Asturias) estas unuprovinca aŭtonoma komunumo en la nordokcidento de Hispanio, kun 1 028 244 loĝantoj (NIS, 2018). Norda banata de la akvoj de la Kantabra Maro, ĝi limas okcidente kun la provinco Lugo (Galegio), sude kun la provinco Leono (Kastilio kaj Leono) kaj oriente kun Kantabrio. Ĝi ricevas la nomon Princlando pro historiaj kialoj, tial la heredanto de la hispana krono ricevas la nobelan titolon "Princo de Asturio", establita de Johano la 1-a de Kastilio en la jaro 1388. Ĝia ĉefurbo estas Oviedo, dum Ĥiĥono estas ĝia plej loĝata urbo.[1]

La nuna asturia teritoria spaco koincidas esence kun la malnova teritorio de Asturio de Oviedo, apud la Asturia de Santillana. Post la teritoria divido de Javier de Burgos en 1833, la Asturia regiono de Oviedo fariĝis la provinco Oviedo, ricevante parton de la teritorio de Asturio de Santillana, la konsilioj de Peñamellera Alta, Peñamellera Baja kaj Ribadedeva, dum la resto de ili estis integritaj en la provinco Santandero, poste aŭtonoma komunumo de Kantabrio.[2]

La Princlando Asturio laŭ propra Statuto de Aŭtonomeco estas konsiderata kiel historia komunumo en la artikolo 1. Ĝi havas leĝdonan asembleon nomitan Ĝenerala Asembleo de la Princlando, memore al malnova mezepoka institucio reprezentanta la konsilojn antaŭ la Krono. Krome, ĝi parte koincidas kun la nuklea areo de la antaŭa Reĝlando Asturio en 718 kaj havas du proprajn lingvojn: la asturia, kiu ankoraŭ ne estas oficiala lingvo, kaj havas juran similan rangon al tiu de oficialeco kaj la astur-galega lingvo, parolita en la municipoj de la ekstrema okcidento kaj kiu ĝuas similan statuson.[3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Rivero Esla.

La termino Asturias prenas sian nomon el la antikvaj loĝantoj de tiu regiono, la asturoj, praloĝantoj de la riverbordoj de Astura (Esla). La nomo asturoj ne nur temas pri la pure etnaj asturoj sed historie ankaŭ inkluzivis la praloĝantojn de la altebenaĵo kaj ankaŭ la praloĝantojn de la nordo (transmontanoj).

Astura verŝajne estas kelta radiko; stour, signifas «rivero». Tiu toponimio aperas en Bretonio, kie Plinio parolas pri la rivero «Stur»; nuntempe ekzistas tri riveroj Stour en Kent, Suffolk kaj Dorset. En la enfluejo de Elbo estas alia rivero Stör, antikve nomata «Sturia». Same, en Piemonto troviĝis kelta tribo Esturi-oj kaj rivero Stura. La sama radiko estas uzata en la gaela kaj bretona lingvoj en la vortoj ster y stour kun la signifo «rivero».

Greografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

La Kantabra Montaro formas la naturan limon de Asturio kun la provinco Leono en la sudo. En la orienta teritorio, la Nacia Parko Picos de Europa enhavas la plej altajn kaj verŝajne plej okulfrapajn montojn, kreskante ĝis 2,648 metroj ĉe la pinto de Torrecerredo. Aliaj rimarkindaj ecoj de ĉi tiu ĉefe kalkŝtonaĵo estas la Natura Parko de Redes en la centra oriento, la centra Ubiñas sude de Oviedo, kaj la Natura Parko de Somiedo okcidente. La Kantabra montaro estas uzata por multaj aktivaĵoj kiaj grimpado, piedirado, skiado kaj speleologio, kaj etendiĝas ĉirkaŭ 200 kilometrojn. Entute ĝis galega provinco okcidente de Asturio kaj Kantabria provinco oriente. Similaj aktivaĵoj estas disponeblaj por la vojaĝantoj de Asturio interesataj pri la Pinto Caldoveiro.[4]

La asturia marbordo estas vasta, kun centoj da strandoj, golfetoj kaj naturaj maraj kavernoj. Rimarkindaj ekzemploj inkluzivas Plaĝo de la Silento proksime al la fiŝkaptista vilaĝo Cudillero (okcidente de Ĥiĥono), kaj ankaŭ la multaj strandoj ĉirkaŭ la somera feriejo de Llanes, kiel Barro, Ballota kaj Torimbia (ĉi-lasta plejparte nudisma strando). Plej multaj el la strandoj de Asturio estas sablaj, puraj, kaj borditaj de krutaj klifoj, super kiuj ne estas malkutime vidi paŝtajn brutojn.[5]

La ĉefaj ecoj de la asturia geografio estas ĝiaj krudaj marbordaj klifoj kaj la monta interno. La asturia klimato estas forte markita de la golfa marblovo. Ene de la kantabra zono konata kiel Verda Hispanio, en ĝi pluvas preskaŭ la tutan jaron. Someroj estas mildaj kaj, ĉe la marbordo, vintroj ankaŭ havas relative mildajn temperaturojn, malofte inkludante froston. La malvarmo estas speciale sentata en la montoj, kie neĝo ĉeestas de oktobro ĝis majo. Ambaŭ pluvo kaj neĝo estas regulaj veteraj trajtoj de asturiaj vintroj. En marbordaj aŭ preskaŭ-marbordaj areoj, dumtage altaj temperaturoj ĝenerale averaĝas ĉirkaŭ 12 °C - 13 °C dum vintro kaj 22 °C - 23 °C en somero.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Idolo de Peña Tú

Asturio estis okupita de homoj ekde la Frua Paleolitiko (100.000 jaroj) en periodo de aŝela kulturo kaj Musterio. Ekzistas surrokaj pentraĵoj kiuj datiĝas el ĉirkaŭ 30.000 jaroj kaj ili apartenis al la kulturoj solutrea, magdalenia kaj aŭrinjaka apartenantaj al la Malfrua Paleolitiko, kaj tipaj de la popoloj kiuj loĝis en la Kantabra Montaro kaj sude de Francio.[6]

Per la konata arkeologiejoj ĝis nun, oni kredas ke la unuaj loĝantoj de Asturio ekloĝis en la kantabra marbordo kaj en kavernoj de marbordaj valoj Pindal (Ribadedeva), Posada, Tito Bustillo (Ribadesella), Buxu (Cangas de Onis), San Román de Candamo (Candamo) kaj Covaciella (Cabrales).

