Batavus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batavus
historical motorcycle manufacturer • bicycle manufacturer vd
Dum 15-a de septembro 1904 - nekonata/nuntempe
Jura formo Besloten vennootschap met beperkte aansprakelijkheid
Fondintoj Andries Gaastra vd
Sidejo Heerenveen
Lando Nederlando
Agokampo bicikloelektra bicikloŜarĝbiciklo
TTT Oficiala retejo
vdr

Batavus (de latina "Batavus") estas nederlanda fabrikanto de bicikloj. Ĝi situas en Heerenveen. La kompanio antaŭe produktis ankaŭ motorbiciklojn. Ĝiaj bicikloj estas tre popularaj en Nederlando.

Andries kaj Dientje Gaastra kreis la kompanion en 1904 kiel fabrikon produktante vekhorloĝojn, kudromaŝinojn kaj aparatojn agrikulturajn. De 1906 ili importis ankaŭ germanajn biciklojn de la marko Presto. Baldaŭ la kompanio produktis siajn proprajn biciklojn kiel Rijwiel- en Motorenfabriek A. Gaastra (biciklo- kaj motorbiciklo-fabriko A. Gaastra). Ĝi ekuzis la nomon "Batavus" en 1909.

La firmao kreskadis antaŭ la dua mondmilito, sed dum tiu milito la produktado tempe ĉesis. Post la milito ĝi denove kreskis.

Batavus kaj Gazelle fuziis je 1964, sed oni malfaris la fuzion jam en 1966. La kompanio Batavus estis nesolventa je 1986 kaj la Atag Cycle Group aĉetis ĝin. Ĝi nun estas la posedaĵoj di Accell.