Hernán Cortés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Hernán Cortés
Vicreĝo de Nova Hispanio
Retrato de Hernán Cortés.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1485
en Medellín
Morto 2-an de decembro 1547 (1547-12-02)
en Castilleja de la Cuesta
Mortokialo disenterio [#]
Tombo Meksik-urbo [#]
Ŝtataneco Hispana Imperio • Habsburga Hispanio • Hispanio [#]
Alma mater Universitato de Salamanko [#]
Lingvoj hispana lingvo [#]
Subskribo Hernán Cortés
Familio
Patro Martín Cortés de Monroy [#]
Edzino Catalina JuárezLa Malinche [#]
Idoj Leonor Cortés MoctezumaMartín CortésMartín Cortés Zúñiga [#]
Profesio
Okupo esploristo • guberniestrokonkistadoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Hernán CORTÉS [erNAN korTES], aliaj formoj de la nomo: Fernando Cortez, Hernando Cortés, Fernán Cortés kaj en Esperanto Korteso (naskiĝis en Medellín (Kastilio) 1485, mortis en Castilleja de la Cuesta (Kastilio) 1547) estis la konkerinto (conquistadorkonkistadoro) de Meksiko por la hispana monarĥio. Komence de la 16-a jarcento, li estris la ekspedicion kiu startigis la konkeron de Meksiko kaj la finon de la imperio de aztekoj, metante ĝin sub dominado de la Reĝlando Kastilio — kiu estis nomita Nova Hispanio —.

Li naskiĝis en la urbo Medellín, en la hispana regiono Ekstremaduro, en la eno de familio de malaltaj hidalgoj. Li decidis serĉi fortunon en la Nova Mondo veturante al la insulo Hispaniolo kaj Kubo, kie dum mallonge li estis urbestro de la dua urbo fondita de la hispanoj en tiu insulo. En 1519 li estis elektita kapitano de la tria ekspedicio al la kontinento, kiun li financis parte. Lia malamikeco kun la guberniestro de Kubo, Diego Velázquez de Cuéllar, rezultis en la finfina nuligo de la veturo, ordono kiun Korteso ignoris.

Alveninte al la kontinento, Korteso organizis sukcesan strategion alianciĝi kun difinitaj indianaj grupoj por venki super aliaj. Li ankaŭ uzis inter aliaj indianinon, nome doña Marina (la Malinĉe), kiu servis kiel interpretisto kaj kun kiu li havis filon. Kiam la guberniestro de Kubo sendis delegitojn por kapti Korteson, tiu kontraŭstaris ilin kaj venkis, samtempe li rekrutis la trupon kiu estis kaptonta lin kiel plifortigoj por sia ekspedicio. Korteso sendis kelkajn leterojn al la reĝo Karlo la 1-a cele al la akiro de agnosko de la sukceso de lia konkero anstataŭ esti punita pro sia ribelo. Finfine li ricevis la titolon de Markizo de la Valo de Oaĥako, sed la plej prestiĝa titolo de Vicreĝo estis donita al altranga aristokrato, mome Antonio de Mendoza y Pacheco. En 1541, Korteso revenis al Hispanio, kie li mortis ses jarojn poste, trista, malsana, malriĉa kaj apenaŭ agnoskita.

Komenca vivo[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de la Domo de Korteso en Medellín.
Statuo de Korteso en Medellín, starigita sur la placo, kie iam estis la domo de la familio Korteso.

Li naskiĝis en Medellín (Hispanio) en 1485, kaj forpasis en Castilleja de la Cuesta, proksime al Sevilo, je la 2-a de decembro de 1547. Liaj gepatroj estis Martín Cortés kaj Catalina Pizarro Altamirano.

Li estis hidalgo (malsupera nobelo), studis en la Universitato de Salamanko, kaj estis iom instruita. Tamen, li lasis la studojn nur post du jaroj, kaj serĉis aventurojn, tiele li estis en Valladolid ĉe jurlaboristo, kie li lernis iom pri juro, sed absolute ne licenciĝis en universitato.[1] El patrina flanko li estis duonkuzo de Francisco Pizarro, kiu poste estos la konkerinto de la imperio de inkaoj (ne konfuzu kun alia Francisco Pizarro, kiu aliĝis al Korteso en la konkero de Meksiko).

Post kelkaj malsukcesoj ĉu por elŝipiĝi al Ameriko ĉu por partopreni en la militoj fare de Gonzalo Fernández de Córdoba en Italio, finfine, en la printempo de 1504, li enŝipiĝis direkte al la ĵus malkovrita nova kontinento Ameriko. Li vojaĝis al insulo Hispaniolo en 1504, kie li okupis burokratajn postenojn kaj setlis kiel kolono plantejisto. Tamen, li eble revenis al Hispanio, ĉar la 29an de aŭgusto 1506 lia patro pagis la koston de lia ŝipveturado al Santo Domingo per la ŝipo San Juan Bautista (Sankta Johano Baptista), propraĵo de Luis Fernández Alfaro.[2]

En Kubo[redakti | redakti fonton]

Poste li iris al Kubo kun guberniestro Diego Velázquez De Cuéllar en 1511, ĉe kies konkera kampanjo li partoprenis. Li iĝis urbestro de Santiago de Kubo, kvankam poste li estis enprizonigita fare de la guberniestro kaj akuzita je konspiro kontraŭa. Liberigita, li edziĝis al la bofratino de la propra Diego Velázquez, nome Catalina Suárez Marcaida. Fine de 1518 Velázquez taskis lin esplori la novajn terojn en Jukatano post du antaŭaj ekspedicioj fare de respektive Francisco Hernández de Córdoba kaj Juan de Grijalva. Li organizis ekspedicion de 600 homoj, kaj eliris el Santiago de Cuba en la 18-a de novembro de 1518 kaj el Kubo jam la 10-an de februaro 1519, rapide kaj subite ĉar Velázquez malfidis je li kaj Korteso klopodis eviti haltigon.

Ekspedicio de Hernán Cortés el Kubo al Tenoĉtitlano.

