Maizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maizo

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Panicoideae
Tribo: Andropogoneae
Genro: Zeo Zea
Specio: Zea mays
Subspecio: Zea mays subsp. mays
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Maizo (Zea mays ssp. mays) estas grava cerealo, unue malsovaĝigita en Mezameriko, kaj nun plantata en pluraj regionoj de la mondo. Ĝi estas tre diversa kaj nutre altkvalita manĝaĵo, kaj povas interalie esti muelata al faruno, manĝata kiel legomo, uzata kiel nutraĵo por viandobestoj.

Ĝia produktiĝpotenco estas alta, kun tre bonaj rezultoj je apliko de teknologio. Ĝia kulturo estas ĝenerale maŝinfara, kaj estas grandaj profitoj el modernaj teknikoj de planto kaj rikolto. Tutmonda produktado de maizo atingis 600 milionojn da tunoj en 2004.

La plej produktiva maizo-produktanto estas Usono. En Brazilo, kiu ankaŭ estas granda produktanto kaj eksportanto, San-Paŭlio kaj Paranao estas la ĉefaj produktantaj subŝtatoj. Nuntempe nur ĉirkaŭ 5% de la brazila produktaĵo de maizo estas uzata por homnutrado. Tion kaŭzas ĉefe la manko de informoj pri maizo kaj pli bona informado pri ĝia nutrokvalito.

Strukturo de la planto[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo montranta kaj masklan kaj inan florojn de maizo.

Maizo havas tre apartan kreskon; la malaltaj folioj similas larĝajn flagojn, 50–100 cm longajn kaj 5–10 cm larĝajn. Kvankam iuj specoj povas kreski ĝis 7 metrojn, la plej ofta speco atingas 2-3 metrojn. La tigo havas multajn akselojn; el ĉiu akselo kreskas unu folio. Sub la folio kaj proksime al la tigo kreskas la spiko.

Kiam la spiko kreskas, formiĝas silkaj fibroj, kiuj ŝanĝiĝos de flavo al bruno dum la planto maturiĝos. Supre de la trunketo estas longa flava floro. Grajno de maizo formiĝas, kiam poleno falis sur la silkaĵon. Laŭ botaniko, grajno de maizo estas kariopso, simpla seka frukto.

Malmaturaj spikoj (spiko, grajnoj, kaj silko) estas tute manĝeblaj krude. Kiam la planto maturiĝas, la spiko malmoliĝas kaj la silko sekiĝas kaj nemanĝebliĝas, sed la grajno estas ankoraŭ manĝebla. Somerfine, la grajno sekiĝas tute, kaj estas malfacile maĉebla antaŭ kuirado en bolanta akvo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Radiko[redakti | redakti fonton]

La planto havas du tipojn de radikoj. La unuarangaj estas fibrohavaj kaj krome havas rarlokajn radikojn, kiuj eliras el la unuaj nodoj super la surfaco de la grundo. Ambaŭ havas mision teni la planton staranta;[1] tamen, pro sia granda maso de surfacaj radikoj, la planto povas suferi pro sekego aŭ falo okaze de fortaj ventoj (acame), kaj ĝi ne toleras grundojn al kiuj mankas nutraĵoj.[2]

La planto postula fiziologian profundecon de inter 60 kaj 80 cm de grundo.[3]

Tigo[redakti | redakti fonton]

La tigo estas komponita de tri tavoloj: ekstera epiderma histo, akvimuna kaj travidebla, muro tra kiu fluas la nutrosubstancoj kaj medolo de spongeca kaj blanka histo en kiu la planto stokas nutrorezervojn, speciale sukerojn.

Folioj[redakti | redakti fonton]

Maskla infloresko.
Ina infloresko.

La folioj havas longecan formon tre intime ĉirkaŭantan la tigon, el kiu eliras la spikoj aŭ spadikoj. Ĉiu spadiko konsistas el trunko, aksokerno aŭ olote (en la origina Meksiko) kiu estas kovrita per strioj de grajnoj, la manĝebla parto de la planto por homoj; la aksokerno foje estas uzata por nutrado de bestoj.

Infloresko[redakti | redakti fonton]

Estas planto monoika de unuseksaj floroj; ties infloreskoj kaj masklaj kaj inaj estas klare diferencitaj en la sama planto:

  • La maskla infloresko estas pinta kaj estas konata kiel paniklo kaj miahuatl en nahuatl, komponita de centra akso aŭ kerno kaj flankaj branĉetoj; laŭlonge de la centra akso distribuiĝas la paroj de spiketoj kun poluseca formo kaj en la branĉoj kun distika aranĝo, kaj ĉiu spiketo estas protektita per du brakteojglumoj, kiuj siavice enhavas en para formo la stamenajn florojn; en ĉiu floreto komponanta de la paniklo estas tri stamenoj en kiuj disvolviĝas la poleneroj.
  • La inaj infloreskoj, nome la spadikoj, estas en la akzeloj de la folioj; estas spikoj de cilindra formo kiuj konsistas en po unu centra rakioolote en kiu estas la spiketoj pare, ĉiu spiketo kun po du floroj pistilhavaj, uni fekunda kaj unu malfekunda, kiuj aranĝas sin laŭ paralelaj strioj. La pistilhavaj floroj havas po unu unuran ovarion kun po unu tigeto unuigita al la rakio, en kiu ĝermas la poleno.

Grenoj[redakti | redakti fonton]

En la spadiko, ĉiu grajno aŭ semo estas sendependa frukto nomita kariopso kiu estas enmetita en la cilindra rakio; la kvanto de greno produktita de ĉiu spadiko estas limigita per la nombro de grajnoj por strio kaj de strioj por spadiko.

Ĝermanta grajno de maizo.

Genetiko[redakti | redakti fonton]

Teosinte. Museo Etnobotánico de Oaxaca, México.

La maizo estas grava model-organismo por la genetiko kaj la disvolviĝ-biologio.

Estas grava centro kiu koncentras de mutaciojn de maizo, nome la Centro de Stokado de Genetika Kunlaborado de Maizo, kun financo de la Usona Departamento de Agrikulturo, en la Departamento de Sciencoj de Kultivoj, en la Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign. Tiu institucio posedas kolekton de ĉirkaŭ 80 000 specimenoj. La kerno de tiu kolekto konsistas el kelkaj centoj de nomitaj genoj, plus aldonaj kombinaĵoj de genoj kaj aliaj gravaj variaĵoj. Estas ĉirkaŭ 1000 aberacioj kromosomaj (p. ekz., translokigoj, inversigoj) kaj montroj kun nenormalaj kromosomonombroj (ekz., tetraploidiaj). La genetika informaro kiu priskribas la montrojn de mutacianta maizo posedas milojn de aliaj informaĵoj pri ties genetiko, kaj tio videblas en la retejo MaizeGDB: nome datumbazo pri genetiko de maizo kaj genomiko.[4]

En 2005, la usona Nacia Fondaĵo por la Scienco (NSF laŭ ĝia anglalingva mallongigo, de National Science Foundation), la Departamento de Agrikulturo (USDA), kaj la Ŝtata Departamento pri Energio (DOE) formis kuninstancon por sekvencigi la genaron de la maizo. La rezultintaj informoj de la sekvencoj de DNA estis tuj stokitaj en GenBank, nome datumbazo de genaraj sekvencoj. La sekvencaro de la genaro de la maizo estis konsiderata malfacile prilaborebla pro siaj enorma grando kaj kompleksaj genetikaj aranĝoj. Ĝia genaro havas 50 000 - 60 000 genojn inter 2 500 milionoj de bazoj — molekuloj kiuj formas la strukturon de ĝia DNA — kiuj faras ĝiajn 10 parojn de kromosomoj (kompare, la homa genaro havas ĉirkaŭ 2 900 milionojn de bazoj kaj 26 000 genojn.)

