Alabamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alabamo
Ŝtato de Alabamo
Ŝtata flago de Alabamo Ŝtata blazono de Alabamo
(Flago de Alabamo) (Blazono de Alabamo)
Ŝtata kromnomo: Camellia State, The Heart of Dixie, Yellowhammer State
Mapo de Usono kun Alabamo montrata
Aliaj usonaj ŝtatoj
Oficiala(j) lingvo(j): angla
Plej granda urbo Birmingham
Ŝtatestro Robert Bentley
Areo 135765 km² (30)
 - Tero 131426 km²
 - Akvo 4338 km² (3,20 %)
Loĝantaro (2010)
 - Loĝantaro 4779736 (23-a)
 - Denso 33,84 /km² (26-a)
Aliĝo
 - Dato 14-a de decembro 1819
 - Ordo 22
Horzono Centra: UTC-6/DST-5
Latitudo 30°13'N al 35°N
Longitudo 84°51'W al 88°28'W
Larĝeco 306 km
Longo 531 km
Alteco
 - Plej alta 734 m
 - Meza alteco 152 m
 - Plej malalta 0 m
Mallongigoj
 - USPS AL
 - ISO 3166-2 US-AL
Retejo alabama.gov
v  d  r
Information icon.svg

Alabamo (angle, Alabama) iĝis la 22-a ŝtato de Usono je la 14-a de decembro 1819.

Je la 11-a de januaro 1861, Alabamo secesiis de Usono dum la Usona Enlanda Milito kaj Montgomery, Alabamo, fariĝis en 1861 la unua ĉefurbo de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko.

La Aŭtoritato de Valo Tennessee kreiĝis de la usona parlamento en 1933.

Alabamo estis la loko de gravaj manifestacioj por civilaj rajtoj por nigruloj, interalie la aŭtobusa bojkoto de Montgomery (1955) kaj libereca marĉo (1965) al Montgomery de la urbo Selma kie okazis fama malobeo kiam nigrulino rifuzis sidi je la malantaŭo de aŭtobuso kiel la blankuloj postulis ke ili ĉiam sidu.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Mobile estas rivero en la subŝtato Alabamo de Usono. Ĝi ekestas per kunfluo de rivero Tombigbee kaj rivero Alabama kaj post vojo de 72 kilometroj ĉe la urbo Mobile fluas en la Golfon de Meksiko (ekzakte en ties "golfeton Mobile"). Ĉiuj tiuj toponimoj estas referencoj al la indiĝena tribo Mabila, kies anoj de pratempoj vivis en la regiono.

La rivero Alabama - angle Alabama River - situas en la samnoma subŝtato Alabamo. Ĝi ekestas per kunfluo de rivero Tallapoosa kaj rivero Coosa, 10 kilometrojn norde de Montgomery (Alabamo), kaj post vojo de 512 kilometroj kunfluas kun la Rivero Tombigbee por krei la riveron Mobile. Tiu rivero post pliaj 72 kilometroj fluas en la Golfon de Meksiko (ekzakte en ties "golfeton Mobile").

La rivero Tombigbee - angle Tombigbee River - situas plejparte en la samnoma subŝtato Alabamo de Usono, la unuaj kilometroj en la najbara ŝtato Misisipio. Ĝi ekestas per kunfluo de la rivero Black Warrior kaj kanalo Tenesio-Tombigbee, kaj post vojo de 320 kilometroj kunfluas kun la Rivero Alabama por krei la riveron Mobile. Tiu rivero post pliaj 72 kilometroj fluas en la Golfon de Meksiko (ekzakte en ties "golfeton de Mobile").

Kantonoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]