Biciklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Filmeto pri biciklado en Meksikurbo

Biciklo estas home pedale pelata veturilo, kiu konsistas el kadro kun du radoj, unu malantaŭ la alia. Por sin movi per la biciklo la uzanto sidas sur selo kaj ruligas la radojn per piedpremo sur pedalojn. La biciklanto regas la direkton kaj la bremsojn per siaj manoj sur stirilo (ekzistas ankaŭ bremsoj funkciigataj per la pedaloj).

Unue uzataj en Eŭropo en la 19-a jarcento, bicikloj nun nombriĝas je pli ol unu miliardo tutmonde kaj estas ĉefa transportrimedo en multaj regionoj, i.a. en Ĉinio kaj Nederlando. Ili estas popularaj ankaŭ por distriĝo, kaj adaptiĝis al uzado en multaj aliaj kampoj de homa vivo inkluzive infanludilojn, korpan trejnadon, militajn kaj policajn agadojn, kurierservojn kaj sportojn.

La baza formo de tipaj biciklaj kadro, radoj, pedaloj, selo kaj stirilo apenaŭ ŝanĝiĝis depost kiam la unua ĉenpelata modelo estiĝis ĉirkaŭ 1885, kvankam multaj gravaj detaloj estas intertempe plibonigitaj, speciale depost la apero de modernaj materialoj kaj komputilhelpata desegnado. Ĉi-tiuj permesas la disvastigon de specialaj modeloj por specifaj variaĵoj de biciklado.

La biciklo signife influis la historion kaj kulture kaj industrie. En siaj fruaj jaroj, biciklokonstruado uzis jam ekzistantajn teĥnikojn; pli novtempe, bicikla teĥniko kontribuis siavice novajn ideojn.

En multaj landoj oni rajtas uzi biciklojn sur iuj vojoj, kie motoraj veturiloj estas malpermesataj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de biciklo

Unuaj muskolimpulsataj veturiloj[redakti | redakti fonton]

En la 17-a jarcento verŝajne ekzistis unuaj veturiloj movitaj per homa muskolforto, kiun oni tamen nur uzis por reprezentado, kiel triumfveturiloj. En tiu epoko la paraplegia horloĝisto Stephan Farfler kreis por si mem triradan veturilon impulsata per mana kranko kaj dentrada rapidumo.

En la 18-a jarcento kvarradaj per muskolforto impulsataj veturiloj troveblis en aristokrataj parkoj. Tiaj veturiloj necesis grandan homforton por moviĝo.

De unu- al duradaj veturiloj[redakti | redakti fonton]

La prapatro de la moderna biciklo.

La vera historio de bicikloj komenciĝas per la eltrovo de la durada principo fare de Karl Drais, en la jaro 1817 en Mannheim, Germanujo. Lia unuspura duradilo estis la unua mekanika individua veturilo. La ŝoforo sidis inter la radoj kaj antaŭenpuŝis sin perpiede. Tiu ligna veturilo, kiun li mem nomis „Laufmaschine“ (kurmaŝino aŭ kurilo), ricevis baldaŭ per la gazetaro la nomon Draisine laŭ la nomo de ĝia inventisto.

La draisa kurilo estis jam dekomence stirebla per la antaŭa rado, kio ebligis teni la duradilon ekvilibre, eĉ sen kontakto de la piedoj al la grundo. Tamen la ŝoforo devis lerni la nekutiman ekvilibradon kune kun kurado kaj stirado.

Jam baldaŭ poste konstruiĝis en Anglujo la unuaj, parte feraj kuriloj aŭ Velozipede (velocipedo), kiu ricevis la kromnomon hobby horse (hobia ĉevalo). En 1819 okazis en Ipswich unua konkurso; en Germanujo unuaj raportoj pri kurilkursoj datiĝas de 1829 el Munkeno.

La sukceso de la biciklo verŝajne devenas de la avenomanko kaj de la sekva ĉevalmortado pro la erupcio de la vulkano Tambora kaj la de ĝi kaŭzita sensomera jaro 1816.[1][2]

Nuntempe la duradilo sen pedaloj konas novan sukceson kiel infankurilo. En la 2000-aj jaroj ĉiuj iom grandaj infanbiciklofabrikantoj transprenis infankkurilojn en sian programon.