La 26an de Februaro 2008 oni anoncis la atingon de la kompleta sekvenco de la genaro de la maizo.[5] La nura alia kultivata planto kies kompleta genaro estis atingita ĝis tiam estas la rizo.

Kromosoma nombro[redakti | redakti fonton]

La maizo havas 10 parojn de kromosomoj (2n = 20). Ties kombinata longo estas de 1500 cM. Kelkaj el ties kromosomoj estas tre ripetitaj, en heteroĥromiaj domenoj kiuj produktas rasojn de malhelaj grajnoj. Tiuj unuopaj «modifoj» estas plurmorfaj kaj inter rasoj de maizo kaj inter aliaj specioj de ties genro Zeo. Barbara McClintock uzis tiujn modifojn kiel markilojn por pruvi sian teorion de la "transponilo" de «saltantaj genoj», pro kio en 1983 oni atribuis al ŝi la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino.

Barbara McClintock studis la modifojn en la genaro de la maizo.

Fiziologio[redakti | redakti fonton]

Maizo estas planto de longaj noktoj kiu floras post ioma nombro de gradaj tagoj > 10 (50 ) en la medio al kiu ĝi adaptiĝis.[6] Tiu mezuro de la influo de la longaj noktoj faras, ke la nombro de tagoj necesaj antaŭ la florado estas genetike markita kaj regulita per la sistema fitokromo.[7]

La fotoperiodeco povas estus ekstercentra en kultivovarioj de tropikaj zonoj, dum la longaj tagoj (mallongaj noktoj) propraj de altaj latitudoj permesas al la plantoj kreski tiom alte ke ili ne havas sufiĉan tempon por produkti semojn antaŭ esti damaĝitaj fare de frosto. Tiuj atributoj, tamen, povas esti tre utilaj por uzi tropikajn maizojn por produkti biobrulaĵojn.[8]

Originoj[redakti | redakti fonton]

Maizo estas rekta malsovaĝigo de la teosinteo (Zea mays ssp. parviglumis), indiĝena al la Balsas-Valo de suda Meksiko aŭ el la Tehuakana Valo de Meksiko.[9]

Oni kredas, ke kultivado de maizo ekis iam inter 7500 kaj 12000 jaroj antaŭ nun. Arkeologiaj trovaĵoj de la plej frua sensema spiko, el Guila Naquitz Kaverno el la Oaxaca Valo de Meksiko aĝas proksimume 6250 jarojn. La Olmekoj kaj Majaoj kultivis ĝin laŭ nombraj variantoj tra Mezameriko, kuiris, muelis aŭ procezis ĝin pere de nikstamaligo. El 2500 a.K., la rikolto etendiĝis tra multe de Ameriko.[10] La regiono disvolvis komercan reton baze sur malmankoj kaj variantoj de maizaj rikoltoj.

Specia evoluo[redakti | redakti fonton]

Naturaj teocintloj.

Meksika kuiristino Elena Reygadas klarigis kiel maizo precize evoluis el naturaj plantoj, nomitaj "teosinte" aŭ "teocintle". Ŝi parolas ne pri rekta aldomigo, sed pri reciproka alproksimiĝo de homoj kaj plantoj okazinta antaŭ inter 9 000 kaj 6 200 jaroj.[11] La teocintloj (naturaj specoj de la genro Zeo, havas kelkaj tigojn kiuj branĉiĝas. El tiuj branĉoj eliras malgrandaj spadiketoj, kiuj siavice havas duflankajn strukturojn (nura paro de grajnstrioj, protektitaj de rigida ŝelo). Anstataŭ kelkajn tigojn, maizo havas unusolan fortikan tigon, malmultaj spadikoj kiuj eliras el la plantocentro kaj estas multe pli grandaj ol tiuj de la teocintloj, mildaj kaj pli facile manĝeblaj. La grajnoj de maizo estas pli alireblaj kaj formas kelkajn striojn, ne nur du, tio estas, ties strukturo estas plurflanka.[11]

Natura teocintlo de specio Zea luxurians.

La avantaĝoj de tiuj mutacioj rezultis gravegaj. La grando, la teksturo kaj la kvanto de la grajnoj pliiĝis. La grajnoj, jam senaj je rigida kovrilo, kapablis ĝermi pli rapide. Krome, ties rikolto iĝis pli facila. Dum la teocintleroj falis kaj disiĝis nature, la maizgrajnoj restis aligitaj al la spadiko, kio ebligis pli facilan rikoltadon kolektante la tutan spadikon kaj ne pli pene grajnon post grajno; krome eblis stoki la spadikojn kompletajn pli komforte ol la diserigitajn teocintlerojn.[11] Sed diference de la teocintloj, maizo nature ne disvastiĝas: devas esti plantita de homoj. Necesas reciproka interagado.[11]

Tutmonda disvastigo[redakti | redakti fonton]

Dum la unua ekspedicio de Kristoforo Kolumbo, li portis maizon al Eŭropo, kaj poste la planto rapide estis disvastigita tutmonde. Post kontakto de eŭropanoj kun Ameriko fine de la 15a kaj komenco de la 16a jarcentoj, esploristoj kaj komercistoj reenportis maizon al Eŭropo kaj enmetis ĝin al aliaj landoj.

Maizo etendiĝis al la cetero de la mondo pro ties kapablo por kreski en diversaj klimatoj. Suker-riĉaj variantoj nome sukermaizo estas kutime kreskitaj por homa konsumado kiel semoj, dum la variantoj de kampomaizo estas uzataj por bestomanĝo, variaj maiz-bazaj hom-nutraj uzoj (inklude mueladon al maizfarunopasto, premitaj al maizoleo, kaj fermentadon kaj distiladon ĉe alkoholaj distilejoj de burbona maizviskio), kaj kiel kemiaĵo.

La kultivo de maizo estas interesa al sciencistoj. La manĝebla parto de sovaĝa maizo estas tro malgranda, por ke ĝi kultivindu. Multaj generacioj de selekta kultivado necesis por fari planton kun spikoj sufiĉe grandaj por manĝo.

Maiz-kampo en Liĥtenŝtejno.

Maizo estas la plej amplekse kreskita grenrikolto tra Ameriko, kun 332 milionoj da tunoj kreskitaj ĉiujare nur en Usono. Proksimume 40% el rikolto —130 milionoj da tunoj— estas uzata por produkti maizan etanolon.[12] Genetike modifita maizo estas ĝis 85% el maize plantita en Usono jam en 2009.[13]

La unuaj maizplantoj kreskis nur malgrande, kun spikoj nur unu colon grandaj, kaj nur unu por planto, sed artefarita selektado fare de indiĝenaj popoloj de Ameriko permesis kreskigi kelkajn spikojn por planto, kaj kutime longaj kelkajn colojn.[14]

Zea mays 'Ottofile giallo Tortonese' - Muzeo de Tuluzo.
"Fraga" maizo (Muzeo de Tuluzo).

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropisa planto estas multe kultivata tra la mondo, kaj laŭ pezo, pli da maizo estas produktata ĉiujare ol da iu ajn alia greno. Kvankam Usono produktas preskaŭ duonon de la monda rikolto de maizo, aliaj ĉefaj produktantaj landoj estas tre diversaj: Ĉinio, Barato, Brazilo, Francio, Indonezio kaj Sudafriko. La monda produktado estis pli ol 600 milionoj da metraj tunoj en 2003, iomete pli ol rizotritiko.