En la Mezolitiko disvolviĝis originala kulturo, la Astura, tipa de orienta Asturio kaj okcidenta Kantabrio. Ĉi tiuj setlejoj troviĝis en la enirejoj de kavernoj proksime de la maro, kutime proksime de la marbordo, sed ankaŭ en la kantabraj montoj enlande.

Dum la asturia Neolitiko ekzistas evidentaĵoj kiel 30 dolmenoj el prahistoriaj nekropoloj en Monto Areo, inter Carreño kaj Ĥiĥono, 5.000 jaroj, tiel kiel ĉaroj aŭ idolo Peña Tú restas. Iam la antaŭaj kulturoj forlasis la kavernojn kaj regis la agrikulturon kaj bruto-bredadon.

Laŭ Avieno, en lia priskribo de la marbordoj de okcidenta Eŭropo estis la ostriminidoj, popoloj kiuj vivis unue en norda Hispanio kaj la atlantika marbordo de Britio. Ili estis la posteuloj de la unuaj loĝantoj kiuj estis unu prahindeŭropa kaj alia nehindeŭropa. Ĉi tiuj estis delokigitaj de aliaj kiu formis la Ofiusa (nomo donita al la tuta Iberia duoninsula nordo): Cempsoj, Seĥeoj, Ligusoj kaj Draganoj. El ĉiuj ĉi, la draganoj okupis la nunan Asturion kaj verŝajne estis la keltorigina popolo kiu ĝin invadis.[7]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Panorama vido de la kastro de Coaña
Asturoj en Iberio
Teito (konstruaĵo simila al la malnovaj asturaj domoj en Somiedo.

La periodo inter la forlaso de la kavernoj ĝis preskaŭ la romiigo estas tute nekonata. Grekaj kaj latinaj aŭtoroj parolas pri barbara kaj militema tribo vivante en la arbaroj kaj montoj. Grekaj verkistoj kiel Strabono kaj romianoj kiel Plinio la Maljuna kaj Pomponio Mela raportis pri du ĉefaj triboj disigitaj de la Kantabra Montaro: la asturaj aŭgustanoj kun ĉefurbo en Asturiko (nuna Astorgo) kies regadoj alvenis ĝis la Doŭro, kaj asturaj transmontanoj intervalante inter la rivero Sella kaj Navia. Tamen, nuntempe oni supozas ke ĉi tiuj dividoj estas produkto de romia praktikeco pri establado de administra kaj polica sistemoj, kaj ne kiel signo de indiĝenaj precizaj identecoj.[8]

Ekzistas ankaŭ skribaĵoj pri la malfacilaj bataloj kiujn kantabroj kaj asturoj entrepreni laŭlonge de la rivero Sella. Kaj ankaŭ la fortecon kaj kuraĝon de ambaŭ popoloj kaj ilia rezisto esti regataj de la romianoj.

Al ĉi tiu periodo apartenas specimenoj de la homa ĉeesto en Asturio kiel la fortikaĵoj. Inter ili, la kastro de Coaña estas urbo astura konstruita komence de nia erao proksime de la urbodomo de Coaña. Ĝi perdis gravecon ekde la 3-a jarcento kaj estis ligita per oro-minado en Navia. Aliaj elstaraj kastroj estas tiuj de Pendía (Boal), Chao Samartín (Grandas), San Chuis (Allande), Os Castros (Taramundi), Cabo Blanco (El Franco), La Sobia kaj La Cogollina (Teverga), la Campa Torres (Ĥiĥono), Caravia kaj tiel ĝis ĉirkaŭ 300.[9]

Romiigo[redakti | redakti fonton]

Fine de la 1-a jarcento a.K. La romianoj bezonis fini la konkeron de la tuta Iberia Duoninsulo. Tiutempe nur la nordaj popoloj: Asturoj kaj kantabroj ne estis sub la romia jugo. La ĉefa instigo de la imperia intereso por ĉi tiu regiono estis la oro de la subgrundo de la nordokcidenta duoninsula areo, konata de la romianoj per la ekspedicio kontraŭ Gallaecia de Bruto. Ankaŭ la juna imperiestro Aŭgusto Cezaro bezonis iom da venko por glori sian pozicion. En la jaro 29 a.K. vakceoj, asturoj kaj kantabroj aliĝis al la batalo kontraŭ la romianoj, kaj ili koncentris sian tutan militan potencon en la nordo de la duoninsulo. Cezaro Aŭgusto persone gvidis siajn trupojn.[9]

Ĉiam laŭ la fontoj grek-latinaj, en la jaro 25 a.K. Asturoj transiris la montojn de la Kantabra Kornico kaj kampadis sur la rivero Asturika (rivero Esla). Dividante siajn fortojn en tri kolonojn por ataki plurajn aliajn romiajn tendarojn. Se ne estus pro la perfido de la urbo Brigaecium, kiu avertis la romianojn donante al ili tempon por reorganiziĝi kaj forpuŝi la atakon, la asturoj estus disvenkintaj la trupojn de la generalo Publio Karisio. Post suferado de ĉi tiu malvenko, la asturoj rifuĝis sin en Lancia, atakita kaj okupita de Luzitanio.[9]

Tamen, ĉi tiu venko ne signifis la finon de la asturia rezisto. Efektive, la romianoj devis alfronti sinsekvajn ribelojn, kiuj periode ekestis pro la traktado ricevita de la invadanto aŭ pro la altigo de impostoj. Do estis pluraj ribeloj en 24 a.K., 22 a.K. kaj unu lasta en 19 a.K. kiu estis la plej serioza reprezalio. Aŭgusto kun la deziro rapidigi pacigon lasis la ĉefgvidon de siaj trupoj al sia plej bona stratego: Agripo.[9]

Visigota monarkio[redakti | redakti fonton]

Detalo de la Venkokruco.

La falo kaj disrompo de la Romia Imperio, kiu ŝajne ne multe influis la asturian teritorion, okazis en la 5-a jarcento. En la 6-a jarcento, la invado de la duoninsulo fare de la visigotoj kaj ŝvaboj estis rifuzita de la asturoj kaj kiel konsekvenco Asturio restis for de la ĝermana kultura influo.[9]

Inter la 5-a kaj 8-a jarcentoj, Prakristanismo ekaperis en Asturio.