La biciklo de la rusa kamparano Artamonov, kiu per ĝi en 1801 biciklus de Uralo ĝis Moskvo estas verŝajne falsaĵo, ĉar ĝi transsaltintus tro da evoluŝtupoj. Ekzistas multaj aliaj ekzemploj pri falsaĵoj, kia la biciklo el Themar (Turingio), kiun oni datis je 1844. Same pri itala biciklo el la jaro 1855, kiu staras nuntempe en la Museo Nationale della Scienza e della Tecnica da Vinci.

En 1996 estis aldonita trompcele al desegnaĵoj de Leonardo da Vinci bildo de biciklo, kiun oni une taksis de lia disĉiplo Melzi.[3]

Pedalimpulso[redakti | redakti fonton]

Post 50 jaroj ŝoforoj regis la teknikon de ekvilibro tiel, ke ili aŭdacis forpreni la piedojn de la sekuriga grundo. Oni disputas la unuecon de tiu, kiu metis la piedojn sur piedkrankojn de duradilo: Pierre MichauxPierre Lallement. Ambaŭ estis pioniroj rilate al bicikloj kun antaŭradimpulso. Pierre Lallement ricevis en 1866 usonan patenton pri tio, dum laŭdire Michaux inventis la piedkrankon en 1861 kopiante la impulson de akrigilo. La fabrikistaj filoj Olivier surmerkatigis kun Michaux la piedkrankan radilon komerce. Nur sekve al la internacia ekspozicio de 1867 en Parizo, kie Michaux prezentis sian biciklon, atentigis ceterajj eŭropaj landoj pri ili. La memkonstuaĵo de Philipp Moritz Fischer en 1869 laŭ la pariza mondelo estis antaŭdatita je 1853 de la komunuma konsilio de Schweinfurt.

La altradilo[redakti | redakti fonton]

Pierre Lallemant sur altradilo. Foto de 1886

Por atingi pli grandan rapidon per piedkrankradilo, oni pligrandigis la antaŭradon. Tiel estiĝis la altradilo. En multaj urboj oni tuj malpermesis la uzon de altradiloj, tamen en Kolonjo ili estis permesataj ĝis 1894.

En Anglujo en 1868 James Starley, teknikema gvidanta dungito de kudromaŝinofabriko ricevis Michaux-radilon kaj trovis ĝin tro peza kaj malfacile uzebla. Li kreis novan biciklomodelon, kiu estis vendita kiel "Ariel" ekde septembro 1871. Ĝi havis tutkaŭĉukajn radojn kun dratspokojn. La antaŭrado (diametro 125 cm) estis aparte pli granda ol ĝis tiamaj kaj multe pli granda ol la malantaŭa rado (diametro 35 cm). Sur la internacia ekspozcio de 1871 en Parizo Starley montris altradilon, kies antaŭrado havis diametron de 2,50 metroj. Lia celo estis montri al la publiko la forton de drataj spokoj.

Grava kondiĉo por la evoluo de altradiloj estis la invento de streĉitaj ŝtalaj spokoj fare de Eugène Meyer en 1869.

Uzo de altradiloj necesis pli da lerto ol aliaj bicikloj, ĉefe dum sur- kaj malsurbicikliĝo. Pro la alta pezocentro (la selo situis ĉirkaŭ 1,5 metrojn super la grundo kaj nur iom malantaŭ la antaŭa akso) altradilistojn minacis antaŭenfalo dum bremsado aŭ se la vojoj ne estis ebenaj. Mortigaj surkapfaloj ne estis maloftaĵoj. Tiel la altradilo estis sakstrato en la evoluo de la biciklo.

Malgraŭ siaj malfortoj, la altradilo longe tenis la monopolon sur la merkato de duradiloj. Interalie ĉar la altradilisto distanciĝis de la normala civitano. Li superis ĝin dusence. La altradilo estis dando-veturilo, laŭ la tiama aĉetkapablo je la prezo de malgranda aŭto.

