Troyes
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Troyes (stacidomo). |
Troyes | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
Urbodomo | |||||
Blazono | |||||
komunumo en Francio [+] | |||||
| |||||
Oficiala nomo: Troyes | |||||
Regno | Francio | ||||
Regiono | Ĉampanjo-Ardenoj | ||||
Departemento | Aube | ||||
Arondismento | Troyes | ||||
Kantono | ĉefurbo de 7 kantonoj | ||||
Komunumaro | komunumaro Granda Troyes | ||||
Situo | Troyes | ||||
- alteco | 116 m [+] | ||||
- koordinatoj | 48° 18′ N, 4° 4′ O (mapo)48.29754.0741666666667 | ||||
Plej alta punkto | |||||
- alteco | 126 m | ||||
Plej malalta punkto | |||||
- malalteco | 100 m | ||||
Akvokolektejo | 13,2 km² (1 320 ha) [+] | ||||
Areo | 13,2 km² (1 320 ha) | ||||
Loĝantaro | 60 013 (2011) | ||||
Denseco | 4 616,38 loĝ./km² | ||||
Urbestro | François Baroin (ekde 1995) | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 10000 | ||||
INSEE | 10387 | ||||
Troyes | |||||
Vikimedia Komunejo: Troyes | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Troyes [trŭA] estas mezgranda franca urbo, lokita en la departemento Aube kaj en la regiono Ĉampanjo-Ardenoj. Ĝi estas la prefektejo de la departemento, kaj havas proksimume 60 000 loĝantojn.
La loĝantojn de Troyes oni kutime nomas Troyens kaj Troyennes. La urbo estas trafluata de Sejno, kaj situas 160 kilometrojn sudoriente de Parizo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1285 la urbo iĝis franca danke al la edziĝo de Filipo la 4-a kun Johana de Navaro.
Esperanta vivo
[redakti | redakti fonton]Fernand Doré fondis en 1904 la Esperanto-grupon de Troyes, kiun li prezidis ĝis sia morto. Interalie, en 1907 L. L. Zamenhof kun sia edzino vizitis la urbon kaj ties Esperanto-grupon. Pliajn informojn pri la historio de Esperanto en la urbo donas ekstervikipedia artikolo listigata fine de la paĝo. La grupo en 2001 ŝanĝas sian nomon al Esperanto 10, laŭ la nacia numero de la departemento, videbla interalie sur ĉiu aŭta licencplato.
- 8 Rue de la Mission – 10000 TROYES
- http://esperanto10.free.fr Arkivigite je 2008-11-15 per la retarkivo Wayback Machine
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 40 voĉdonojn (0,33 % de voĉoj) en 2004, 26 voĉdonojn (0,25 % de voĉoj) en 2009 kaj 34 voĉdonojn (0,30 % de voĉoj) en 2014.
En ĉiuj partneraj urboj de Troyes ekzistas Esperanto-grupoj, kaj regule okazas internaciaj renkontiĝoj de la esperantistoj el tiuj urboj.[1]
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Tournai, 1951 en Belgio
- Darmstadt, 1958 en Germanio
- Alkmaar, 1958 en Nederlando
- Zielona Góra, 1970 en Pollando
- Chesterfield, 1978 en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Brescia, 2016 en Italio