La ŝiparo konsistis el 11 ŝipoj, 518 infanteriaj soldatoj, 16 kavalerianoj, 13 pafistoj, 32 arbalestistoj, 110 maristoj kaj ĉirkaŭ 200 indianoj kaj negroj kiel helpistoj aŭ servistoj. Ili kunportis 32 ĉevalojn, 10 kanonojn el bronzo kaj 4 kanonetojn. La kapitanoj estis Alonso Hernández Portocarrero (al kiu li poste "donacos" la indianinon doña Marina), Alonso Dávila, Diego de Ordás, Francisco de Montejo, Francisco de Morla, Francisco de Saucedo, Juan de Escalante, Juan Velázquez de León (parenco de la guberniestro), Cristóbal de Olid, Gonzalo de Sandoval kaj Pedro de Alvarado. Multaj el tiuj estis veteranoj de la militoj de Italio. Ĉefa piloto estis Antón de Alaminos kun sperto el la du antaŭaj ekspedicioj nome de Francisco Hernández de Córdoba kaj Juan de Grijalva.

En Meksiko[redakti | redakti fonton]

La Malinche tradukas por Korteso. Tlakskala, 16a jarcento.

Li havis la unuajn kontaktojn kun la indianoj ĉe la insulo Kozumelo, grava haveno kaj religia centro de majaoj en Jukatano. Tiam la duoninsulo Jukatano estis fragmentita en 16 ŝtatetoj, ĉiu kun sia propra registo nome «halaĉ uinik», en konstanta konflikto inter si. Dekomence la hispanoj uzis interpretiston indianan nome en hispana «Melchorejo» [melĉoREĥo] (Melkioreto). Pere de li Korteso sciis pri barbuloj kaptitaj de majaoj ie interne. Tiele en 1519 ili trafis Jerónimo de Aguilar supervivinto de la vrako de la ŝipo Santa María de la Barca. Aguilar tiam iris serĉi alian supervivinton nome Gonzalo Guerrero, kiu loĝis en Chetumal, kie li evitis sklavecon kaj akiris fidon de la kaciko Naĉankano, kaj iĝis li mem nakom aŭ majaa militestro kaj edziĝis al la majaa princino Zazil Há, kun kiu li jam havis kelkajn filojn, nune konsiderataj la unuaj modernaj meksikanoj. Aguilar decidis reveni kun Korteso iĝante unu el liaj interpretistoj de majaa, sed Guerrero decidis resti kun la majaoj kaj mortis ĉirkaŭ 1536. Kelkaj historiistoj opinias, ke li eĉ luktis kontraŭ la hispanaj konkeristoj.[3]

La Batalo de Centla kaj la kapto de Potonĉano[redakti | redakti fonton]

Eniro de Hernán Cortés al la majaa urbo Potonĉano en Tabasko en 1519.

Post diversaj bataloj kontraŭ la tieaj indiĝenoj, en kiuj li trovis aliancanojn kaj tradukistojn (inter ili la nomata Marina aŭ Malinĉe, kiu fariĝis lia amanto kaj donis al li filon), li vojaĝis en la internon de la novaj teroj.

Batalo de Centla, en kiu intervenis la unuan fojon ĉevalo milite en Ameriko. Murpentraĵo en la Municipa Palaco de Paraíso, Tabasco.

La ekspedicio de Korteso bordis la marbordon gvidita de la piloto Antón de Alaminos ĝis alveni en la 14-a de marto de 1519 al la elfluejo de la rivero Tabasko (nune Grijalva), en la proksimeco de la urbo Potonĉano (Putunĉano), apartenanta al la putunoj estre de la «halaĉ uinik» Taabskoob. Tie okazis la Batalo de Centla, kiun oni konas ekde la vidpunkto de hispanoj nome el la verko de López de Gómara nome La Conquista de México en ties ĉapitro Combate y toma de Potonchan:[4] La hispanoj petis akvon kaj nutrado, sed malkontentis pri la ricevaĵo kaj postulis plie ĝis kiam eniris perforte en la urbo.

Post tiu malvenko, la aŭtoritatoj de Tabasko proponis al Korteso nutraĵojn, juvelojn, teksaĵojn, kaj grupon de dudek sklavinoj, kiuj estis akceptitaj, ties nomoj ŝanĝitaj, baptitaj kaj disdonitaj inter la kapitanoj.[5] Inter tiuj sklavinoj estis Malintzin, kiun la hispanoj renomigis Marina, konata ankaŭ kiel La Malinĉe, kiu ludos gravegan rolon en la konkero de Meksiko. Ŝia granda inteligento, regado kaj de la majaa kaj de la naŭatla lingvoj, ŝia kono de la moroj de la indiĝenoj, kaj ŝia fidelo al la hispanoj, faris de la Malinĉe unu el la plej eksterordinaraj kaj polemikigaj virinoj de la historio de Ameriko.[6] La Malinĉe estis interpretisto, konsilisto kaj koramikino de Hernán Cortés, kun kiu ŝi havos filon Martín Cortés, samnoma kun la laŭleĝa filo kiun Hernán Cortés havos post dekkvar jaroj kun Juana de Zúñiga. Marina kaj Gerónimo de Aguilar anstataŭis Melchorejo kiel interpretistoj, ĉar tiu estis decidinta malhelpi la hispanojn kaj incitis la indiĝenojn al rezistado kontraŭ la konkero fare de la hispanoj.

Juana de Zúñiga, sevila edzino de Hernán Cortés, skulptaĵo por ŝia tombo, mendita de la duko de Alcalá al Diego de Pesquera en 1575,[7] kun alia statuo de Catalina Cortés. Ambaŭ statuoj troviĝas en la historia Sevila Kartuzio.

Santa María de la Victoria[redakti | redakti fonton]

En Tabasko la hispanoj eksciis pri nova lando okcidente, kiun la aborigenoj nomis Meksiko. Ili ankaŭ eksciis pri la granda povo kaj riĉeco de la lando, kaj ankaŭ pri la malamikeco de la ceteraj triboj, kiuj troviĝis subpremataj al la imperio de aztekoj.