Asturia monarkio[redakti | redakti fonton]

En la momento, kiam la islamanoj venkis, en la batalo de Gvadaleto, la Visigota regno de Toledo, la kristanoj de Toledo fuĝis por trovi rifuĝon en Asturio. Estas en ĉi tiu momento kiam la relikvoj hodiaŭ konservitaj en la Sankta Ĉambro de la Katedralo alvenas en Asturion. Unue ili estis stokitaj en Monsakro (Montoj de Morcín) kaj poste en Oviedo. Ĉi tiu regiono neniam suferis intensan arabigon, ĉar la okupoj fare de la islamanoj estis eventualaj kaj nur celis rejdojn.[10]

En la jaro 716 okazis en Asturio unua ribelo kontraŭ la islama potenco, ĉefgvidita de Don Pelayo. Ĉi tiu ribelo estis rifuzita kaj Pelayo arestita kaj malliberigita.[9]

Don Pelayo sukcesis fuĝi en la jaro 717 el Kordovo, alvenis al la rivero Piloña en 718 kaj en tiu sama jaro sukcesis fariĝi estro de la Asturoj, post konversacio kaj konvinkado de la asturianoj pri la neceso kunigi siajn fortojn kontraŭ "la komuna malamiko". En majo de 722 dua alfronto okazis en la Batalo de Kovadongo kontraŭ la araba generalo Munuza. Ĉi tio estis pli gerila venko ol milita. Don Pelayo, kun la intenco plifirmigi sian triumfon, proklamis sin reĝo en Cangas de Onís, fondante la Reĝlandon Asturio.[9]

La Asturia monarkio, kiel rezulto de pluraj disigoj kaj regrupiĝoj, cedis en la sekvaj jarcentoj la reĝojn de Leono, Galegio, Kastilio kaj Portugalio. Ekde tiu tempo ĝis 1492 la Iberia Duoninsulo estis dividita inter islama kaj kristana regionoj.[9]

Asturio en la jaro 814.

Sub Fruelo la 1-a, la ĉefurbo estis Oviedo. Tie, Abato Maksimo kaj lia nevo Fromestano konstruis cenobitan benediktanan monaĥejon sur la ruinoj de romia fortikaĵo. Kastro, kiu en la tempo de Aŭgusto, protektis la proksiman urbon Lucus Asturum (probable en la regiono de Lugones) kaj situis sur la pinto Obetao. Alfonso la 2-a konstruis muregon ĉirkaŭ la urbo kaj ekkonstruis la komencan bazilikon de la Sankta Savinto kaj la bazilikon de Sankta Juliano de la Pratoj.[9]

Dum la 9-a jarcento inter la regadoj de Ramiro la 1-a kaj Alfonso la 3-a la Granda estas konstruitaj la jenaj kirkoj: San Miguel de Lillo, Sankta Maria del Naranco, la kirko Sankta Savinto de Valdediós kaj Santa Cristina de Lena.[9]

La Reĝlando Asturio estis dividita post la morto de reĝo Alfonso la 3-a la Granda, kiu distribuis siajn potencojn inter tri el liaj kvin infanoj. Ĉi tiuj posedaĵoj inkluzivis, krom Asturio, la graflandojn Leono, Kastilio, Alavo, Galegio kaj Portugalio (kiu tiam estis nur la suda limo de Galegio). Garcio restis kun la unuaj du graflandoj kiuj fondis la Reĝlandon Leono. Ordoño la 2-a restis kun Galegio kaj Portugalio, kaj Fruelo la 2-a restis kun Asturio kaj poste heredis lareĝlandon Leono de sia frato Garcio la 1-a, kiu ne havis idaron.[11]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Oviedo, nokte.

Post la kuniĝo de la du reĝlandoj Asturio kaj Leono, la ĉefurbo iris al la bone fortika kaj romia urbo Leono. Pro tio, Asturio iĝis malproksima regiono kaj malfacile alirebla, oni vizitis ĝin nur okaze de pilgrimado tra la Jakoba vojo al Santiago-de-Kompostelo, kiam la pilgrimantoj estis deturnitaj al Oviedo por viziti la relikvojn de la Katedralo.[9]

La perdo de ĉi tiu influo provokis plurajn secesiismajn movadojn; Unu el la plej gravaj estis, en la 12-a jarcento, la ribelo de grafo Gonzalo Peláez kontraŭ reĝo Alfonso la 7-a kaj Urraca, kiu regis Asturion nome de la reĝo.

En 1388, tra la Traktato de Bajono, Johano la 1-a kaj Johano de Gento finis siajn disputojn rilate al la trono de Kastilio konsentante la geedziĝon de iliaj filoj Henriko la 3-a de Kastilio kaj Katerina de Lankastro, ceremonio okazigita en la katedralo de Palencio. Ambaŭ ricevis la titolon princo de Asturio, tiel establante la Princlandon Asturio kaj la titolon kiu de tiam estis la titolo por la heredonto al la Krono. Krome, pluraj teritorioj estis aneksitaj, kiuj pro izoleco, konstituis konstantan fonton de ribeloj.

En la fruaj tagoj de la institucio la asturia teritorio apartenis al la princo kiel heredaĵo kaj povis nomumi juĝistojn, urbestrojn, ktp. kiuj regis je lia nomo. Ĉi tiu situacio ŝanĝiĝis kun la Katolikaj Gereĝoj, kiuj reduktis la titolon al honora kondiĉo.[9]

Asturio ludis gravan rolon en la ribelo, kiu post la morto de Henriko la 4-a estis daŭrigata de Alfonso la 5-a de Portugalio favore al la heredaj rajtoj de lia nevino Johanino la Beltranida kaj kontraŭ Izabela la Katolika. Alfonso la 5-a serĉis la subtenon de malkontentaj kastiliaj nobeluloj kaj Izabela ĉe la trupoj senditaj de Asturio kaj Biskajo.[9]

Klerismo[redakti | redakti fonton]

Fábrica de La Felguera en la década de 1920

Kiam Napoleono Bonaparte invadis Hispanion en 1808 kun la subteno de la francemuloj, komenciĝis la Milito de la Sendependeco, la Konsilia Asembleo de la Princlando Asturio deklaris sian suverenecon kaj ĝi kunvenis en la kaitula ĉambro de la Katedralo prenante la decidon deklari la militon al la francoj, formante armeon por batali kun ili en Pajares.[9]

