Bicikla sonorilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bicikla sonorilo


Bicikla sonorilo estas aŭdebla averta aparato muntita sur la stirilo de biciklo, por averti piedirantojn kaj aliajn rajdantojn.

La aparato konsistas el du metalaj bovloj, kiuj tenas metalan ringomekanismon konsistantan el du diskoj kaj estas uzataj por resonanco. Malgranda tenilo muntita sur risorto kaj aktivigita per la fingro estas uzata de la rajdanto por fari karakterizan sonon.

Laŭ trafikaj leĝoj en multaj landoj bicikloj uzataj por transportado devas esti ekipitaj per sonorilo.

La bicikla sonorilo estis inventita en 1877 de John Richard Dedicoat.

La kanto de rokmuzikgrupo Queen nome "Bicycle Race" uzas biciklajn sonorilojn kiel parton de la muzika akompano.

eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]