Danubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 45°13′03″N 29°45′41″E  /  45.2175°N, 29.76139°O / 45.2175; 29.76139 (Danubo)
Danubo
germane: Donau, slovake: Dunaj, hungare: Duna, kroate: Dunav, bulgare: Дунав, rumane: Dunărea
rivero
Bratislava New Bridge from castle hill.JPG
Danubo en Bratislavo
Deveno de nomo: La nomo devenas el la latina nomo de la romia dio Danubio
Landoj
Historia regiono Banato
Kelkaj gravaj alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Urboj
Ĉefa fontrivero Breg
 - situo Furtwangen, Nigra Arbaro, Germanio
 - alteco 1 078 m
 - longo 49 km (30 mi)
 - koordinatoj 48°05′44″N 08°09′18″E  /  48.09556°N, 8.155°O / 48.09556; 8.155 (Danubo)
Apuda fontrivero Brigach
 - situo St. Georgen, Nigra Arbaro
 - alteco 940 m
 - longo 43 km (27 mi)
 - koordinatoj 48°06′24″N 08°16′51″E  /  48.10667°N, 8.28083°O / 48.10667; 8.28083 (Danubo)
Kunfluejo de fontriveroj
 - situo Donaueschingen
 - koordinatoj 47°57′03″N 08°31′13″E  /  47.95083°N, 8.52028°O / 47.95083; 8.52028 (Danubo)
Enfluejo Nigra Maro
 - situo Riverdelto de Danubo, Rumanio & Bulgario
 - alteco m
 - koordinatoj 45°13′03″N 29°45′41″E  /  45.2175°N, 29.76139°O / 45.2175; 29.76139 (Danubo)
Suma longo 2 860 km (1 777 mi)
Suma akvokolektejo 795 686 km² (79 568 600 ha)
Trafluo antaŭ delto
 - mezproksima 6 500 /s
 - Passau 580 /s 30 km antaŭ urbo
 - Vieno 1 900 /s
 - Budapeŝto 2 350 /s
 - Beogrado 4 000 /s
Mapo de rivero
Mapo de rivero
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Danube

Danubo estas la dua plej longa eŭropa rivero (post Volgo) kaj la plej longa en Eŭropa Unio. Ĝia fonto estas en Germanio (ĉe Ingolstadt kaj Regensburg), poste ĝi transiras Aŭstrion (ĉe Linz [Linc] kaj Vieno, Viena Pordo), Slovakion (ĉe Bratislava), kaj Hungarion (Budapeŝto), kaj Kroation (Vukovar). Poste ĝi fluas tra Serbio (ĉe Beogrado). La rivero estas la landlimo inter Rumanio norde kaj Bulgario sude. Jen ĝi eniras en Rumanion, tie ĝi estas parto de la ukrajna landlimo kaj sin ĵetas en la Nigran Maron pere de granda delto, kiu estas vasta natura protektejo.

Ĝi estas la sola grava eŭropa rivero, kiu fluas de okcidento al oriento. Ĝi fontas en Germanio, en la Nigra Arbaro el kuniĝo de du riveretoj Brigach kaj Breg ĉe Donaueschingen, kaj de tie ĝi fluas 2 850 km sudorienten al la Nigra Maro. Ĝi trafluas 10 landojn: Rumanio (29.0% de la basena areo), Hungario (11.6%), Serbio (10.2%), Aŭstrio (10.0%), Germanio (7.0%), Bulgario (5.9%), Slovakio (5.9%), Kroatio (4.4%), Ukrainio (3.8%), kaj Moldavio (1.6%).[1] sed la akvokolekta areo tuŝas pliajn 9 landojn.

Iam ĝi estis ankaŭ la norda limo de la Romia Imperio.

Ĝi estas grava internacia ŝipvojo. La tutmaso de la liveritaj varoj sur Danubo en 1987 superis 100 milionojn da tunoj. Ekde 1990 la liverado iĝis pli malfacila, ĉar la NATO bomb-detruis 3 pontojn en Serbio. Oni forigis la detruaĵojn tute nur en 2002. (Komisiono de Danubo)

Nomoj kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Dānuvius estas supozeble ŝuldo el lingvo de Skitoj, aŭ eble el Gaŭla. Ĝi estas unu el nombraj nomoj por riveroj derivaj el Hindeŭropa vorto *dānu, ŝajne termino por "rivero", sed eble ankaŭ por praa koncepto pri kosma rivero, kaj de veda riverdiino (Danu), eble el radiko *dā "flui/rapidi, rapida, violenta, nedisciplinita." Aliaj rivernomoj kun sama aŭ simila etimologio estus Don, Donec, Dnepro kaj Dnestro. Dnepro (el praslava Danapir laŭ prigota historiisto Jordanes) kaj Dnestro, el Danapris kaj Danastius, estas supozeble el lingvo de iranaj Skitoj *Dānu apara "rivero for" kaj *Dānu nazdya- "rivero ĉe", respektive.