Asturio estis la scenejo de kelkaj bataloj dum la Unua (1833-1839) kaj Tria Karlisma Milito en 1873-1876. En ĉi tiu lasta, Oviedo estis sieĝita de la karlismaj trupoj sed rezistis, donante ĉi tiun fakton, probable, originon al la loka gastronomia tradicio de la Tago de Senarmiĝo.[9]

En 1852 la unua sekcio de fervoja linio inter Ĥiĥono kaj Langreo estis oficiale malfermita. Ĉi tiu paŝo ligis Ĥiĥonon kaj Carbayín kaj estis la tria linio en Hispanio kaj la unua en Asturio. La industriiĝo de la Minindustriaj Basenoj komenciĝis en ĉi tiu 19-a jarcento, precipe en Mieres kaj La Felguera (Langreo). Aliflanke, karbo estis ekspluatita en ĉi tiu areo ekde la 18-a jarcento.[9]

20a - 21a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Asturio ludis gravan rolon en la okazaĵoj, kiuj kondukis al la Hispana Enlanda Milito. En oktobro 1934 Asturiaj ministoj kaj aliaj laboristoj aranĝis armitan ribelon por kontraŭi la alvenon al potenco de la dekstrema partio CEDA, kiu akiris tri ministrajn postenojn en la centralisma registaro de la Dua Hispana Respubliko. Dum monato, komitato pri Popola Fronto regis en suda Asturio, dum lokaj laboristaj komitatoj eksaltis aliloke en la regiono. Militkomisiono dominita de anarki-sindikatistaj subtenantoj ekregis en Oviedo. Soldatoj sub la komandeco de tiam nekonata generalo nomita Francisco Franco Bahamonde estis alportitaj el hispana Maroko por subpremi la ribelon. Franco uzis taktikojn kutime rezervitajn por transmaraj kolonioj, uzante trupojn de la Hispana Legio kaj marokaj trupoj: sekvis feroca subpremo.

Kiel rezulto, Asturio restis lojala al la respublika registaro dum la Hispana Enlanda Milito, kaj estis la scenejo de eksterordinara defendo en ekstremaj terenoj, la Batalo de El Mazuco. Kun Franco poste akiranta la potencon de tuta Hispanio, Asturio - tradicie ligita al la hispana krono- estis konata nur kiel la "Provinco Oviedo" de 1939 ĝis la forpaso de Franco en 1975. La nomo de la provinco estis restarigita plene post la reveno de demokratio al Hispanio, en 1977. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj la industria progreso de Asturio daŭris kun la konstituado de naciaj entreprenoj kiel Ensidesa kaj Hunosa, sed la 1980-aj jaroj estis la jardeko de drama industria restrukturado.

La 30-an de decembro 1981, Asturio fariĝis aŭtonoma komunumo ene de la malcentra teritoria strukturo establita de la Konstitucio de 1978. Rafael Luis Fernández Álvarez, kiu antaŭe funkciis kiel la Prezidanto de la Regiono Konsilio ekde 1978, fariĝis la unua prezidanto de la registaro. Princlando Asturio, post la adopto de aŭtonomio. La asturia regiona registaro akiris ampleksajn kapablojn rilate al gravaj areoj kiel sansistemo, edukado kaj protekto de la medio. En majo 2011, la prezidanto de Asturia Registaro estis Francisco Álvarez-Cascos, de la Forumo-Asturio (FAC), sukcedita de Javier Fernández en 2012.

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Sidejo de la komunuma registaro de Aturio

La organizo kaj politika strukturo de la Princlando Asturio estas regata de la Statuto de Aŭtonomeco, valida ekde la 30-a de januaro 1982. Laŭ la Statuto, la instituciaj korpoj de Asturio estas tri: la Ĝenerala Konsilio, la Registara Konsilio kaj la prezidanto. La formo de registaro de la Princlando estas parlamenta: la Ĝenerala Konsilio estas la leĝdona povo, kiu elektas, nome de la asturia popolo, la prezidanton de la Princlando Asturio. La prezidanto de Asturio estas tiu de la Registara Konsilio, la estro de la plenuma povo, kaj li respondas politike antaŭ la Ĝenerala Konsilio, kiu, per mocio de demisio aŭ demando pri konfido, povas ĉesi en siaj funkcioj.

Paroka preĝejo de Sankta Maria, en Luanco.

Inter la funkcioj de la Ĝenerala Konsilio estas la aprobo de la buĝetoj, kaj la orientiĝo kaj regado de la agado de la Registara Konsilio. Ĝi konsistas el 45 deputitoj, elektitaj por periodo de kvar jaroj per universala voĉdonado en sistemo de proporcia reprezentado, en kiu la atribuo de deputitoj baziĝas sur la sistemo d'Hondt.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Por administraj celoj, Asturio estas disigita en 78 municipojn, kiuj tie estas nomataj concejo. Pli malgranda ento ol la municipo aŭ concejo, estas la paroko, kiu ne nepre devas koincidi kun la eklezia paroko. En ĉiu paroko povas ekzisti malsamaj komarkoj kaj vilaĝoj.

La Statuto de Aŭtonomeco ankaŭ parolas pri la eblo organizi regionojn. Kvankam ili ankoraŭ ne estas laŭleĝe evoluintaj, ekzistas kelkaj regionaj administracioj establitaj de pluraj municipoj aŭ konsilioj por provizi servojn kiuj estas kompetentecoj de la municipoj kaj ankaŭ por planado kaj antaŭenigo ekster la regiono. Ĉi tiuj estas: la regiono de Avilés kiu inkludas la municipojn de Avilés, Gozón, Illas, Corvera kaj Castrillón kaj la regiono de Nalón kiu inkludas Langreo, Sankta Marteno, Laviana, Caso kaj Sobrescobio.

