Ŝablono-Diskuto:Informkesto homo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Titolo[redakti fonton]

La nomo de la persono, supre de la artikolo, aperis en ege grandaj kaj dikaj literoj pro la etikedo "big" en la ŝablono. Mi forigis ĝin, tiel ke la nomo aperas nun miaopinie pli elegante. Mi esperas ke neniu malkonsentas. Kore, Thomas Guibal 07:34, 7. Sep 2008 (UTC)

Mikroformato fn[redakti fonton]

Saluton. La lasta aldono de la parametro familinomo kaŭzas, ke nun la mikroformato fn ne plu bone povas funkcii. Ĉu iu havas ideon? Kore --Tlustulimu 18:27, 20. Jul 2009 (UTC)

Familia nomo & DEFAULTSORT[redakti fonton]

Arno, ĉi tiu nova aldono fuŝis multajn biografiajn artikolojn kun la ŝablono {{Vivtempo}} aŭ permane faritaj DEFAULTSORT, eble centoj. -- Yekrats 11:57, 9. Aŭg 2009 (UTC)

Arkaika ŝablono[redakti fonton]

Tiu ĉi ŝablono estas arkaika, ne plu uzebda. Forviŝu ĝin. Jujijo 18:24, 11. Sep 2010 (UTC)

Neŝanĝenda ŝablono[redakti fonton]

Vi metis en tiun ĉi ŝablono helpan ŝablonon Ŝanĝu ŝablonon. Sed kia rido, ĝi estas neŝanĝenda por normalaj vikipediistoj. Ha, ha. Jujijo 18:42, 11. Sep 2010 (UTC)

Ŝablona provejo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus korektis la provejan version {{Informkesto homoj/provejo}}, tiel ke la en la tiea dokumentado troviĝanta ekzemplo ĝuste funkcias. Krome mi aldonis informkestajn CSS-klasojn, tiel ke la titola kaplinio pli informkeste aspektas. Mi kontinuos poste. Amike --Tlustulimu 23:16, 21. Sep 2010 (UTC)

Saluton. @KuboF kaj Pino~eowiki: Mi ĵus denove prilaboris la ŝablonan provejon, tiel ke ĝi finfine ne nur subtenas fakte tute aliajn parametrojn ol la ĝisnuna ŝablono, sed eĉ la ĝisnunajn. Tial mi proponas, ke ni estonte uzi ĝian kodon. Ĉu bone? Se jes, mi mem ŝatus aranĝi tion, precipe, ĉar ankaŭ la dokumentado devus esti aktualigata.
Do, la ŝablono povus esti uzata kun malmultaj parametroj aŭ kun multaj, tute depende de la haveblaj informoj. --Tlustulimu (diskuto) 12:52, 13 Okt. 2015 (UTC)
Mi ne detale observis la ŝanĝojn kaj pli/malpli nur vidas finan rezulton en la ligita provejo. Do, se vi ĝin konsideras bona, redaktu kun kuraĝo (en proksima tempo mi apenaŭ povos detale kontroli teĥnikaĵojn ĉi tie...). --KuboF (diskuto) 13:01, 13 Okt. 2015 (UTC)
Saluton. Bonege, kelkaj detaloj : oni devu uzi la saman bluan koloron por la informkestoj homoj kaj biografio. Oni povus uzi alian nomon por la parametro alma alter, ne vere komprenebla. --pino (diskuto) 15:14, 13 Okt. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Mi ŝatus uzi la helan bluon de {{Informkesto homoj/provejo}} por {{Informkesto biografio}}. Ĉu bone? Ĝi ja estas pli malpli same hela kiel la nuna grizo de {{Informkesto homoj}} kaj la kontrasto estus iomete pli granda ol ĉe la nuna {{Informkesto biografio}}.
Ĉar mi neniam estis studento, mi ne havas ideon pri traduko de alma mater, kio sonas latine. Ĉu vi eble havus proponon? --Tlustulimu (diskuto) 15:42, 13 Okt. 2015 (UTC)
Por la bluo ne estas problemo, se ni uzas la saman koloron por la du ŝablonoj. Por alma ater ni povus uzi studejo aŭ studa nivelo. En vikidatumoj oni uzas universitato, estus ankaŭ bona nomo. --pino (diskuto) 16:29, 13 Okt. 2015 (UTC)

Edzo[redakti fonton]

Laŭ la priskribo, la sekcio edzo taŭgas por meti nomon de edzo edzino. Dum edzo estas nur viro, necesas havi ankaŭ la edzinan sekcion. --Lohengrin (diskuto) 08:42, 6 Feb. 2016 (UTC)

@Lohengrin:Farita Farita Mi jam aldonis la novan parametron edzino kaj alĝustigis la dokumentadon. :-) Dankon pro via propono. --Tlustulimu (diskuto) 08:59, 6 Feb. 2016 (UTC)

Homoj → homo[redakti fonton]

Tiu ĉi ŝablono apartenas al homoj sed ĉiu realigo apartenas al nur unu homo. Mi do diras, ke la nomo de tiu ĉi ŝablono devas esti ŝanĝita al “{{Informkesto homo}}”. Oni uzu {{Informkesto vojo}}n, {{Informkesto esperantisto}}n, kaj {{Informkesto papo}}n (ne {{Informkesto vojoj}}n, {{Informkesto esperantistoj}}n, aŭ {{Informkesto papoj}}n). —LLarson (dirita & farita) 15:39, 14 apr. 2016 (UTC)

Por Por: Mi pensas, ke vi pravas. Tamen mi mem emas alinomi la ŝablonon, ĉar ĝi estas enplektita en multaj aliaj ŝablonaj paĝoj. Pri la artikoloj ja iom post iom povus okupiĝi robotoj. Eble la pluralo ja estiĝis pro lingva interfero, ial aperinta ĉe la kreinto de la ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 13:27, 24 apr. 2016 (UTC)
Do eble ankaŭ por {{informkesto geografiaĵoj}}. --pino (diskuto) 14:40, 24 apr. 2016 (UTC)
@Tlustulimu: Mi ja volis diri ke oni devas alinomi tiun ĉi ŝablonon. Malĝoje, ŝajnas, ke la kreinto de la ŝablono, Petr Tomasovsky, nin forlasis kaj ke “Vikipedio forpasis por [l]i”! Mi devis aldoni, ke problemoj devos esti preskaŭ neeblaj ĉar la du retadresoj (kaj {{Informkesto homoj}} kaj {{Informkesto homo}}) jam iras al la mem loko: ĉi tie. 😊 —LLarson (dirita & farita) 20:05, 24 apr. 2016 (UTC)
@pino: Sendube la samon: {{Informkesto geografiaĵoj}} → {{Informkesto geografiaĵo}} —LLarson (dirita & farita) 20:07, 24 apr. 2016 (UTC)
Farita Farita Mi ĵus alinomis ne nur la ŝablonon "Informkesto homoj" al {{informkesto homo}}, sed ankaŭ "Informkesto geografiaĵoj" al {{informkesto geografiaĵo}} kaj "Informkesto homoj maldekstra" al {{informkesto homo maldekstra}}. --Tlustulimu (diskuto) 16:30, 27 apr. 2016 (UTC)
@Petr Tomasovsky Ĉu vi volas kontroli kial la informkesto homo sub la pagho Barbara Cupisti alie prezentiĝas ol kun la informoj en la esperanta ŝablono, uzata en la (html)koda versio. Volonte mi ekscias kiel troviĝas la problemo. Dankon.--Alifono (diskuto) 22:15, 7 mar. 2017 (UTC)