Korteso post ceremonia rito per kiu li direktis sin al granda kapokujo (konsiderata sankta arbo de la majaoj) kaj elirigis glavon, frapis per ĝi sur la trunkon kaj ekposedis tiujn novajn terojn kie li fondis la 25an de marto 1519 la vilaĝon Santa María de la Victoria (Sankta Maria de la Venko), kiu estos la unua hispana urbo en Nova Hispanio kaj unu de la unuaj en Ameriko. La hispanoj restis tie ĝis la 12a de aprilo kiam Korteso enŝipiĝis direkte al Kulua kaj Tenoĉtitlano, lasante en la vilaĝo kelkajn soldatojn, respondecaj pri la pacigo de la regiono.

Tiun jaron de 1519 komencis epidemio de variolo, senscie alportita de la konkistadoroj, kiu post kelkaj jardekoj nuligis la 97% de la loĝantaro de la regiono[8] kaj kio faciligos la disvolviĝon de la konkero de Meksiko.

Fondo de Verakruco kaj militalianco kun Cempoala[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la ĉefa placo de la ruinoj de la urbo Cempoala, ĉefurbo de la totonakoj, unua popolo kiu establis militaliancon kun la kastilianoj por ataki la senjorlandojn de la Triopa Alianco aŭ Ēxcān Tlahtolōyān.

En Tabasco, la hispanoj eksciis pri la ekzisto de orienta lando kiun la indianoj nomis «Meksiko». La ŝiparo marbordis direkte al nordoriento, kaj unu tagon aperis kelkaj kanuoj de aztekoj kiuj venis je konto de Moktezumo la 2-a, nome «tlatoani» aŭ imperiestro de la Azteka imperio, kun ĉefurbo en Tenoĉtitlano. Korteso montris al ili siajn pafilojn, siajn ĉevalojn por, unuflanke timigi ilin, sed aliflanke li klopodis esti afabla kun ili, parolante pri paco. La ambasadoroj kunportis pentristojn, kaj tiuj desegnis ĉion kion ili vidis por ke la imperestro estu informita fidele kaj vidu kiaj estas tiuj «teuloj» (navatla termino derivita de la majaa «tzule» kiu referencis al entoj de la submondo)[9] Moktezumo resendis donacojn de juveloj kaj valoraĵoj, sed Korteso plu insistis por viziti la imperiestron, kiu plue malakceptis la permeson.

Korteso instalis kampadejon antaŭ la urbo Kiahuiztlano loĝata delonge de la totonakoj, kaj tuj poste li igis ĝin sia urbo, kun la nomo Villa Rica de la Vera Cruz (situa je 70 km norde de la aktuala Verakruco), tiel nomita ĉar tie elŝipiĝis la hispanoj la sanktan vendredon, kiam oni festas la morton de Kristo sur kruco.

Korteso tamen havis tiam gravan problemon: li ne havis permeson de la guberniestro por konkeri novajn malproksimajn landojn. La novaj loĝantoj petis Korteson ke li proklamu sin general-kapitano, depende rekte de la reĝo kaj ne de Velázquez (kuba guberniestro), kiu ne agnoskis al li estrecon sur tiuj novaj teritorioj. Post kelkaj malakceptoj, li finfine akceptis. Li nomumis urbestrojn, magistratojn, policestrojn, trezoriston kaj oficiron, plenumante, tiel, la malligadon de la aŭtoritato de la guberniestro de Kubo super la ekspedicio. Tiu ago estas konsiderata kiel la fondo de unu de la unuaj eŭropaj urboj en kontinenta Ameriko.

Korteso konstatis ke la Azteka imperio havis malamikojn kaj ke tio faciligis liajn planojn. Li ekprilaboris strategion, cele al la profito de la kvereloj kaj malamo kiun multaj indianoj havis al la azteka hegemonio, tra granda nombro de provincoj, por sukcesi konkeri tiom ampleksan imperion. Sed por tio li ankaŭ devis trudi sian volon kaj sian estrecon super la partio de la guberniestro Diego de Velázquez, kiu asertis, ke Korteso ne havis rajtigon por loĝigi, sed nur por rabadi kaj malkovri, kaj ke ili devis reveni al Kubo post la fino de la ekspedicio. La majoritato de la kapitanoj kaj de la truparo helpis Korteson, ĉar ili antaŭvidis la grandajn riĉojn kiuj eble estas en Tenoĉtitlano.

La unua nacio de Mezameriko kun kiu Korteso establis militaliancon estis la totonakoj, kun ĉefurbo en Cempoala, granda urbo de ĉirkaŭ 20 000 loĝantoj. Meze de 1519, tridek totonakaj urboj kuniĝis kun Korteso en Cempoala por sigeli la aliancon kaj kuniri al la konkero de Tenoĉtitlano. La totonakoj kontribuis per 1300 militistoj[10] al la entrepreno de Korteso kiu siflanke kontribuis per 400 hispanoj, pafiloj kaj dekkvin ĉevaloj.

La interkonsento realiĝis sur la bazo, ke post la venko super la Azteka imperio, la Totonaka nacio estu libera. Tamen, post la konkero de Meksiko, la totonakoj, malmultnombrigitaj pro la militalianco kaj la malsanoj, neniam plu estis tio kio ili iam estis. Multaj el ili iĝis sklavoj de la hispanaj senjoroj en siaj propraj teroj, partikulare devigitaj labori en la ĵusa kultivo de sukerkano, kaj tiele Cempoala senloĝiĝis kaj ties kulturo ruiniĝis kaj estis forgesita. La totonaka kulturo estis remalkovrita fine de la 19-a jarcento, fare de la arkeologo kaj historiisto meksika Francisco del Paso y Troncoso.

«Bruligo» (borado) de la Ŝipoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la soldatoj deziris reveni en la malnovan teritorion. Korteso decidis tiam bruligi aŭ pane-detrui la ŝipojn, por malebligi la retiriĝon, kio famigis plie lian figuron.

Alvenis novaĵoj ke Diego Velázquez estis atinginta pere de siaj partianoj en la Kortego la nomumon de adelantado de Jukatano, pro kio Korteso sendis por kontraŭagadi tiujn influojn siajn fidelulojn Portocarrero kaj Montejo kun la plej valora de la militakiro atingita ĝis tiam, por le ili atingu la nomumon por Korteso. Li krome decidis senutiligi la ŝipojn kiujn la hispanoj estis uzintaj ĝis tiam, escepte tiun uzota de Portocarrero por teni rektan kontakton kun Hispanio, por eviti ajnan fuĝon de la homoj kiuj ne apogis lian ribelon kontraŭ la legitimeco de la guberniestro de Kubo.