Por elektoj en Asturio ekzistas tri kadroj: centra, okcidenta kaj orienta, estante la plej granda el ili kaj por loĝantaraj celoj, la centra. El la juĝa vidpunkto, Asturio estas dividita en 18 jurisdikciajn partojn, kun tribunaloj en la ĉefurbo de ĉiu el ili. Ekde la san-sistema vidpunkto Asturio havas 8 Sanitarajn Areojn, 2 Sanitaraj Distriktoj, 68 Bazaj San-Zonoj kaj 16 Specialaj San-Zonoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Asturian sheep on Picos de Europa

Dum jarcentoj, la vertebro de la asturia ekonomio estis agrikulturo kaj fiŝkaptado. La laktoproduktado kaj ĝiaj derivaĵoj ankaŭ estis tradiciaj, sed ĝia granda evoluo estis kromprodukto de la ekonomia ekspansio de la fino de la 1960-aj jaroj. Nuntempe produktoj de la lakta kooperativo Central Lechera Asturiana estas komercigitaj tra la tuta Hispanio.

La ĉefa regiona industrio en modernaj tempoj tamen estis karbominado kaj ŝtalproduktado: en la tempoj de la diktaturo de Francisco Franco, ĝi estis la centro de la ŝtala industrio. La tiama ŝtata kompanio ENSIDESA pri ŝtalo nun estas parto de la privatigita Aceralia, nun parto de la ArcelorMittal Grupo. La industrio kreis multajn laborpostenojn, kio rezultis en grava migrado de aliaj regionoj en Hispanio, ĉefe el Ekstremaduro, Andaluzio kaj Kastilio kaj Leono.

El Musel, the Port of Gijón

La ŝtala industrio nun malpliiĝas se mezuriĝas laŭ nombro de postenoj provizitaj, same kiel la minado. La lastaj kialoj estas ĉefe la altaj kostoj de produktado por eltiri la karbon kompare kun aliaj regionoj. La regiona ekonomia kresko estas sub la pli ampleksa hispana indico, kvankam en la lastaj jaroj kreskado de serva industrio helpis redukti la altan imposton de Asturio. Grandaj ekster-urbaj detalaj parkoj malfermiĝis proksime al la plej grandaj urboj de la regiono (Ĥiĥono kaj Oviedo), dum la ĉiam-aktuala hispana konstruindustrio ŝajne daŭre prosperas.

Asturio multe profitis el la Eŭropa Unio pri vojoj kaj aliaj esencaj infrastrukturoj ekde 1986, kvankam ankaŭ okazis iom da diskutado pri kiel ĉi tiuj financoj estas elspezitaj, ekzemple, pri pensioj de ministoj.

En 2008, la MEP popersona de Asturio estis € 22.640, aŭ 90.2% de la eŭropa mezumo el 25.100 €. Ĉi tio igas la regionon 12a plej riĉa en Hispanio, granda malkresko de la 1970-aj jaroj de la hispana industrio, kiam Asturio estis komune rigardata kiel unu el la plej prosperaj regionoj en Suda Eŭropo. Asturio kreskas sub la hispana nacia mezumo ekde la malpliiĝo de la minindustrio, kaj kreskis nur 0,82% en 2008, la plej malalta el ĉiuj regionoj en Hispanio. En la avantaĝo, senlaboreco en Asturio estas sub la mezumo de Hispanio; ĝi situis ĉe 13,7% en 2017.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Asturio estas tre izolita regiono pro la granda montara tereno, kiun ĝi havas. Ekde la epokoj de la romianoj, la regiono komunikis kun la altebenaĵo tra la Vía de la Plata, kiu transiras la Kantabran montaron, atingante la urbon Sevilo, la nuna A-66. Koncerne la trajnon, kun la evoluo de la fervojo en la 19-a jarcento, ĝi komunikis kun la resto de la duoninsulo, ĉefe kun Leono kaj Santandero. En la regiono situas unu el la plej gravaj havenoj de la Kantabra maro, El Musel, kiu ĉiutage havas komercajn itinerojn kun Francio, Britio, Irlando.

Flughavenoj[redakti | redakti fonton]

Asturia Internacia Flughaveno

Asturio havas nur la flughaveno de Asturio, situanta en Santiago de la Monto, kaj la Morgal-flughavenon, en Llanera.

La Asturia flughaveno havas ĉiutagajn flugojn al Palmo de Majorko, Madrido, Barcelono, Lanzarote, Sevilo, kaj ĉiusemajne al Tenerifo Sudo, Alakanto, Malago, Valencio, Bruselo, Londono kaj Ĝenevo. La flughaveno registris konsiderindan pliiĝon de pasaĝeroj, el 774 317 en 2002 al 1 530 248 en 2008, sed notis malkreskon en 2009 al 1 316 088, estante la deknaŭa flughaveno en Hispanio. Ĝi povas esti alirata tra la kantabra aŭtoŝoseo A-8 kaj la N-632.

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Trajno de Renfe en la stacidomo de Ablaña (Mieres)

Asturio havas unu el la plej gravaj fervojaj infrastrukturoj en la lando pro la graveco de ĉi tiu transporto en la industria pasinteco de la regiono. Nuntempe ĝi havas densan reton de trajnoj en la centra zono, servoj de Renfe Operadora kaj Renfe FEVE. Ili ankaŭ provizas regionajn kaj longdistancajn servojn al Ferrol, Santandero, Leono, Madrido, Alakanto kaj Barcelono.

Nuntempe oni konstruas la varianton Pajares, long-dezirata fervoja infrastrukturo kiu permesos aliron al la trajno AVE kaj rilatoj kun pli mallongaj tempoj al Madrido kaj la resto de Hispanio.

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

Vojo AS-260

La du ĉefaj aksoj de Asturio estas la Aŭtovojoj A-66 kaj A-8, kiuj transiras la regionon de nordo al sudo kaj de oriento al okcidento. Krome estas kreskanta nombro de novaj aŭtovojoj, iuj ankoraŭ konstruataj aŭ projektitaj, kiel la A-63, la A-64, kaj aliaj kompletigitaj, kiel la AS-I (aŭtovojo Minera) kaj la AS-II (Industria ŝoseo).

Aliflanke ekzistas ampleksa reto de vojoj dependaj de la Aŭtonomia Registaro.

Mara transporto[redakti | redakti fonton]

Ligoj per pramŝipoj el la haveno de Ĥiĥono:

  • Gijón-Nantes / Saint Nazaire (Francio) tra la Aŭtovojo de la Maro.
  • Gijón-Poole (Unuiĝinta Reĝlando)
  • Gijón-Rosslare (Irlando)

En 2016, ĉi tiuj ligoj estis nuligitaj, kvankam oni provis estonte remalfermi ilin.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La promeso, post la tempesto (1903). Asturia pejzaĝo de la ĥiĥona pentristo Ventura Álvarez Sala.