Maizo estas plantata en la printempo por profiti la printempajn pluvojn. Ĝia radik-sistemo estas malprofunda kaj la planto tre dependas de ofta pluvo aŭ irigacio.

Plej dek maiz-produktantoj en 2013[15]
Lando Produktado (tunoj) Noto
 Usono 353,699,441
 Ĉinio 217,730,000
 Brazilo 80,516,571
 Argentino 32,119,211
 Ukrainio 30,949,550
 Barato 23,290,000
 Meksiko 22,663,953
 Indonezio 18,511,853
 Francio 15,053,100
 Sud-Afriko 12,365,000
Mondo 1,016,431,783
Tradicia kultivo de maizo.
Sistemigita kulitvo de maizo.

Aktuale maizo estas semigita en ĉiuj landoj de Latinameriko. Tiu konstituas, kun la fazeolo, la kukurbo kaj la kapsiko, fundamentan manĝaĵon en tuta Ameriko. La produktiveco de la maizo de Centra kaj Suda Ameriko estas, tamen, tre malsupra al tiu de Usono, kio okazas pro la ekologiaj karakteroj kaj ĉefe, klimataj, kiuj diferencigas la du zonojn de produktado. La maizo estas cerealo de tre rapida kresko sed kiu postulas abundan provizon de sunradioj, multe pli en la "Corn Belt" (usona maiza zono), kie la someraj noktoj estas tre mallongaj, ol en la latinamerikaj ekvinoksaj zonoj. Ankaŭ en eŭropaj landoj estas kultivata granda kvanto de maizo cele ĉefe al nutrado de la enstaligita brutaro. La homa konsumo neniam estis hegemona: la hispanlingva proverbo a falta de pan, buenas son tortas (se mankas pano, estas bonvenaj maiztortoj) referencas al la situacio de malsatego en Hispanio dum la Hispana Enlanda Milito, kiam kelkaj latinamerikaj landoj (Meksiko partikulare) sendis grandajn kvantojn de maizo al la respublika zono por anstataŭi la manko de tritika faruno. Tamen en kelkaj regionoj de Hispanio, kaj ĉefe en nordokcidento (Galegio, Asturio ktp.), kie pli pluvas, ja estis relative ofta la konsumo de maizo por homa konsumado.

La kultivo de maizo sekvas diversajn fazojn en: Etapo 1a de semado - apero, etapo 2a de apero - paniklo, etapo 3a paniklo - spadiko, kaj etapo 4a spadiko - maturiĝo. La apero de la planteto estas la apero de la planteti sur la surfaco de la grundo. La posta etapo estas la apero de du kompletaj folietoj; poste okazas la etapo en kiu oni vidas la paniklon sen necesa helpo de la agrikulturistp. Kaj finfine estas la etapo en kiu videblas la stigmoj ok ĝis dek tagojn post la etapo 3a. Post proksimume kvin tagojn videblas la apero de la koleoptilo; post 12 tagojn videblas la apero de la dua folio. Poste la planto produktos inter 16 kaj 22 foliojn ĝis je la 55a tago videblas la lasta branĉo de la paniklo; je la 60a tago videblas la apero de la stigmoj kaj ekdisvolviĝas la spadiko. La ciklo de maizo daŭras inter 215 kaj 270 tagojn. La vegetala disvolvigo daŭras proksimume 60 tagojn dum por alveni al la florado necesas aliaj kromaj 60 tagoj.[3]

Sistemoj de produktado[redakti | redakti fonton]

La maizo estas somera kultivo kiun oni semas en ambaŭ duongloboj. En la Suda Hemisfero la semogamo ampleksas el septembro ĝis januaro kaj oni rikoltas inter marto kaj aŭgusto, depende de la pluvsezono kaj de la momento en kiu startas la frosto, aparte en ĉiu regiono. En la Norda Hemisfero la semogamo ampleksas el aprilo ĝis majo kaj oni rikoltas inter septembro kaj oktobro.

Hibrida maizo[redakti | redakti fonton]

La maizon oni semas plej ofte per hibridaj semoj komercigitaj de semistoj. Tia semo ĉar estas hibrida posedas genojn kaj kvalitojn unikajn kiel produkto de la fekundigo de maskla kaj ina plantoj. Post la rikolto de kultivo de maizo produktita per hibridaj semoj, oni ne povas uzi tiujn semojn por resemado ĉar la rezulto ne havos la samajn kvualitojn. Tio okazigas, ke ĉiujare la terkulturisto devas aĉeti novajn semojn al la semofabrikanto por semi la novan maizkampon.

La "milpa"[redakti | redakti fonton]

Milpa en Gvatemalo, ne videblas la tipa kukurbo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Milpa.

La "milpa" estas konstituata kiel agrikultura ekosistemo de popularaj kultivoj inter la centramerikaj kamparanoj, jam de multaj jarcentoj ĝis nun. "Milpa" celas ĉefe alternan kreskigadon de maizo, fazeoloj kaj kukurboj kaj foje kapsikoj. Tia metodo estis uzita de la indiĝenaj majaaj popoloj en Meksiko, Gvatemalo, Honduro kaj Salvadoro. Tio rezultas en dinamiko de kultivoj. La "milpa" estas kultura heredo de la prapopoloj de Mezameriko kiu estis anstataŭata de la sistemoj organizitaj de produktado pelitaj de la verda revolucio.

Tipa afero pri milpa estas la fakto, ke la tri kune kreskigitaj plantoj: maizo, fazeoloj kaj kukurboj, estigas simbiozon. La maizo estas grimphelpilo por la fazeoloj, kiuj liveras al la maizo nitrogenon, dum la grandaj folioj de la kukurbo kovras la grundon kaj tiel malhelpas erozion per pluvosekigo. Oni nomas tiajn tri plantojn ankaŭ "la tri fratinoj". Depende de la lokaj kondiĉoj pluraj specoj de tiuj plantoj, aŭ eĉ aliaj kombinaĵoj estas kreskigitaj, tiel ke la milpa-sistemo gravas por konservi la riĉecon de specioj.

Konvencia produktado[redakti | redakti fonton]

La datoj por semado estas el aŭgusto al septembro en la suda hemisfero. Semante per rekta semado oni devas meti po 60 mil ĝis 70 mil semojn las por hektaro. La sulkoj estu je 52 cm ĝis 70 cm.

En la semado oni sterkas la terenon per amonia dufosfato, kiu havigas fosforon kaj nitrogenon. La fosforo estas nutraĵo kiun nombraj kultivoj postulas je la momento de la grundapero, kaj pro tio oni nomas tiun tipon de sterko «startigiloj».

Kiam la maizo alvenas al alto de 15 ĝis 20 cm kaj 2 ĝis 3 folioj oni sterkas denove per grajneca ureo aŭ UAN. UAN estas anglalingva akronimo kiu signifas Urea Ammonium Nitrate, estas likva sterko. Oni sterkas tiam ĉar la planto estas en sia plej optima punkto por profiti la sterkon.

Ene de la produktosistemoj estas du variaĵoj: tiu senirigacia aŭ sezona kaj tiu irigacia. La sezonsistemo konsistas en la semado de la semo dum specifa epoko de la jaro, tio estas, en epoko de pluvo; la agrikulturisto devas adaptiĝi al la klimataj kondiĉoj por akiri profitojn. Aliflanke, ene de la irigacia sistemo, la agrikulturisto povos kultivi kiam tiu konsideru ĝin konvena, ĉae diference de la sezona kultivsistemo, tiu disponas de tereno proksima al akvoliverejo kaj ĝenerale tiu povas esti kontrolita de homoj, male al la pluvo.

