Aŭstrio-Hungario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
En Regna konsilantaro reprezentitaj reĝlandoj kaj landoj kaj landoj de sankta Stefana krono hungara
Origina nomo Die im Reichsrat vertretenen Königreiche und Länder und die Länder der heiligen ungarischen Stephanskrone
A birodalmi tanácsban képviselt királyságok és országok és a magyar Szent Korona országai
 Aŭstra imperio 18671918
Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg
flago
Austria-Hungaria transparency.png
blazono
Geografio
Location Austria Hungary 1914.png
Aŭstrio-Hungario en la jaro 1913
Ĉefurbo:
Areo:
676 615 km² (en la jaro 1910)
La plej longa rivero:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
51 390 223 (en la jaro 1910)
Nacia konsisto:
romkatolika (ŝtata religio)
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
Pereo:
1918 (per disfalo)
Antaŭaj ŝtatoj:
Aŭstra imperio Aŭstra imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Aŭstrio Aŭstrio
Hungario Hungario
Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio
2-a Pola Respubliko 2-a Pola Respubliko
Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Historio
v  d  r
Information icon.svg

Aŭstrio-HungarioAŭstrujo-Hungarujo, ankaŭ konata kiel Danuba Monarkio kaj kiel Habsburga ImperioHabsburga monarkio, estis duopa monarkio en Eŭropo, kiu ekzistis de 1867 ĝis 1918. Ĝi estis federacio el la imperio Aŭstrio kaj la Hungara reĝlando sub komuna monarko.

Aŭstrio kaj Hungario historie kuniĝis en 1521 per la geedziĝo de princino Ana de Bohemio kaj arkiduko Ferdinando la 1-a, kiu post la abdiko de sia frato Karolo la 5-a iĝis imperiestro de la Sankta Roma Imperio. Post la morto de Ladislao la 2-a, la patro de Ana, Ferdinando iĝis reganto de Hungario kaj Bohemio. Hungario tamen ne iĝis parto de la imperio.

Post la Franca Revolucio Aŭstrio pli koncentriĝis orienten, kaj post la fino de la Sankta Romia Imperio en 1806 ties lasta imperiestro Francisko iĝis aŭstria imperiestro.

Ĉar la hungaraj nobeloj ne sentis sin sufiĉe reprezentataj en la imperia administrado, ili ribelis en 1848 kaj fine atingis la "egaligon" kun la aŭstroj. De 1867 la aŭstria imperiestro estis samtempe hungaria reĝo, kaj la monarkio portis la nomon "k. u. k." (= "kaiserlich und königlich", imperiestra kaj reĝa).

La slava parto[redakti | redakti fonton]

Slavoj, kiuj pretendis similan egaligon kun Vieno, ne ricevis ĝin ĝis la Unua mondmilito, kies rezulto vanigis tiuspecajn konsiderojn. La slavoj en la regno estis geografie dividitaj en sud-slavojn (serboj, kroatoj, slovenoj) kaj okcident-slavojn (ĉeĥoj, slovakoj), inter kiuj troviĝis la german- kaj hungar-parolaj teritorioj.

Okcident-Slavio[redakti | redakti fonton]

La okcident-slavaj partoj post la Unua mondmilito formis la Ĉeĥoslovakan Respublikon, kiel pruvas jena templinio:

Ĉeĥo-Slovakio – Ĉeĥoslovakio (19181992)

Aŭstrio-Hungario
(ĝis 1918)

ties reĝlandoj, landoj, teritorioj Bohemio, Moravio, Aŭstria Silezio, Supra Hungarujo (inkluzive de hodiaŭa Slovakio kaj Subkarpatio)

ĈSR
(19181938) „Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio

Sudetio
(19381945)

ĈSR
(19451959)

 
 

ĈSSR
(19601990)

ĈSR
SSR

ĈSFR
(19901992)

ĈR
(ekde 1993)

SR
(ekde 1993)

ĈSR
(19381939) „Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio

Protektorato
(19391945)

Slovaka ŝtato
(19391945)

„sudo de Supra Hungarujo
(19391945)

Karpata Ukrainio
(19381939)

Subkarpatio
(19391945)

parto de Ukraina SSR
(19451991)

Transkarpata provinco de Ukrainio
(ekde 1991)

naziismo

19481989 satelito de USSR

ekzila registaro


Sud-Slavio[redakti | redakti fonton]

El la sud-slavaj provincoj post la Unua mondmilito ekestis la reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, poste nomita Jugoslavio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vikifontaro|}}

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]