Asturio havas 1 044 481 loĝantojn (laŭ la NIS), kio reprezentas 2,38% de la nacia totalo. Ĝiia denseco de loĝantaro, de 98,50 loĝantoj por km².

La loĝantaro de Asturio havas la plej altan mortprocenton en Hispanio (12 el mil) kaj la plej malaltan naskiĝ-indicon (6 el mil), do ekde 1987 la loĝantaro malkreskadas, ĉar naskiĝoj nur reprezentas 42 % el la konservado de loĝantaro, kvankam grandaj urboj konservas sian loĝantaron, kompare kun la minaj basenoj kaj la kamparaj areoj de la interno, kiuj malpliiĝas pli rapide.

La procento de eksterlandanoj estas 3.65% (NIS 2017), trioble malpli ol la nacia mezumo kaj nur antaŭ Galegio kaj Ekstremaduro. La ĉefaj eksterlandaj komunumoj estas rumanoj (21,94% de ĉiuj eksterlandanoj), marokanoj (7,1%), brazilanoj (5,57%) kaj portugaloj (4,93%).

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Sidejo de la Akademio de la Asturia Lingvo, en Oviedo.

La hispana lingvo estas la sola oficiala lingvo de la Princlando. La asturia estas regiona lingvo, sed ne ĝuas oficialan statuson sed estas rekonita kaj protektita de la Princlando Asturio,laŭ la Statuto de Aŭtonomeco kaj leĝaro evoluigita.

La asturia havas sian originon en la latinida lingvo derivita de la latina parolata en la mezepokaj reĝlandoj Asturio kaj Leono. La plej malnova konata teksto en tiu ĉi lingvo estas la Nodicia de Kesos kiu datiĝas inter 959 kaj 980, dum la plej malnova dokumento konata, skribita en norma asturia estis Foruo de Avilés de 1085. Ekde la Hispana Transiro, la asturia oficialeco estas unu el la postuloj de diversaj sociaj movadoj. En 1981 ili kreis la Akademion de la Asturia Lingvo, institucio de la Princlando Asturio kies celo estas la studado, la antaŭenigo kaj la defendo de la asturia lingvo. Ekde 2005 kelkaj loknomoj estis oficialigitaj en asturia. Nuntempe estas tre malmultaj municipoj sen ilia oficiala asturlingva toponimio.

La asturia estas la gepatra lingvo de 17,7% de la asturianoj, dum, por 20.1% ankaŭ kun la kastilia. Krome, ĝi estas afero de libervolaj studoj por studentoj en lernejoj kaj gimnazioj tra la Princlando Asturio. Ĝi ankaŭ havas certan aperon ĉe la komunikiloj, precipe dum la semajfinoj, kiuj uzas ĉi tiun lingvon kiel komunikilo. En la lastaj jaroj literaturo en asturia ĝuis grandan disvolviĝon pro tio, kio nomiĝis Surdimientu.

Krom la asturia lingvo, inter la riveroj Eo kaj Navia, ekzistas transila lingvo kiu nomiĝas eo-navia aŭ asturgalega. Filologie, la eonavia estas membro de la galeg-portugala lingvogrupo, kiel pruvas la plej malnovaj tekstoj konservitaj en ĉi tiu lingvo, prezentante kelkajn trajtojn kiuj alproksimigas al la okcidenta asturia. Kiel en la asturia kazo, la eonavia ne ĝuas la laŭleĝan statuson de oficiala lingvo.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj loĝantaraj nukleoj de la Princlando koncentriĝas en la centra areo, el la marbordo al la interno, sekvante la minajn valojn. La plej loĝata municipo estas Ĥiĥono, kun 275 274 loĝantoj, sekvata de la regiona ĉefurbo, Oviedo, kun 225 391 loĝantoj. kaj Avileso, kiu havas 83 617 loĝantojn. Aliaj municipoj kun ĉirkaŭ 50.000 loĝantoj estas Siero (52.094 loĝantoj), Langreo (44.737 loĝantoj) kaj Mieres (42,951 loĝantoj). La datumoj venas de la NIS. Ankaŭ povas esti menciitaj aliaj municipoj kies ĉefurboj estas tre gravaj por strukturi la asturan teritorion: Cangas del Narcea kiel sudokcidenta ĉefurbo (14 249 loĝantoj), Navia (9015 loĝantoj) kaj Luarko (5292 loĝ.) En la nordokcidento, Grado (10 901 loĝ.) Kiel ĉarniro inter la centro kaj okcidento de la regiono, Arriondas (5804 loĝ.) en la orienta interno kaj Llanes (14 048 loĝ.) kiel la dinamika kerno de la regiono ĉe orienta marbordo.

Sube estas prezentitaj en tablo la dudek komunumojn kun la plej granda loĝantaro laŭ la urba censo de la INE de 2017 (oficialaj loĝantaraj figuroj rezultantaj el la revizio de la Urba Registro la 1-an de januaro 2018):


Municipoj laŭ loĝantaro

Ĥiĥono
Ĥiĥono
Oviedo
Oviedo
Avileso
Avileso

N.º Municipo Loĝantaro N.º Municipo Loĝantaro

Siero
Siero
Langreo
Langreo
Mieres
Mieres

1 Ĥiĥono &0000000000272365.000000272 365 11 Llanera &0000000000013794.00000013 794
2 Oviedo &0000000000220301.000000220 301 12 Llanes &0000000000013759.00000013 759
3 Avileso &0000000000079514.00000079 514 13 Laviana &0000000000013236.00000013 236
4 Siero &0000000000051776.00000051 776 14 Cangas del Narcea &0000000000012947.00000012 947
5 Langreo &0000000000040529.00000040 529 15 Valdés &0000000000011987.00000011 987
6 Mieres &0000000000038962.00000038 962 16 Lena &0000000000011278.00000011 278
7 Castrillón &0000000000022490.00000022 490 17 Aller &0000000000011027.00000011 027
8 San Martín del Rey Aurelio &0000000000016584.00000016 584 18 Carreño &0000000000010545.00000010 545
9 Corvera de Asturias &0000000000015871.00000015 871 19 Gozón &0000000000010440.00000010 440
10 Villaviciosa &0000000000014455.00000014 455 20 Grado &0000000000009980.0000009 980
(2017)[12]


Kulturo[redakti | redakti fonton]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Un hórreo de la parroquia gijonesa de Deva

Asturio havas riĉan artan heredaĵon, kiu emfazas la romanikan indiĝenan arkitekturon kun monumentoj kiel Santa Maria del Naranco, Santa Cristina de Lena kaj San Miguel de Lillo. Ĉi tiuj monumentoj havas ramiran romanikan stilon. Kelkaj ekzemploj de ramira arkitekturo estas la preĝejo de Villaviciosa, San Salvador de Valdediós (ofte konata kiel monaĥejo), kaj la kirko de San Salvador de Priesca. Alia ekzemplo estas la kirko San Julian de Viñón de Cabranes.

