Gard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gard
Situo de Gard
Administrado
Lando  Francio
Regiono Okcitanio
Numero 30
Prefektejo Nîmes
Subprefektejoj Alès
Le Vigan
Statistikaĵoj
Loĝantaro 756 543 (2021)
Areo 5 853 km²
Loĝdenso 129 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 23
Komunumaroj 21
Komunumoj 353
vdr

Gard [ɡaʁ] (aŭ okcitanlingve Gard [gart]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. La ĉefurbo de Gard estas la urbo Nîmes, kiu famas pro siaj multnombraj kaj bone konservitaj restaĵoj el la romia epoko. La departemento tute enhavas 353 komunumojn.

Tiu departemento etendiĝas sur 5 853 km2 kaj havas 733 201 loĝantojn. La loĝantaro koncentriĝas ĉefe ĉirkaŭ la ĉefurbo kaj laŭlonge de la marbordo. Tio formas grandan kontraston kun la interna parto de la departemento kiu estas kvazaŭ dezerta.

Gard konsistas el larĝa valo de la Rodano oriente, parto de la rodana delto (Kamargo) kiu estas natura protektita medio sude, kaj montoj de Cévennes (Cevenoj) norde (la plej sovaĝa parto de la departemento).

Gard posedas riĉan kaj diversigitan agrikulturon: vinkultivado, cerealoj, fruktoj, legomoj, rizo en Camargue, kaj ankaŭ bredado en la montaro. La industrio estas ankaŭ grava sektoro de la departementa ekonomio: vestaĵo-fabrikado, farmacio, nuklea elektroproduktado, minejoj, …

Gard estas ankaŭ grava turisma departemento: romiajn restaĵojn oni povas viziti en Nîmes, sed ankaŭ en aliaj urboj kaj vilaĝoj de Gard. Inter ili ankaŭ famas la Ponto de Gard, fakte granda akvedukto perfekte konservita de 2000 jaroj. Ankaŭ vidindas: Mediteranea marbordo (Port Camargue, Le Grau-du-Roi), mezepokaj vilaĝoj (Aigues-Mortes), naturaj parkoj en la montaro Cévennes kaj en la delto de Rodano, riverturismo sur la kanaloj kaj la Rodano, …

Urboj: Alès, Nîmes, Port-Camargue, Le Grau-du-Roi, Aigues-Mortes, Uzès.

Arondismentoj[redakti | redakti fonton]

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Arondismentoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]