Bretonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu artikolo temas pri la historia kaj kultura Bretonio. Se vi celas la francan regionon, kies areo estas malpli vasta, alklaku Bretonio (franca regiono)


Bretonio kaj ties subdividaĵoj

Bretonio estas vasta duoninsulo situanta okcidente de la Eŭropa kontinento inter la manika markolo norde kaj la atlantika oceano okcidente kaj sude. Ĝi estas unu el la ses keltaj nacioj, laŭ vidpunkto lingvistika, etnologia kaj historia. Ekzistas flago, la Gwenn ha Du (blanko kaj nigro) kaj nacia himno, Bro gozh ma zadoù (Antikva lando de miaj patroj). Nuntempe estas parolataj du endogenaj lingvoj – la galoa kaj la bretona lingvo – kaj unu ekzogena lingvo – la franca lingvo – kiu estas la ununura oficiala kaj komprenata de ĉiuj.

Ekde la fino de la romia imperio, miloj da migrantoj devenantaj de Britio ekloĝas la okcidentan parton de tio kio estis tiam nomita Armoriko. Tiuj konstituis reĝlandon en la 9-a jarcento kiu poste fariĝis duklando. En 1532, ĝi iĝas "fremda provinco" en la Franca reĝlando ĝis la franca revolucio, dum kiu, en 1790, ĝi perdis sian apartan statuton. Ĝi estas poste apartigita en du francajn regionojn: 80 % en Bretonio (franca regiono) kaj 20 % en Luarlandoj.

La nomo Bretonio estas parenca al tiu de Britio, ĉar temis pri la sama popolo. Cetere, en aliaj lingvoj, la du nomoj estas tutsamaj, malsamigataj per la prefikso malgranda (Bretonio) kaj granda (Britio). Ĝia bretonlingva nomo, Breizh (/bʁejs/ laŭ IFA) estas literumita per ZH por akordigi la eksan skribmanieron, kiu ekzistis por la nordo kaj okcidento (Breiz), kun tiu de la sudo (Breih). Breizh estas kutime mallongigata BZH. ISO-kodo de la regiono estas FR-E. En la galoa lingvo ĝi nomiĝas Bertaèyn kaj en la franca lingvo, Bretagne.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pointe du Raz (france) aŭ Beg ar Raz (bretone) estas kabo en la ekstremokcidenta Bretonio

Bretonio kuŝas sur 34 034 km², el kiuj 27 209 km² estas en la franca regiono Bretonio. La bretona marbordo estas tre rifa, kun multnombraj najbaraj insuletoj kaj la tuta longeco proksimas 3 000 km. Tradicie oni distingas la marbordajn regionojn (Arvor en la bretona) de la centraj regionoj (Argoat, t.e. la arbaro). En centra Bretonio situas la Arbaro de Brocéliande, plej granda arbaro de Bretonio kaj hejmlando de multaj legendoj, interalie la artura legendo.

La klimato estas tre ŝanĝiĝema kaj, pro la marborda situo, konstante mezvarma kaj pluvema. Sed nebulpluvoj estas multe pli kutimaj ol veraj ŝtormaj pluvegoj. La komuna klaĉo pri Bretonio estas ke ĉiam pluvas, sed tio ne estas vera.

En la okcidenta Bretonio staras la montaron Menez Are (aŭ Monto Are en la esperanta), parto de la armorika montaro, naskita dum la paleozoika erao. Nuntempe ĝi estas nur granitaj montetoj, kies plej alta monto, la Roc'h Ruz, kulminas je 385,01 m super la marnivelo. Tiu montaro, kiu emerĝas el la erikejo, tre similas al tiuj de Irlando kaj Kimrio.

Montaro Menez Are
Magnify-clip.png
Montaro Menez Are

Subdividaĵoj[redakti | redakti fonton]

Departementoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala dividaĵo de Bretonio estas en francaj departementoj:

Bretona nomo Franca nomo Areo (km²) Loĝantaro (Censo de 1999) Denseco (homoj/km²)
Aodoù-an-Arvor Côtes-d'Armor 6 878 542 373 79
Il-ha-Gwilen Ille-et-Vilaine 6 775 903 400 133
Liger-Atlantel Loire-Atlantique 6 815 1 134 266 166
Mor-Bihan Morbihan 6 823 643 873 94
Penn-ar-Bed Finistère 6 733 852 418 127

Diocezoj[redakti | redakti fonton]

La malnovaj bretonaj dividoj, t.n. diocezoj de Bretonio, kun iliaj bretonlingvaj nomoj.

La bretona teritorio estis tradicie dividita per diocezoj, kiuj, eĉ se ili ne plu validas nuntempe, ankoraŭ estas ofte aludita.


