Ĉampanjo-Ardenoj
Aspekto
| Ĉampanjo-Ardenoj | |||
| france Champagne-Ardenne | |||
| regiono | |||
Reims
| |||
|
|||
| Regno | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Grand Est (ekde 2016) | ||
| Departementoj | 4
| ||
| Gravaj urboj | 2
| ||
| Rivero | Marne | ||
| Prefektejo | Châlons-en-Champagne | ||
| - koordinatoj | 48° 57′ 27″ N 4° 21′ 54″ O / 48.95750 °N, 4.36500 °O (mapo) | ||
| Areo | 25 606 km² (2 560 600 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 336 053 (2011) | ||
| Denseco | 52,18 loĝ./km² | ||
| prefekto | Michel Guillot | ||
| - prezidanto | Jean-Paul Bachy | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| ISO-kodo | FR-D | ||
| Retpaĝo: conseil régional | |||
Ĉampanjo-Ardenoj (france Champagne-Ardenne [ŝamPANJ arDEN]) estas eksa administra regiono de orienta Francio, inter Pariza Regiono kaj Loreno. Ĝi konsistas el kvar departementoj Ardennes (8), Aube (10), Marne (51) kaj Haute-Marne (52). La regiono entenas la malnovan provincon Ĉampanjo, kies limojn ĝi ne precize sekvas.
Ĉefurbo de la regiono estas Châlons-en-Champagne. Inter pliaj aparte gravaj urboj menciindas Reims, Charleville-Mézières, Chaumont kaj Troyes. ISO-kodo de la regiono estas FR-G.
Ekde la 1-a de januaro 2016 Ĉampanjo-Ardenoj estas kunligita al Alzaco kaj Loreno por formi la nunan regionon Grand Est.
Laŭ la malnova provinco Ĉampanjo nomatas la fama ŝaŭmvino ĉampano.