En altradilaj konkursoj oni atingis kutime rapidojn de pli ol 40 kilometrojn hore.

Kvankam la altradilo estis teknika erarevoluo, ekzistas ĝis nun amatoraro. Ĝi postulas antaŭvidan ŝoformanieron, ŝoforadon kun ĉiuj sensoj.

Unua malantaŭa impulsado[redakti | redakti fonton]

Bicikloj de McCall en 1869.

La tiamaj bicikloj kun malantaŭa impulso estis reago al la bicikloj de Michaux. Brita grenkomercisto antaŭdatigis la stangobiciklon de Thomas McCall de la jaro 1869 en gazetara kampanjo de la 1890-a jaroj al la jaro 1839. Tiaj impulsmanieroj, ekzemple tiu de Johann Friedrich Trefz patentita en Germanujo en 1870, funkciis per stangoj sur malantaŭradaj krankoj, iom kiel iamaj lokomotivoj. Por starsekuraj tri- aŭ kvar-radiloj tiaj impulsmanieroj ekzisitis jam ekde 1814, ekzemple tiu de Franz Kurtz. Sed la malfacilaĵon forpreni la piedojn de la sekuriga grundo, superis nur Michaux.

Dan Albone inventis la la motorbiciklon Ivel.

Rinko[redakti | redakti fonton]

Rinko estas koncepto kiu permesas facile malgrandigi biciklon por transportado. Origine ĉefe uzata en Japanio por transporti vetkuradajn kaj porvojaĝajn biciklojn en sako dum ekzemple trajnvojaĝoj. Rinko biciklokoncepto distingiĝas de faldbicikloj en tio ke ĝi ne havas faldeblan aŭ apartigeblan kadron. Tiuj bicikloj estis dezajnitaj por ke biciklopartoj kiel radoj, kotŝirmiloj kaj pedaloj estas forpreneblaj aŭ faldeblaj en relative mallonga tempo kun maksimume kelkaj iloj gardante la samajn ecojn de kutima biciklpmodelo. La aldonaj kostoj pro la aldona pezo estas limigitaj. La koncepto originas en Japanio post la Dua Mondmilito. Komence estis vetkuraj biciklistoj kiuj iris apliki ĝin. Poste, ankaŭ vojaĝantaj biciklantoj transprenis tiun koncepton por povi respekti la regulojn pri, interalie dimensioj de pakaĵoj trajno aŭ aviadilo.

Biciklopartoj[redakti | redakti fonton]

Diagramo de biciklo


Detala vortprovizo pri biciklo[redakti | redakti fonton]

Partoj de la biciklo [4]:

La ciferoj sendas al bildo montrita en la paĝo de BEMI

  1. Kadro / Framo
    1. Supra tubo / Horizontala tubo (ne ĉe porvirina biciklo)
    2. Malsupra tubo
    3. Seltubo
  2. Baza forko
  3. Selforko
  4. Antaŭtubo
  5. Forko
  6. Rado
  7. Pneŭmatiko / Radbendo
  8. Skulptaĵo
  9. Pario
  10. Valvo
  11. Aertubo
  12. Radrando
  13. Spokoj
  14. Nabo
  15. Rapida streĉilo
  16. Malantaŭ dentradeto, akso de antaŭa dentradeto
  17. Kranko
    1. Pedalkranko
  18. Ĉenringoj
  19. Ĉeno
  20. Pedalo
    1. Pedalkranko
  21. Ŝufiksilo / Rimeno
  22. Malantaŭ-Elreligilo
  23. Antaŭ-Elreligilo
  24. Rapidumŝanĝilo
  25. Kablo
  26. Reguligilo
  27. Libera rado
  28. Stiriltenilo
  29. Pruo / Stango
  30. Stirilo / Direktilo
  31. Plilongilo
  32. Seltubo
  33. Selo
  34. Selligilo
  35. Bremsotenilo / Brems(man)tenilo
  36. Bremso
  37. Bremsŝuo / Bremsgumo
  38. Bremskablo
  39. Reguligilo
  40. Reflektilo
  41. Niplo / Spokingo
  42. Malantaŭa rulringo
  43. Kotŝirmilo
  44. Lagro

