Eduard Bass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Bass
Persona informo
Naskonomo Eduard Schmidt
Naskiĝo 1-an de januaro 1888 (1888-01-01)
en Prago
Morto 2-an de oktobro 1946 (1946-10-02) (58-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥafrancagermana vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Profesio
Alia nomo Eduard Bass vd
Okupo aktorokantistoĵurnalistotradukisto • sciencfikcia verkisto • kantotekstisto • verkisto • kabaredisto • redaktoro • reciter vd
Laborkampo literaturoĵurnalismo • aktorado • recitation • kabaredotraduko vd
Aktiva dum 1910– vd
Verkado
Verkoj La dekunuo de Klapzuba ❦
Cirko Humberto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eduard BASS (propranome Eduard Schmidt, naskiĝis la 1-an de januaro 1888 en Praha - mortis la 2-an de oktobro 1946 en Praha) estis ĉeĥa ĵurnalisto, kabaredisto kaj verkisto de bonhumoraj verkoj. Plej sukcesaj estas la porinfana futbalista libro La dekunuo de Klapzuba, romano pri cirka arto Cirko Humberto kaj novelaro pri la sama temo La homoj el domveturiloj.

Studinte la komercan akademion en Prago li laboris dek jarojn kiel vojaĝa komizo de bros-entrepreno de sia patro. Sed lia sopiro estis arto. En 1907 li sekrete aperis en praga kabaredo Blanka Cigno sub pseŭdonomo Bas (ekde 1910 Bass) kiel komika moderigisto, kantisto kaj deklamisto, poste ankaŭ kiel aŭtoro. Li komencis kontribui ankaŭ al bonhumoraj gazetoj, post la unua mondmilito li eĉ unu satiran gazeton redaktis. Poste li ŝanĝis lokon en pluraj redaktejoj, verkis felietonojn, raportojn pri kulturaj kaj tribunalaj aferoj, kritikojn pri teatraĵoj k.s. Li aplikis humoron, parodion, satiron.

Ĉefverkoj de Eduard Bass[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.