Pri la reala fizika formo laŭ kiu oni senutiligis la ŝipojn, la diverssaj fontoj uzis la esprimojn «barrenar» (boradi, malfermi truojn per borilo) kaj «dar de través» (renversi, faligi, meti la ŝipon transverse por kareni). Eble tio kion oni faris estis kombino de ambaŭ procedoj, kaj ĉiuokaze menciindas, ke la pecoj de la ŝipoj utilis por postaj celoj gravaj en la konkero de la meksika ĉefurbo. Lastatempe meksikaj arkeologoj klopodis trovi la restaĵojn de la vrakigitaj ŝipoj.[11]

De tiam en la hispana lingvo oni uzas la esprimon «quemar las naves» (bruligi la ŝipojn) kiel indiko de la momento kiam kuraĝo ebligis gravan detruon de io kio povus poste esti uzata por retiriĝo, do por nuligo de retireblo por definitive puŝi la lukton antaŭen.

Milito kaj posta alianco kun Tlakskalo. Masakro de Ĉolula[redakti | redakti fonton]

Rekonstruaĵo de la Granda Piramido de Ĉolula, en la aktuala San Andrés Cholula (Puebla), kie okazis la nomita Masakro de Ĉolula.
La Masakro de Ĉolula, Pentraĵo de Tlakskala (1552).

En la 16-a de aŭgusto 1519, Korteso foriris el la marbordo kaj ekmarŝis al la interno, direkte al la kerno de la azteka imperio, kun armeo formita de 1300 totonakaj militistoj, 200 indianaj ŝarĝistoj, 6 kanonoj, 400 hispanaj infanterianoj kaj 15 kavalerianoj.[12]

Fine de aŭgusto la armeo de Korteso alvenis al la teritorio de la Konfederacio aŭ Respubliko de Tlakskalo, integrita de kvar aŭtonomaj senjorlandoj: Tepetikpak, Okotelulko, Tizatlano kaj Kiahuiztlano.

Tiam Tlakskalo kaj Tenoĉtitlano reprezentis du malajn konceptojn de politika organizado, kio kondukis ilin al malferma kontraŭstaro. Tlakskalo estis organizita kiel konfederacio de urbo-ŝtatoj unuigitaj en respubliko regata de Senato; Tenoĉtitlano male estis organizita kiel imperio.[13]

El 1455 la azteka imperio, formita sur la bazo de la Triopa Alianco inter Tenoĉtitlano, Tekskoko kaj Tlakopano, estis komencinta la nomitajn flormilitojn kontraŭ Huejotzingo, Ĉolula kaj Tlakskalo, cele al kaptado de prizonuloj por religiaj hombuĉadoj, kio havigis al ili la malamon de la cetero de la indiĝenaj senjorlandoj.

Tiacirkonstance alvenis Korteso al la teritorio de Tlakskalo, estre de sia armeo totonak-hispana. Dekomence la Respubliko Tlakskala, estrita de Xicohténcatl Axayacatzin, malakceptis, ke la invadantoj trapasu sian teritorion; tiele okazis batalo en la 2-a de septembro ĉe la interkrutejo de Tekoantzinko kie ĉio estis favora al Korteso. Venonttage okazis nova batalo sur la ebenaĵo, kiu denove estis malvenko por Tlakskalo, kio kondukis al la disdivido de la Respubliko, pro dizertado de la trupoj de Okotelulko kaj Tepetikpak, kiuj estis konstatintaj ke ili ne povas venki kontraŭ la 400 hispanaj soldatoj plus ties indiĝenaj aliancanoj. Superitaj pro taktiko kaj militdisciplino – kelkaj el la hispanaj soldatoj kaj kapitanoj estis veteranoj de la militoj de Italio, nome la plej bonkvalitaj militistoj tiam en Eŭropo–, la trupoj de Xicohténcatl denove estis venkitaj kaj la Senato ordonis haltigi la militon kaj proponi pacon al Korteso. Tiu interkonsento establis la ŝlosilan aliancon kun la tlakskalanoj, opoziciantoj al la reĝimo de aztekoj, kiu neniam estis konkerita. Korteso haltis tie kelkajn semajnojn.

Survoje al Tenoĉtitlano Korteso alvenis al Ĉolula, aliancana de la Azteka imperio, nome la dua plej granda urbo post Tenoĉtitlano, kun 30 000 loĝantoj. Bernal Díaz del Castillo rakontas en sia kroniko, ke ricevintaj Korteson kaj lian enorman armeon, la regantoj de Ĉolula planis embuskon por nuligi la hispanojn. Díaz del Castillo rakontis, ke kaj li kaj la trupoj vidis flanke de templo bastonojn kun kolumoj supozeble cele al la konduko de la hispanoj kaptotaj al Tenoĉtitlano. Díaz del Castillo rakontis ankaŭ, ke maljunulino kaj pastroj de la temploj de Ĉolula avertis Korteson, kiu tuj ordonis sian armeon ataki, kio okazigis tion kio estas konata kiel la masakro de Ĉolula, en kiu pli ol 5000 homoj mortis dum nur kvin horoj. La soldataro restis en Ĉolula dum oktobro kaj novembro kaj forironta Korteso ordonis la incendion de la urbo.

Poste li alvenis al Santa Catarina Ayotzingo, el kiu li preparis la atakon al Tenoĉtitlano. Alveninta al Tenoĉtitlano, Korteso gapis pro la belo de la loko, kiu estis priskribita de Díaz del Castillo kiel «un sueño» (revo). Survoje el Ĉolula, Korteso estis trairinta la vojon al la Valo de Meksiko, trairinte inter du vulkanoj, nome Popocatépetl kaj Iztaccíhuatl ĝis alveni en belan arbaron kiu ĝis nun portas la nomon de Kortesa Trapasejo. Krome, li vidis por la unua fojo la lagon de Tekskoko alproksimiĝante al ĝi el la direkto de Xochimilco.

