Aveyron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aveyron
Insigno de Aveyron
Situo de Aveyron
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Okcitanio Pireneoj-Mediteraneo
Numero 12
Prefektejo Rodez
Subprefektejoj Millau
Villefranche-de-Rouergue
Prezidanto de la
departementa konsilio
Jean-Claude Luche
Prefekto Louis Laugier
Statistikaĵoj
Loĝantaro 277 740 (2013)
Loĝdenso 31,8 loĝ./km2
Areo 8 735 km2
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 23
Komunumaroj 36
Komunumoj 286
v  d  r
Information icon.svg

Aveyron (franca elparolo: [aveʁɔ̃], okcitane Avairon [abajru]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio Pireneoj-Mediteraneo. Ĝi etendiĝas sur 8 735 km2 kaj havis 277 740 loĝantojn en 2013[1]. Ĝi havas 286 komunumojn.

La plej granda parto de ĝia teritorio konsistas el altaj ebenaĵoj tranĉitaj per profundaj interkrutejoj. Tiuj ebenaĵoj nomiĝas tie "Causses".

For de la gravaj industriaj centroj de la lando, la ekonomia vivo de Aveyron precipe dependas de agrikulturo (bredado, cerealoj) kaj kelkaj malgrandaj tradiciaj industrioj (fabrikado de fromaĝoj, de ledaj vestaĵoj, de mebloj). Aveyron posedis gravan min-industrion, sed ĝi tute malaperis.

La ĉefurbo de la departemento estas Rodez, alia granda urbo estas Millau [mijo]. Millau fariĝis tiujn lastajn jarojn fama pro la malmuntado de konstruata "Mac-Donald"-a manĝejeto far José Bové, poste pro lia proceso kaj la manifestacioj kaj budoj (inter ili unu por E-o) alimondismaj, kiuj disvolviĝis tiuokaze. Sur la teritorio de Aveyron troviĝas multaj kasteloj, fortikigitaj vilaĝoj, grotoj prahistoriaj, monaĥejoj, sed oni ankaŭ ne forgesu la eksterordinarajn pejzaĝojn sovaĝajn en la interkrutejoj kaj profundaj valoj.

En Aveyron estis filmita la filmo Microcosmos.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]