La romanika stilo estas tre aktuala, ĉar la tuta Asturio estas trairita de unu el la itineroj de la Jakoba vojo, kiuj reliefigas la monaĥejon de San Pedro de Villanueva (proksime al Cangas de Onis), la preĝejoj de San Esteban de Aramil (Siero), San Juan de Amandi (Villaviciosa) kaj Santa María de Junco (Ribadesella).

La gotika stilo ne estas tiel abunda, sed estas bonaj ekzemploj de ĉi tiu stilo, kiel la Katedralo de Sankta Savinto en Oviedo.

La baroka stilo pli ĉeestas per palaca arkitekturo, kun rimarkindaj ekzemploj kiel la Palaco de Camposagrado kaj Velarde - ĉi-lasta, sidejo de Muzeo de Belartoj de Asturio. La baroka stilo elstaras en publikaj civilaj inĝenieraĵoj.

En 1985, Unesko deklaris la antaŭromanikajn monumentojn kaj la Katedralon de Oviedo kiel Mondaj Heredaĵoj.

Asturio estas la hejmo de la sola arkitektura verko en Hispanio (same kiel la plej granda en Eŭropo) de la brazila arkitekto kaj disĉiplo de Le Corbusier; Oscar Niemeyer: la Internacia Kultura Centro Oscar Niemeyer. La arkitektura projekto estis donacita al la Princlando de la arkitekto, kiu estis premiita per la Premio Princo de Asturio pri Artoj, en la 25-a eldono de ĉi tiuj premioj. La projekto de Niemeyer kombinis plurajn diversajn elementojn, kaj projektis malferman spacon, lokon por edukado, kulturo kaj paco.

En la ĉefurbo de la Princlando staras unu el la plej reprezentaj konstruaĵoj de moderna arkitekturo, la Palaco de Kongresoj de Oviedo, de la hispana arkitekto Santiago Calatrava, kiu ankaŭ estis premiita per la Premio Princo de Asturio de Artoj en 1999.

Kuirarto kaj trinkaĵo[redakti | redakti fonton]

Asturia fazeola stufaĵo.
Fromaĝo cabrales

La kuirarto de Asturio havas elementojn, kiuj rilatigas ĝin al normanda kaj bretona kuirartoj. La plej konata plado estas fazeola stufaĵo kun lardo, nomata fabada, la fazeoloj estas vario de blankaj faboj, akompanitaj de ĉorizo, sangokolbaso, ŝinko kaj lardo. Ĉi ĉi estas aparte servataj kaj estas konataj kiel compangu. Ĝi ankaŭ elstarigas la varion de freŝaj fiŝoj kaj mariskoj de la Kantabra maro kaj ĝia bovaĵo kaj bovidaĵo, uzataj en alia tipa telero, la kaĉopo.

En Asturio estas pli ol cent malsamaj specoj de tradicie faritaj fromaĝoj, el kiuj Cabrales estas la plej konata (kvankam la plej populara en Asturio estas Gamonedo, Afuega'l pitu, ktp.) Kaj ĝi havas originan nomon. Se oni preferas dolĉan deserton, la plej tradicia estas la rizo kun lakto kaj casadielles (speco de krespoj farĉitaj per miksaĵo de sekfruktoj kiel ekzemple juglando, migdaloavelo, antaŭe dispremitaj, miksitaj (kun sukero kaj ŝprucitaj de anizo) aŭ bakitaj, oni ankaŭ trovas la faman kukon "Charlota" de Ĥiĥono, la carbayones kaj moscovitas en Oviedo kaj la fama tocinillo de cielo de Grado inter aliaj desertoj. Dum karnavaloj oni preparas la Frixuelu, dolĉaĵo farita el faruno, lakto, sukero, fritita kun iom da oleo kaj aspergita per sukero. La asturia empanado ankaŭ estas tipa.

La asturia trinkaĵo plej fama kaj aprezata estas la cidro, kies procezo de ellaborado kaj formoj de konsumado estis plene integritaj en la socia vivo de Asturio. Kun malmultaj gradoj da alkoholo, inter kvar kaj ses, la cidro gajigas la popolajn festojn kaj renkontiĝojn. En la lastaj jaroj, cidroj sen alkoholo ankaŭ aperis, kaj pluraj registritaj laŭ protektita devenloko.

Malpli integrita, sed ne malpli grava, en la okcidento estas ankaŭ tipa vino produktita en tiu regiono kiel la vino Cangas del Narcea, kvankam Asturio ne havas ajnan originan nomon de vinoj.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Piedpilka akademio.
Malsupreniro de Sella (2006)

En futbalo, la ĉefaj teamoj de la Princlando estas: Reala Sporting de Gijón, kiu estis 42 sezonoj en la Unua Divizio kaj havas 6 eŭropajn partoprenojn, unu subĉampioneco en la ligo; kaj Real Oviedo kiu ludis por 38 sezonoj en la Numero unu-divizio kaj havas 1 eŭropan partoprenon kaj 3-an pozicion en la Unua Divizio. Ambaŭ teamoj nuntempe ludas en la Dua Divizio.

Kvin aliaj teamoj ludis en la Dua Divizio: Real Avilés C. F. (14 sezonoj), Unión Popular de Langreo (8 sezonoj), Caudal Deportivo (7 sezonoj), Club Deportivo Ensidesa (unu sezono) kaj Real Deportivo Oriamendi (unu sezono). La Princlando estas reprezentita de la asturia futbala teamo.