Nutrado kaj higieno[redakti | redakti fonton]

Dan Hadani collection (990044330280205171).jpg
Infanino manĝanta maizon, Israelo, 1969.

En 2007, sciencistoj de la Centro de Disvolvigo de Biotaj Produktoj de la Nacia Plurteknika Instituto de Meksiko malkovris, ke la variaĵo, nomita pro la koloro de ties grajnoj blua aŭ "viola maizo" havas malpli da amelo kaj malpli da glukemia indico (GI) ol la variaĵoj de plej ofta konsumo en tiu momento; la malplia enhavo de amelo povas fari tian maizon ne tro taŭaga por la preparado de pladoj kiel lokro aŭ eĉ polento, sed ŝajne estas tre taŭga por tortiljoj, flokoj kaj krevmaizo ĉar ĝi havigas malpli da kalorioj, kio faras ĝin ideala por dietoj por maldikigo kaj por preventi la efikojn de la diabeto; krome aliflanke tiu blua maizo havas tiun koloron pro la enhavo de antocianinoj (komponantoj kiuj estas ankaŭ en la bluaj aŭ violaj fruktoj aŭ en la ruĝa vino), kiuj estas konsiderataj kiel antioksidantoj.[16]

Se la maizo estas manĝaĵo tre riĉa en nutrantoj (ĝis la punkto ke ĝi estis konsiderata la ĉefa vegetala manĝaĵo inter keĉuoj kaj ĝi havas markitan partoprenon en la mitologio de la mezamerikaj popoloj — vidu ekzemple la Popol Vuh aŭ la verko "Hombres de maíz" (Maizhomoj) de la gvatemala verkisto Miguel Ángel Asturias—), ties konsumo kiel nura manĝaĵo, povas rezulti en nedezirataj sanmalordoj: kelkaj formoj de anemio kaj, se la maizo ne estas konsumata nikstamaligita (kalkoboligita, kiel oni kutimas fari en la amerika kontinento ekde antaŭ jarmiloj), ĉefe la pelagro. Krome (kiel ĉe aliaj manĝaĵo) devas ekzisti la prudento eviti poluadoon per parazitaj fungoj, ĉar la mikotoksinoj povas damaĝi la homan sanon.

Nutrokonsumo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa uzado de maizo estas kiel manĝaĵo. Ĝi povas esti kuirita per kompleta spadiko aŭ per eligitaj grajnoj (ekzemple kiel ingredienco de salatoj, supoj kaj aliaj pladoj). La maizfaruno (polento) povas esti kuirita aŭ uzita kiel ingredienco de aliaj receptoj. La maizoleo estas unu de la plej malmultekostaj oleoj kaj estas tre uzata por fritado de manĝaĵoj. Por la latinamerikaj popoloj, la produktoj kun bazo de maizpasto estas korespondaĵoj, anstataŭaĵoj aŭ surogatoj de la pano el tritiko.

En la malsupra mapo oni montras la konsumproporcion de maizo por persono je tutmonda nivelo; kiel estas videbla, en la mondo maizo hegemonis en du apartaj mondoregionoj, nome en Centrameriko kaj en Sudorienta kaj Suda Afriko, dum Meksiko, Gvatemalo, Sudafriko, Zimbabvo, Zambio, Lesoto kaj Malavio unuarangas en la listo de la ĉefaj konsumantoj de maizo.[17]

Konsumo por persono de maizo: ██ pli ol 100 kg/jaro ██ de 50 ĝis 99 kg/jaro ██ de 19 ĝis 49 kg/jaro ██ de 6 ĝis 18 kg/jaro ██ 5 aŭ malpli kg/jaro

La dependo de la maizo kiel nutrobazo fare de Meksiko estas evidenta, kaj tio rilatas al la fakto ke ekde ataŭkolumbaj epokoj ĝi estis la bazo de la nutrado, kun la kakao, la kapsiketo kaj la kukurbo.

En la latinamerika kuirarto maizo havas gravan partoprenon en tre diversaj pladoj kiel: tortiljoj kaj diversaj receptoj faritaj kun tortiljoj kiel la arepoj, la takoj, la enĉiladoj, la ĉilakiloj kaj la kesadiljoj; lokroj, supoj de kuĉuko, ĉoklo aŭ ĉokolo, de "elote" (spadiko), paragvaja supo, kaĉapoj, haljakoj, haljaketoj, sope, gordita, tlakoĝo, tlaĝudoj, ŭaraĉoj, molotoj, skvitoj, tamaloj kaj humitoj. Maizo estas aparte la ĉefa ingredienco de la arepoj, kiu estas la simbola plado en la gastronomio de Kolombio kaj Venezuelo, kaj populara ankaŭ en Ekvadoro kaj Panamo.

La grajnoj de saligita fritita (aŭ rostita) maizo estas konataj en Hispanio laŭ la nomoj «kikos»[18] aŭ «pepes».

La fritita maizo estas relative ĵusa produkto kiu estas komercigita sub diversaj markoj kiel alternativo al la ensakigitaj terpomfingrojternuksoj. Aliaj aplikaĵoj estas "tostadas" (duonebena tortiljo sur kiu oni aldonas legomojn kaj farĉaĵojn kun bazo de kokviando, fibrigita viando aŭ "cebiche"), snacks de la tipo Frito Lay, kaj maizflokoj por la matenmanĝo, kiel tiuj tutmonde fabrikitaj de la usona entrepreno Kellogg's (Corn Flakes kaj "Zucaritas" aŭ diversnome tutmonde).

Varma trinkaĵo kun bazo de maizo estas la atole, prilaborita preskaŭ ĉiam el faruno aŭ pasto el maizo. Malvarma trinkaĵo estas la "tehuino", ofta en la okcidento de Meksiko. La fermentita trinkaĵo "chicha" (ĉiĉo) estas parto de la indiĝena tradicioj en multaj latinamerikaj landoj (en Venezuelo estas konata kiel chicha andina (Anda ĉiĉo) ĉar en tiu lando la chicha propre dirite estas trinkaĵo farita ĉefe el rizo). En tiu lasta lando ekzistas ankaŭ densa trinkaĵo farita baze de maizo kiu ne estas fermentita konata kiel carato de maíz (maiza karato).

Viola maizo.

Estas variaĵo distribuita laŭlonge de la Centraj Andoj (Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio) nomita viola maizo, el kiu oni produktas senalkoholan trinkaĵon konatan kiel chicha morada. El la sama tipo de maizo oni produktas ankaŭ la "api", tipa trinkaĵo de la andaj altebenaĵoj.

Laŭ la variaĵo de maizo kaj la temperaturo de la medio en kiu la planto kreskas, varias la kvalito de la maizoleo; fakte la maiztipoj kiuj kreskas je pli malaltaj temperaturoj produktas pli da oleoj saturitaj de la tipo oleeca ol tiuj kiuj kreskas en tropikaj zonoj. En Meksiko estas ĉirkaŭ 600 tiaj variaĵoj, dum tiuj de plej bona kvalito devenas el malvarmaj regionoj.