Tenoĉtitlano[redakti | redakti fonton]

Dummarŝe al Meksiko-Tenoĉtitlano, la armeo de Korteso (ĉirkaŭ tricent hispanoj kun la apogo de ĉirkaŭ 3000 tlakskalanoj vidis la vulkanojn Popocatépetl kaj Iztaccíhuatl. Unu el la kapitanoj de Korteso, nome Diego de Ordás estis la unua eŭropano kiu supreniris al la montopinto de la vulkano Popocatépetl akompane de du kunuloj, kio okazigis grandan impreson inter la infiĝenoj kiuj akompanis la ekspedicion de Kortesp. Pro tia kuraĝa agado kaj aliaj militmeritoj, la imperiestro Karolo la 5-a havigis al Diego de Ordás pere de dekreto de la 22a de oktobro 1523, la rajto posedi blazonon kun bildo de la vulkano.

Renkonto de Hernán Cortés kaj Moktezumo.

Post diversaj bataloj kun aliaj triboj, la trupoj alvenis en la ĉefurbon Tenoktitlano je la 8-a de novembro de 1519, kaj okazis la renkontiĝo inter Moktezumo kaj Korteso ĉe la enirejo al la urbo. Tiam jam estis interpretisto Doña Marina. Moktezumo la 2-a kredis la hispanojn senditoj de la dio kiu venos el Oriento -tio estas Kecalkoatlo aŭ Plumserpento- kaj li estis malavara gastiganto de la hispanoj, al kiuj li donacis, inter aliaj, la Hararanĝo de la dio Kecalkoatlo, plej konata kiel Plumaro de Moktezumo kiu, poste estis sendita kun aliaj donacoj al la Imperia Kortego. Ĉar Karolo la 5-a estis de la dinastio Aŭstria —domo de Habsburgoj— kiam finus la hispana branĉo, tiu donaco venis en Aŭstrion.

Dum la hispanoj restis en Tenoĉtitlano, Moktezumo gastigis ilin en la templo de sia antaŭulo Aksajakatlo (en la palaco de la patro de Moktezumo), kaj tiel ili povis admiri la grandiozecon de tiu urbo. En la venontaj tagoj, la hispanoj vizitis la palacojn kaj templojn de la granda azteka ĉefurbo, same kiel la granda (kuo, templo) de la ĝemelurbo de la imperia ĉefurbo, Tlatelolko, kaj ties bazaro: placo pli ol duoble granda ol la Granda Placo de Salamanko (tiam konsiderata la plej granda de la kristana mondo).

Loĝante la hispanoj en la palaco, venis al ili la ideo ekhavi propran kapelon kaj, ĉar Moktezumo malakceptis ke oni starigu ĝin en la templo de Huitzilopochtli, ili decidis starigi ĝin en sia loĝejo, post permeso de la imperiestro.

Palaco de Hernán Cortés en Cuernavaca, Morelos.

Serĉis la kapitanoj la ple bonan lokon por starigi ĝin kiam soldato, kiu estis ĉarpentisto, notis en muro la ekziston de pordo murigita kaj farbita antaŭ malmultaj tagoj. La hispanoj memoris, ke estas onidiroj ke en tiuj loĝejoj havis Moktezumo la trezorojn arigitajn fare de sia patro Aksajakatlo.

Memortabulo pri la unua renkonto inter Korteso kaj Moktezumo en la Malsanulejo de Jesuo Nazareo de Meksikurbo. Ĵusaj studoj pruvis, ke plej probable la ekstremadura konkistadoro kaj la azteka tlahtoani renkontiĝis ne en tiu loko.

Tien eniris Korteso kaj kelkaj kapitanoj, kiuj vidis enorman trezoron; oni ordonis la remurigon. Pro avertoj fare de la tlakskalanoj, maltrankviligis ilin la eblo esti murditaj. Kvar kapitanoj kaj dekdu soldatoj prezentiĝis al Korteso kun la sugesto aresti la imperiestron, kaj teni lin kiel ostaĝo, por esti respondeca per sia vivo pri la vivo de la hispana armeo. Dekomence oni decidis nenion, sed tio jam influis sur venonta decido.

Dume en la ĉirkaŭo de la Villa Rica de la Vera Cruz, okazis la batalo de Nautla, inter la aztekoj estritaj de Kuauhpopoka kaj la totonakoj aliancanoj de la hispanaj konkistadoroj; en tiu konflikto oni mortigis la oficiron Juan de Escalante kaj aliajn sep hispanojn, kio estis grava senprestiĝigo por la hispanoj, ĉar oni konstais, ke ili ne estas duondioj kaj ke ili povis esti venkitaj. Soldato nome Argüello estis kaptita kaj mortis survoje pro la militvundoj; lia kapo estis sendita al la azteka imperiestro, kiu ne volis meti ĝin en ajna templo.

Kvankam la unuaj kontaktoj estis pacaj, kaj la novalvenintoj estis gastigitaj en la palaco de la patro de la imperiestro, jam tuj komencis la problemoj, kaj Korteso prenis la reĝon kiel ostaĝon kun minaco de tuja mortopuno. La imperiestro pacigis siajn gvardianojn dirante, ke li iras propravole, kaj eĉ post la translokigo de ĉiuj siaj havaĵoj kun la hispanoj li plu diris al ĉiuj siaj vizitoj, ke li estas tie propravole. Krome Korteso postulis, ke la kacikoj respondecaj de la atako en Verakruco estu punitaj. Kiam ili estis alportitaj ĉe la hispanoj ili konfirmis, ke ili obeis la ordonojn de Moktezumo. La kapitanoj de tiuj aztekoj estis kondamnitaj je mortopuno sur ŝtiparo.

Kprteso sukcesis ankaŭ atingi, ke Moktezumo deklaru sin vasalo de Karlo la 5-a. La altpastrara kasto kaj la nobelularo komplotis pro tia situacio por liberigi sian senjoron kaj mortigi la hispanojn.

