Alonso Hernández Portocarrero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alonso Hernández Portocarrero
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1494 (1494-11-30)
en Medellín
Morto 30-an de novembro 1522 (1522-11-30) (28-jaraĝa)
en Hispanio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio
Familio
Amkunulo La Malinche
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Alonso Hernández Portocarrero, Alonso Hernández PuertocarreroAlonso Fernández Portocarrero (Medellín, fine de la 15a jarcento - 1524?) estis unu el la hispanaj kapitanoj elektitaj de Hernán Cortés dum la konkero de Meksiko.

Francisco López de Gómara en sia Historia general de las Indias aludas lin kiel Fernández Portocarrero, Bernal Díaz del Castillo en Historia verdadera de la conquista de la Nueva España aludas lin kiel Hernández Puerto Carrero kaj kiel kuzo de la grafo de Medellín. Ŝajne li ne estis riĉa persono, ĉar Bernal Díaz del Castillo rakontis, ke Hernán Cortés devis aĉeti por li ĉevalinon ĉe la haveno de Trinidado antaŭ eliri el la insulo Kubo.[1][2]

Li batalis kontraŭ la majaoj ĉontaloj de Tabasko en la batalo de Centla. Post la venko de la hispanoj en la 15-a de marto de 1519, la majaoj donacis 20 sklavinojn kiel pacgarantio al Hernán Cortés. Unu el la sklavinoj estas Malintzin kaj Cortés poste donacis ŝin al Portocarrero.

La 26-a de julio de 1519 ekveturis ŝipe kun Francisco de Montejo portante trezoron kaj informojn por la imperiestro Karlo la 1-a de Hispanio. Pro la rivaleco inter Diego Velázquez de Cuéllar kaj Hernán Cortés, la episkopo de Burgos nome Juan Rodríguez Fonseca kiu favoris malferme por Velázquez, enprizonigis Alonso Fernández Portocarrero,[3] laŭ la kroniko de López de Cogolludo, Portocarrero mortiĝis enprizone.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. López de Gómara, Francisco (1552) ĉap VIII Los hombres y navíos que Cortés llevó a la conquista teksto en la retejo arteHistoria Junta de Castilla y León tamen same kiel al aliaj kapitanoj.
  2. Díaz del Castillo, Bernal (1568) Historia verdadera de la conquista de la Nueva España Arkivigite je 2009-02-09 per la retarkivo Wayback Machine tomo I, ĉap. XXI .de los soldados que de aquella villa salieron.. pp.103-104 ..que se decían Alonso Hernández Puerto Carrero, primo del conde de Medellín; y Gonzálo de Sandoval..
  3. López de Cogolludo, Diego (1688) Historia de Yucatán libro I ĉap. XII Francisco de Montejo lleva al rey el primero presente, y es el primero procurador de la Nueva España. teksto en la retejo FAMSI Foundation for the advencement of mesoamerican studies Inc.
  4. López de Cogolludo, Diego (1688) Historia de Yucatán libro II ĉap. I Capitula D. Francisco de Montejo la pacificación de Yucatán, y porque se llamó así esta tierra, teksto en la retejo FAMSI Foundation for the advancement of mesoamerican studies inc. .."Hallábase D. Francisco de Montejo en los reinos de España, procurador general de las ciudades y villas fundadas en la Nueva España, y por haber muerto Alonso Hernandez Portocarrero en la cárcel, donde le puso preso el obispo.."

Bibliografio[redakti | redakti fonton]