En la 1860-aj jaroj, Will Keith Kellogg ekproduktis malgrandan paston baze de integrita faruno el tritiko, aveno kaj maizo. Li fabrikis malgrandajn pecojn kaj rostigis ilin en forno por posta pakigo. Tiu estis la komenco de la maizflokoj konataj ofte per la usonangla nomo corn flakes aŭ cerealaj folietoj. Al la origina formulo ni aldonis sukerojn kaj aliajn komponantojn kaj poste oni fabrikis folietojn produktitajn nur el maizo.

En Kanarioj, el millo (maizo aŭ maizfaruno) oni produktas specifan farunon nekribitan nomitan "frangollo" uzata en recepta preparaĵo kiu estas konata per la sama nomo. Ties aspekto estas simila al tiu de la blanka faruno sed kun tono iom pli malhela kaj iom pli flaveca, depende de la uzata variaĵo. Oni produktas ankaŭ gofion el la maizsemoj ĉu rostitaj kaj muelitaj, kiu estas uzita por sennombra kvanto de pladoj aŭ por rekta konsumo post la masado kun akvo, lakto aŭ mielo.

En Panamo maizo estas konsumata varie, kiel tamaloj, buloj kaj malvarmiga trinkaĵo nome "ĉiĉeme", produktita el boligita maizo, akvo, sukero, cinamo kaj lakto, kiu povas esti konsumata ĉu malvarma ĉu varma. En Salvadoro estas unu de la ĉefaj manĝaĵoj el kiu oni preparas unu de la tipaj popularaj manĝaĵoj nome "pupusa", kaj konsistas el tortiljo farĉita je muelitaj frititaj fazeoloj, fromaĝo kaj y muelitaj viandorostaĵo.

Nutrovaloro[redakti | redakti fonton]

La ĝemelaj herooj: maldekstre la Maiz-dio kaj dekstre la Punktoheroo.

Kvankam la maizo estas manĝaĵo tre riĉa en nutrantoj, ĝis la punkto ke ĝi estis konsiderata la ĉefa vegetala nutraĵo inter la keĉuoj kaj ludas gravan rolon en la mitologio de la mezamerikaj popoloj —vidu ekzemple Popol Vuh—, la kemia kompono de la grajno de maizo estas tuŝita de la genotipo, la medio kaj la semkondiĉoj. Averaĝe, la enhavo de proteino estas de nur 10 % kaj pli ol 60 % estas prolaminoj (zeinoj).

La maizo havas tre malaltan enhavon de sencaj aminoacidoj, kiel lizino, triptofano kaj izoleŭcino, kio okazigas, ke la biologia valoro de la proteino estas malalta kaj de malriĉa nutrokvalito. Tio kondukis la plantoplibonigantojn al atingo de novaj materialoj kun pli bona nutromesaĝo.[19]

Simileco kun la proteinoj de la tritiko kaj rolo en la dieto senglutena[redakti | redakti fonton]

La maizo estas unu de la cerealoj plej multe konsumitaj en la senglutena dieto, kiel anstataŭaĵo de la cerealoj kiuj enhavas glutenon.[20][21]

Tamen, estas similaĵoj inter la prolaminoj de la maizo —zeinoj— kaj tiuj de la tritiko —gliadinoj—, kio povas rezulti en imunaj reagoj en kelkaj personoj celiakaj.[21][22]

Spite la malgranda enhavo de zeinoj en la manĝaĵoj produktitaj el maizo kompare kun tiu de gliadinoj en manĝaĵoj kiuj enhavas tritikon, la maizo ŝajnas responsa pri la persistado de la damaĝo en la intesta mukozo en limigita subgrupo de pacientoj de la celiaka misordo, ĉar kaj la reago denaskimuna kaj la akirita kontraŭ la zeinoj estas similaj al la reago kontraŭ la gliadinoj. Konsekvence, la zeinoj povus esti klasitaj kiel damaĝaj por malgranda parto de celiakaj pacientoj, speciale tiuj kiuj montras nedeziratan reagon al senglutena dieto.[21]

La konfirmo ke la zeinoj ludas rolon en la patogenezo de la celiaka malordo esta utila informo por fari la traktadon de kelkaj celiakaj pacientoj kiuj ne respondas al la senglutena dieto. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke proksimume inter 10 kaj 18 % de tiuj kazoj prezentas refraktaran celiakion, kio estas pli grava diagnozo, kun klara tendenco al disvolvigo de grava malsano kaj malpli favora prognozo, kun ebla disvolvigo de problemoj pro la malbona absorbokapablo, ostoporozo kaj diversaj memimunaj malsanoj.[21] La retirigo de la maizo de la dieto en kelkaj kazoj kiuj montras nedeziratan reagon al senglutena dieto permesas la kontrolon de la malsano, kun malapero de la simptomoj kaj rekuperado el la damaĝo en la intesta mukozo.[23]

Hispanamerika kuirarto[redakti | redakti fonton]

Lokro (nordargentina supo el interalie maizo, viandaĵoj kaj kukurbo).

Argentino[redakti | redakti fonton]

Maizo gravas en la Argentina kuirarto, speciale en la regionoj Nordokcidento kaj Kujo. Kelkaj el la tradiciaj pladoj kuiritaj el maizo estas la lokro, la humito, la tamalo kaj la polento.

Kolombio[redakti | redakti fonton]

En Kolombio unu el plej tipaj pladoj estas la arepoj; kaj el maizo oni kuiras tre diversajn pladojn kiel kaĉapo, "bollos", "ĉuzo", pano, pasteĉoj, tortoj, farĉaĵoj, krevmaizo, "buñuelo", "natilla", ĉiĉo, supoj (kiaj la "sankoĉo" kaj la "mute" santandera), tamaloj, aĝakoj, lokro kaj trinkaĵoj kiel "peto", "kuĉuko", "ĉampús", "masato" kaj "ĉiĉeme". Krome oni manĝas ofte la nematuran spadikon boligetita, kiu povas esti poste rostita, sola aŭ kun butero kaj salo. El la maizfaruno produktita industrie oni preparas arepojn, tamalojn, farĉaĵojn kaj aliajn pladojn. La grajnoj de dolĉa nematura maizo peklaĵigita estas uzataj kiel ingredienco por salatoj kaj rizpladoj.

Kostariko[redakti | redakti fonton]

"Chorreadas".

Maizo estas grava produkto en la kuirarto de Kostariko, specialn en la provinco Guanacaste, kvankam ties konsumo estas okaza en la tuta lando montrite en pladoj kiel la tortiljoj, farĉaĵoj, kristnaskaj tamaloj, "pozoloj", pano de spadiko, polento, spadikoj kun butero, rostita tamalo, "chorreadas", krevmaizo, "mazamorra", kremo el spadiko kaj diversaj dolĉaĵoj; aŭ kiel ingredienco de la viandopoto, rizo, "picadillos", viandobuloj, salatoj kaj "atole", pro kio oni deklaris maizon kultura kaj natura kostarika heredo.[24][25] Krome, en kelkaj regionoj kiel praktiko de prauloj, survivas trinkaĵoj produktitaj el maizo kiel pinoloj, ĉiĉoj kaj "ĉiĉeme".

En Guanacaste la maizo estas la ĉefa kuirarta piliero, frukto de forta dieto de mezamerika heredo, kun pladoj propraj de la regiono, kiuj konstituas diferencitan gastronomian havaĵon: cosposas, picadillo de chilote, pequerreques, tanelas, buñuelos, tamaloj kaj atoloj de multaj tipoj.