Lukto inter hispanoj[redakti | redakti fonton]

Tiujn tagojn oni ricevis la novaĵon de la alveno de 18 ŝipoj al la haveno de Verakruco, kaj dekomence oni supozis, ke temas pri plifortigoj senditaj de la hispana imperiestro, sed tuj oni sciis, ke temas pri trupoj senditaj de Diego de Velázquez por puni la ribelulojn de Korteso. Tiuj trupoj estis estritaj de Pánfilo de Narváez. Krome ili avertis Moktezumon, ke Korteso estas ribelulo kontraŭ sia reĝo kun peto, ke se li povas li mortigu lin. Korteso lasis soldataron de nur cent hispanoj en Tenoĉtitlano estritaj de Pedro de Alvarado, kaj li, kun tricent hispanoj kaj kelkaj centoj da indianoj, iris al renkonto de la trupoj de Narváez.

Korteso atakis la malamikan tendaron plennokte, ne tro sangelverŝe kaj kaptante Narváez ruj post la komenco de la batalo. Post kiam Korteso montris al la ĵus alvenintaj soldatoj orajn ornamaĵojn, kaj instigis ilin al aliĝo, la plej parto ŝanĝis partion favore al Korteso, kiu per tio triobligis sian soldataron el nokto al mateno. Siaflanke, Narváez revenis al Kurbo, kun kelkaj sekvantoj, dum Korteso revenis al Tenoĉtitlano.

La masakro de la Ĉefa Templo de Tokskatlo[redakti | redakti fonton]

Dume, en Tenoĉtitlano, Alvarado, timigita pro amasa koncentriĝo de militistoj en la ĉefa Placo de Tenoĉtitlano, kaj timante eblajn ripetojn de la okazoj de Ĉolula, estis fiagante masakron de indiĝenoj, de nobeloj, kacikoj kaj armeestroj kiam tiuj estis celebrantajn la festojn de Tokskatlo (kvina monato de la 18 kiujn havis la azteka kalendaro) honore al Tezkatlipoka. Kelkaj fontoj mencias ankaŭ kulton al Huicilopoĉtli. Pro tia fiagado fare de Alvarado, la loĝantaro logike, estis kolerega, krome ĉar Pedro de Alvarado rabadis iliajn juvelojn kaj valoraĵojn. Tiel la loĝantoj ribeliĝis eĉ kontraŭ Moktezumo, kiu perdis la tutan respekton de la popolo. La hispanoj devis serĉi rifuĝon en la loĝejoj de la palaco.

La ribelo kaj La Trista Nokto[redakti | redakti fonton]

Batalo de la Trista Nokto.

La 24an de junio 1520 la armeo de Korteso eniris denovae en la urbo. La frato de Moktezumo, nome Kuitlahuako, estis liberigita por klopodi negocadi la pacigon, sed li anstataŭe, metis sin estre de la aztekoj kaj unuiĝis al la kacikestro, nome Kuaŭhtemok - kiu estos la venonta azteka tlatoani -, por opozicii kontraŭ la hispana okupado. Korteso sukcesis ke Moktezumo klopodu pacigi la malkonformuloj kaj ke ili permesu la hispanojn el la urbo. Estas du versioj pri la morto de Moktezumo: hispanoj asertis, ke kiam li estis alparolante sian popolon, li ricevis frapon de ŝtono lanĉita de aztekoj, kiu fakte vundis lin je morto; la aztekoj diris, ke Korteso ordonis murdi lin kiam li vidis, ke la aztekestro ne povis trankviligi sian popolon, sed tiu lasta versio ĉar disvastigita de la aztekoj mem estas konsiderata malpli probabla.[14]

Estis tia la situacio, kaj la hispanaj soldatoj estis sieĝataj en la domo en kiu ili estis loĝigitaj, ĉirkaŭitaj de amasoj de koleraj indiĝenoj. La sieĝatoj vidis malpliigon de akvo, de municioj kaj de ĉiaj provizoj. La nura solvo estis la retiriĝo. Kaj ili faris tion dum la pluva nokto de la 30a de junio al la 1a de julio 1520, konata kiel la Trista Nokto. Ili klopodis fuĝi silentege, dum la hispanoj direktis sin al unu de la ŝoseoj kiuj kondukis al la elirejo de Tenoĉtitlano. Kiam jam ne mankis multo por kompletigi la retiriĝon, ili estis malkovritaj de maljunulino, kiu laŭte avertis, kaj post malmultaj momentoj, miloj da aztekaj militistoj, atakis amasege la hispanojn; ili persekutis ilin laŭlonge de la ŝoseo, dum aliaj atakis elde siaj kanuoj. En tiu retiriĝo falis la majoritato de la hispanoj, ĉefe tiuj kiuj estis alvenintaj kun Narváez, kiuj kunportantaj multajn orpecojn, spite la avertojn fare de Korteso kaj de la pli veteranaj hispanaj soldatoj, mortis drone en la lago. Same la hispanoj perdis ankaŭ grandan kvanton de kanonoj kaj de ĉevaloj, same kiel grandan parton de la trezoro kiun ili estis transportintaj. Persekutataj de la aztekoj, la 7a de julio, proksime de Otumba, la hispanoj reorganiziĝis, faris batalon kontraŭ la aztekoj, kiuj persekutis ilin, kaj ili sukcesis venki la indiĝenojn.

Sieĝo kaj konkero de Tenoĉtitlano[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Konkero de Meksiko.
Meksiko-Tenoĉtitlano kaj ties ŝoseoj (rekonstruo de Hanns J. Prem).

Post la malvenko de la Trista Nokto la hispanoj kaj iliaj aliancaj tlakskaltekoj revenis al Tlakskalo; ili reorganiziĝis kaj poste atakis Tenoĉtitlanon, post sieĝi la urbon. En tiu momento estis grava la alianca sinteno de la tlakskaltekoj kiuj povis aŭ ne volis nuligi la hispanojn, en tiu situacio ege malfortaj. Anstataŭe, ili havigis provizojn kaj gastigadon, kaj tiele ili meritos postajn favorojn kaj privilegiojn, kion la hispanaj konkistadoroj tiun fojon ŝajne ja respektis.