Danubo estis konata en Latino kiel Danubius, Danuvius, Ister, en Greka kiel Ἴστρος (Istros). La nomo por la Daka lingvo kaj Trakoj estis Donaris/Donaris (el kio Τάναις en Greka, supra Danubo) kaj Istros (supra Danubo).[2] Ties Traka-Friga nomo estis Matoas,[3] "sortoportanto".[4] La Greka Istros estis ŝuldo el la Traka/Daka signife "forta, rapida", proksima al la sanskrita iṣiras "rapida".[2]

La nomo en Esperanto estas la latin-deriva vorto Danubo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Danubo en la Karpat-baseno[redakti | redakti fonton]

La rivero enfluas la Karpat-basenon en Divin (hungare Dévény), kie estis la landolimo de Hungara Reĝlando. Simbole Divin estas pordo de Hungarlando. La hungara poeto Ady kantas: Ĉu mi rajtas frapi pordon de Dévény? Post Bratislavo estas akvocentralo ĉe Gabĉikovo, ĉe Paks atomcentralo. Pontoj estas averaĝe por ĉiu 50a km; aparte menciindaj estas: Bratislavo, Esztergom, Budapeŝto, Dunaújváros (=Danub-nov-urbo), Szekszárd, Baja, Novi Sad, Beograd (blanka urbo).

La rivero elfluas en Ferpordego, kie dum la historio estis danĝera pro la rifoj. En la 19a jarcento la riveroparto estis reguligita kaj iĝis ŝipebla. Fine de la 20a jarcento oni konstruis akvocentralon.

La termino Danubokurbiĝo (hungare Dunakanyar, germane Donauknie, "danuba genuo") estas parto de la rivero Danubo proksime de la urboj Vác kaj Visegrád, proksimume 30 kilometrojn norde de Budapeŝto, en norda Hungario. La rivero jen fosis sian vojon per preskaŭ ortangula kurbiĝo kaj sekva plia ĉirkaŭnavigo de monto tra la montaro Visegrád. Krom la tiel pejzaĝe interesaj riverbordaj deklivoj aparte la multe de feriantoj vizitantaj urbojn Esztergom, Visegrád kaj Szentendre en tiu parto de la rivero estas kulture interesaj.

Budapeŝto estas mara havenurbo, ĉar maraj ŝipoj flosas ĝis la ĉefurbo.

Estas plano pri kanalo, kiu interligos Danubon de Vukovar, al rivero Sava, ne tro for al Drina.

Akvonivelaj indikiloj en la Karpat-basena parto: Divin, Bratislava, Gabĉikovo, Rajka, Gönyü, Dunaremete, Nagybajcs, Komárom, Esztergom, Nagymaros, Budapeŝto, Dunaújváros, Dunaföldvár, Paks, Baja, Mohács, Apatin, Novi Sad, Orşova.

Riverdelto de Danubo[redakti | redakti fonton]

La Riverdelto de Danubo (Delta Dunării en la rumana lingvo) en Dobroĝo, Rumanio, kaj en Odesa provinco, Ukrainio, estas la plej granda kaj bone konservita el eŭropaj deltoj, kaj grandas 3.446 kvadratajn kilometrojn. La delto troviĝas, kie la rivero Danubo fluas en la Nigran maron. Biogeografie la Danubo-delto estas unu el la 53 nesalakvaj unuoj de la Tutmondaj 200. Ĝi troviĝas en la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkta ekozono. Tiuj unuoj estas nombro da ekoregionoj elektitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Supra Danubo apud Donaueschingen (Germanio).
Ĉefa kanalo de la Danubo en Vieno, kaj fone Donau City.
Danubo en Ferpordo.
Danubo frostita proksime de Vieno dum la vintro de 2006 (januaro-februaro).
Danubo tra Ruse, Bulgario.

La baseno de Danubo estas tre ampleksa regiono, kies partikulareco ekis ekde longe en la Prahistorio.

Geopolitika gravo[redakti | redakti fonton]

Ties granda strategia gravo rilatas al la fakto ke, formante grandan parton de Centra Eŭropo, ĝi ĉiam utilis kiel natura elirejo inter Nordeŭropo, Orienta Eŭropo, Okcidenta Eŭropo kaj Mediteranea aŭ Suda Eŭropo. Sed la fakto esti en la centro, faris, ke la danuba baseno iĝis tero de invadoj, de kunekzistado (ne ĉiam paca) de nombraj diversaj kulturaj kaj etnaj grupoj, de supermetado aŭ apudigo de diversaj politikaj sistemoj, kaj de disvolvigo de diversaj vivmanieroj.