Ĉilio[redakti | redakti fonton]

La abundo de maizo estas malpli ofta en la gastronomio ĉilia ol en la cetero de la landoj de Ameriko. Tamen, oni povas prepari tipajn pladojn kiel la "humitoj" kaj kun fazeoloj prepari porotos granados con mazamorra kaj kun pilko. Maizo estas uzata ankaŭ en la dolĉaĵo de ĉoklo (sinonimo de maizo). Krome la maizo povas formi parton de kelkaj sandviĉoj.

Ekvadoro[redakti | redakti fonton]

Terpoma lokro el Ekvadoro. En lokro maizo estas unu el ĉefaj ingrediencoj.

En Ekvadoro maizo estas uzata en multaj tradiciaj preparaĵo, kiel en lokroj. La maizo (matura, malmatura aŭ jam en faruno) estas ĉefa ingredienco en receptoj kiel tamaloj, humitoj, kimbolitoj, ĉiŭil, ĉoklo, rostita kanĉa, mote, mote pillo, malpura mote, mote pata, tortiljoj, kaj en trinkaĵoj kiel ĉiĉo, moroĉo, "colada morada", "ĉampús", inter aliaj.[26]

Meksiko[redakti | redakti fonton]

En la Meksika kuirarto la pasto de maizo estas uzata por kuiri tortiljoj, kiuj siavice estas uzataj en multaj tradiciaj pladoj, kiel takoj, "enĉilada", buritoj, "ĉilakile", "kesadija", supo de tortiljo, "flutoj", totopoj, rostpano, "papadzul" kaj multaj aliaj pladoj. La pasto utilas ankaŭ por kuiri sope, tlakogoj, hŭaraĉe, tamaloj, "gordita", "pikadita", fritaĵoj kaj aliaj tipoj de tortiljoj kiel la "tlaĝuda".

La maizpasto utilas ankaŭ kiel ĉefa ingredienco de la atole, tipa trinkaĵo produktita el maizpasto kun akvo aŭ lakto, dolĉigita kaj kun kondimentoj, spicoj aŭ fruktoj. La nematura maizo, nomita "elote", estas konsumita rostita aŭ boligita, kaj el tiu oni kuiras skvitojn, tlakskalojn, supon de elote kaj tamalojn de elote. Krome ĝi estas uzata kiel garnaĵo kaj kiel ingredienco de aliaj pladoj kiel rizo en kelkaj variaĵoj kaj en kelkaj salatoj.

"Ĉilakile" en verda saŭco kun fromaĝo kaj kremo, kaj kun la tradicia garnaĵo de frititaj fazeoloj.

La maizfaruno estas uzata por kuiri atole, biskvitojn, panon kaj maizkukojn. La seka matura maizo estas uzata por kuiri pozole kaj pinole kaj por prepari trinkaĵojn kiel "pozol" kaj fermentita "Pox".

En Latinameriko estas kutimo manĝi grajnojn el la spadiko boligitajn, el kiuj en Meksiko derivas du diferencaj tradiciaj pladoj: unu estas la esquites kaj alia estas la pozole. Depende de la regiono kaj de la individua plaĉo, al "esquites" oni povas aldoni kombinon de diversaj ingrediencoj, inter kiuj elstaras salo, citrono, polva kapsiketo, raspita fromaĝo, kremo kaj majonezo. La "pozole", siaflanke estas tradicia plado al kiu oni povas aldoni diversajn tipojn de viandoj kaj karakteriziĝas ĉar havas maizgrajnojn konsiderinde pli grandajn ol tiuj de la "esquites",[27] nomita "cacahuazintle", kiu en naŭatla lingvo signifas ‘kakaa maizo’ (cacawa[tl] + sentli), reference al la grando de la grajno.

Nikaragvo[redakti | redakti fonton]

Maizo estas elstara produkto tre grava en la dieta de la nikaragvanoj, konsumita de la 80 procento de la loĝantaro en formo de tortiljo kaj konstituante ĉirkaŭ 29 procenton de la dieta energio de averaĝa nikaragvano.[28]

Ene de la diverseco de manĝaĵoj derivitaj de la maizo estas la jenaj: tamalo, atol, "gvirila" (speco de tortiljo kuirita surbaze de nematura maizo), tortiljoj, "nakatamal", pastotamalo, tamalo "pizque", viandobuloj, "buñuelos", "perrerreque", ringodolĉaĵoj, "hojaldras", "viejitas", "pupusas jinoteganas", ĝoltamal, montuka, ĝoltaska, krevmaizo. Same derivas de la maizo diversa kvanto de tipaj trinkaĵoj kiel jenaj: pinol, pinolillo, tiste, tibio, pozol, chingue, ciliano, chicha, cususa, pelo de maíz, café de maíz, tata pinol.

Nikaragvaj tamaletoj.

Partikulare oni kuiras tre tipajn pladojn kiuj havas kiel bazon la maizo kiel "indio viejo" (maljuna indiano) kaj "sopa de queso" (fromaĝosupo). Aparte oni kuiras miksaĵojn kiel torta de sardina, sopa de albóndiga, pinol de iguana, pinol de venado, pinol de rabo, "chanfaina" (tripaĵo), ajiaco, cabeza de chancho (porkokapo), sopa de maíz, enchiladas, tortuga, marol, picadillos, tacos, lengua fingida, kaj pebre.

La kulturo de maizkonsumado estas tiom populara ke unu el la plej uzitaj karesnomoj por referenci al la nikaragvanoj estas “pinolero” (derivita de la tradicia nikaragva trinkaĵo nome "pinolillo") kaj tio aperas en popolkantoj simbolaj kiel “Nicaragua Mía” de Tino López Guerra. Xilonem estas la “Diino de la Freŝa Maizo” rememorata per foiro en la municipo Jalapa, departemento Nova Segovio.[29]

En la popola kulturo la maizo elstaras en nikaragva kanto partikulara nomita "Somos hijos del Maíz" (Ni estas filoj de la maizo) de Luis Enrique Mejía Godoy. Tiu kanto aperis en 1980 pro la ekonomia blokado fare de Usono kontraŭ Nikaragvo kun la fono de la konkurenco inter la tritiko kaj la maizo.[30]

Panamo[redakti | redakti fonton]

La maizo formas parton de la 40 % de la ĉiutaga konsumo, principe en la centraj provincoj; ĝi estas konsumata en pladoj kiel la ĉanga, torrejitas de maíz, serén, ĉiĉeme, tortiljo, panbuloj kaj en la fabrikado de trinkaĵoj de maizo.[31]

Paragvajo[redakti | redakti fonton]

Porcioj de paragvaja supo.

Maizo estas la ĉefa ingredienco por la tipaj naciaj pladoj: nome la paragvaja supo (kiu estas ne supo, sed saltorto) kaj la chipa guasú (ringopano).

Peruo[redakti | redakti fonton]

La maizo estas uzata en diversaj preparaĵoj kiel la kanĉa (kamĉa), mote, aka, api, humito (kaj dolĉa kaj sala), pastel de ĉoklo (dolĉa), api kun sopaipilla, ĉiĉo (aqa) de jora, chicha morada, charquicán, lokro kaj polento.

Salvadoro[redakti | redakti fonton]

En Salvadoro maizo estas amplekse uzata en la metia gastronomio kaj ĉefe, en la areoj en kiuj la indiĝenaj radikoj estas tre enradikitaj. La maizo kiel ĉefa ingredienco estas uzata en la tipaj pladoj kiel pupusas, riguas, tamaloj, atole, maiztortiljoj kaj en multaj el la tipaj preparaĵoj kiel la sopa de patas, sopa de res (bovsupo) kaj sopa de frijoles (fazeolsupo). En la ĉefurbo kaj en multaj aliaj urboj de Salvadoro la «elote loco» (freneza elote, freneza maizo) estas preparaĵo tre ofta ene de la salvadora kuirarto.