Pro la kolero de la aztekoj pro la profanado de unu de iliaj ĉefaj festoj - kiam okazis la masakro fifarata de Alvarado -, konstatinte ke la aztekoj faros akran defendon sen kapitulaco, Korteso ordonis alporti la ŝipojn kiujn li mem senutiligis (aŭ ties partojn kaj pecojn) cele al la sieĝo al Tenoĉtitlano; la ŝipoj estis rekonstruitaj en la lago kiu estis ĉirkaŭ la urbo kaj post sieĝo kiu daŭris 75 tagojn, en kiuj la aztekoj luktis ĝis preskaŭ sia praktika nuligo, finfine ili estis venkitaj kaj sklavigitaj. Pro tio oni povus diri, ke la aktualaj indiĝenaj posteuloj aŭ la mestizeco derivita el tiuj, okazis pli ol kun la meksika popolo, kun la venkintaj tlakskalanoj kaj aliaj indianaj senjorlandoj kiuj, fine de la milito, akiris statuson de ĉefuloj en siaj provincoj kaj en diversaj okazoj, kiel reprezentantoj antaŭ la hispana krono kiel regantaj kacikoj.

Post la konkero, Korteso serĉis la akompanon de Kuaŭhtemok. Oni diris, ke Korteso eĉ torturis lin por akiri informon pri la trezoro de la aztekoj. Ĉar li ne akiris respondon pozitive, Korteso alportis Kuaŭhtemok al siaj postaj ekspedicioj kie ŝajne poste li rezultos mortinta, supozeble pendumita pro ordono de Korteso.

Aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Dum la postaj jaroj li faris diversajn vojaĝojn en la teritorioj de la azteka imperio, inter kiuj li malkovris la nunan Kalifornion, kaj ankaŭ al nunaj Honduraso kaj Gvatemalo. Kiam Cristóbal de Olid, kiu estis sendita de Korteso suden, ribelis, Korteso mem iris al la teritorio de la aktuala ŝtato Kampeĉo, Poste okazis la ekzekuto de Kuaŭhtemok kun la ekskuzo ke li klopodis komploti por murdi Korteson. Tiu havis bonajn rilatojn kun kacikoj de majaoj. Korteso fondis la urbon Trujillo la 18an de majo 1525. La soldatoj de Korteso esploris kaj fondis en teritorioj de la nuna Gvatemalo.

Reveno[redakti | redakti fonton]

Korteso estis rekompencita de la hispana imperiestro Karlo la 5-a per la titolo de Markizo de la Valo de Oaĥako kaj per terenoj en la nuna ŝtato Oaxaca, sed li ne ricevis grandajn postenojn en la nova kolonio, kiu ricevis la nomon Nova Hispanio.

Li revenis en Hispanion, kie li forpasis. Li lasis multajn filojn, blankulajn kaj mestizojn.

La historia takso pri Cortés estas tre multdirekta. Oni agnoskas lian grandan talenton, kaj personan kaj militan, kaj oni akuzas lin je granda krueleco. Inter alie, la torturoj kaj mortigoj de Kuaŭhtemok kaj aliaj gvidantoj estis kondamnitaj jam en tiu tempo; aliflanke, li montris respekton al la familio de Moktezumo kaj grandan apogon al siaj aliancanoj.

Geedziĝoj kaj posteuloj[redakti | redakti fonton]

Busto de Hernán Cortés en la Ĝenerala Arkivo de Indioj de Sevilo.

Hernán Cortés geedziĝis dufoje kaj havis dekunu dokumentitajn gefilojn en ses diversaj rilatoj. Lia unua edzino, doña Catalina Suárez Marcaida, mortis post kvin jaroj de nefekunda geedzeco la 1an de novembro 1522, pro misteraj cirkonstancoj.[15] Antaŭe kaj dum tiu rilato, Cortés havis kvin filojn ekstergeedzajn:[16]

Kopio de portreto de Hernán Cortés farita en la 19-a jarcento fare de la meksika pentristo José Salomé Pina. Muzeo Prado, Madrido.
  • Catalina Pizarro, naskiĝinta en 1514 aŭ 1515 en Santiago de Cuba, aŭ eble poste en Nova Hispanio. Ŝi patrino estis Leonor Pizarro, probable parenco de Cortés. Ŝi estis legitimita kun siaj fratoj Martín kaj Luis per papa buleo de Klemento la 7-a en 1529.
  • Martín Cortés Malintzin, naskiĝinta en Coyoacán en 1522. Lia patrino estis la Malinĉe, nome kunulino kaj indiana tradukistino de Korteso. Li estis legitimita kun siaj gefratoj Catalina kaj Luis per papa buleo de Klemento la 7-a en 1529.
  • Luis Cortés, naskiĝinta en 1525, kaj filo de la hispanino Antonia aŭ Elvira Hermosillo, kiu estis legitimita kun siaj gefratoj Catalina kaj Martín per papa buleo de Klemento la 7-a en 1529. Li edziĝis al Guiomar Vázquez de Escobar, nevino de la konkistadoro Bernardino Vázquez de Tapia.
  • Leonor Cortés y Moctezuma, naskiĝinta en 1528 en Meksikurbo. Ŝi estis filino de Tekuiĉpo aŭ Iĉkcaksoĉitl, kiu estis baptita kun la nomo de doña Isabel de Moctezuma, siavice, filino Moktezumo la 2-a. Malakceptita de sia patrino ekde sia nasko, estis ŝia patro kiu finfine agnoskis ŝin poste. Ŝi edziniĝis al la eŭska Juan de Tolosa, konkistadoro de Zacatecas.
  • María Cortés, filino de azteka princino, kies nomon oni ne konas. Bernal Díaz del Castillo menciis, ke ŝi naskiĝis iel kripla.