Je individua nivelo, elstaras en Asturio, Fernando Alonso, piloto, duobla ĉampiono de la Formulo 1 en 2005 kaj 2006, ankaŭ en aŭtomobilo, indas mencii pilotojn kiel Alberto Hevia, ĉampiono de Hispanio en 2004 kaj 2010 kaj finalisto en 2005 kaj 2007, José Antonio López Fombona aŭ Daniel Alonso. Oni ankaŭ devas reliefigi la bicikliston Samuel Sánchez, olimpika ora medalo en la Olimpikoj de Pekino 2008 en la kategorio de voja biciklado kaj Chechu Rubiera.

Tre populara sporta okazaĵo en Asturio kaj en la resto de Hispanio estas la Internacia malsupreniro de Sella, provo pri kanuado kun partoprenantoj el pluraj landoj kaj kiu okazas ĉiujare en la fina parto de la rivero Sella, inter Arriondas kaj Ribadesella, la unuan sabaton. Ekde aŭgusto post la tago 2a de la koncerna monato, de la jardeko de 1930. Per ĉi tiu evento la Internacia Semajno de Kanuado komenciĝas en Asturio, kiu finiĝas kun la Internacia malsupreniro de Cares. Dume, la ralio Princo de Asturio estis poentebla por la Eŭropa Ralia Ĉampioneco.

En Asturio ekzistas ankaŭ indiĝenaj sportoj kun vasta sekvo de amatoroj. Inter ĉi tiuj la kegloludado estas la plej grava kaj en Asturio ĝi estas praktikata en pluraj kategorioj.

Gaiteros en Oviedo amenizando una boda

Rimarkinda malplimulta sporto en la provinco estas sketado sur unuliniaj glitiloj, kun pluraj glitkuradoj tra la centro de la regiono. Indas reliefigi A.D Asturpatín, kun alta nacia nivelo.

Krome elstaras vintraj kaj montaj sportoj. Ili havas la vintran kaj montan sezonon ĉe Valgrande-Pajares, kiu estas unu el la unuaj hispanaj skio-stacioj, kiuj havas 21,5 km da vojoj kaj 7 km da interkruciĝa skio kaj estis inaŭgurita en 1954.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La muziko de Asturio estas diversa. La plej karakteriza instrumento en tradicia muziko estas la asturia sakŝalmo, aŭ Gaita asturiana, kiu havas ununuran virgulinon, komune kun la tradiciaj sakŝalmoj de aliaj keltaj nacioj kiel Kimrio kaj Irlando. La sakŝalmo ofte estas akompanata de manlibro, fajfiloj kaj akordiono.

En la lastaj jaroj reaperis intereso pri tradiciaj popolmuzikoj, kaj pluraj muzikaj ensembloj akiris regionan kaj internacian rekonon pro sia etnomuzika studo kaj prezento de indiĝenaj asturiaj muzikoj. Rimarkindaj ekzemploj inkludas tradiciajn flutistojn kiel Xuacu Amieva kaj Tejedor kaj la fuziistojn José Ángel Hevia (kies muzikfilmetoj provizas vidojn kaj de lasakŝalmo kaj de la asturia pejzaĝo), kaj la grupoj Llan de Cubel, Xera, Nuberu kaj Felpeyu. Plie, multaj rok-, ska- kaj pezmetalaj grupoj ankaŭ trovis relativan sukceson ene de Asturio, multaj el kiuj inkluzivas elementojn de tradicia asturia muziko en la kantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
Flago de Hispanio

Flag of Andalucía.svg Andaluzio | Flag of Aragon.svg Aragono | Flag of Asturias.svg Asturio | Flag of the Balearic Islands.svg Balearoj | Flag of Extremadura.svg Ekstremaduro | Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio | Flag of Galicia.svg Galegio | Flag of the Canary Islands.svg Kanarioj | Flag of Cantabria.svg Kantabrio | Flag of Castile and León.svg Kastilio kaj Leono | Flag of Castile-La Mancha.svg Kastilio-Manĉo | Flago-de-Katalunio.svg Katalunio | Flag of the Community of Madrid.svg Madrido | Flag of the Region of Murcia.svg Murcio | Bandera de Navarra.svg Navaro | Bandera de La Rioja.svg Rioĥo | Flag of the Valencian Community (2x3).svg Valencia Komunumo
Aŭtonomaj urboj: Flag Ceuta.svg Ceŭto | Flag Melilla.svg Melilo  Aliaj teritorioj: Ĉafarinoj, Vélez de la Gomera, Alhucemas



Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
  1. Miljara reĝlando en la malnova Eŭropo (hispane). Alirita 2019-05-31.
  2. Noack, Rick, "Map: These will be the Europe's most polluted cities in 2030", 23 February 2015.
  3. KIESEWETTER, G.. (13 February 2015) Modelling Street Level PM10 Concentrations Across Europe: source apportionment and possible futures. International Institute for Applied Science Systems, p. 1539–1553. doi:10.5194/acp-15-1539-2015.
  4. 4,0 4,1 Clean Air - Environment. European Commission (12 February 2019). Alirita 2 March 2015.
  5. . Healthy life expectancies in Spain 1986-2007.. Ministerio pri Sano, Socia Politiko kaj Egaleco. Registario de Hispanio (2010). Arkivita el la originalo je 4 Marto 2016. Alirita 23 Maj 2015.
  6. OMAN, Charles. (1902) A History of the Peninsular War 1. Oksfordo: Clarendon Press, p. 65.
  7. Origino de Don Pelayo kaj komenco de la Rekonkero (hispane). Alirita 2019-05-31.
  8. "Mortis Rafael Fernández", La Voz de Asturias, 2010-12-18. Kontrolita 2011-01-08. (hispane)
  9. 9,00 9,01 9,02 9,03 9,04 9,05 9,06 9,07 9,08 9,09 9,10 9,11 9,12 9,13 9,14 9,15 Historio de la Princlando Asturio (hispane). Alirita 2019-05-31.
  10. Kiel estis la kortego de la reĝlando Asturio (hispane). Alirita 2019-05-31.
  11. Ĉiuj asturaj reĝoj. El Don Pelayo al Alfonso la 3-a la granda. (hispane). Alirita 2019-05-31.
  12. Fuente: INE Instituto Nacional de Estadística de España (01-01-2017). Cifras oficiales de población resultantes de la revisión del Padrón municipal a 1 de enero de 2018