Cirko Humberto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Cirko Humberto (ĉeĥe: Cirkus Humberto) estas ampleksa romano pri cirka arto de la ĉeĥa verkisto Eduard Bass (1888-1946). La romanon li verkis en la komenco de la dua mondmilito (1941) por esperigi sin mem kaj la legantojn. La originan titolon Cirko Umberto li devis ŝanĝi pro politikaj motivoj (Umberto estis nomo de la itala reĝido). Post la milito akceptis la nomon „Cirkus Humberto“ unu el ĉeĥoslovakaj cirkoj kaj laŭ la romano estis filmita televida serio kun aktoroj de pluraj nacioj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la mezo de la 19-a jarcento serĉis en Hamburgo laboron ĉeĥa masonisto Václav Karas kun sia naŭjara samnoma fileto, ĉar la patrino antaŭ nelonge mortis. Sed ankaŭ en Hamburgo ne estis masonista laboro, tial la patro klopodis akiri kelkajn monerojn per trumpetado en gastejo. Tie lin aŭdis orkestrestro de cirko Humberto kaj proponis al li lokon en la cirka orkestro. La patro devis fari ankaŭ aliajn laborojn en la maneĝo, sed lian knabeton Václav (familiare Vaŝku) la cirkistoj komencis trejni kaj edukis el li bonegan akrobaton kaj dresiston.

La direktoro Berwitz eĉ elpensis specialan numeron sur ĉevaloj por sia filineto Helenjo kaj Vaŝku, la infanoj havis grandan sukceson. La geknaboj elkreskis, Vaŝku fariĝis plej lerta kaj kapabla el la cirkistoj, tial la direktoro komencis pensi pri li kiel pri sia estonta bofilo. Ambaŭ junaj homoj estis enamiĝintaj al aliaj personoj, sed fine – por prospero de la cirko – ili rezignis pri siaj amoj kaj geedziĝis. La cirko travivis multajn danĝerajn momentojn, precipe financajn problemojn, sed Vaŝku ĉiam trovis solvon. Post morto de Berwitz li mem fariĝis direktoro, tamen post multaj aventuroj la cirko bankrotis. Tiam Vaŝku fondis en Prago varieteon Humberto kaj daŭrigis la laboron sub firma tegmento ĝis sia morto.

Baldaŭ post la geedziĝo naskiĝis al ili filo Petro, sed montriĝis, ke li estas timema kaj tute ne taŭgas por cirko. Sed li estis bonega matematikisto kaj fariĝis eĉ profesoro de matematiko. Male lia filino Ludmila ne inklinis je matematiko kaj kolerigis la patron per emo al baleto, kion ĝoje subtenis ŝia avo Vaŝku.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

Stilo[redakti | redakti fonton]

La kvincentpaĝa libro estas scenriĉa, plena de figuroj kaj prikantas la cirkan vivon en ĉiuj imageblaj formoj. La agado estas streĉa, ofte ĝi revenas en la pasintencon, ekzemple kiam direktoro Berwitz rememoras la komencon de la cirko sub la direktoro Carlo Humberto. Estas priskribataj ankaŭ aliaj, konkurencaj cirkoj kaj iliaj bonegaj artistoj.

Verŝajne unu el la plej bonaj libroj verkitaj pri la cirkista vivo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]