Bretona nomo Franca nomo Areo (km²) Loĝantaro (Censo de 1999) Denseco (homoj/km²)
Bro-Dreger Trégor 2 251 192 243 85
Bro-Gerne Cornouaille 5 919 456 307 76
Bro-Leon Léon 2 019 405 082 201
Bro-Naoned Pays Nantais 7 352 1 149 432 156
Bro-Roazhon Pays Rennais 3 946 611 419 155
Bro-Sant-Brieg Pays de Saint-Brieuc 2 558 271 513 106
Bro-Sant-Maloù Pays de Saint-Malo 3 931 314 934 80
Bro-Gwened Vannetais 5 649 595 801 105
Bro-Zol Pays dolois 637 47 434 74

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Stratirantoj en urbocentra Roazhon / Resnn / Rennes, ĉefurbo de Bretonio
Jaro (1-a de januaro) Loĝantaro Denseco (loĝ/km²)
1801 2.202.715 64,7
1851 2.838.777 83,41
1901 3.228.369 94,86
1921 3.074.640 90,34
1936 3.056.075 89,79
1946 3.001.884 88,20
1954 3.072.378 90,27
1962 3.177.815 93,37
1968 3.329.679 97,83
1975 3.529.930 103,72
1982 3.703.382 108,81
1990 3.844.856 112,97
1999 4.037.322 118,63
2005 4.270.878 125,48

Urboj[redakti | redakti fonton]

Urba loĝantaro laŭ la censo de 1999.

Bretona nomo Galoa nomo Franca nomo Urbo Aglomeraĵo Departemento Diocezo
Naoned Nàntt Nantes 289 000 763 000 (2007) Liger-Atlantel Bro Naoned
Roazhon Resnn Rennes 209 900 588 684 (2007) Il-ha-Gwilen Bro-Roazhon
Brest ? Brest 145 200 303 484 Penn-ar-Bed Bro Leon
An Oriant ? Lorient 59 189 186 144 Mor-Bihan Bro Wened
Sant Nazer Saint-Nazaer Saint-Nazaire 67 800 110 275 Liger-Atlantel Bro Naoned
Sant-Brieg Saent-Bérieu Saint-Brieuc 46 087 121 237 Aodoù-an-Arvor Bro Sant-Brieg
Kemper ? Quimper 63 283 120 441 Penn-ar-Bed Bro Kernev
Gwened Vann Vannes 51 759 118 029 Penn-ar-Bed Bro Kernev
Sant-Maloù Saent-Malô Saint-Malo 50 675 70 303 Il-ha-Gwilen Bro Sant-Maloù
Lannuon ? Lannion 18 368 70 303 Aodoù-an-Arvor Bro Dreger
Felger Foujerr Fougères 21 779 40 132 Il-ha-Gwilen Bro-Roazhon
Montroulez ? Morlaix 15 990 35 996 Penn-ar-Bed Bro Kernev
Dinan Dinan Dinan 10 907 32 903 Aodoù-an-Arvor Bro Sant-Maloù
Redon Rdon Redon 9 499 26 522 Il-ha-Gwilen Bro Gwened

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Bretonio.

Sendependismo en Bretonio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sendependismo en Bretonio.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Dulingvaj (france k bretone) aviztabuloj en Quimper/Kemper

La ĉefa lingvo uzata hodiaŭ en Bretonio estas la franca. Eĉ se antaŭ cent jaroj nur kelkaj ĝin parolis, la franca registaro sukcesis uzigi sian lingvon perforte ekzemple en lernejoj, ktp... (en 1950 oni taksis, ke nur 100.000 bretonoj ne parolis la francan; kaj tiu cifero ĝismalsupreniris nulen.)

Bretonio povas esti dividita en du partojn: okcidente (de la mezo de Côtes-d'Armor kaj Morbihan) tiel nomata la "Malalta Bretonio". Tie, oni parolas la bretonan lingvon. Tiu-ĉi keltida lingvo estas nun instruata en la lernejaro Diwan kaj la lingvo verŝajne restos vigla. En 1992, je la demando "ĉu indas konservi la bretonan?", 92 % de demandataj bretonoj jese respondis.

Sed oriente de Bretonio, en la "Alta Bretonio" (inkluzive orienta parto de Côtes-d'Armor kaj Morbihan, Loire-Atlantique kaj Ille-et-Vilaine) estas tutmalsama lingvo, la Galolingvo. Estas latinida lingvo malpli parolata ol la bretona (precipe de maljunuloj) kaj kiu ankoraŭ ne havas fiksan alfabeton.

Kelkaj vortoj en la tri lingvoj de Bretonio

Esperante Bretone Galoe France
abelo gwenanenn avètt abeille
buŝo genou góll bouche (gueule)
domo ti ostèu maison
elirejo er-maez desort sortie
fromaĝo formaj fórmaij fromage
fali kouezhañ cheir tomber
fumi butunat betunae fumer
hodiaŭ hiziv anoet aujourd'hui
horaro taolenn an eurioù oryaer horaire
kaprino gavr biq chèvre
lernejo / skolo skol escoll école
lipo gweuz lip lèvre
numero niver limerot numéro
piro perenn peirr poire
seĝo kador chaérr chaise
sciuro kazh-koad chat-de-boéz écureuil
sibli / fajfi c'hwibanañ sublae siffler
stelo steredenn esteill étoile

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Festoj[redakti | redakti fonton]

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]