Venezuelo[redakti | redakti fonton]

Hallaca kun ŝinkopano.

Maizo ludas gravan rolon en la kuirarto de Venezuelo, ĉar el tiu oni produktas tradiciajn pladojn kiel arepoj, pasteĉoj, kaĉapoj, hallaca, hallaquita. Oni konsumas ankaŭ la freŝan spadikon (jojoto [hohoto]) boligita ĉu sola ĉu ŝmirita el buteromargarino. Oni kuiras dolĉaĵojn kiel la mazamorra, majarete, ĉivato, ktp., same kiel trinkaĵoj kiel karato (densa) kaj la chicha andina (anda ĉiĉo, fermentita, nekonfuzenda kun la nealkohola chicha criolla). El la faruno de seka maizo, konata populare kiel harina PAN (kvankam estas ankaŭ aliaj markoj), oni kuiras la menciitaj pladoj (escepte la kaĉapoj kiuj estas kuiritaj el freŝa maizo). Kiam tiu faruno estas rostita oni akiras produkton nomitan fororo.

Urugvajo[redakti | redakti fonton]

En Urugvajo oftas la maizfaruno por kuiri polenton kun "tuko" (italdevena saŭco) por havigi la karakteran kruston al la marsejla pano. La maizfaruno estas rostita ankaŭ por prepari gofion, karaktera de la Departemento Canelones. La grajnoj de malmola maizo estas boligitaj por kuiri "mazamorra". La dolĉa freŝa maizo aŭ "ĉoklo" formas parton de la "puĉero" (potaĵo), la "buseka" (bovostomako) kaj aliaj variaj pladoj; dum disgrajnjgita estas uzata kiel farĉaĵo de kanelonoj, sandviĉoj, saltortijoj kaj pasteĉoj. El la amelo oni kuiras alfahorojn de maizena. La "barba de ĉoklo" (haroj de spadikoj) seka estas uzata kiel surogato de tabako kaj la "ĉala" (foliaro spadikoŝirma) estas uzata kiel fumpapero por la "nako" aŭ kreola tabako.

Huitlacoche[redakti | redakti fonton]

Fungaj elstaraĵoj de Ustilago maydis.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Maiza ustilago.

El maizo oni povas akiri gastronomian kurizaĵon tre aprezata, ĉefe en la centro de Meksiko. En somero, la alta humideco de la maizkampoj en kiuj oni kultivas kiel la milpa favoras la aperon de diversaj specioj de fungoj, inter kiuj tiu nomita huitlacoche. Temas pri la fungo basidiomiceta nomita Ustilago maydis, kiu formas globecajn elstaraĵojn en diversaj partoj de la planto de maizo, partikulare en la elote (spadiko). Tiun malsanon en la kultivo de maizo oni konas populare per la nomo de maizkarbo, kaj en Meksiko huitlacochecuitlacoche [kŭitlaKOĉe], terminoj kiuj devenas de antaŭhispanaj vortoj de la kulturo meksika, kiuj falkte signifas ‘korvofekon’. Tio estis konata ankaŭ kiel popoĝotl, kiu signifas ‘brulitan maizon’. La elstaraĵoj estas plenaj de pulveca pasto de nigraj sporoj, kaj ĉiu agalla elstaraĵoj povas produkti ĝis 200 bilionojn de sporoj. Tiu spadikoj ne produktos uzeblan maizon sed, ĝuste antaŭ la elstaraĵoj eksplodu por liberigi la sporojn, la kamparanoj fortranĉas ilin. Per la tranĉilo oni separas la nematurajn grajnojn el la funga pasto kiu ĉirkaŭas ilin, kaj oni kombinas ili kun floroj de kukurbo aŭ de "ĉilakaĝote", kun cepo, kapsiketo kaj distranĉitaj folioj de armplanto Dysphania ambrosioides. Tiu miksaĵo estas fritita en oleo aŭ en porkograso kaj oni envolvas ĝin per maizpasto. Tiu "kesadija" de huitlacoche estas rostita per komalo kaj prezentitaj varmaj. La huitlacoche tiel preparita estas konsumata ankaŭ kun takoj. Tiu plado estas sezona kaj rara en kelkaj lokoj, pro kio ties prezo povas esti alta, sed ankoraŭ trovebla en la publikaj bazaroj proksimaj al la kultivejoj de maizo en la centro kaj sudo de Meksiko.

Krevmaizo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Krevmaizo.

La krevmaizo, nomitaj ankaŭ palomitas de maíz (maizaj kolombetoj) aŭ maizaj rozetoj estas manĝaĵo kuirita el speciala variaĵo de maizo: nome la Zea mays everta, kies grajnoj eksplodas se varmigitaj ĉar ili havas malmolan ŝelon kiu sigelas la humidecon ene, same kiel amelan internon. Per la varmigo, la premo de la centro akumuliĝas ĝis rompi perforte la ŝelon. Nuntempe la krevmaizo estas asociata en la okcidenta kulturo, kaj ĉefe en Usono, kun la ĉeesto en kinejo por spekti filmon.

Krevmaizo.

La krevmaizo estis tipa manĝaĵo de la indiĝenaj indianoj kaj estis kuriozaĵo por la unua eŭropaj esploristoj de la Nova Mondo. Surprizigitaj, Kristoforo Kolumbo kaj lia ŝipanaro aĉetis kolierojn de krevmaizo al la karibaj indiĝenoj. En 1519, kiam Hernán Cortés venis al tio kio estas nuntempe Meksikurbo, trafis, ke la aztekoj portis amuletojn formitajn de kolieroj de krevmaizo uzitajn en la religiaj ceremonioj.

Preparado[redakti | redakti fonton]

En la 16-a jarcento

La indiĝenoj preparis la krevmaizon laŭ tri manieroj: la unua konsistis en trapikado de spadiko en bastoneto kaj rosti ĝin super la fajro, rikoltante la grajnojn, kiuj eksplodis kaj foriris. La dua konsistis en la separado de la grajnoj el la spadiko por ĵeti ilin rekte al la fajro kaj manĝi tiujn kiuj eksplodis. La lasta kaj plej komplika konsistis en la varmigo de ujo el argilo ne tro profunda, kiu enhavis sablon de dika grajno, kaj kiam la sablo atingis altan temperaturon, oni metis sur ĝin la maizgrajnojn jam for el la spadiko, kiuj varmigitaj eksplodis sur la sablosurfaco.

En la aktualo

La unua elektra aparato por kuiri krevmaizon en Usono aperis en vendejoj en 1907, sed jam en 1947 oni vendis amase krevmaizon en la 85 procento de la spektaklejoj.

