Licencplato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
usona licencplato "Saluton" komence de la 1990-aj jaroj

Licencplatonumerplato estas parto de la licenco de veturilo. Ĝi enhavas en iu specifa lando unike eldonitan kombinon de literoj kaj/aŭ ciferoj (la aŭtokodon), per kiu oni povas tracei la posedanton de la veturilo. La alfikso de licencplato sur aŭto preskaŭ ĉie en la mondo estas deviga. Plej ofte ili devas esti antaŭe kaj malantaŭe, ĉe motorcikloj kaj remorkoj (postveturiloj) nur malantaŭe. En kelkaj ŝtatoj de Usono ĝenerale sufiĉas malantaŭa ŝildo. En iuj lokoj, ekzemple en kelkaj ŝtatoj de Usono, eblas mem elekti la kombinon de literoj kaj/aŭ ciferoj relative libere, tiel ke eblas atentigi pri si aŭ pri socia temo per la plato: ekzemplo estas la dekstre bildigita usona licencplato de esperantisto el la 1990-aj jaroj kun vorto "Saluton".

Vidu ankaŭ: Regiona aŭtokodo