Tiu heterogeneco okazigis ke la franca Jean Gottmann, profesoro de Geografio de Eŭropo en la Universitato de Oksfordo, identigis la ĉapitron dediĉitan al Centra Eŭropo kiel The Tidal Lands of Europe (‘la tajdoteroj de Eŭropo’).

Ĉiuokaze, estas nedudeble ke nombraj tajdoj de popoloj kaj nomadaj kaj malnomadaj, same kiel kampanjoj de multaj armeoj, el la plej malgrandaj de feŭdisma karaktero ĝis imperioj; la invadoj, militoj kaj bataloj; la apero de landoj kaj malgrandaj kaj grandaj; la integro de variaj diversaj statoj kaj la posta disigo de tiuj kune kun multaj aliaj komplikaj procezoj de la Historio, oftis, laŭlonge de la tuta baseno de Danubo.

Lingvoj en la baseno de Danubo[redakti | redakti fonton]

Por havigi ekzemplon de la enorma diverseco aŭ heterogeneco de la danuba baseno, kiu estis originita ĉefe de la komplika historio de tiu mondoregiono, oni povas indiki la ekzistadon de variaj lingvaj grupoj: madjaroj, slavoj, ĝermanoj, latinoj, turkoj kaj aliaj pli malgravaj. Tio gravas, eĉ sen kalkuli la lingvojn parolatajn de la nomadaj triboj kiuj loĝigis la regionon ekde la prahistoriaj tempoj, kiel pro la keltoj kaj aliaj primitivaj hindeŭropaj popoloj.

Kelkaj toponimoj de kelta deveno, kiel tiu de la rivero Isar, povas utili por konfirmi tiun ideon. Multaj el aliaj lokonomoj estas de latina deveno, kiel Ratisbono (Regensburgo), PanonioRumanio. Kaj la plej parto estas ĝermanaj, slavajhungaraj (depende de la landoj).

Kvankam la rivero Danubo utilis kiel natura limo por marki la teritorion de la Romia Imperio dum la Antikveco (nome la romia limes), ĝi ne povis eviti la interpenetrado de diversaj grupoj ambaŭflanke de la rivero: latinoj de romia deveno norde (rumanoj) kaj slavoj sude (jugoslavoj signifas sudajn slavojn en la slavaj lingvoj), kvankam tiuj lastaj jam setliĝis sude de la rivero Danubo en la Mezepoko.

Kelkaj popoloj de ĝermana deveno setliĝis laŭlonge de tiu natura limo kaj finfine trapasis al la sudo dum la nomataj barbaraj invadoj, fakto kiu markis la separon inter la Antikva epoko kaj la Mezepoko.

Tiusence, la visigotoj setliĝis en la Baseno de la Danubo kaj ili estis siavice premitaj de la hunoj. En aliaj okazoj, la propraj grupoj de ĝermana deveno trapasis la Danubon por setliĝi sur fruktodonaj zonoj por defendi ilion el novaj invadoj: tiu estas la okazo, por ekzemplo, de Moesia. Ankaŭ la madjaroj, de azia deveno, setliĝis sur la ebenaĵo Panonio (aktuala Hungario), sur natura regiono formita de sedimentbaseno ĉirkaŭita de montaraj areoj kaj trapasata el nordo suden, evidente, tra la Danubo.

Kvankam la militaj konfliktoj pluis en la Baseno de la Danubo, oni povus diri ke, ĉar restis la danubaj teritorioj ĉefe en manoj de la Orienta Romia ImperioBizanca Imperio, post la divido de la Romia Imperio en la 4-a jarcento, la situacio stabiliĝis dum la tuta Mezepoko. Kiel konsekvenco de tiu fakto, la influo de la bizanca kulturo (greka alfabeto, arkitekturo, religio, ktp.) etendiĝis tra la tuta Danuba areo kaj Orienta Eŭropo (Ukrainio kaj Rusio) dum la tuta Mezepoko: ankoraŭ oni povas trovi manifestaciojn de la bizanca arkitekturo en ĉiuj landoj de la danuba Eŭropo, krom en la ceteraj landoj de Orienta Eŭropo.