Specialaj bicikloj:

  1. Urba biciklo
  2. Montbiciklo
  3. Vetkura biciklo
  4. Vojaĝbiciklo
  5. Faldbiciklo
  6. Pruntbiciklo
  7. Rulseĝa biciklo
  8. Tandemo
  9. Kuŝbiciklo
  10. Ŝarĝbiciklo (kargobiciklo - kestobiciklo
  11. Elektra biciklo
  12. Velomobilo

Rilataj objektoj:

  1. Portilo
  2. Anso
  3. Aer-Pumpilo

Energia efiko[redakti | redakti fonton]

Veturilo : Esperanto-nomo de la varsovia pruntbicikla sistemo
Veturilo : Esperanto-nomo de la varsovia pruntbicikla sistemo

Laŭ energia elspezo por kilometro de vojo la biciklado estas pli efika ol irado. Dum ĉiu paŝo la komuna centro de maso moviĝas vertikale, tial oni elspezas 35%-n de energio. Dum biciklado oni ne perdas tiun energion por vertikala moviĝo.

Dum biciklado kun rapideco 30 km/h oni bruligas 15 kkal/km (kilokalorioj por kilometro) aŭ 450 kkal/horo. Dum irado kun rapideco 5 km/horo oni bruligas 60 kkal/km aŭ 300 kkal/horo. Alivorte, la biciklado estas kvar fojojn pli efika laŭ energielspezoj por unuo de distanco ol la irado. Ĉar dum biciklado oni elspezas pli kaloriojn por horo, la biciklado estas pli granda sporta ŝarĝo. Dum kurado la elspezo de kalorioj por horo estas ankoraŭ pli alta. Necesas konsideri, ke la frapaj ŝarĝoj dum kurado, neĝusta biciklado (biciklado alten kun alta transmisio, tromalvarmigo de genuoj, senakviĝo de organismo ktp) povas traŭmigi la genuajn aŭ tibipiedajn artikojn.

Trejnata homo, ne sportisto povas daŭre kapaciti 250 w aŭ 1/3 ĉevalan forton. Dum biciklado tio ebligas rapidecon 30–50 km/horo.

Bicikloj en la socio[redakti | redakti fonton]

La utileco kaj nepreco por translokiĝo pere de bicikloj anstataŭ per motoraj veturiloj plikajpliiĝas. En multaj modernaj urboj eĉ oni disponas el servoj de publikaj bicikloj. Ekzemple SEVici estas publika servo je kundividitaj publikaj bicikloj kiu ekfunkciis en la urbo Sevilo (Hispanio) en julio 2007, laŭ iniciato de la Urbodomo de Sevilo kaj ekspluatita de la entrepreno JCDecaux. La servo kalkulas je pli ol 38.706 longtempaj uzantoj kaj 260 stacioj disaj en la tuta urbo. La servo funkcias 24 horojn tage.

Bicikloj kaj filmo[redakti | redakti fonton]

La sveda dokumentfilmo 'Bikes vs cars' (bicikloj aŭ aŭtoj) montras kiel bicikloj povus revolucii la urbegojn en la mondo en kiu oni antaŭvidas unu miliardon pli da aŭtoj en 2020 kontraŭ unu miliardo da aŭtoj en 2013[5].

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Drais-Memoriale von Sven Fink
  2. Paolo Faccinetti, Guido P. Rubino: Campagnolo – ein Unternehmen schreibt Fahrradgeschichte; Delius Klasing Moby Dick; 1-a eldono 2009; ISBN 978-3-7688-5275-3
  3. http://wwwlrh.fh-bielefeld.de/Projekte/leonardo/fahr/fahr.htm
  4. Laŭ traduko de fakvortoj al diversaj lingvo
  5. (sveda) Cykelrevolution mot massbilism. Fredrik Gerttens nya film "Bikes vs Cars" , Sveda Radio, la 23-an oktobro 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]