Maizaj produktoj[redakti | redakti fonton]

Manĝajoj kun bazo sur maizfaruno.
Konsumo de maizo en 1999 (kg/loĝanto)
Malavio 137 Honduraso 98 Zimbabvo 89
Meksiko 127 Sud-Afriko 94 Lesoto 87
Zambio 113 Salvadoro 93 Venezuelo 68
Gvatemalo 103 Kenjo 93 Nikaragvo 56

Lingvistiko[redakti | redakti fonton]

La deveno de la Esperanta vorto estis la taina (taíno) vorto 'mahiz', kiu pasis al eŭropaj lingvoj tra la hispana post la transpaso de maizo al Eŭropo, kio okazis post la malkovro de Ameriko.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kato, Takeo Ángel; Mapes; L.M. Mera; J.A. Serratos; R.A. Bye, R. (2009). «Origen y diversificación del maíz: una revisión analítica». Universidad Nacional Autónoma de México, Comisión Nacional para el Conocimiento y Uso de la Biodiversidad: 116. Arkivita el la originalo la 24an de januaro 2013. Konsultita la 5an de Junio 2021.
  2. «Corn Stalk Lodging». Monsanto Imagine. 2a de Oktobro 2008. Arkivita el la originalo la 25an de februsro 2009. Konsultita la 5an de Junio 2021.
  3. 3,0 3,1 Oñate Zúñiga Lissette Anabel (2016). «DURACIÓN DE LAS ETAPAS FENOLÓGICAS Y PROFUNDIDAD RADICULAR DEL CULTIVO DE MAÍZ (Zea mays) var. BLANCO HARINOSO CRIOLLO, BAJO LAS CONDICIONES CLIMÁTICAS DEL CANTÓN CEVALLOS». Doktoriga disertacio. CEVALLOS-ECUADOR, 2016. Konsultita la 5an de Junio 2021.
  4. MaizeGDB
  5. Researchers sequence genome of corn, a key crop.
  6. Fontoj: Coligado 1975, Salamini 1985, Poethig 1994, Paliwal 2000.
  7. P.V. Nelson 1985.
  8. Tropical Maize for Biofuels.
  9. "Origin, History and Uses of Corn", Iowa State University, Department of Agronomy, 11an de Februaro, 2014. Arkivigite je 2014-02-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-23. Alirita 2014-09-15.
  10. Roney, John (Vintro 2009). “The Beginnings of Maize Agriculture”, Archaeology Southwest 23 (1), p. 4. 
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 Elena Reygadas, La historia del maíz, la obra maestra que cultivó Mesoamérica El País 27 nov 2021 - 03:14 CET, Alirita la 30 de novembro 2021.
  12. "US Approves Corn Modified for Ethanol", The New York Times, 11a de Februaro 2011.
  13. Genetically modified plants: Global Cultivation Area Maize Arkivigite je 2010-08-12 per la retarkivo Wayback Machine GMO Compass, 29a de Marto, 2010, Alirita la 10an de Aŭgusto, 2010
  14. Spielvogel, Jackson J.. (2006) Medieval and early modern times. Usono: National Geographic, p. 452.
  15. FAOSTAT. FOOD AND AGRICULTURE ORGANIZATION OF THE UNITED NATIONS. Alirita 5a de Aŭgusto 2014.
  16. BBC Ciencia; Para la dieta: maíz azul.
  17. According to 2000 CIMMYT World Maize Facts and Trends.
  18. Pérez-Calvo Soler, 2005, p. 141.
  19. Paredes López, Octavio; Valverde, María Elena. Cinvestav. 2006. Los recursos nutracéuticos y medicinales que Mesoamérica le ha dado al mundo. Arkivigite je 2013-01-20 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20130120194414)
  20. Coordinadora del grupo de trabajo: Dra. Isabel Polanco Allué. Sociedad Española de Gastroenterología, Hepatología y Nutrición Pediátrica. (2008). MINISTERIO DE SANIDAD Y CONSUMO, eld. «Diagnóstico precoz de la enfermedad celíaca». Arkivigite je 2018-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 Ortiz-Sánchez, JP; Cabrera-Chávez, F; de la Barca, AM (21a de Oktobro 2013). «Maize prolamins could induce a gluten-like cellular immune response in some celiac disease patients». Nutrients 5 (10): 4174-83. PMC 3820067. PMID 24152750. doi:10.3390/nu5104174. Alirita la 5an de Junio 2021.
  22. Cabrera-Chávez, F; Iamet, S; Miriani, M; et al. (2012). «Maize prolamins resistant to peptic-tryptic digestion maintain immune-recognition by IgA from some celiac disease patients». Plant Foods Hum Nutr 67: 24, 30. PMID 22298027. doi:10.1007/s11130-012-0274-4. Alirita la 5an de Junio 2021.
  23. Accomando, S; Albino, C; Montaperto, D; Amato, GM; Corsello, G (2006). «Multiple food intolerance or refractory celiac sprue?». Dig Liver Dis 38 (10): 784-5. PMID 16169780. Alirita la 5an de Junio 2021.
  24. «Decretan al maíz como Patrimonio Cultural de Costa Rica». La Nación. 25a de julio 2014. Konsultita la 6an de Junio 2021.
  25. «El maíz, patrimonio cultural y natural de Costa Rica». La Nación. 24a de januaro 2013. Konsultita la 6an de Junio 2021.
  26. «El despertar gastronómico del maíz.». INIAP. 2015. Arkivita el la originalo la 22an de junio 2018. Konsultita la 6an de Junio 2021.
  27. Consejo Nacional para la Cultura y las Artes (1983). Recetario mexicano del maíz. Kunordigo de María Esther Echeverría kaj Luz Elena Arroyo (dua eldono). México DF: Consejo Nacional para la Cultura y las Artes. ISBN 970-18-3413-5.
  28. Rigoberto Castillo Cajina kaj Ricardo Bird Moreno. «Caracterización del Cultivo de Maíz en Nicaragua: Un análisis de Varianza de los Determinantes del Rendimiento». Arkivigite je 2021-03-16 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 6an de Junio 2021.
  29. «El Maíz en Nicaragua - La Prensa». La Prensa. 24a de septembro 2001. Konsultita la 6an de Junio 2021.
  30. Te cuento un Canto con LUIS PASTOR (2a de majo 2017), Te cuento un canto "SOMOS HIJOS DEL MAÍZ" Luis Enrique Mejía Godoy, en Jutubo, konsultita la 6an de junio 2021.
  31. Landero S., El maíz, la planta de oro, Arkivigite je 2018-06-23 per la retarkivo Wayback Machine La Estrella, 4a de novembro 2012, Panama Star, S.A]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

en la hispana
  • El maíz, nuestro sustento, Cristina Barros y Marco Buenrostro, pp. 6–15.
  • Diversidad y distribución prehispánica del maíz mexicano, Bruce F. Benz, pp. 16–23.
  • De las muchas maneras de cultivar el maíz, Teresa Rojas Rabiela, pp. 24–33.
  • La domesticación del maíz, Emily McClung de Tapia, pp. 34–39.
  • Richard Stockton MacNeish y el origen de la agricultura, Ángel García Cook, pp. 40–43.
  • El dios del maíz en Mesoamérica, Tomás Pérez Suárez, pp. 44–55.
  • Los mitos del maíz entre los mayas de las Tierras Altas, Carlos Navarrete, pp. 56–61.
  • Las tortillas calientes, patrimonio cultural, Victoria Novelo, pp. 62–71.
  • De elemento creador a sustento vital, Tomás Pérez Suárez, pp. 72–73.
  • Pérez-Calvo Soler, Jorge (2005). Nutrición energética y salud. Debolsillo. ISBN 84-9793-398-2. http://books.google.es/books?id=wJdzkCcFQnMC
en la angla
  • Ferro, D.N. kaj Weber, D.C. "Managing Sweet Corn Pests in Massachusetts". [1]
  • Bonavia, Duccio (2013). Maize: Origin, Domestication, and Its Role in the Development of Culture. Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-02303-1.
en la itala
  • Aureliano Brandolni, Andrea Brandolini (2006). Il mais in Italia: storia naturale e agricola. Bergamo, Italio: CRF press. "XII+370 pages and 80 colour pages" [2][rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.