En aprilo 1528[17] Korteso denove edziĝis, tiam kun Juana Ramírez de Arellano y Zúñiga, filino de la 1-a grafo de Aguilar kaj patrinflanka nevino de la 1-a duko de Béjar. Juana setlis en la urbo Cuernavaca, kaj tie loĝis en la palaco konstruita en 1526.[18] El tiu geedzeco naskiĝis ses gefiloj:

  • Luis Cortés y Ramírez de Arellano, naskiĝinta en Texcoco en 1530 kaj mortinta tuj post la nasko.
  • Catalina Cortés de Zúñiga, naskiĝinta en Cuernavaca en 1531 kaj mortinta tuj post la nasko.
  • Martín Cortés y Ramírez de Arellano, naskiĝinta en Cuernavaca en 1532. Li estis sukcedanto de sia patro kiel 2-a markizo de la Valo de Oaĥako.
  • María Cortés de Zúñiga, naskiĝinta en Cuernavaca inter 1533 kaj 1536. Lia patro estis planinta ŝian edziniĝon al Álvar Pérez Osorio, filo de la 4-a markizo de Astorga, tamen oni nuligis tiun planon en la lasta momento, kio ege kolerigis Korteson, tion ke eĉ oni diris, ke tio okazigis la malsanon pro kio li mortos. Poste María edziniĝis al Luis Fernández de Quiñones y Pimentel, 5-a grafo de Luna.
  • Catalina Cortés de Zúñiga, naskiĝinta en Cuernavaca inter 1533 kaj 1536. ŝi mortis fraulino en Sevilo post la morto de sia patro.
  • Juana Cortés de Zúñiga, naskiĝinta en Cuernavaca inter 1533 kaj 1536. ŝi edziniĝis en 1564 al Fernando Enríquez de Ribera, 2-a duko de Alcalá.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Hernán Cortés”, International Encyclopedia of the Social Sciences, 2a eld (2008), t. 2, pp. 146-149.
  2. Mira Caballos, op. cit. pp. 134-135.
  3. Jerónimo de Aguilar y Gonzalo Guerrero: dos actitudes frente a la historia, de Eduardo Matos Moctezuma, México Desconocido
  4. Gómara, Francisco López de. «Combate y toma de Potonchan», en La Conquista de México, paĝoj 72-75. Eldono de José Luis de Rojas. Crónicas de América. Editorial Dastin, S.L. España.
  5. López de Gómara, Francisco, Historia de la Conquista de México, Prologo kaj kronologio de Jorge Gurría Lacroix, Caracas, Biblioteca Ayacucho, 1984. pp. 39-40
  6. Malinche: ¿Creadora o traidora?, de Michael Conner
  7. Recio Mir, Álvaro, "Sacrum Senatum": las estancias capitulares de la Catedral de Sevilla, 1999, Focus-Abengoa, isbn=84-472-0469-3, paĝo 239 Libro reta
  8. Cook, S. F. kaj W. W. Borah (1963), The indian population of Central Mexico, Berkeley (Cal.), University of California Press.
  9. Becquelin Monod, Aurore. 'De la piedra a la plegaria' en Alain Breton kaj Jacques Arnauld (kunord.). "Los mayas. La pasión por los antepasados. El deseo de perdurar. CONACULTA-Grijalvo.
  10. López de Gómara, Francisco, Historia de la conquista de México ĉap. XLIV, pp. 67-70.
  11. Pablo Ferri, La huella submarina de Hernán Cortés que divide México. El País, 26a de Aŭgusto 2018 [1] Alirita la 29an de Aŭgusto 2018.
  12. Casasola, Gustavo (1968). Seis siglos de historia gráfica de México, 1325-1925. Eld. G. Casasola.
  13. Tlaxcala, Enciclopedia de los Municipios de México, Gobierno del Estado de Tlaxcala, 2005
  14. Moctezuma II, ARTEHISTORIA, protagonistas de la historia
  15. Hernan Cortés kaj la morto de lia edzino.
  16. Xavier López Medellín: Los hijos de Hernán Cortés.
  17. Hernán Cortés y su tiempo.
  18. Sobre Cuernavaca.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • David A. Boruchoff (2008). «Hernán Cortés». International encyclopedia of the social sciences (2ª edición) 2: 146-149. ISBN 9780028659657.
  • Fernando Benítez (1950). La Ruta de Hernán. Fondo de Cultura Económica.
  • Esteban Mira Caballos (2010). Hernán Cortés: el fin de una leyenda. Palacio de los Barrantes Cervantes. ISBN 978-84-613-8066-4.
  • Esteban Mira Caballos (2017). Hernán Cortés: Mitos y leyendas del conquistador de Nueva España. Fundación Obra Pía de los Pizarro. ISBN 978-84-617-9966-4.
  • Juan Miralles Ostos (2001). Hernán Cortés. Inventor de México (2ª edición). Tusquets. ISBN 970-699-023-2.
  • Salvador de Madariaga (2000). Hernán Cortés. Espasa. ISBN 9788467029161.
  • José María Iraburu (2003) [1992]. Hechos de los apóstoles de América (3ª edición). Fundación Gratis Date. ISBN 9788487903366.
  • José Luis Martínez (1990). Hernán Cortés. Fondo de Cultura Económica y UNAM. ISBN 968163330X.
  • Christian Duverger (2001). Cortés. Fayard. ISBN 2213609020.
  • Bartolomé Bennassar (2002). Hernán Cortés: el conquistador de lo imposible. ISBN 8484602052.
  • Juan Antonio Cebrián (2003). «7. Hernán Cortés. Símbolo de una conquista». Pasajes de la Historia II: Tiempo de Héroes. pp. 181-211. ISBN 9788495645173.
  • Salvador Gutiérrez Contreras (1949). Compostela de Indias. Su origen y fundación.
  • Demetrio Ramos (1992). Hernán Cortés. Mentalidad y propósitos. Rialp. ISBN 84-321-2787-6.
  • José Luis Olaizola (1990). Hernán Cortés. Crónica de un imposible. Planeta. ISBN 84-320-4527-6.
  • Amelio Alonso de Cadenas López y Vicente de Cadenas y Vicent (1997). Blasonario de la consanguinidad ibérica. 1996-1997. Instituto Salazar y Castro. ISBN 84-87204-98-8.
  • Alonso López de Haro (1622). Nobiliario genealógico de los reyes y títulos de España.
  • Prudencio de Sandoval (1955-1956) [1634]. Carlos Seco Serrano, ed. Historia de la vida y hechos del emperador Carlos V IV. Atlas (ciferecigita de Cervantes Virtual).
  • Hugh Thomas (1993) "La conquista de México: el encuentro de dos mundos, el choque de dos imperios" (2000) traduko Víctor Alba kaj C. Boune, México, eld. Planeta ISBN 970-690-163-9

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hernán Cortés en la hispana Vikipedio.