Vaŝingtonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri usona subŝtato ĉe pacifika marbordo. Por ĉefurbo de Usono ĉe atlanta marbordo rigardu la paĝon Vaŝingtono.
Vaŝingtonio
Ŝtato de Vaŝingtonio
Ŝtata flago de Vaŝingtonio Ŝtata blazono de Vaŝingtonio
(Flago de Vaŝingtonio) (Sigelo de Vaŝingtonio)
Ŝtata kromnomo: The Evergreen State ("La Ŝtato da Ĉiamverdo")
Mapo de Usono kun Vaŝingtonio montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Olympia
Plej granda urbo Seattle
Ŝtatestro Jay Inslee (D, ekde 2012)
Areo 184,827 km² (?)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 6,724,540 (?-a)
 - Denso 39.6 /km² (?-a)
Aliĝo
 - Dato 11-a de novembro 1889
 - Ordo 42
Horzono Pacifika Tempo:
UTC -8/-7
Latitudo 45° 33′ N al 49° N
Longitudo 116° 55′ U al 124° 46′ U
Larĝeco 400 km
Longeco 580 km
Alteco
 - Plej alta Monto Rainier, 4,394 m
 - Meza alteco 520 m
 - Plej malalta Pacifika Oceano, marnivelo m
Mallongigoj
 - USPS WA
 - ISO 3166-2 US-WA
Retejo access.wa.gov
vdr

Vaŝingtonio[1] (angle Washington [ŬOŜ-ing-tn], laŭ George Washington) estas usona subŝtato. Ĝi estas en la nordo de la pacifika marbordo apud la kanada landlimo, kaj fariĝis la 42-a ŝtato de Usono je la 11-a de novembro 1889. La loĝantaro estis de 6,724,540 en 2010.

Antaŭ ŝtatiĝo, la registaro de la kolonio donis voĉdon-rajton al virinoj, sed ĉe ŝtatiĝo la usona parlamento deklaris ke virina voĉdon-rajto estas kontraŭ la konstitucio.

La vulkano Monto Saint Helens erupciis en 1980 mortigante 61 homojn.

En la balotado de la 2-a de novembro 2004, malpli ol 0,1% da voĉoj disigis la du ĉefkandidatojn, la Demokrato Christine Gregoire kaj la Respublikano Dino Rossi. Gregoire inaŭguriĝis je la 12-a de januaro, 2005. (La Demokrato John Kerry venkis en la ŝtato rilate al la usona prezidenteco.)

Geografio[redakti | redakti fonton]

La ŝtato Vaŝingtonio estas la plej nordokcidenta de la kunapudaj ŝtatoj de Usono, nome okupante ties angulon, kun la plej sudokcidenta parto de Kanado kaj la Pacifika Oceano oriente. Sude estas la ŝtato Oregono kaj oriente Idaho.

Lago Roosevelt (angle Lake Roosevelt aŭ, pli formale, Franklin Delano Roosevelt Lake) estas baraĵlagego en Vaŝingtonio. Ĝi kovras surfacon de 320 km², inkluzive de partoj de kvin kantonoj (Ferry, Stevens, Lincoln, Okanogan, kaj Grant) kaj etendiĝas 270 km de la landlimo inter Usono kaj Kanado ĝis Baraĵo de Grand Coulee. Ĝia bordo longas pli ol 970 km.

Whidbey Island (kutime Vidbejo en Esperanto) estas insulo en Vaŝingtonio, ĉe la norda ekstremaĵo de Puĝeta Fjordo. Ĝi estas la plej granda insulo en Vaŝingtonio, kaj formas la plej grandan parton de sia kantono, Island County.

Montpasejo Snoqualmie (angle Snoqualmie Pass) estas montpasejo tra kiu pasas la ŝoseo I-90 trans la Kaskadan Montaron inter la okcidenta kaj orienta partoj de la ŝtato Vaŝingtonio. La plej alta punkto en la montpasejo situas 919 metrojn super la marnivelo.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Ĉefurbo: Olympia
Plej granda urbo: Seattle
Aliaj urboj: Colfax, Spokeno (Spokane), Takomo (Tacoma), Belvjuo (Bellevue), Kirklando (Kirkland), Jakimao (Yakima), Belingamo (Bellingham), Sedro-Vulio (Sedro-Woolley), Valavalo (Walla Walla), Pullman, Vankuvero (Vancouver), Evereto (Everett), Bremertono (Bremerton), Redmondo (Redmond), Venaĉio (Wenatchee), Elenzburgo (Ellensburg), Portaŭnsendo (Port Townsend), Portanĝeleso (Port Angeles), Mosealagurbo (Moses Lake), Kenmoro (Kenmore), Bothelo (Bothell), Lago-Arbaro-Parko (Lake Forest Park)

Kantonoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de kantonoj de Vaŝingtonio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En agrikulturo elstaras la vinproduktantaj areoj de Naches Heights.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]