Pacaj kaj militaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Certe estis pere de tre aktiva komerco kiel etendiĝis multaj el la kulturaj elementoj de la Bizanca Imperio. La fino de tiu imperio en 1453, markita de la konkero de Konstantinopolo (Bizanco) fare de la turkoj, markas ankaŭ la finon de la Mezepoko kaj la komencon de senfina luktado plua ĝis nuntempe, inter la grupoj hegemoniaj en la Danubo. Unu el tiuj luktoj, kies scenejo estis grandparte en la supra kaj meza basenoj de la Danubo, estis la Tridekjara Milito (1618-1648), kiu povus esti konsiderata, pro la granda etendo (kaj tempa kaj spaca) de la konflikto, kiel la unua granda eŭropa milito.

La fakto ke multaj militaj konfliktoj okazis en la baseno de Danubo rilatis al la fakto ke en la konfliktoj okazigitaj de la Protestanta Reformacio (16-a jarcento), la Domo de Aŭstrio sekvis la flankon de la defendo de la katolikismo. En la 18-a jarcento, ankaŭ la Sepjara Milito grande tuŝis la politikan vivon de la danubaj landoj, almenaŭ grandparte.

Kaj en la 19-a jarcento, tri fundamentaj okazaĵoj de la eŭropa historio, nome la napoleonaj militoj, la Kongreso de Vieno kaj la kreo de la Aŭstri-Hungaria Imperio, havis tre gravajn konsekvencojn por la landoj de Danubo.

Finfine, la plej parto de la konfliktoj kaj militaj procezoj kiujn suferis Eŭropo en la 20-a jarcento (nome Unua Mondmilito kaj Dua Mondmilito; balkaniĝo en la sudoriento de la kontinento, modifojn de landlimoj, instalado de la hegemonio de Sovetunio en plej el la socialismaj landoj sub ties dominado (por ekzemplo, kun krizoj kiel la enirado en Budapeŝto de la rusaj tankoj en 1956), okazis grandparte ankaŭ en la danubaj landoj. Kvankam la Unua Mondmilito ĉiuokaze estus okazinta sen tio, plej parto de la historiografio koincidis en indiko kiel finfina origino de la milito la okazon de la Atenco de Sarajevo, nome en Bosnio; kaj ĉirkaŭ 30 milionoj de viktimoj de la militoj mortis en la regiono dum la 20-a jarcento).

Kaj finfine la Jugoslavaj Militoj fine de la pasinta jarcento kompletigis la bildon de la ŝtorma historio de tiu natura regiono de Eŭropo, ĉefe unue en Kroatio kaj poste en Bosnio. Krome dum la Milito de Kosovo en 1999, la transporto laŭlonge de la rivero estis barita pro la bombardado, fare de la NATO, de tri pontoj en Serbio. La restaŭrado de tiu trafiko estis atingita komplete nur en 2005.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Propaganda afiŝo de la Orient-ekspreso, montranta la itineron kiu, inter Munkeno kaj Bukareŝto, iras apud la rivero Danubo.

La Orient-ekspreso inter Parizo kaj Istanbulo faris longan vojon tra la danubaj landoj, nome tra Vieno, Budapesto kaj multaj aliaj tiuregionaj urboj. Ĝi funkciis ĝis la jaro 2001, kiam oni malpliigis ties itineron nur ĝis Vieno. Ĝia famo kaj servo utilis al veturado el Okcidenta Eŭropo al danubaj landoj dum la tuta 20-a jarcento. En tiu longitinera trajno okazas la agado de la romano Murder on the Orient Express, de Agatha Christie.

Vieno estis la plej vizitata urbo dum la 20-a jarcento. En kelkaj epokoj ankaŭ aliaj urboj estis vizitataj same kiel naturaj pejzaĝoj, kiel ekzemple la Danuba Delto.

Estas bicikla turisma vojo de Danubo, kiu profite parte de antikva romia vojo, ebligas la iradon de 2857 kilometroj laŭlonge de la rivera fluejo per biciklo.

Faŭno kaj flaŭro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Countries of the Danube River Basin. International Commission for the protection of the Danube River. Alirita 2010-11-13.
  2. 2,0 2,1 Radoslav Katičić. Ancient Languages of the Balkans, Part One. Paris: Mouton, 1976: 144.
  3. (1974) “Matoas, the Thraco-Phrygian name for the Danube, and the IE root *madų”, Glotta 52 (1/2), p. 91. 
  4. ŠAŠEL KOS, Marjeta. (2009) “Reka kot božanstvo — Sava v antiki”, Ukročena lepotica: Sava in njene zgodbe (Slovene, abstract in English). Javni zavod za kulturo, šport, turizem in mladinske dejavnosti, p. 42–50. ISBN 978-961-92735-0-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Panoramo de Danubo en Beogrado
Danube in Ritopek, Serbia.jpg
Panoramo de Danubo en Beogrado